G a j o j u L i o c e z a r o



Yüklə 374 Kb.
səhifə4/6
tarix17.11.2018
ölçüsü374 Kb.
#80402
1   2   3   4   5   6

Meze de ĉi entreprenoj kaj projektoj la morto lin surprizis. Sed antaŭ ol mi parolos pri ĝi, ne estos malkonvene informi pri liaj staturo, aspekto, vesto, kutimoj, kaj ne malpli ankaŭ prezenti ĝeneralajn notojn pri liaj kapabloj ŝtatvira kaj militestra.

45. Oni diras, ke li estis altstatura, blankhaŭta, kun simetriaj sveltaj membroj, vizaĝo iom plena, okuloj nigraj, vivaj; lia sano estis bona, nur en la lastaj jaroj de sia vivo li suferis pro subitaj svenoj kaj maltrankviligaj sonĝoj. En publikaj kunvenoj li estis dufoje trafita de epilepsio /128/. Pri la korpa belaspekto li zorgis tre skrupule, igis nome ne nur zorge sin tondi kaj razi, sed eĉ, kiel kelkuloj lin primokis, elŝiradi opajn haretojn sur la cetera korpo. Kontraŭe multe suferigis lin lia hida senharaĵo, kiu ofte iĝis objekto por mokaĵoj de liaj malhonorigantoj. Tial li kutimis kombi de sur la verto antaŭen

-------

123/ Vidu ĉap. 39/!



124/ La plej dokta kaj la plej fekunda Roma verkisto /116 - 27 a.K./

125/ Nuntempa lago de Celano aŭ de Capistrano, la plej granda lago en Apeninoj, proksime de la malnova urbo Alba, kelke 10 mejlojn oriente de Romo. Ĝiaj abruptaj leviĝado kaj malleviĝado malutilis en la ĉirkaŭaĵo la loĝantaron. La reguligon de l´ lago komencis nur imperiestro Klaŭdio.

126/ Por ĉi ideo okupis sin poste ankaŭ imp. Kaligulo, sed nur imp. Nero komencis ĝin efektivigi.

127/ En la nuntempa Rumanio; definitive ilin subigis imperiestro Trajano en 106 a.K.

128/ En la originala teksto „morbus comitialis“ /komicimalsano/, ĉar elektoj kaj aliaj traktadoj estis interrompitaj, se iu en tia kunveno estis trafita de epilepsio.

la maldensiĝintan hararon. Kaj el ĉiuj honorigoj, kiujn la senato kaj popolo al li estis atribuintaj, li plej prefere akceptis kaj ofte uzadis neniun ol la rajton konstante portadi laŭrkronon.

Ankaŭ per la vesto laŭdire li vekadis atenton; li portadis tunikon kun larĝa purpurstrio, garnitan per franĝaĵoj, kiuj etendiĝis ĝis la manoj, kaj neniam alimaniere ol supre kun zono, kiun li libere surmetadis. Tion aludas la eldiro de Sulo, kiu oftfoje admonis la nobelpartion, ke oni devas sin gardi antaŭ tiu malzorge prizonita junulo.

46. Plej unue Cezaro loĝis en modesta domo ĉe la Suburstrato /129/. Sed poste, kiam li fariĝis la plej alta pontifiko, li ofice loĝis en ŝtata domo ĉe la Sankta Vojo. Kial multuloj notis, li tre amis lukson kaj pompon. La somerdomon apud la Hemorensa lago /130/, defunde komencitan kaj finkonstruitan per granda elspezo, li tute malkonstruigis, ĉar ĝi ne respondis plene al lia gusto. Tiutempe li estis ankoraŭ sensignifa civitano kaj krome tre ŝuldiĝinta. Ĉe la militiroj li kunveturigadis maloftajn marmorajn kaĥelojn kaj mozaikajn plankojn.

47. En Britanion onidire logis Cezaron la espero trovi tie perlojn. Kiam li komparis iliajn grandojn, iam li esploris propramane la pezon. Gemojn, artaĵojn, statuojn kaj antikvajn pentraĵojn li aĉetadis tre pasie. Por bonkreskaj kaj kleraj sklavoj li pagadis kolosajn prezojn, tiel ke li mem pro tio hontadis kaj malpermesadis enskribi la sumon en kontlibroj.

48. En la provincoj li festenadis konstante ĉe du tabloj; ĉe unu sidis superaj oficiroj kaj doktaj Grekoj el lia sekvantaro, ĉe la alia majestaj Romaj civitanoj kaj provincaj nobeloj. Hejman ordon li konservadis en bagatelaj kaj gravaj aferoj

-----------

129/ Vivoplena, sed alie malbonfama strato inter Kvirinalo, Viminalo kaj Eskvilino, kie loĝis antaŭ ĉio metiistoj.

130/ Lacus Nomorensis, apud kiu troviĝis famaj templo kaj bosko de Diana. Ĝi situis sude de la Albmonto, proksime de la urbo Aricio kaj de la Apia ŝoseo.

131/ Bofilo de Cicero kaj en la intercivitana milito partiano

tiom severe kaj zorgplene, ke li igis foje malliberigi bakiston, kiu kaŝe prezentis al liaj gastoj alian panon ol al li mem. Liberigiton, kiun li tre ŝatis, li mortopunis pro adulto kun edzino de Roma kavaliro, malgraŭ ke neniu pro tio estis plendinta.

49. Nenio nocis la famon pri lia ĉasteco krom lia rilato al reĝo Nikomedo. Sed ĝi estis grava kaj daŭra makulo, kiu donadis iniciaton al ĉiuflankaj mokaĵoj. Mi preterpasas la ĝenerale konatajn versojn de Licinio Kalvo:

Kion land´ Bitinia

kaj amanto de Cezaro foje estis ekposedintaj.

Ni ne aludas la senatparoladojn de Dolabelo /131/ kaj de Kurio pli aĝa. Dolabelo nomis lin „reĝina rivalino“, „matraco de reĝa portilo“, kaj Kurio „stalo de Nikomedo“ kaj „Bitinia bordelo“. Mi volas silenti ankaŭ pri la ediktoj, en kiuj Bibulo proklamadis sian kolegon „Bitinia reĝino“ kaj diradis, ke „li unue amis reĝon, nuntempe reĝokronon“. Tiutempe, kiel Marko Bruto rakontas, iu Oktavio, pro la mensmalsano tro aroge parolema, en iu multnombre vizitita kunveno alparolis Pompejon „reĝo“ kaj Cezaron „reĝino“. Gajo Memio eĉ riproĉas Cezaron, ke li kune kun la ceteraj kuŝaĉuloj alservis Nikodemon per pokalo kaj vino ĉe plena festeno, kiun partoprenis ankaŭ kelkaj Romaj komercistoj, kies nomojn li indikas. Kaj Cicero ne kontentiĝis pri tio, ke li estis skribinta pri li en kelkaj leteroj, ke li, la posteulo de Venuso, lasis sin konduki de servistoj en reĝan dormoĉambron kaj kuŝiĝinte sur ora lito en purpura vesto, makulis en Bitinio sian florantan seĝon, sed onidire ankaŭ respondis al Cezaro en la senato, kiam tiu defendis la interesojn de Nisa, la filino de Nikomedo, kaj memorigis la bonfarojn, de l´ reĝo al li faritajn: „Ĉesigu tiujn aferojn, mi petas vin! Estas ja konate, kaj kion tiu donis al vi, kaj kion vi al li.“ Fine okaze de la Galia triumfo liaj soldatoj, postirante

---------

de Cezaro /vidu ĉap. 36!/. Post la morto de Cezaro li aliĝis al la murdintoj, poste transiris al la partio de Marko Antonio. De l´ senato ekzilite kaj havante multajn ŝuldojn, li memvole finis sian vivon.

la venkan veturilon, kantetadis inter la ceteraj ŝercaj kupletoj, ankaŭ tiujn multkonatajn versojn:

Al Cezar´ Gali´ malvenkis, kaj Cezar´ al Nikomed´.

Jen, Cezaro nun triumfas, la venkinto al Gali´.

Nikomedo ne triumfas, la venkinto al Cezar´.

50. Ke Cezaro inklinis al voluptoj kaj estis malŝparema, regas ĝenerala opinio, samkiel ke li delogis multnombrajn nobelajn virinojn, inter ili Postumian, la edzinon de Servio Sulpicio, Lolian de Aŭlo Gabinio, Tertulan de Marko Kraso, ja eĉ Mucian, la edzinon de Gajo Pompejo. Ambaŭ Kurioj, la patro kaj filo, kaj multaj aliuloj, nome riproĉadis Pompejon, ke li pro la regavido edze prenis la filinon /132/ de tiu, pro kiu li antaŭe forpelis sian edzinon, kvankam li havis kun ŝi tri infanojn, kaj kiun, ĝemante, kutime nomadis Egisto /133/. Sed super la aliaj li amis Servilian, la patrinon de Marko Bruto. Por ŝi li aĉetis en sia unua konsuljaro perlan juvelon por 6 000 000 da sestercoj, kaj en la intercivitana milito - krom aliaj donacoj - igis al ŝi alfrapi en aŭkcio la plej belajn bienojn por malrimarkinda prezo. Kiam multuloj primiris la malaltan prezon, Cicero spritege ĵetis: „Sciu, la aĉeto estas ankoraŭ pli bona, ĉar Tercia estas dekalkulita“. Oni nome konjektis, ke Servilia intencas inklinigi al Cezaro ankaŭ sian filinon Tercia /134/.

51. Ke eĉ en la provincoj virinoj ne estis sekuraj kontraŭ Cezaro, sekvas el ĉi versparo, kiun soldatoj kantetis ankaŭ ĉe la Galia triumfo:

Romo, gardu la virinojn! Jen ĉi kalva malĉastul´

monon tie ĉi pruntitan priamaĉis en Gali´.

52. Cezaro havis amrilatojn ankaŭ al reĝinoj, inter ili

------------

132/ Vidu ĉap. 21!

133/ Egisto, la amoranto de Klitajmnestra, de kiu helpate ŝi mortigis sian edzon Agamemnonon post ties reveno for de Trojo.

134/ Duobla, tre malica vortludo. Latine „tertia deducta“, 1. tertia: a/ triono, b/ nomo de l´filino deServilia, 2. deducere: a/ dekalkuli, b/ inklinigi, varbi. Laŭvorte: „Malgraŭ la malalta aĉetsumo ankoraŭ la triono estas dekalkulita kiel rabato.“ Romano komprenis la duan sencon: „Tercia por li varbiĝas“. Cicero estis fama pro tiaj dusencaĵoj.

al Eŭnoa, la edzino de Maŭra reĝo Bogudo. Kiel Nazo /135/ skribas, li donacis al ŝi kaj al ŝia edzo multegon da grandaj donacoj. Sed plej multe li estis enamiĝinta al Kleopatra /136/, kun kiu li ofte festenadis ĝis la luma tago. Kune kun ŝi li tranavigis sur ŝia pompa ŝipo, nomita „Thalamego“ /137/ Egipton preskaŭ ĝis Etiopio, se la soldataro ne kontraŭstarus lin sekvi. Kleopatran li fine venigis eĉ en Romon kaj superŝutis ŝin ĉe la adiaŭo per la plej grandaj honorigoj kaj riĉaj donacoj. Li ankaŭ permesis, ke ŝi prinomu sian ĵus naskitan filon per lia nomo. Pri ĉi filo kelkaj Grekaj verkistoj skribis, ke li tute similis al Cezaro kaj per sia staturo, kaj per sia irmaniero. Marko Antonio asertis en la senato, ke Cezaro eĉ agnoskis lin sia, kiel onidire scias ankaŭ Gajo Marcio, Gajo Opio /138/ kaj la ceteraj amikoj de Cezaro. Sed el ĉi amikoj Gajo Opio eldonis verkon, en kiu li volis pruvi, ke ne estas la filo de Cezaro tiu, pri kiu Kleopatra ĝin asertas, kvazaŭ la tuta afero entute bezonus forrifuzon aŭ defendon. La popoltribunuso Helvio Cino konfesis al tre multaj, ke li posedas skribita kaj preparita leĝproponon, kiun Cezaro al li estis ordoninta pretigi dum lia foresto, nome ke Cezaro rajtas edziĝi al iuj ajn virinojn, kiujn li dezirus, por akiri infanojn /139/. Kaj por ke entute neniu pridubu ĝin, ke algluiĝis al Cezaro famo pri lia nenatura malĉasteco kaj pri adultaj rilatoj, mi indikas ankoraŭ Kurion pli aĝan, kiu nomas lin en unu el siaj

---------

135/ Pri Nazo vidu ĉap. 9, rim. 31!

136/ Plutarĥo entuziasme priskribis la senegalan belaĵon de Kleopatra, la dua Helena.

137/ Thalamego, la granda, pompa ŝipo de l´ Egiptaj reĝoj, flosanta vilao, per kiu ankaŭ longaj marvojaĝoj povis esti entreprenataj. Preciza priskribo ĉe Atenajo, V, 38 k.t.p.

138/ Intimulo kaj sekretario de Cezaro, aganto en liaj privataj kaj politikaj intertraktadoj. La sciigoj de Opio, el kiuj Svetonio evidente /vidu ĉap. 53!/ abunde ĉerpis, ne konserviĝis.

139/ Laŭe Cezaro pretendis por si apartan privilegion koncerne sian posteularon. Sed ŝajnas, ke ĉi sciigo estas plie nura elpensaĵo, ol realaĵo.

140/ Oni povas priatenti la kontraŭaĵon kun ĉap. 49, komence, kie Svetonio diras, ke Cezaro krom la rilato al Nikomedo ne estis alie kulpigata pro kontraŭnaturaj malĉastaĵoj. Estas

paroladoj „la edzo de ĉiuj virinoj kaj la edzino de ĉiuj viroj“ /140/.

53. Cezaro tre modere trinkis vinon. Tion ne malkonfesas eĉ liaj malamikoj. Ekzistas eldiro de Marko Kato, ke „Cezaro unusola el ĉiuj alpaŝis en sobra stato por renversi la respublikon“. Kaj koncerne manĝaĵojn, kiel Gajo Opio rakontas, li estis tiom malmulte elektema, ke onidire foje, kiam iu gastiganto prezentis anstataŭ freŝan oleon la malfreŝan kaj ĉiuj ĉeestantoj ĝin forrifuzis, li unusola prenis tiom pli da ĝi. Li nome ne volis aspekti, ke li opinias la gastiganto malzorga aŭ neklera.

54. La neprofitamon Cezaro montris nek kiel militestro, nek kiel civila oficisto. Almenaŭ kelkuloj atestas en siaj Memoroj, ke li almozpetis kiel landestro en Hispanio de l´ aliancanoj mondonacojn por povi elpagi la ŝuldojn kaj elrabis eĉ kelkajn luzitanajn urbojn kiel malamikajn, malgraŭ ke ili ne kontraŭstaris liajn ordonojn kaj tuj ĉe lia alveno malfermis la pordegojn. En Galio li elrabis sanktejojn kaj preĝejojn de dioj, superplenajn je donacoj, kaj detruis urbojn pli ofte pro predo ol pro ia kulpiĝo. Tial li baldaŭ posedis abundegon da oro kaj povis vendadi en la tuta Italio kaj en la provincoj /141/ funton da ĝi por 3 000 sestercoj. En la tempo de sia unua konsuljaro li ŝtelis el Kapitolio 3 000 funtojn da oro kaj deponis tie kompense la saman kvanton de orita kupro. Aliancanojn kaj regnojn li vendadis, ekzemple li pritrompis en sia nomo kaj en la nomo de Pompejo la solan Ptolemajon /142/ preskaŭ je 6 000 talentoj. Posttiam li kompensis per tute evidenta ĉantaĝo kaj per rabo en temploj la plej pezigajn elspezojn de l´ intercivitana milito kaj la triumfojn kaj festajn ŝarĝojn.

----------

tipe por la labormaniero de Svetonio, kiu ofte prezentas al sia legantaro nur anekdotojn kaj elĉerpaĵojn en neŝanĝita formo, ke li indikas ĉi tie la pli aĝan Kurion, la ĝismorte senpardonan malamikon de Cezaro.

141/ La prezo de funto da oro tiutempe sumiĝis je 4 000 sestercoj.

142/ Koncernas Ptolemajon Aŭleton /“la Flutludanto“/, kiun la Aleksandrianoj elpelis, sed la Roma administranto en Sirio Aŭlo Gabinio en interkonsento kun Cezaro denove surtronigis en j. 55 a.K.

55. Kiel retoro kaj militestro Cezaro atingis la gloron de l´ plej elstaraj viroj aŭ eĉ ilin superis. Depost lia akuzo je Dolabelo oni senhezite envicigadis lin inter la unuaj advokatoj. Cicero envere diras al Bruto /143/, nombrante retorojn, „ke li ne trovas, al kiu Cezaro devus forcedi“, kaj pludonas ankoraŭ, „ke li estras elektitan, klaran, ja eĉ grandiozan kaj kvazaŭ noblan esprimmanieron“. Kaj enletere al Kornelio Nepo /144/ li skribas pri li jenamaniere: „Ĉu? Kiuj el tiuj retoroj, kiuj okupis sin pri nenio alia, vi preferus al li? Kiu superas lin per ideoj aŭ pli spritaj aŭ pli abundaj? Kiu per stilo pli ornama kaj pli eleganta?“ Kiel modelon de elokventeco, almenaŭ en sia junaĝo Cezaro alprenis sendube Cezaron Strabon, el kies parolado /145/, surskribita „Por la Sardinianoj“ li tradukis laŭvorte kelkajn partojn por sia divinacia parolado /146/. Laŭ onidiroj li parolis per klara voĉo, kun fajraj korpmovoj kaj mangestoj, ne senĉarme. Kelkajn paroladojn li postlasis skribaj, sed inter ili troviĝas iuj falsaj. Pri la parolado „Por Kvinto Metelo“ Aŭgusto ne malprave opinias, ke ĝi eldoniĝis plivere de l´ skribistoj, kiuj ne estis kapablaj plene sekvi la vortojn de l´ retoro, ol de Cezaro mem. Mi trovas sur kelkaj ekzempleroj,. ke ĝi ne posedis surskribon „Por Metelo“, sed „parolado, kin Cezaro priverkis por Metelo“. Malgraŭe Cezaro estas en ĝi la parolanta persono, kiu defendas Metelon kaj sin mem kontraŭ riproĉoj de komunaj malhonorigantoj. Same Aŭgusto ankaŭ ne vidas en la parolado „Antaŭ la soldatoj en Hispanio“ lian verkon. Sed ekzistas du paroladoj sub ĉi titolo: unu, kiun Cezaro laŭdire parolis antaŭ la unua batalo, la dua, kiun li havis antaŭ la dua batalo.

----------

143/ Cicero, Bruto, ĉap. 75.

144 Nepo /probable 100-25 a.K./, la fama verkisto de ampleksaj biografioj de elstaraj viroj, kiujn posttempuloj multe uzadis. Konserviĝis el ili nur eta parto.

145/ La retoro Gajo Lulio Cezaro kun alnomo Strabo /t.e. straba/ estis fama pro sia ĉarmo kaj sprito. En j. 103 a.K., t.e. tri jarojn antaŭ la naskiĝo de Cezaro, li havis paroladon „Por la Sardinianoj“, en kiu li akuzis la landestron de ĉi provinco pro ĉantaĝo.

Pri la lasta batalo Azinio Polio diras, ke la malamikoj tiom subite alatakis, ke Cezaro eĉ malhavis tempon por ia alparolo al la soldatoj.

56. Plue Cezaro postlasis „Memorojn“ pri siaj militoj, nome „pri la Galia milito“ kaj „pri la intercivitana milito“ kontraŭ Pompejo. Sed la verkisto pri la militoj Aleksandria, Afrika kaj Hispana estas malcerta: unuj nomas Opion, la aliaj Hircion, kiu ankaŭ kompletigis la lastan kaj ne finverkitan libron pri la Galia milito.

Pri la „Memoroj“ de Cezaro Cicero vortigas en la menciita „Bruto“ la jenon: „Li priverkis Memorojn, kiuj efektive meritas la plej altan laŭdon. La lingvo estas simpla, korekta, ĉarma kaj kiel vualvesto sena je ĉia ornamo. Sed intencante, ke la posttempaj historiistoj havu preta la materialon, el kiu ili povus ĉerpi, li eble plaĉigis sin al homoj mallertaj, malsaĝaj, kiuj volus la simplan priskribon plibeligi per siaj filigranaĵoj, kontraŭe ĉiun saĝan homon li almenaŭ fortimigis de l´ verkado /147/.

Pri la samaj memoroj Hircio /148/ prezentas jenan laŭdan juĝon: „La rekono estis tiom ĝenerala, ke plivere estas prenita de l´ estontaj historiistoj ol al ili donita la poveblo priskribi la samajn okazintaĵojn. Sed nia admiro pro ĉi verko pli grandas ol tiu de aliuloj, ĉar ili nur scias, kiom bonege kaj senriproĉe li ilin priverkis, sed ni ankaŭ, kiom facile kaj kiom rapide.“ Azinio Polio /149/ riproĉas al li la mankon de precizeco kaj historia vero, ĉar Cezaro senprudente kredis multegon, elfaritan de aliuloj sub lia komando, kaj multajn siajn agojn intence aŭ trompite de l´ memoro priskribis false. Tial li opinias, ke Cezaro estus ilin reverkinta kaj korektinta /150/.

--------

146/ T.e. parolado, per kiu akuzanto defendis kontraŭ la aliaj kunaspirantoj sian rajton al akuzo.

147/ Cicero, Bruto, 262.

148/ Galia milito, VIII, 5,6. En la letero al Lucio Kornelio Balbo, kiun Hircio antaŭmetas al la oka libro.

149/ Vidu rim. 83!

150/ Ĉi tri juĝoj de Cicero, Hircio kaj Azinio Polio estas tre gravaj por la aprezo de la Memoroj pri la Galia milito

Plue ekzistas la verko de Cezaro „Pri analogio“ /151/ en du libroj, ankaŭ du libroj sub la titolo „Anticato /152/ kaj krome poemo „Vojaĝo“ /153/. La unuajn du librojn li priverkis, transpasante la Alpojn, kiam li revenis el Cisalpa Galio - tie li plenumis juĝtagojn - al la armeo, la pluajn du en la tempo de l´ batalo apud Mundo, kaj la lastan verkon dum 24 tagoj survoje for de l´ urbo al la suda Hispanio.

Ankaŭ konserviĝis liaj leteroj al la senato. Ŝajnas, ke li kiel la unua donis al tiaj leteroj la formon de taglibro, konsistanta el folioj, dum ke antaŭe konsuloj kaj militestroj sendadis raportojn, skribatajn transverse sur longaj strietoj /154/. Ni posedas ankaŭ liajn leterojn al Cicero, plue al amikoj pri hejmaĵoj. Tiujn li skribadis, se necesis certigi la sekreton de sciigoj, per signoj, tio estas per literoj tiel uzitaj, ke oni ne povis komponi el ili ian vorton. Se iu volas ilin deĉifri kaj konekse legi, li devas ĉiam ŝanĝi la kvaran literon de l´ alfabeto, sekve D por A kaj same ankaŭ la ceterajn. Oni indikas ankaŭ kelkajn liajn verkojn, kiujn li skribis kiel junulo kaj junviro, ekzemple „Laŭdo pri Herkulo“, tragedio „Edipo“, plue „Kolektitaj eldiroj“. Ĉi ĉiujn verkojn Aŭgusto tamen malpermesis publikigi per letero tre konciza kaj simpla, sendita al Pompejo Marko, kiun li estis komisiinta per la kontrolo al publikaj libraroj /155/.

----------

fare de Cezaro. Laŭ Mommsen ĉi verko prezentas tutraporton pri la militiroj en Galio kiel nerektan defendon kontraŭ diversaj atakoj. La raporto devis pravigi antaŭ la popolo la formale kontraŭkonstitucian procedon de l´ demokrata militestro. Ĝi estis publikigita en j. 51, kiam ŝtormo eksplodis kontraŭ Cezaro kaj li estis alvokita por eksigi siajn legiojn.

151/ Temas pri gramatika, lingvoscienca verko.

152/ La „Anticato“ estis politika publikaĵo kontraŭ Kato malpli aĝa, la politika kontraŭulo de Cezaro, kies vivon kaj morton Cicero kaj aliuloj troe laŭdis. Ĝi estis verkita en j. 45.

153/ La poemo „Iter“ /Vojaĝo/ priskribis la rapidan militiron de Cezaro de Romo en Hispanion kontraŭ la filoj de Pompejo, kiujn Cezaro venkis apud Mundo. Ĉiuj tri menciitaj verkoj de Cezaro perdiĝis.

154/ Cezaro prezentis siajn leterraportojn libroforme, ne kiel liaj antaŭuloj sur opaj folioj. La folioj estis unupaĝe skribitaj, numeritaj kaj libroforme kunmetitaj; temis do pri notlibroj, kiuj havis pli grandan formaton ol la nuntempaj.

57. Manipuli per armiloj kaj ĉevalrajdi Cezaro sciis bonege kaj ĉe sufero de penoj estis nekredeble hardita. Dummarŝe li iam rajdis kaploke, sed pli ofte piediradis antaŭe kaj kun nekovrita kapo, eĉ se la suno bruligis aŭ pluvo torentis. La plej longajn vojaĝojn li entreprenadis kun nekredebla rapideco, sen pakaĵoj, en luprenita veturilo /156/ kaj tio cent mil paŝojn ĉiutage. Se riveroj obstrukcis, li transnaĝis ilin simple aŭ sidiĝinte sur plenblovitaj blovsakoj, tiel ke li oftfoje antaŭiĝis al siaj rapidkurieroj.

58. Malfacile oni povas diri, ĉu oni devas ĉe liaj militiroj pli priadmiri lian prudenton ol kuraĝon. Sian armeon li neniam gvidis laŭ vojoj, kiuj povus esti danĝeraj pro insidaj atakoj, sen antaŭe ĝisfunde rekognoski la tutan terenon. Ankaŭ en Britanion li kuraĝis transveturigi ĝin nur, post kiam li persone priesploris havenojn, ŝipveturon kaj albordiĝon /157/. Ankaŭ kiam oni anoncis al li, ke lia tendaro en Germanio /158/ estas prisieĝata de malamikoj, li trapenetris en Gala vesto tra malamikaj gardistaroj al siaj homoj. De Brundizio /158/ li transnavigis al Dirhaĥio en vintra ventego trameze de l´ malamika ŝiparo. Post kiam liaj trupoj, al kiuj li estis ordoninta tuj sekvi lin, tro longe hezitis, kaj li senrezulte sendadis kurierojn por akceli ilian alvenon, fine en malluma nokto li

-------

155/ Aŭgusto malpermesis la envicigon de ĉi verkoj en publikajn librarojn kaj eble ankaŭ ties publikigon kaj multobligon. Tamen ili ekzistis ankoraŭ en la tempo de Svetonio.



156/ Rheda meritoria. La vorto „rheda“ estas Gala kiel la kvarrada veturilo, kiun ĝi signas. Apud longaj ŝoseoj la Romanoj havis haltejojn, kie oni interŝanĝis ĉevalojn kaj ĉarojn. Helpe de tiuj Cezaro veturis laŭ Svetonio preskaŭ 150 km potage. Ankaŭ Horaco, akompanante Mecenaton, veturis parton de siaj vojaĝoj, kiujn li priskribis, en tiaj veturiloj.

157/ Ĉi sciigo kontraŭas la rakonton de Cezaro mem /Bellum Gallicum, IV, 21/, laŭ kiu Gajo Voluzono estis komisiita per la antaŭesplorado.

158/ Temas pri atako de l´ Eburonoj /en j. 54/, kies viktimoj iĝis la Romaj legatoj Titurio kaj Aŭrunkulejo /vidu ĉap. 29, finon/ kune kun siaj trupoj post la enfermo en Atuatiko. Ĉi kelta tribo loksidis inter Aachen kaj Lüttich kaj apartenis al Galio, sed Svetonio ĉi limregionon alkalkulas al Germanio.

159/ Vidu rim. 90!

mem kaŝe enŝipetiĝis kun vualita kapo. Al la ŝipgvidisto li diris, kiu li estas, kaj al li permesis foreviti la furiozan ŝtormon nur tiam, kiam la ondoj preskaŭ lin estus englutintaj /160/.

59. Ankaŭ religiaj respektoj neniam povis deteni aŭ fortimigi Cezaron de ia entrepreno. Malgraŭ ke la oferbesto ĉe lia ofero forkuris for de l´ altaro, li ne prokrastis sian militiron kontraŭ Scipio kaj Jubo. Kaj dum kiam, ĉe la elŝipiĝo stumblinte. li falis surteren, li elvokis, turnante la malfavoran antaŭsignon al bona flanko: „Jam mi havas vin, Afriko!“ Por ridindigi la profetaĵojn, laŭ kiuj la sortovolo validigis la nomon de Scipionoj feliĉpromesa kaj nevenkebla en ĉi provinco, li konservis en sia tendaro la plej malestimindan anon el la gento de Scipioj, kiu pro sia hontiga vivo ricevis la moknomon Salvito /161/.

60. La batalojn Cezaro ne komencadis sole laŭ la antaŭa plano, sed fruktuzis ĉiun konvenan okazon. Oftfoje li alpaŝis al atako senpere post la marŝo, iam eĉ en plej malbona vetero, kiam ĝin oni malplej multe supozis. Nur ĉe la fino de sia kariero li prenadis kuraĝon kun pli granda singardo al decidaj bataloj. Li nome opiniis, ke des malpli li povas tenti sian feliĉon, ju pli ofte li estis venkinta, kaj ke neniu venko donos al li tiom, kiom li povos perdi per malvenko. Neniam li venkobatis malamikon, sen ke li estus konkerinta ties tendaron /162/. Tial li ne liveris al la ektimigitaj tempon kolektiĝi. Se la rezulto de batalo estis dubinda, li forkondukigis la ĉevalojn, unue la sian, por ke la poveblo forfuĝi estus por ĉiu forigita kaj ekestiĝu tiom pli granda neceso persisti.

61. Li posedis mirstrangan ĉevalon kun preskaŭ homaj kruroj kaj hufoj fingromaniere fenditaj /163/. La ĉevalo naskiĝis

--------

160/ Laŭ Plutarĥo, Cezaro 38, li instigis la ŝipgvidiston per la vortoj: „Kuraĝon, mia kara, timu neniom. Vi veturigas en via boato Cezaron kaj kune kun li vian feliĉon.“

161/ La signifo de ĉi moknomo estas malcerta. Laŭ Plinio ĝi devenis el iu mimo.

162/ La regule fortifikita tendaro ofte liveris al venkitoj rifuĝejon kaj vanigis la fruktojn de l´ venko, se la venkinto ne konkeris ankaŭ ĝin.

en lia stalo kaj li flegis ĝin plej zorgeme, ĉar la haruspikoj deklaris, ke ĝi signifas por la posedanto la antaŭsignon pri mondregado. Li unua surseliĝis al ĝi, ĉar la ĉevalo toleris nenian alian rajdanton. Poste li starigis metalmuldaĵon de l´ ĉevalo antaŭ la templo de Venusa Naskantino /164/.

62. La enbatale ŝanceliĝantan linion Cezaro ofte tutsola reordigis. Li malhelpadis la forkurantojn, haltigadis unuopulojn, kaptante ilin ĉe gorĝo, kaj turnadis ilin kontraŭ la malamiko. Ofte ili estis tiom ektimigegitaj, ke ekzemple foje iu agloportanto, kies forkuron li haltigis, priminacis lin per ferpinto de ´ flagostango, kaj aliulo samokaze restigis al li la aglon en liaj manoj.


Yüklə 374 Kb.

Dostları ilə paylaş:
1   2   3   4   5   6




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə