G a j o j u L i o c e z a r o



Yüklə 374 Kb.
səhifə2/6
tarix17.11.2018
ölçüsü374 Kb.
#80402
1   2   3   4   5   6

15. Jam en la unua tago de sia preterofico li stimulis la popolon por decidi, ĉu Kvinto Katulo plu konstruu la templon sur Kapitolio /44/ kaj samtempe proponis komisii aliulon por la konstruado. Sed li malfortis kontraŭ la kunigitaj optimatoj kaj reprenis

------


poste legato de Cezaro en Galio.

43/ Kato malpli aĝa aŭ Utika, fervora stoiko kaj optimata partiano, la kontraŭulo de Cezaro kaj de l´ triumviroj, post la batalo apud Tapso en Utiko en j. 46 a.K. sin mortigis. - La paroladojn de Cezaro kaj de Kato entenas Salustio, La konspiro de Katilino.

44/ Ĉi templo forbrulis en j. 85 kaj per ties nova elkonstruado estis komisiita Kvinto Lutecio Katulo, la tiama ĉefulo de l´ partio de optimatoj, viro nobla, firma kaj honesta. La kontraŭulo de tendencoj de Cezaro. Cezaro postulis ke al la popolo estu antaŭmetita bilanco pri la elspezita konstrumono kaj ke Pompejo estu komisiita per la inspekto de l´ konstruado. Por ĉi atako Cezaro uzis la 1-an de januaro, kiam la kunpartianoj de Katulo laŭ olda kutimo akompanis kiel honora sekvantaro novajn konsulojn al Kapitolio. Katulo finkonstruis la templon en j. 62, kaj ricevis honoran alnomon „Kapitolina“.

sian proponon, post kiam li vidis ke ili tuj multnombre forlasis la honorprocesion de l´ novaj konsuloj /45/ kaj al obstina rezisto decidite, kunkuris.

16. Alie Cezaro subtenis persiste la popolan tribunuson Cecilion Metelon /46/, kiu malgraŭ la interveno de siaj kolegoj prezentis tre revoluciajn leĝproponojn, ĝis kiam fine ili ambaŭ estis senigitaj per senatdecido de siaj oficoj. Malgraŭ ĉio Cezaro kuraĝis daŭrigi la oficon kaj plue juĝi. Sed eksciinte ke la senato pretigis homojn, kiuj devas venigi lin per armita forto, li eksigis siajn liktorojn, formetis la ofican kostumon kaj forfuĝis kaŝe en sian loĝejon kun intenco en tiaj cirkonstancoj konduti trankvile. Li eĉ konsolis la ekscititan popolamason, kiu post du tagoj tute sponte amaskuniĝis antaŭ lia domo kaj ŝtorme promesis al li sian helpon al defendo de lia ofico. Ĉar li elfaris ĝin tute preteratende, konigis al li la senato, urĝe kunvokita sekve de ĉi popolariĝo, pere de ĉefaj viroj sian dankon pro tio, venigis lin en la kurion, ekstreme honorige rekonis lian sintenon, kaj nuliginte sian antaŭan decidon, lin reinstalis.

17. Sed Cezaro baldaŭ falis en alian danĝeron, ĉar oni nomis lin inter la kunuloj de Katilino. Li estis denuncita ĉe kvestoro Novio Nigro de la notora denuncanto Lucio Vetio kaj en la senato de Kvinto Kurio. Al tiu lasta la ŝtato atribuis premion pro ke li plej unue estis malkaŝinta la intencojn de l´ jeĵurintoj. Kurio asertis ke li eksciis tion de Katilino, dum ke Vetio promesis eĉ lian propramanan leteron, senditan al Katilino. Sed Cezaro ne volis tion toleri, vokis Ciceron por atesto kaj pruvis antaŭ la senato ke li memvole estis anoncinta al Cezaro kelkajn indikojn pri la konspiro. Tiamaniere li atingis ke Kurio ne ricevis la premion. La moveblaĵaron de Vetio

---------

45/ Konsuloj, enirante la 1-an de januaro en oficon, foriĝadis en glora procesio sur Kapitolion por tie elfari gloran oferon al Jovo kaj prezidi la unuan tiujaran senatkunvenon.

46/ Ĉi tribunuso, laŭalnome Heposo, volis efektivigi la leĝon ke Pompejo povu reveni el Azio Romon frunte de la armeo. Kontraŭ tiu intence intervenis precipe popola tribunuso Marko Porcio Kato.

li ekzekvigis kaj disvendigis /47/ kaj enkarcerigis lin, bategitan kaj antaŭ la parolejo en la popolkunveno preskaŭ ŝirpecigitan. La saman sorton spertis kvestoro Novio pro ke li akceptis plendon kontraŭ la pli supera oficisto /48/.

18. Post la finiĝo de l´ pretorofico Cezaro ricevis la sudan Hispanion provinco. Liaj kreditoroj volis lin haltigi, sed li kontentigis ilin per la interveno de l´ garantiuloj /49/ kaj kontraŭkutime kaj kontraŭjure ekvojaĝis antaŭ ol la senato eldonis la koncernajn instrukciojn por la provinco /50/. Estas malcerte, ĉu li tion faris pro timo de la plendo, kiu estis preparita kontraŭ li kiel privatulo, aŭ por alhelpi kiom eble plej frue la aliancanojn, insiste petantajn pri subteno. Sed tuj kiam li renovigis en la provinco kvieton kaj ordon, li revenis samurĝe Romon al la triumfo kaj al la proksimaj konsulelektoj, sen ĝisatendi sian oficsekvulon. Interdume tamen la balottago jam estis fiksita, kaj li povis aperi sur la listo da kandidatoj nur, se li eniros la urbon kiel simpla privatulo. Lia peno atingi dispenson al la leĝo puŝiĝis je rezisto de multuloj kaj pro tio li estis devigata malpretendi la triumfon por ne esti eliminita el la vico da aspirantoj pri la konsulofico /51/.

19. El ambaŭ siaj kunaspirantoj, nome Lucio Lukcejo kaj Marko Bibulo, li gajnis por si Lukcejon kaj interkonsentis kun li ke tiu, ĝuante ja malpli grandan influon, sed posedante

--------

47/ Vetio je alvoko pruvi sian akuzon ne aperis, okazis do la ekzekvo, ĉe kiu lia tuta moveblaĵaro estis vendita je mokprezo.

48/ Pli superaj oficistoj /konsiloj, pretoroj, censoroj/ ne povis esti akuzataj nek punataj dum sia ofictempo. Kiu akceptis plendon kontraŭ ili, precipe malsupera oficisto kontraŭ la pli supera, estis punata.

49/ Estis precipe la riĉa Marko Kraso, kiu transprenis la pli grandan parton de ŝuldoj de Cezaro.

50/ Tiuj instrukcioj koncernis nombron da soldataro kaj ŝiparo, sekvantaron de landestro, manieron de l´ administrado, militistan soldon k.t.p.; tio ĉio nomiĝis „ornare provincias“.

51/ Venka militestro antaŭ la triumfo ne devis eniri la urbon, sed devis ĝisatendi antaŭ la urbo la senatdecidon. Kontraŭe ĉe la aspiro pri konsulofico la ĉeesto en la urbo estis senkondiĉe necesa. Cezaro do estis devigata malpretendi unu, li malpretendis prefere la triumfon kaj atingis sian elekton kiel konsulo por la jaro 59.

tre rimarkindan riĉon, promesu al ĉiu opa centurio en komuna nomo de ambaŭ privatan monon. Tuj kiam la senato tion eksciis, ĝi instigis Markon Bibulon /52/ proponi la saman sumon. Ĝi nome timis ke Cezaro kiel la plej alta oficisto kuraĝos la ekstremon, se li havos ĉeflanke konkordan kaj samopiniantan kolegon. La plimulto el ili kontribuis per mono kaj eĉ Kato mem ne negis ke ĉi korupto okazas en la intereso de l´ ŝtato.

Kaj tiel Cezaro estis elektita konsulo kune kun Bibulo. Pro la sama motivo la optimatoj penis ke la venontaj konsuloj ricevu provincojn sole kun sensignifa agado, tio estas nur kun kontrolo pri arbaroj kaj vojoj /53/. Pro ĉi maljustaĵo tre ekscitite, Cezaro komencis fari ĉiueblajn afablaĵojn al Gneo Pompejo. Ankaŭ tiu estis ekindigninta kontraŭ la senato, ĉar tiu post la venko al Mitridato en Azio tro nekompleze aprobadis liajn aranĝojn. Pompejon Cezaro plue pacigis kun Marko Kraso, lia olda malamiko jam ekde la konsulofico, kiun ambaŭ kune plenumis en plej granda malkonkordo. Kun ambaŭ li posttiam kontraktis unuiĝon ke nenio devas okazi en la ŝtato, kio malplaĉus al iu el la triumviroj /54/.

20. Kiam Cezaro ekoficis kiel konsulo, li ordonis kiel la unua el ĉiuj, ke la procedo tiel en la senato, kiel antaŭ la popolo estu enskribata kaj publikigata /55/. Li ankaŭ renovigis la malnovan moron, nome ke tiumonate, kiam li ne oficas, antaŭ li paŝu nur unu juĝservisto, kaj la liktoroj sekvu malantaŭe.

-------


52/ Bibulo kiel edilo kaj pretoro estis kolego de Cezaro /vidu rim. 29!/. Pri liaj ediktoj montrantaj lian senpovan furiozon, Svetonio rakontas plurloke /ĉap. 9, 49 k.a./

53/ La senato ne volis doni al Cezaro tian provincon, kia necesigus grandan soldataron kaj monrimedojn, sed tian, kie li prizorgus nur la publikan sekuron sur vojoj, en arbaroj k.s.

54/ La unua triumviraro en j. 60 a.K.

55/ La procedon en la senato oni de tiam publikigis sub la nomo „acta senatus“; la procedo antaŭ la popolo, t.e. la procedo de l´ kunvenoj kaj juĝoj, plue aliaj diversaĵoj, kiuj vekis publikan intereson, konsistigis la enhavon de t.n. „acta populi“ aŭ „publica“ aŭ „diurna“. La novaĵo de Cezaro prezentis la komencon de l´ politika ĵurnalista laboro. La celo de ĉi aranĝo estis demokrata, t.e. starigi la procedon de l´ senato sub la publikan kontrolon.

Post kiam li publikigis la proponon al terkultura leĝo kaj Bibulo kontraŭstaris /56/, li forpelis lin per armita forto de sur la forumo. La sekvintan tagon Bibulo plendis pro tio en la senato, sed neniu sin trovis, kiu kuraĝus proponi aŭ paroli ion kontraŭ tia nekredebla perfortaĵo, malgraŭ ke ĉe multe pli malgrandaj malpacoj decidoj oftfoje efektiviĝadis. Ĉi tio ĵetis Bibulon en tian malesperon, ke li plue ĝis la forpaso de l´ oficjaro kaŝiĝis daŭre en sia palaco kaj kuraĝis oponi nur per skribaj ediktoj.

De tiam Cezaro decidadis pri ĉiuj ŝtataj aferoj tute sola kaj laŭ sia plaĉo. Tial kelkaj ŝerculoj, konfirmante kiel atestantoj per siaj subskriboj ian ŝercaĵon, skribis, ke tio okazis ne en la tempo de konsuloj Cezaro kaj Bibulo, sed nur konsuloj Julio kaj Cezaro, indikante dufoje la saman personon, t.e. per nomo kaj alnomo. Poste ankaŭ cirkulis inter la popolo jenaj versoj:

„Ĵus Bibul´ nenion faris, ĉion faris sola Cezaro;

kiel mi memoras, faras ja nenion tiu Bibul.“

La Stelatan ebenaĵon /57/, solene deklaritan de antaŭuloj ŝtatpropraĵo, same kiel la Kampaniajn grundojn, kiuj en la intereso de l´ ŝtatkaso estis ĉiam farme donataj al originaj posedantoj, Cezaro disdividis senlote inter ĉirkaŭ dudek mil civitanojn, kiuj havis tri aŭ pliajn infanojn /58/. Al la doganaj luprenintoj /59/, petantaj malaltigon de la luprezo, li dispensis la tutan trionon, kaj avertis ilin publike, ke ili ne proponu tro multe ĉe la nova doganaŭkcio. Ankaŭ grandskale li plenumis ĉiueblajn petojn, sen ke iu tion rezistus. Kaj se iu ĝin aŭdacis, li estis baldaŭ fortimigita.

--------


56/ Ĉar li observis malfavorajn antaŭsignojn.

57/ Tre fekunda regiono en Kampanio.

58/ Ĉe la kreskantaj senedzeco kaj seninfaneco la „ius trium liberorum“ /rajto de tri infanoj/ akiris - precipe dum la imperiestra epoko - grandan signifon.

59/ La luprenintoj estis kooperativoj da Romaj kavaliroj, kiuj luprenante ŝtatajn enspezojn /“publica“/ antaŭpagis al la ŝtato la taksitan sumon kaj posttiam enkasigis de l´ uzantoj la sian, klopodante ĉe tio kiom eble plej multe.

60/ Koncerne la agadon de Lukulo kiel militestro en la milito kontraŭ Mitridato.

Tiel ekzemple li igis el la kurio forkonduki per liktoro en malliberejon Markon Katon, kiu esprimis kontraŭan opinion. Lucion Lukulon, tro sentime lin kontraŭstarantan, li priminacis per plendo /60/ kaj tiamaniere lin timegigis, ke tiu surgenue lin pardonpetis. Kiam Cicero en iu juĝparolado plendis pro la nuntempaj cirkonstancoj, tiam ankoraŭ la saman tagon je la tria horo posttagmeze li transkondukis lian malamikon Publion Klodion el la patricia klaso en la plebejan /61/, al kiu Klodio jam delonge klopodis senrezulte aliĝi. Fine li igis per korupto la konatan denunciaton Vetion kompromiti la kontraŭpartion per deklaro, ke kelkaj optimatoj lin instigis murdi Pompejon. laŭ interkonsento li devis de sur la parolejo nomi la kulpulojn. Sed la diritaj nomoj ne efikis kaj oni suspektis, ke temas pri malica elpensaĵo. Tial Cezaro rezignis la esperon pri sukceso de sia trosubita plano kaj laŭ onidiroj igis forigi per veneno la denuncinton.

21. En la sama tempo li edze prenis Kalpurnian, la filinon de Lucio Pizo, kiu estis fariĝonta lia sekvulo en la konsulofico. Sian propran filinon Julian li edzinigis al Gneo Pompejo, forrifuzinte ŝian antaŭan fianĉon Sevilion Cepion, kiu antaŭnelonge estis lia ĉefa helpanto en la lukto kontraŭ Bibulo. Ekde tiu nova boparenca rilato li komencis en la senato ĉiam aldemandi pri la opinio unue Pompejon, malgraŭ ke ĝis tiam li aldemandis Krason. Ekzistis nome la kutimo, ke ĉiu konsulo konservis dum la tuta oficjaro la vicon, kiun li enkondukis je la unua januaro /62/.

-------


61/ Klodio volis fariĝi plebejo por povi atingi la tribunusan oficon kaj sub ŝirmo de la tribunusa netuŝebleco subpremi Ciceron kaj entute la optimatojn. La transiro efektiviĝis tiamaniere ke iu plebejo lin adoptis. Indikante eĉ la horon de l´ ago de Cezaro, Svetonio volas montri la rapidecon, kun kiu tio okazis. Klodio verfakte atingis tion, ke Cicero devis ekzili. Tiu posttiam el sia memvola ekzilloko precipe en leteroj al sia amiko Atiko forte priinsultis novajn potenculojn.

62/ Regule oni aldemandis unue la senatanon, kiu estis enskribita kiel unua en la listo de senatanoj /princeps senatus/, post la elekto de konsuloj la venontajn konsulojn /consules designati/. Sed Cezaro agis arbitre.

22. Subtenate do de l´ bopatro kaj de l´ bofilo, Cezaro povis elekti al si el la tuta nombro da provincoj ĝuste Galion, la landon, kiu pro sia favora situo kaj pro konjunkturo liveris esperdonan okazon al triumfoj. Komence li ricevis per la leĝpropono de Vatinio nur Galion Cisalpan inkluzive Ilirikon /63/. Sed baldaŭ la senato aldonis al li ankaŭ Galion Transalpan /64/, antaŭtimante, ke la popolo donos al li ankaŭ ĉi provincon, se la senato tion rifuzos. La ĝojo de Cezaro estis tiom granda, ke li ne povis sin deteni kaj post kelkaj tagoj fanfarone deklaris en plena senatkunveno: „Spite al rezisto kaj murmuro de miaj amikoj mi alĝisis mian plej sopiratan deziron; do nun mi saltados sur viaj ĉies kapoj.“ kaj kiam iu moke rimarkigis, ke ĝi ne estos malfacila por virino /65/, li rediris ŝerce, ke ankaŭ Semiramisa reĝis en Sirio kaj ke la Amazonoj foje ekokupis grandan parton de Azio.

23. Kiam lia konsuljaro forpasis, pretoroj Gajo Memio kaj Lucio Domicio prezentis al la senato aldemandon pri la oficaj okazintaĵoj de la pasinta jaro /66/. Cezaro instigis la senaton, ke ĝi priesploru la aferon. Sed post kiam tiu forrifuzis ĝin kaj fuŝpasigis tri tagojn per senfruktaj disputoj, Cezaro forvojaĝis en sian provincon. Kaj post ties foriro oni akuzis lian kvestoron baze de kelkaj kulpigoj por lin averti. Baldaŭ poste eĉ mem akuzite de popoltribunuso Lucio Antistio, li apelaciis al la kolegio da tribunusoj kaj nur tiam atingis, ke li ne darfas esti akuzata, ĉar li malestas en ŝtataj aferoj. Kaj por ŝirmi sin por la futuro kontraŭ similaj okazoj, li taskis al si ĉiujare ĉiueble devontigi al si oficistojn, kaj

-------

63/ Iliriko ampleksis postajn Kroation, Serbion kaj Bosnion.



64/ Gallia Cisalpina nomiĝis ankaŭ Gallia Togata, Gallia Transalpina /nuntempa Francio/ nomiĝis Gallia Comata; tiuj nomoj estis derivitaj laŭ la kostumoj de la loĝantaro.

65/ Malica aludo pri la rolo de Cezaro ĉe reĝo Nikomedo. Semiramisa estis edzino de la Azia reĝo Nino, kaj post ties morto fariĝis lia sekvulino. - La Amazonoj estis fablaj Skitaj virinoj sur la bordoj de la Nigra Maro.

66/ Temis pri eksternormala aldemando, kiu alcelis efektivigi la esploron pri la oficagoj de Cezaro. Tiu konsentis pri ĝi, konvinkite, ke ĝi rezultigos konfuzojn, kiujn li fruktuzos por si. Sed la senato divenis la danĝerajn konsekvencojn kaj ne inklinis komenci la esploron.

subteni sole tiujn aspirantojn kaj helpi ilin alĝisi oficon, kiuj pretos dum lia foresto defendi liajn aferojn. Por plifortigi ĉi interkonsenton li eĉ ne hezitis en kelkaj okazoj postuli ĵuron kaj skriban ŝuldiĝon.

24. Sed Lucio Domicio, kiu aspiris konsuloficon, publike minacis, ke li kiel konsulo akceptigos tion, kion li kiel pretoro ne sukcesis, kaj ke li forprenos de Cezaro liajn legiojn. Tiam Cezaro venigis Krason kaj Pompejon en Lukon /67/, la urbon de sia provinco, kaj devigis ilin aspiri la duan konsuloficon por cedigi Domicion. Al li oni devis plilongigi la landestrecon por pluaj kvin jaroj. Kaj ambaŭ aferoj sukcesis. Per tio li akiris memfidon kaj proprapage aligis novajn legiojn al tiuj, kiujn li ricevis de l´ ŝtato. Li formis ja eĉ unu legion el la transalpaj Galoj kaj atribuis al ĝi la Galan nomon Alauda /68/. Tiun li komplete elekzercis kaj priarmis laŭ la Roma modelo; poste li donis al ĉiu ano de ĉi legio la Roman civitanan rajton.

De tiam li avide profitis ĉiun okazon al milito, eĉ se ĝi estis maljusta kaj danĝera. Senkaŭze li alatakis tiel la aliancanojn, kiel la malamikajn kaj sovaĝajn tribojn kaj eĉ tiamaniere, ke la senato unu fojon decidis elsendi en Galion esplorkomisionon. Kelkaj senatanoj eĉ proponis transdoni lin en la manojn de l´ malamikoj. Sed ĉar ĉiuj liaj entreprenoj bone sukcesis, li atingis tion, ke oni atribuis al li pli oftajn kaj pli multtagajn dankfestojn ol al iu ajn antaŭa militestro /69/.

25. Dum sia naŭjara /70/ komando Cezaro elfaris proksimume la jenon: la tutan Galion inter la Pireneoj, Alpoj, Cevena Montaro /71/, Rejno kaj Rono, la teritorion kun perimetro ĉirkaŭ

-------


67/ Nuntempa Lucca. La kunveno okazis en j. 56 a.K.

68/ Kelta vorto, kiu signifas krestalaŭdon. La legio ricevis ĉi nomon pro la lupa helmornamaĵo, kiun Cezaro permesis al ĝiaj soldatoj.

69/ Tiaj festoj /supplicationes/ okazis por danko al la dioj pro la atingitaj venkoj. Ili konsistis el preĝoj, oferoj kaj solenaj procesioj al preĝejoj, kiujn la senato ordonis malfermi. La dankfestoj origine daŭris unu tagon, fine de l´ respubliko ili estis plilongigitaj ĝis 50 tagoj. En j. 55 la senato permesis al Cezaro 20-tagan dankfeston.

3, 200 000 paŝoj /72/, li ŝanĝis en Roman provincon kun escepto de aliancaj kaj pri Romo bone meritintaj triboj. Plue li ordonis al la loĝantaro ĉiujaran kontribuaĵon de kvardek milionoj da sestercoj. Li estis la unua Romano, kiu elkonstruis ponton trans Rejnon, alatakis la Ĝermanojn, loksidantajn transe de Rejno, kaj kaŭzis al ili gravajn malvenkojn. Krome li atencis la Britojn, ĝis tiam nekonatajn, venkobatis ilin kaj elpostulis de ili kontribuaĵon kaj garantiulojn. Ĉe tiom da multnombraj sukcesoj trafis lin ne pli ol trifoje misprospero: en Britanio, kiam forta tempesto pereigis preskaŭ lian tutan ŝiparon, poste en Galio, kie unu lia legio apud Georgovio /73/ estis frakasita, kaj fine en ĝermanaj regionoj, kie liaj legatoj Titurio kaj Aŭrunkulejo estis superruzitaj kaj masakritaj.

26. Tiutempe Cezaro perdis unue la patrinon, poste la filinon kaj post nelonge ankoraŭ la nepinon. Interdume en Romo eksplodis malpacoj pro la murdo je Publio Klodio /74/. La senato tial decidiĝis elekti nur unu konsulon, nome Gneon Pompejon. Cezaro sekve intertraktis kun la popolaj tribunusoj, kiuj lin destinis kolego de Pompejo, ke ili prefere proponu al la popolo - ĉar lia landestra funkcio cetere ĝuste alfiniĝis - , ke li rajtu dum sia foresto aspiri sian duan konsuloficon kaj ne bezonu pro la balotelekto antaŭtempe forlasi la provincon, nome antaŭ la definitiva finiĝo de l´ milito. Tuj kiam li tion alĝisis, plena de espero, li starigis al si pli altajn celojn kaj ne neglektis ofice kaj private liveri kiom eble al plej multaj personoj ĉiuspecajn bonfarojn kaj servojn.

------


70/ Ekde j. 58 ĝis j. 50 inkluzive.

71/ Nuntempaj Sevenoj, montaro en Francio.

72/ 1000 paŝoj formis unu Roman mejlon /1 1/2 km/, la perimetro estis do ĉirkaŭ 4800 km.

73/ La situo de ĉi urbo, la ĉefloko de l´ Arvernoj, estas malcerta. Ŝajnas, ke ĝi troviĝis sur altaĵo ĉirkaŭ 6 km sude de Clermont. Ĝi famiĝis pro la senrezulta prisieĝo de Cezaro kaj pro la heroa defendo de Vercingetorikso en j. 52 a.K.

74/ Klodion mortigis Milo, amiko de Cicero, en j. 52 a.K.

75/ Temas pri Forum Julium, la unua el la imperiestraj forumoj. Ĝi estis elkonstruita apude de l´ kurio de Hostilio. Kiel Cezaro ankaŭ Aŭgusto, Vespaziano, Nervo, kaj Trajano elkonstruis similajn forumojn sur la samaj lokoj. Meze de ĉiu

El sia kvoto je la militpredo li komencis konstrui forumon /75/, kies nura grundo kostis pli ol cent milionojn da sestercoj. A la popolo li promesis gladiatoran ludon kaj memorfestenon honore al sia filino, kion neniu antaŭ li estis farinta. Por plej multe streĉi la atendon, li preparigis abundajn manĝaĵojn ankaŭ en sia propra palaco, malgraŭ ke li jam mendis ilin ĉe publikaj kuiristoj. Famajn gladiatorojn, de kiuj la spektantoj postulis ĝismortan lukton /76/, li igis perforte rapide forkondukadi el la areno kaj konservi por sia gladiatora ludo. Liaj gladiatoraj komencantoj ne ekzerciĝis en skermejoj nek de skermmajstroj, sed en privataj domoj de l´ Romaj kavaliroj, ja eĉ de l´ senatanoj, spertaj pri skermo. Tiujn li petis insiste, kiel evidentiĝas el liaj leteroj, ke ili lernigu al ĉiu unuopulo kaj ĉe la ekzercado persone donu la bezonatajn instrukciojn. Al la legioj li duobligis la soldon por ĉiam /77/. Kiam ajn provizo da greno sufiĉis, li disdonadis ĝin inter ilin senrespekte mezuron kaj pezon. Eĉ iam li pridonacis ĉiun viron per unu sklavo el la predo /78/.

27. Por konservi al si la amikecon kaj bonvolon de Pompejo, Cezaro proponis al li kiel edzinon Oktavian, la nepinon de sia fratino, kiu edziniĝis al Gajo Marcelo.Li mem elpetis por si lian filinon, promesitan jam al Faŭsto Sulo. Ĉiujn amikojn de Pompejo, ja eĉ grandan parton de l´ senato li dankoligis per mono, senintereze aŭ nur je tre malaltaj interezoj. Ankaŭ aliklasajn virojn, kiuj vizitadis lin, invitite aŭ sponte, li superŝutadis per abundegaj donacoj, kaj ne sole ilin, sed ankaŭ iliajn liberigitojn kaj sklavojn, ĉiujn laŭ tio, kiom

--------

forumo troviĝis templo. Ili servis kiel ornamaĵo de l´ urbo, plue kiel spacoj por negocoj, tribunaloj kaj por refreŝiĝejo al la publiko.

76/ Pri la vivo aŭ morto de l´ malvenkita gladiatoro decidadis la publiko, ne la venkinto. Tiu devis laŭ gesto de l´ popolaĉo pardoni aŭ mortigi la senarman, surtere kuŝantan rivalon. Tiukaŭze la prezoj de ĉi metioj supreniris.

77/ Antaŭe la soldo de infanteristo sumiĝis je 1 1/2 sestercoj, tiuj de centestro je duobla sumo kaj de rajdisto je la triobla.

78/ Kutime kvestoro vendadis tuj en la tendaro al sklavkomercistoj la militkaptitajn malamikojn. Cezaro agis do kontraŭ la ĝisnunaj kutimoj.

li estis kara al sia estro aŭ patrono. Tiutempe Cezaro iĝis la unusola kaj plej kompleza rifuĝejo aŭ por kulpuloj aŭ por ŝuldantoj aŭ por disipa junularo, se kelkulojn ne premis pli granda pezo de krimoj aŭ de mizero aŭ de diboĉemo, ol ke li povus ilin alhelpi. Al tiuj lastaj li ofte diris tute malkaŝe ke ili bezonas intercivitan militon.

28. Kun ne malpli da fervoro Cezaro logis al si reĝojn kaj provincojn el la tutmondo. Al unuj li proponis donace milojn da militkaptitoj, al aliaj sendadis helpajn trupojn sen konsento de l´ senato kaj popolo, kien ajn kaj kiam ajn ili volis. Krome li plibeligis per grandiozaj konstruoj la plej signifajn urbojn de Italio, de ambaŭ Galioj kaj Hispanioj, samkiel de Azio kaj Greklando. Fine, kiam ĉiuj estis pro tio konsternitaj kaj konsideris, kien ĉi ĉio alcelas, konsulo Marko Klaŭdio Marcelo deklaris per edikto, ke li volas intertrakti pri la vivodemando de l´ respubliko, kaj proponis al la senato, ke oni alternigu Cezaron per anstataŭulo, ĉar la milito jam finiĝis, regas paco kaj tial la venka armeo devas esti likvidita. Plue li proponis, ke oni malatentu la forestantan Cezaron ĉe la proksima konsulelekto, ĉar Pompejo ŝanĝis poste ne legitime, t.e. per popoldecido, la leĝon.

Okazis nome, ke Pompejo proponante la leĝon pri rajtoj de oficistoj, hazarde forgeserare ne elprenis eĉ Cezaron en la parto, en kiu li eliminis la malestantajn el la aspirado pri ofico, kaj nur poste, kiam la leĝo estis jam engravurita en metalaj tabuloj kaj deponita en arkivo, riparis sian misaĵon /79/. Sed Marcelo, ne kontentiĝinte per tio, ke Cezaro estu senigota je la provincoj kaj je ĉi privilegio, proponis, ke oni forprenu la civitanan rajton de l´ kolonistoj, kiujn Cezaro forkondukis laŭ la leĝo de Vatinio en Novan Komon /80/, ĉar la rajto estis donita pro partieco kaj kontraŭ la origina teksto de la leĝo.

--------

79/ Laŭ ĉap. 26 oni aldifinis al Cezaro la privilegion ke li ne bezonas persone ĉeesti kiel kandidato ĉe la balotelektoj. Ĉi decidon Pompejo aŭ intence aŭ senintence forgesis preni en la leĝon kaj nur postfakte tion faris. Marcelo klopodis fruktuzi ĝin por senigi Cezaron de tiu privilegio.

80/ Laŭ ĉi leĝo Cezaro estis rajtigita en j. 59 loksidi 5000 kolonistojn kun civitana rajto en Komo /hodiaŭ Como apud la

29. Cezaro, ekstreme ekscitite pro tiuj aferoj kaj opiniante - tion laŭdire oni ofte aŭdis de li - , ke estus pli malfacile lin, la unuan viron en la urbo, eksigi de sur la unua loko sur la duan, ol de sur la dua sur la lastan, ĉiueble kontraŭstaris ĉi aranĝojn, parte per la interveno de l´ tribunusoj, parte pere de la dua konsulo Servio Sulpicio. Kaj kiam la sekvintan jaron ankaŭ Gajo Marcelo, kiu fariĝis konsulo post sia kuzo Marko, provis la samajn aferojn kiel tiu, li gajnis lian kolegon Emilion Paŭlon kaj la plej impetan el la tribunusoj Gajon Kurion per kolosa mono kiel defendantojn. Sed, kiam li ekkonis, ke la kontraŭpartio procedas en ĉio ekstreme obstine kaj jam eĉ elektis novajn konsulojn, li turnis sin perletere /81/ al la senato kun peto, ke ĝi ne senigu li je la privilegio, donita al li de l´ popolo aŭ almenaŭ ankaŭ la aliaj militestroj likvidu siajn armeojn. Onidire li fidis je tio, ke li povus kunvoki en la okazo de l´ bezono siajn veteranojn pli facile ol Pompejo la rekrutojn. Posttiam li komencis intertraktadi kun la kontraŭuloj kaj proponis rezigni pri ok legioj kaj pri Transalpa Galio, kontraŭe li devis plu posedi du legiojn kaj Cisalpan provincon aŭ almenaŭ unu legion kun Iliriko, ĝis kiam li fariĝos konsulo.


Yüklə 374 Kb.

Dostları ilə paylaş:
1   2   3   4   5   6




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə