G a j o j u L i o c e z a r o



Yüklə 374 Kb.
səhifə3/6
tarix17.11.2018
ölçüsü374 Kb.
#80402
1   2   3   4   5   6

30. Sed la senato ne volis akcepti la proponojn kaj la kontraŭuloj forrifuzis kontrakti ian ajn akordon pri la ŝtato. Tial li transiris en Cisalpan Galion kaj elfarinte juĝtagojn, ekhaltis en Raveno, decidinte permilite kontraŭstari iun ajn pli akran decidon de l´ senato kontraŭ la tribunusoj, kiuj agis en lia intereso.

Ĉi afero servis al Cezaro kiel preteksto por la civitana milito. Sed la efektivaj motivoj onidire estis tutaliaj. Almenaŭ Gneo Pompejo diradis, ke Cezaro ne kapablis finlabori la komencitajn konstruojn nek kontentigi la atendon de l´ popolo, kiun lia reveno estigis, per siaj privataj rimedoj kaj pro tio kaptis la intencon turni ĉion dorsflanken. Aliuloj diras, ke li antaŭtimis, ke li estos devigata kialigi ĉiujn agojn, faratajn

-------

Koma lago en la norda Italio.



81/ Ĉi letero de la 1-a de januaro efektive prezentis la ultimaton al la senato.

dum la unua konsulofico kontraŭ la aŭspicioj, leĝoj kaj kontraŭ la tribunusa interveno. Marko Kato nome kelkfoje, eĉ ĵurforme, deklaris, ke li akuzos Cezaron, tuj kiam tiu estos likvidinta la armeon; ankaŭ oni ĝenerale diskoniĝadis, se li revenos kiel privatulo, ke li estos devigata defendi sin antaŭ la tribunalo, ĉirkaŭita de militistaro, samkiel siatempe Milo /82/. Ĉi aferon Azinio Polio /83/ faras pli verŝajna, indikante, ke Cezaro laŭ oni-diroj, trarigardante sur la batalkampo apud Farsalo la batalfalintajn kaj mortigitajn kontraŭulojn, elbuŝigis laŭvorte la jenon: “Tion ili estis volintaj; post ĉiuj miaj venkoj mi, Gajo Cezaro, estus estinta kondamnita, se mi ne serĉus helpon ĉe la armeo.“ Fine kelkuloj supozas, ke la longdaŭra militestreco eldorlotis lin, kaj tial, precize konsiderante fortojn siajn kaj tiujn de siaj malamikoj, li fruktuzis la konvenan okazon por uzurpi la aŭtokration, kiun li kiel junulo estis prisopirinta. Ŝajnas, ke tio estis ankaŭ opinio de Cicero, kiam li skribis en la tria libro „Pri devoj“, ke Cezaro oftfoje citis du versojn de Eŭripido el La Fenicianinoj, kiujn li jene tradukas /84/:

Se iu volas rompi leĝon, tiam nur

pro la regad´; alie li respektu ĝin!

---------

82/ Titus Annius Milo, popola tribunuso en j. 57, la kontraŭulo de Klaŭdio, ĉirkaŭigis sin siatempe per bando da armitoj kaj ekposedis la urbon. Pro la murdo je Klodio li estis akuzita kaj kondamnita malagraŭ la defendo de Cicero.

83/ Partiano de Cezaro, signifoplena ŝtatisto kaj oficiro /76-5 a.K./, ankaŭ retoro, poeto de tragedioj kaj historiografo pri la intercivitanaj militoj ĝis j. 45. Liaj verkoj perdiĝis, sed la laste dirita estis tre uzata de l´ posttempaj historiistoj. En la epoko de Aŭgusto li famiĝis kiel artkritikisto kaj subtenanto de talentuloj /ekz. de Vergilio/.

84/ Eŭripido, Fenic. 524 k.t.p., Cicero, Pri devoj, III, 82. Ĉe Eŭripido eldiris la ideon la tronuzurpatoro Eteokleo. Cicero elgrekigis la versojn jene:

Nam si violandum est ius, regandi gratia

violandum est; ealiis rebus pietatem colas.

85/ Rubikono, malgranda rivero, verŝajne la nuntempa Fiumicino, enfluas en Adriatikan Maron. En la epoko de Cezaro ĝi estis limrivero inter Italio kaj la provinco Gallia Cisalpina. Per ĝia transpaso Cezaro komencis la intercivitan militon kontraŭ Pompejo.

Kiam Cezaron atingis la sciigo, ke la interveno de l´ tribunusoj estis senrezulta, kaj ili mem forfuĝis el Romo, li sendis tuj sekrete siajn kohortojn antaŭen. Por eviti ĉiun suspekton li partoprenis publikan teatraĵon, zorgplene esploris la planon pri gladiatora lernejo, kiun li intencis fondi, kaj laŭkutime dediĉis sin al brua festeno kune kun multnombraj gastoj. Sed post la sunsubiro li igis jungi al veturilo mulojn el plej proksima muelejo, kaj ekmarŝis tute kaŝe kun malmultaj akompanantoj. Ĉar la torĉoj estingiĝis, li iris laŭ falsa vojo kaj longdaŭre vagis. Nur antaŭmatene li trovis gvidanton, kiu elirigis lin piede laŭ mallarĝaj, malfacile ireblaj padoj. Atinginte la kohortojn apud la rivero Rubikono /85/, kiu formis limon de lia provinco, li tie pormomente ekhaltis. Pripensante ankoraŭ, kiom kuraĝan ludon li entreprenas, li turnis sin al la ĉirkaŭantaj per la vortoj: „Ankoraŭ nun ni povas reveni; sed se ni estos transpasintaj ĉi ponteton, tiam ĉion nepre devos decidi nur armiloj.“

32. Dum kiam Cezaro ankoraŭ hezitis, okazis jena mirindaĵo: viro de eksterordinaraj grando kaj belo subite ekaperis, eksidis tutproksime al li kaj komencis fajfilludi. Krom paŝtistoj ankaŭ tre multaj soldatoj kunkuris de sur siaj postenoj por lin aŭskulti, inter ili ankaŭ trumpetistoj. La nekonato elŝiris trumpeton el la mano de iu soldato, kuris al la rivero, trumpetis per potencaj sonoj marŝsignalon kaj rapidis transen. Tiam Cezaro elvokis: „Ek, ni iru tien, kien nin vokas la signo de l´ dioj kaj la maljusteco de l´ malamikoj. La kubo estas ĵetita.“ /86/.

33. Tiel li kondukis la armeon trans Rubikonon. Posttiam li alvokis al si la el Romo forkurintajn tribunusojn, kiuj ĵus alvenis /87/, kaj en la kunveno kun la larmantaj okuloj kaj kun la surbruste disŝirita vestaĵo impulsis la soldatojn al fideleco.

-------

86/ La vortoj de Cezaro „iacta alea est“ /vidu Plutarĥo, Pompejo 60/ iĝis dirmaniero, oftege uzata de ĉiuj nacioj.



87/ Estis Marko Antonio, la posta triumviro, kaj Kvinto Kasio, kiuj estis devigataj forlasi Romon. Cezaro alvokis ilin al si, por ke la soldatoj, alrigardante ilin, estu tiom pli indignigitaj kontraŭ la senato.

Kelkuloj supozas, ke li promesis al ĉiu soldato eĉ kavaliran havaĵon, sed tio baziĝas sur miskompreno. En fervoro de l´ parolado kaj impulsado nome li oftfoje levis la maldekstran montran fingron kaj certigadis, ke li trankvilanime oferos eĉ sian ringon por rekompenci ĉiujn, kun kies helpo li defendsavos sian honoron. Tial tiuj, kiuj staris tute malantaŭe kaj plie vidis ol aŭdis la parolanton, opiniis, ke Cezaro efektive diris tion, kion ili laŭrigarde konjektis. Kaj tiel disfamiĝis, ke li promesis al ĉiu la rajton porti kavaliran ringon, kaj ankaŭ kvar cent milojn da sestercoj /88/.

34. La sinsekvo de liaj posttempaj ĉefaj agoj estas la jena: li ekokupis unue Picenon, Umbrion kaj Etrurion kaj devigis al kapitulacio Lucion Domicion, kiu en konfuzo estis nomita lia oficanstataŭulo /89/ kaj ekposedis Korfinion. Tiun li liberlasis. Posttiam li rapidis laŭlonge de l´ Adriatika Maro al Brundizio /90/, kien forfuĝis la konsuloj kune kun Pompejo, intencante veturi trans la maron al Greklando. Post kiam li senrezulte provis malhelpi per ĉiuj obstakloj ilian forveturon, li li ekmarŝis al Romo kaj alvokis la senaton al la ŝirmo je la ŝtato /91/. Poste li alatakis la kernarmeon de Pompejo, kiu troviĝis en Hispanio sub tri legatoj, Marko Petrojo, Lucio Afranio kaj Marko Varo. Antaŭe li rimarkigis al la sekvantaro, ke li nun marŝas kontraŭ senestran armeon kaj de tie turnos sin kontraŭ la senarmean estron. Malakcelis lin ja la prisieĝo al Masilio /92/, kiu dum lia marŝado antaŭfermis la pordegojn, kaj grava malsufiĉo de greno, sed tamen baldaŭ li subigis ĉiujn malamikojn.

---------

88/ Porti orajn sigelringojn rajtis sole kavaliroj, senatanoj, kvestoroj, militistaj tribunusoj kaj samrangaj oficistoj. 400 000 sestercoj estis de l´ tempo de Gajo Grakĥo la kavalira censo. La soldatoj ĉiam opiniis, ke Cezaro promesis al ili loki ilin en rangon de kavaliroj.

89/ Kiel landestro de Galio.

90/ Nuntempe Brindisi, signifa haveno por ŝiptrafiko al Greklando.

91/ Pri tiu vojo kaj parolado de Cezaro vidu ties libron „kommentarii de bello civili“, I, 32.

92/ Nuntempa Marseille.

35. De tie Cezaro revenis en Romon, transiris en Makedonion /93/, kunpremis Pompejon per egaj remparoj, prisieĝadis lin preskaŭ kvar monatojn kaj fine venkobatis lin en la batalo apud Farsalo /94/ kaj lin forfuĝantan persekutis ĝis Aleksandrio. Tie li eksciis, ke Pompejo estis murdita, kaj komencis ekstreme danĝeran militon kontraŭ reĝo Ptolemajo, kiu - kiel Cezaro observis - preparis insidojn ankaŭ kontraŭ lia vivo. Nek la loko nek la jarsezono estis por li favoraj: la lertega malamiko en la ŝtorma vintra tempo estis bone provizita per ĉiuj militbezonaĵoj inter la muregoj /95/, dum ke li mem ne estis preparita kaj suferis de malabundo je ĉiaĵoj. Post la venko li transdonis la Egiptan regnon al Kleopatra kaj al ŝia malpli aĝa frato. Li antaŭtimis nome fari el ĉi lando provincon por ke ĝi ne liveru foje rimedojn al ribelo de kuraĝema administranto, kiu ĝin ricevus.

El Aleksandrio li militiris en Sirion kaj de tie en Ponton. Al tio devigis lin la sciigoj pri Farnako, la filo de Mitridato la Granda. Tiun multaj sukcesoj en milito, kondukanta en favoraj cirkonstancoj, faris tro memfida. Farnakon li kapbatis la kvinan tagon post sia alveno en unusola batalo /96/, dum kvar horoj post la unua ekvido. Tio donadis al li oftan okazon paroli pri feliĉo de Pompejo, kiu plejparte konkeradis elstaran militgloron kontraŭ la tiom malmulte batalema speco de malamikoj. Posttiam li venkobatis Scipion kaj Jubon /97/, kiuj klopodis revivigi la partirestaĵojn en Afriko

---------

93/ Al Dirhaĥio, la nuntempa Drač en Albanio. La vorton Makedonio la aŭtoro uzis en la Roma senco de l´ provinco Makedonio.

94/ En Trakio, la batalo okazis en j. 48 a.K.

95/ Cezaro nome ekokupis parton de Aleksandrio kaj en ĝi sin fortikigis, dum ke la malamiko regis la ceteran urbon.

96/ Apud Zelo en Ponto, en j. 47 a.K. Nur per tri vortoj: veni, vidi, vici /venis, vidis, venkis/ Cezaro anoncis en lakona mallongo al sia amiko Amancio en Romo sian venkon /vidu Plutarĥo, La vivo de Cezaro, 50 / Vidu ĉap. 37!

97/ Jubo, reĝo en Numidio, la filo de Hiempsalo. Cezaro venkis lin apud Thapso, sudoriente de Kartago, en j. 46. Mommsen /III, 456/ draste priskribas la teruran sangbanon, kiun la venkaj soldatoj de Cezaro okazigis. Sub la influo de ĉi batalo la senlaca Kato sin mortigis en Utiko. Per la batalo apud Thapso la milito finiĝis kaj la monarkio iĝis realaĵo.

al nova rezisto, poste la filojn de Pompejo en Hispanio.

36. En neniu el ĉi intercivitanaj militoj Cezaro mem suferis malvenkon, sed nur liaj legatoj. El tiuj Gajo Kurio batalfalis en Afriko, Gajo Antonio estis militkaptita de malamikoj en Iliriko, Publio Dolabelo perdis la ŝiparon ankaŭ en Iliriko kaj Gneo Domicio Kalvino la armeon en Ponto. Li mem batalis daŭre feliĉege kaj neniam kun duba rezulto, escepte du okazojn: unu fojon apud Durhaĥio, kie, rebatite, li eldiris pri Pompejo, kiu lin ne persekutis, ke li ne scipovas venki; duan fojon en Hispanio, en la lasta batalo, kie la situacio statis por li jam malespere, ke li prikonsideris eĉ sinmortigon.

37. Kiam la militoj finiĝis, Cezaro celebris kvin triumfojn: kvar el ili post la malvenko de Scipio en la sama monato ja, sed ĉiam post kelkaj tagoj, kaj poste ankoraŭ unu post la venko super la filoj de Pompejo. La unua kaj plej brila triumfo, kiun li celebris, estis la Galia, la dua estis la Aleksandria, poste sekvis la Ponta, pli poste la Afrika kaj fine la Hispana, ĉiu kun aliaj pompo kaj ekipo. En la tago de l´ Galia triumfo rompiĝis akso, dum kiam li preterveturis Velabron /99/, kaj li preskaŭ estus defalinta de sur la veturilo; post tiam li ascendis Kapitolion en maro da lumoj, ĉar kvardek elefantoj portis dekstra- kaj maldekstraflanke de l´ procesio kandelojn. Ĉe la Ponta triumfo li ordonis porti inter la ceteraj valoraĵoj ankaŭ surskribon, konsistantan el tri vortoj „VENI, VIDI, VICI“ /100/, kiu ne rilatis al la militagoj kiel la ceteraj surskriboj, sed al la rapida militfiniĝo.

38. Al la legioj de l´ veteranoj Cezaro donis por ĉiu infanteriisto kiel predkvoton krom 2000 sestercoj, kiujn li elpagis ĉe la komenco de l´ intercivitana milito, ankoraŭ 24 000 sestercojn. Li donacis al ili ankaŭ grundojn, sed tiajn, kiuj

---------

98/ En j. 45 apud Mundo, vilaĝo en la provinco Granada. Post tiu batalo la filo de Pompejo Gneo estis mortigita dum forkuro, sed ties frato Seksto sin savis, ekokupis Sicilion kaj per sia ŝiparo kontraŭstaris al la triumviroj kaj precipe al Oktaviano. Tiu nur post kelkaj jaroj lin venkis.

99/ Velabro, la tre frekventata vendplaco sur la ebenaĵo inter la Kapitolia kaj Palatina montetoj; ĝi estis ankaŭ haltejo de kuiristoj.

100/ Vidu rim. 96!

ne koheris, por ke oni ne bezonu forpeli iun posedanton. Al ĉiuj viroj el la popolo li disdonis po 10 buŝelojn /101/ da greno kaj samkvanton da funtoj da oleo, samkiel po 300 sestercojn, kiujn li antaŭe estis promesinta, kaj al tio aldonis po 100 sestercoj pro la atendo. Ankaŭ li elpagis anstataŭ ĉiuj civitanoj unujaran luprezon, en Romo ĝis 2000, en Italio nur ĝis 500 sestercoj inkluzive. Al tio li aldonis festenon /102/ kaj pridonacadon per viando kaj post la Hispana venko dufojan matenmanĝon /103/. Ĉar li opiniis, ke la unua estis aranĝita modeste kaj montriĝis malproporcia al lia malavareco, li okazigis post kvin tagoj alian, tre opulentan.

39. Cezaro aranĝis diversajn ludojn: lukton de gladiatoroj, teatraĵojn en ĉiu urbdistrikto kaj tio per aktoroj de ĉiuj lingvoj, samkiel cirkludojn, luktojn de atletoj kaj ŝipbatalon. Ĉe la gladiatora lukto skermis sur la forumo ankaŭ Furio Leptino, devenanta el pretora familio, kaj Kvinto Kalpeno, la eksa senatano kaj prokuroro. Armildancon /104/ dancis princfiloj el Azio kaj Bitinio. Okaze de l´ teatraĵoj rolis persone la Roma kavaliro Decimo Laberio /105/ en sia mimo /106/, kaj

-----------

101/ Buŝelo /medius/ enhavis 8 3/4 funtojn, unu Roma funto egalis al 1/3 kg. - Malgraŭ la malavareco de Cezaro la soldatoj ne estis kontentaj kaj okaze de iu ilia ribelo Cezaro estis devigata arestigi kaj ekzekutigi kelkajn iniciatintojn.

102/ Ĉi triumffesteno estis grandioza. Gastoj de Cezaro sidis ĉe 22.000 tabloj /ĉiu por 9 gastoj/, sekve la nombro de l´ gastoj atingis ĉirkaŭ 200 000 personojn. Estis servataj ankaŭ maloftaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Oni malfacile povas prezenti al si la grandiozan malavarecon kaj la kolosan monsumon, kiun la festeno elpostulis.

103/ „Prandium“, origine matenmanĝo, kiu estis prezentata en pli malfruaj antaŭtagmezaj horoj aŭ tagmeze. la ĉefa tagmanĝo „Cena“ okazis posttagmeze.

104/ Armilludo kun atako kaj defendo.

105/ Decimus Laberius /nask. en j. 106/, mimpoeto el Roma kavalira klaso. Cezaro devigis lin en j. 46, malgraŭ ke ĝi ne respondis al la digno de kavaliro, publike prezentiĝi kaj mezuri sin kun la liberigito Publilio Siro en improvizado. Laberio esprimis ĉagrenon pro ĉi senhonorigo en prologo, kiu konserviĝis ĝis niaj tagoj. Laberio gajnis grandajn meritojn pri la disfloro de mimoj.

106/ Mimo estis frivola, kruda farso kun kant- kaj dancenmetaĵoj, la bildo de malalta vivo. Ĝi estis tre ŝatata de l´ Roma popolo. Parata ŝercaĵo kaj senbrida malĝentileco en ĝi superregis.

pridonacite per 500 000 sestercoj kaj denove per ora ringo /107/, li foriris desur scenejo rekte trans orkestron al sia loko sur 14 kavalirbenkoj /108/. Ĉe la cirkludoj, por kiuj la spaco de l´ cirko estis ambaŭflanke plivastigita kaj per akvofosaĵo ĉirkaŭita /109/, nobelaj junuloj konkuris per la kondukado je ĉevalkvaroj kaj ĉevalparoj kaj per la transsaltado desur ĉevalo surĉevalen. La Trojludon /110/ prezentis du taĉmentoj, konsistantaj unu el pli aĝaj, la dua el malpli aĝaj knaboj. Ĉaspeloj daŭris kvin tagojn kaj fine estis aranĝita batalo, en kiu interbatalis du linioj, ampleksantaj po 500 infanteriistojn, 20 elefantojn kaj 30 rajdistojn. Por gajni pli grandan spacon por la batalo oni forigis celŝtonojn /111/ kaj sur ties lokoj starigis du tendarojn unun kontraŭ la alia. Atletoj luktis dum tri tagoj en la stadiono /112/, tiucele elkonstruita sur teritorio de l´ Marskampo. En la marbatalo renkontiĝis duremuloj, triremuloj kaj kvarremuloj de l´ Tira kaj Egipta ŝiparoj kun granda nombro da batalantoj sur la lago, kiu estis elfosita en malpli granda Kodeto /113/. Al ĉi ĉiuj konkuroj kunvenis

----------

La ĉarmo kuŝis en improvizado. Kelkaj flugdiroj el la mimoj nin atingis.

107/ Li estis nome denove lokita en kavaliran klason, ĉar pro la rolado en teatraĵo li iĝis je ĝi malinda.

108/ La unuaj 14 benkoj en rigardejo estis rezervitaj por kavaliroj, dum ke en orkestro, t.e. en duonrondo inter rigardejo kaj scenejo troviĝis seĝlokoj por senatanoj.

109/ Ĉi fosaĵo servis kiel ŝirmaĵo de konkurantoj parte kontraŭ la spektantaro, parte kontraŭ la bestioj ĉe ĉaspeloj. La cirko estis elkonstruita de Cezaro el ŝtono, t.e. la unua etaĝo, dum ke la ceteraj estis ellignaj; ĝi ampleksis 150 000 spektantojn.

110/ Vetrajdo kaj kvazaŭa batalo, elpostulanta eksterordinaran lertecon. Pri ĝi vidu Vergilio, Eneido, V, 575 k.t.p. Cezaro renovigis ĉi ludon, fonditan de Eneo, honore al la deveno de sia familio.

111/ Latine „meta“, piramidforma figuro. Oni forigis ne sole ĉi ŝtonojn, sed ankaŭ la muron /spina/, kiu etendiĝis meze de l´ cirko kaj estis 3,5 metrojn larĝa kaj preskaŭ 2 metrojn alta.

112/ Areno, kie atletoj faris kvinlukton, t.e. lukton per salto, disko, kuro, korplukto kaj pugnoj.

113/ Sur la dekstra bordo de l´ rivero Tibero, sude de Janikulo, probable troviĝis en la norda aŭ nordokcidenta parto de l´ Marskampo.

de ĉie tiom da homoj, ke granda parto da fremdaj gastoj ofte estis devigata pasloĝi en tendoj, starigitaj aŭ sur stratoj aŭ sur ŝoseoj. Plue ankaŭ ofte en la homamasego tre multaj homoj estis premĉifitaj kaj senvivigitaj, inter ili eĉ du senatanoj.

40. Poste Cezaro dediĉis sin al la nova reguligo de l´ internaj ŝtataj cirkonstancoj. Unue li plibonigis la kalendaron, de longe konfuzitan per kulpo de pontifikoj, kiuj arbitre enmetadis supertagojn, tiel ke rikoltfesto ne okazis somere nek festo de vinrikolto aŭtune /114/. Li aranĝis la jaron laŭ la cirkulo de l´ suno tiamaniere, ke ĝi nun havis 365 tagojn, la supermonato forfalis kaj ĉiun kvaran jaron unu tago estis enmetita. Por ke estontece la jarindiko pli bone konformiĝu ekde la nova unua de januaro, li enmetis inter novembron kaj decembron du aliajn monatojn. Tiamaniere la jaro, en kiu ĉi korektoj okazis, ankaŭ inkluzive la supermonaton, kiu laŭ la ĝisnuna kutimo ĝuste troviĝis en ĉi jaro, daŭris dekkvin monatojn /115/.

41. Plue Cezaro kompletigis la senaton /116/, alprenis novajn patriciojn kaj plimultigis la nombron da pretoroj, ediloj, kvestoroj, ja eĉ da malsupraj oficistoj. Personojn, kiujn censoroj degradis aŭ juĝistoj verdiktis pro elektintrigoj, li relegis al iliaj dignoj. Pri la elektrajto li dividis kun la popolo tiel, ke escepte de aspirantoj pri konsulofico - ĝi elektis libere unu duonon de kandidatoj, dum ke la duan laŭ rekomendo de Cezaro. Li sendadis al la tribuoj koncernajn leterojn kun jena lakona enhavo: „Diktatoro Cezaro al tiu kaj tiu tribuo: Mi rekomendas al vi tiujn kaj tiujn, por ke ili atingu per viaj voĉoj sian oficon.“ Al la honoroficoj li allasis ankaŭ filojn

---------

114/ Ĉi kalendar-reformon stimulis la restado de Cezaro en Egipto /48, 47 a.K./ kaj ties kontakto kun la astronomo Sosigeno.

115/ Ĉi jaro nomiĝis „annus confusionis /jaro de konfuzo/.

116/ Li efektive plimultigis la senaton je 300 anoj, tiel ke ĝi posttiam havis 900 anojn. Senatanoj li faris ankaŭ la Galojn, kiel videblas en ĉap. 80.

117/ Ĝis la tempo de Gajo Grakĥo nur senatanoj rajtis fariĝi juĝistoj, posttiam nur kavaliroj, ekde la tempo de Sulo denove nur senatanoj, ekde j. 70 ambaŭ klasoj kaj ŝtataj tribunusoj, kiuj origine estis enkasigistoj de tributo - militimposto - kaj helpantoj de kvestoroj. Ŝajnas, ke en la daŭro de l´ tempo ekestis el ili aparta klaso da civitanoj, malpli alta ol kavaliroj.

de ekzilitoj. La tribunalojn li relimigis al du specoj de juĝistoj, nome al kavaliroj kaj al senatanoj, kaj nuligis la ŝtatajn tribunusojn, kiuj konsistigis la trian klason /117/.

La popolsumigon li faris nek kutimmaniere nek kutimloke /118/, sed laŭ stratoj pere de domposedantoj, kaj limigis en la listo la nombron da 320 000 personoj, kiuj ricevadis grenon de l´ ŝtato, al 150 000. Por ke neniam povu estiĝi ribeloj ĉe la popolsumigo, li ordonis, ke pretoro ĉiujare lotumu anstataŭ la mortintajn grenricevantojn iliajn anstataŭantojn el tiuj, kiuj ĝis nun ne estis envicigitaj en la listoj.

42. Post tiam Cezaro dissendis 80 000 civitanojn en transmarajn komunumojn kaj ordonis, por sufiĉe kompletigi per loĝantaro la malpleniĝintan urbon: „Neniu civitano pli ol dudekjara, kaj malpli ol kvardekjara, se lin ne ligas militistdevo, devas foresti ekster Italio pli longtempe ol tri sinsekvajn jarojn; plue neniu filo de senatano, se li ne estas envicigita en la sekvantaro de militestro aŭ oficisto, devas vojaĝi en fremdlandon. Tiuj, kiuj sin okupas pri la bredado je brutaro, ne devas havi inter la paŝtistoj malpli ol trionon de plenkreskuloj, naskitaj en libero /119/. Plue li pridotis per civitana rajto ĉiujn, kiuj en Romo praktikis medicinistan profesion, kaj instruistojn de liberaj artoj /120/, por ke ili mem ŝatu restadi en la urbo kaj aliuloj tien alvenadu.

Koncerne ŝuldojn, li forvanigis ĉiujn, ofte stimulatajn esperojn pri la tuta ŝuldnuligo, kaj fine ordonis, ke ŝuldantoj anstataŭ pago forcedu al la kreditoroj siajn grundojn, pritaksitaj laŭ prezoj, kiujn ili havis antaŭ la intercivitana milito /121/. De la ŝuldata sumo oni devis subtrahi tion, kio

---------

118/ Sur la forumo.

119/ Ĉi aranĝo probable alcelis loksidigi pluajn tavolojn da liberaj civitanoj, precipe plebejojn, kaj ŝirmi ilin kontraŭ senpaneco, tiel ke ili povus decidiĝi pri fondo de l´ familio.

120/ T.e. retorojn, gramatikistojn kaj filozofojn. La medicinista profesio tiutempe ankoraŭ ne apartenis al artoj, indaj je la libere naskitoj /liberales/.

121/ Pro la intercivitana milito ekestis ĝenerala malplivalorigo de grundoj. - La kreditoroj tiel perdis proksimume 25%

estis donita kiel interezoj per kontanta mono aŭ per adicio al la sumo. Per ĉi reguligo la ŝuldsumo malpliiĝis proksimume je la kvarono. Ĉiujn kooperativojn escepte de tiuj, kiuj ekzistis de l´ pratempo /122/ li likvidis. Punojn por gravaj krimoj li plialtigis. Ĉar riĉuloj ĝis nun pli facile plenumadis krimojn, pro ke ili povis senriske je sia havaĵo foriri en ekzilon, li monpunadis, kiel skribas Cicero, murdistojn per perdo je la tuta havaĵo, la ceterulojn per perdo je la duono.

43. Cezaro juĝis ekstreme zorgeme kaj rigore. La kondamnitojn pro ĉantaĝo kaj defraŭdoj li eksigadis eĉ el la senato kaj nuligis ekzemple la geedzecon de estinta pretoro, kiu tuj edze prenis virinon, disigitan de l´ edzo antaŭ du tagoj, kvankam ne ekzistis eĉ grava suspekto pri adulto. La importon de fremdlandaj varoj li balastis per doganoj. Uzadi portilojn, elpurpurajn vestaĵojn kaj perlojn li permesis al difinitaj personoj kaj aĝklasoj kaj ankoraŭ sole en fiksaj tagoj. Precipe rigore li observadis la leĝon kontraŭ malavareco ĉe festenoj. Ĉirkaŭ la manĝofoirejo li dislokis specialajn kontrolorojn, kiuj deviĝis konfiski kaj al li alporti frandaĵojn, aĉetitajn kontraŭ la malpermeso. Multfoje li ankaŭ sendadis oficistojn kaj soldatojn en loĝejojn, por ke ili forportadu el vespermanĝejoj la jam antaŭmetitajn manĝaĵojn, kiuj eskapis la atenton de l´ kontroloroj.

44. Pri la plibeligo kaj ekipo de l´ urbo, samkiel pri la ŝirmo kaj disvastigado je la imperio Cezaro faradis de tago al tago pli multnombrajn kaj pli grandajn planojn: antaŭ ĉio li volis elkonstrui la preĝejon de Marso, kiu devis havi ĝis nun nevidatan grandon, sur la ŝutplenigita kaj kun tero ebenigita lago /123/, kie li estis aranĝinta marbatalon. Plue li planis gigantan teatron sur deklivo de l´ Tarpeja roko. la civiljuron li intencis reguligi pli simple kaj el la senlima kaj neordigita

--------------

aŭ ankoraŭ eble pli el sia kapitalo, de kiu estis forkalkulitaj la interezoj, jam pagitaj per kontanta mono aŭ per ŝuldaltigo.

122/ T.e. escepte de malnovaj kooperativoj de pastroj kaj gildoj de artistoj kaj metiistoj, kiuj estis kontrolataj de l´ ŝtato, li likvidis la ceterajn korporaciojn, el kiuj multaj posedis politikan karakteron. Ĉi-lastaj ĉe balotelektoj kaj tribunalaj proceduroj ofte plenumadis perfortaĵojn.

amaso da leĝoj kelkaj libroj devis ampleksi nur tion, kio estis plej bona kaj plej bezonata. Li volis fondi kiom eble plej kompletajn publikajn librarojn Grekajn kaj Latinajn sub administrado kaj zorgo de Marko Varo /124/. Krome li planis elsekigi la Pomptinajn marĉojn, senakvigi la Pucinan lagon /125/, fondi ŝoseon de l´ Adriatika Maro trans la Apeninan montokreskon ĝis Tibero, trafosi Istmon /126/, rebati la Dakojn /127/, kiuj inundis Ponton kaj Trakion. Fine Cezaro volis alataki for de la Malgranda Armenio la partojn, sed nur tiam efektivigi decidan batalon, post kiam li ekkonus en bataletoj ilian batalmanieron.


Yüklə 374 Kb.

Dostları ilə paylaş:
1   2   3   4   5   6




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə