G a j o j u L i o c e z a r o



Yüklə 374 Kb.
səhifə6/6
tarix17.11.2018
ölçüsü374 Kb.
#80402
1   2   3   4   5   6

205/ Haruspekso estis klariganto laŭ bestinternaĵoj /koro, hepato, pulmoj k.s./. Laŭ praa opinio la koro estis la sidejo de racio. Cezaro, respondante, donis do al la vortoj de l´ haruspekso alian sencon, nome, ke ne estas strange, se bruto malhavas racion.

Poncio Akvilo antaŭ li ne ekstaris, li mem tiom ekkoleris, ke li ekkriis: „Nu, Akvilo, vi tribunuso, tiel postulu de mi returne la respublikon!“ Plurajn sinsekvajn tagojn li konsentis ĉiajn pardonpetojn sole kun aldonita kondiĉo: „Sed se cetere Poncio Akvilo ne kontraŭstaras!“

79. Al ĉi okulfrapa malhonoriga kaj malŝata ago kontraŭ la senato Cezaro aligis ankoraŭ multe pli gravan kondutaĵon. Kiam nome okaze de la latina oferfesto li estis revenanta en la urbon, ia viro el la popolamaso ĉe tondra, nekutima aljubilo de l´ popolo metis sur lian statuon laŭran florkronon kun alligita blanka rubando /206/; la popoltribunusoj Epidio Marulo kaj Cesesio Flavo deŝirigis la rubandon for de l´ florkrono kaj arestigis la ulon. Tiam Cezaro insultis la tribunusojn kaj degradis ilin de ilia ofico, ĉagrenite aŭ pro la malkonvena rememoraĵo pri la reĝoregado, aŭ pro tio, kiel li mem diris, ke tio forigis de li la gloron persone malakcepti la reĝan kronon. Kaj spite al ĉio restis la riproĉo, ke li avidas la reĝan titolon, kvankam li respondis al la popolo, salutanta lin kiel reĝon: „Mi estas Cezaro, ne reĝo!“ Plue okaze de la Luperkalia festo /207/ li forrifuzis sur la forumo la diademon, kiun konsulo Antonio kelkfoje provis meti sur lian kapon, kaj forportigis ĝin sur Kapitolion, dediĉante ĝin al Jovo, la Superbona kaj Superpotenca /208/.

Eĉ obstinaj famoj disbruiĝis, ke li intencas transloĝiĝi en Aleksandrion aŭ en Ilion, transloki tien samtempe la

-------

206/ Blanka rubando, t.n. diademo, sur laŭra florkrono estis la insigno de l´ reĝa digno. Per ĉi ago sekve oni deklaris Cezaron reĝo.



207/ Antikva festo, celebrata la 15-an de februaro, honore al la dio de fekundeco, Faŭno Luperko. Ĉe ĝi oni oferadis kaprojn kaj la junularo, privestita per kapraj feloj ĉirkaŭkuradis tra la urbo kaj skurĝadis la renkontatoj.

208/ Estas nedubinde, ke la nova ofico de imperatoro verfakte prezentis la renovigon de la reĝoregado kaj ke Cezaro kontinuigis la monarkion de Servio Tulio. Tio esprimiĝis per la cirkonstanco, ke oni aligis la bildon de Cezaro kiel la okan al la sep reĝoj. Mommsen ne kredas, ke Cezaro interdecidis kun Antonio la scenon por kutimigi la popolon al la rigardo je l´ diademo, kaj al la reĝotitolo, depratempe malbenata. Eble li konsentis kun

pezocentron de l´ imperio el Italio, elĉerpita pro daŭraj rekrutigoj, kaj la administradon je la urbo transdoni al siaj amikoj. Plue laŭ onidiroj en la venonta senatkunveno Lucio Koto, unu el la dekkvina kolegio /209/, estis propononta nomi Cezaron reĝo, ĉar, kiel konate, kuŝas en la libroj de Sibila, ke sole reĝo povas venkobati la Partojn /210/.

80. Tio stimulis la jeĵurintojn plirapidigi la interkonsentitan entreprenon, por eviti la neceson konsenti kun la propono.

Tial ĉiuj konsiliĝoj, antaŭe okazintaj dise kaj ofte ĉe partopreno de nur du aŭ tri jeĵurintoj, de nun akiris ĝeneralan karakteron. Ankaŭ la popolo mem ne estis ja plu kontenta pri la nuntempaj cirkonstancoj, sed kaŝe murmuris kaj publike parolis kontraŭ la formo de l´ absoluta regado, kaj sopiris al liberigontoj /211/. Tiel ekzemple, post kiam fremduloj estis alprenitaj en la senaton /212/, oni afiŝis la anoncon: „Ofica edikto /213/. Neniu kuraĝu montri al nova senatano la vojon al

--------


ĉi komedio nur por fini porĉiam per la publika forrifuzo de l´ krono la klaĉadon de l´ kontraŭuloj.

209/ Pastroj de Sibila, kiuj gardis la librojn de Sibila, kaj laŭ ordono de l´ senato ilin konsultadis. Ĉi libroj profetis la plagojn de l´ Roma popolo kaj konsilis, kiamaniere oni povas repacigi la ekkolerintajn diojn.

210/ La profetaĵo, indikita de Svetonio, ne enestis en la libroj de Sibila, kiel aludas Cicero /de divinatione II, 54, 119/. La Partoj estis la Irana rajdpopolo, kies regno etendiĝis for de la Eŭfrato kaj Tigriso ĝis la Kaspia Maro kaj al Turkestano. Pro sia batalmaniero ili estis la plej pritimigaj malamikoj de Romo, kun kiuj ĝi daŭre havis limkonfliktojn. En j. 55 a.K. ili venkis Krason apud Karheo kaj ĉe la sekvinta intertraktado lin mortigis. Tiutempe ili ekposedis ankaŭ la legiinsignojn, kiujn ili redonis al la Romanoj nur en la epoko de Aŭgusto. Cezaro kun ekstrema prudento /vidu ĉap. 44/ preparadis la venĝan militiron kontraŭ ili.

211/ Svetonio esprimas ĉi tie ne la propran opinion, sed tiujn argumentojn, kiujn la jeĵurintoj pretendis en siaj kunvenoj. Kiel la popolo kondutis, oni scias pli bone de Svetonio mem. Sed estas tute psikologie ĝuste, ke la jeĵurintoj sufiĉe stultis, ke ili konkludis laŭ ŝercaĵoj de l´ malicema kaj mokama popolamaso, kiel oni plue leĝas, ke la popolo de Romo posedis respublikan konvinkon kaj malamis la regadon de Cezaro.

212/ Vidu ĉap. 76, finon!

213/ La latina „Bonum factum!“ /la ordonitaĵo estu bona/

la kurio!“ Plue oni ĉiuloke kantadis la versojn:
„Gallos Caesar in triumphum ducit, idem in Curiam,

Galli braceas deposuerunt, latum clavum sumpserunt.“


/Jen Cezaro l´ Galojn gvidas al triumf´ kaj urbodom´.

Ja la Galoj pantalonojn ŝanĝis por la purpurrand´ /214/.


Kiam Kvinto Maksimo, kiun Cezaro komisiis per sia konsulofico por tri monatoj, enteatriĝis, kaj liktoro laŭkutime elvokis al la popolo: „Atenton! Konsulo!“ oni de ĉie ekkriis: „Tiu ja ne estas konsulo!“ /215/. Post kiam Cezaro degradis la popoltribunusojn Cesecion kaj Marulon, oni trovis ĉe la plej proksimaj balotelektoj multnombrajn elektilojn, enhavantajn iliajn nomojn por la konsulofico. Sur la statuo de Lucio Bruto iu skribis: „Se vi vivus!“ kaj sur la statuo de Cezaro /216/ la versojn:

„Brutus, quia regas eiecit, consul primus factus est.

Hic, quia consules eiecit, rex postremo factus est.“
/Bruto, reĝojn elpelinte, iĝis l´ unua konsul´;

la konsulojn elpelinte, iĝis tiu ĉi la reĝ´./

Kontraŭ li konspiris pli ol sesdek partoprenantoj, sed iliaj ĉefuloj estis Gajo Kasio, Marko Bruto kaj Decimo Bruto. Komence ili hezitis, ĉu ili, kun disdividitaj roloj, deĵetu lin de sur la ponto /217/ kaj malsupre lin kaptu kaj mortigu, dum kiam li estos elvokanta la tribuojn al balotado

------


estis origine de religia karaktero, sed poste ĝi iĝis la kutima komenca formulo de l´ oficialaj ediktoj.

214/ Malstreta pantalono estis la nacia kostumo de l´ Galoj; larĝa purpurstrio sur togo prezentis la ofican insignon de l´ senatana digno. Laŭ la pantalonoj ekestis la nomo „Gallia braccata“. - Estis ja granda diferenco, esti kondukata en triumfo, kaj poste iĝi senatano! Sed ĉi antaŭrimedo parolas pri la politika rigardo de Cezaro.

215/ Li efektive ne estis konsulo, ĉar li ne estis orde elektita, sed nur nomita de Cezaro. La elvoko de liktoro instigis la ĉeestantojn, ke ili liberigu lokon por konsulo kaj esprimu al li la devigan respekton.

216/ La statuo de Cezaro estis starigita sur Kapitolio, kie ĝi troviĝis en la vico da statuoj de sep iamaj reĝoj, tutproksime al la statuo de Bruto, kiu elpelis la sepan reĝon. Cassius Dio /XLIII, ĉap. 45/, la historiografo komence de l´ tria jarcento, priatentas la mirindaĵon de ĉi okazo kaj aldonas: „Certe ĉi cirkonstanco ne estis sen influo sur la menson de Marko Kasio kaj sur ties agmanieron kontraŭ Cezaro.“

217/ Verŝajne la ligna ponto, sur kiu staris la baloturnoj

okaze de l´ balotkunvenoj sur la kampo de Marso, aŭ ili alataku lin sur Sankta Vojo aŭ ĉe la teatra enirejo. Sed kiam la senatkunsido estis difinita je la 15-a de marto en la kurio de Pompejo, ili tuj preferis ĉi tempon kaj ĉi lokon.

81. Dume la minacanta murdo estis anoncita al Cezaro per tute evidentaj antaŭsignoj. Kiam kelkajn monatojn antaŭ lia morto la kolonistoj en la kolonio Kapuo, kiuj tie loksidis laŭ la Julia leĝo, disfosadis por la konstruado al kamparaj domoj antikvajn tombojn - ili faris ĝin tiom pli fervore, ĉar ili trovadis ĉe tio abundon da antikvaj artvazoj - ili malkovris en monumento, kiu laŭdire estis la tombaĵo de Kapiso, la fondinto de Kapuo, metalan tabulon kun Greka surskribo de jena enhavo: „Post kiam oni foje malkovros la ostaron de Kapiso, posteulo de l´ Julia gento estos mortigita per la manoj de siaj sangparencoj, sed baldaŭ post tiam lia morto estos venĝita de hororaj plagoj de Italio“ /218/. Por ke neniu rigardu ĉi aferon fablo aŭ elpensaĵo, estas menciinde, ke atestas ĝin Kornelio Balbo /219/, la plej intima amiko de Cezaro.

Kelkajn tagojn antaŭ sia morto Cezaro eksciis, ke la ĉevaloj, kiujn li estis konsekrinta al la dioj ĉe la transpaso de Rubikono /220/ kaj liberlasinta sen gardistoj, entute ne plu volas ion manĝi kaj verŝas abundajn larmojn /221/. Ĉe ofero haruspekso Spurino avertis lin, ke li estu singarda kontraŭ la danĝero, kiu lin priminacas ne pli longe ol ĝis la

---------

tiu, tra kiu la balotantoj devis iri ĉe la balotado, ne unu el la lignaj pontoj, transantaj larĝan fosaĵon, kiu ĉirkaŭis la kampon de Marso.

218/ Kapuo laŭfame estis fondita de l´ Trojano Kapiso, kiu alvenis en Italion kune kun Eneo Vergilio, Eneido, X, 145:

„Kapis, laŭ kiu ekestis la nom´ de Kapuo.“

219/ El Gades. Intimulo de Cezaro, precipe en financaj aferoj. Mommsen nomas lin „la sagaca kaj lerta Fenicia komercisto“. Balbo postlasis biografion de Cezaro kaj igis Hircion daŭrigi la Memorojn de Cezaro.

220/ T.e. al Marso, la dio de milito, laŭ alia ekspliko al la dio de l´ rivero Rubikono.

221/ Vidu Homero, Iliado, XVII, 436 k.t.p., kie la noblaj ĉevaloj de Aĥileo sammaniere esprimis sian funebron pro la morto de Patroklo. Ankaŭ ĉe Vergilio la ĉevalo de Palaso ploras apud ties kadavro.

15-a de marto. En la tago antaŭ la 15-a de marto oni observis, ke regolo alflugis kun laŭra frondo enbeke sur la kurion de Pompejon kaj estis tie disŝirita de aro da birdoj, persekutantaj ĝin for de l´ proksima arbaro. Kaj en la nokto, post kiu sekvis la tago de l´ murdo, Cezaro sonĝis, ke li kelkfoje ŝvebas super nuboj, kaj poste ankaŭ, ke li donas al Jovo la dekstran manon. Lian edzinon Kalpurnian persekutis la sonĝo, kvazaŭ la frontono de l´ domo falegus, kaj oni trapikus ŝian edzon en ŝiaj brakoj; samtempe la pordo de l´ dormoĉambro subite disfaŭkis.

Parte pro ĉi malfavoraj antaŭsignoj, parte pro sia malsaneto Cezaro longdaŭre hezitis, ĉu li prefere restu hejme kaj prokrastu tion, kion li volis proponi al la senato. Sed fine li eliris proksimume je la kvina taghoro /222/, ĉar Decimo Bruto lin instigis, ke li ne lasu senrezulte atendi la senatanojn, multnombre kunvenintajn kaj atendantajn lin jam longtempe. Dumvoje iu nekonato pasigis al li skribaĵon, kiu enhavis la konspirplanon, sed Cezaro aligis ĝin al la ceteraj dokumentoj, kiujn li tenis en la maldekstra mano, por ĝin poste tralegi. Posttiam li oferis; sed la oferbestoj ne promesis favoran rezulton, kvankam oni buĉis kelkajn. Tamen li neglektis ĉi religiajn dubaĵojn kaj eniris la kurion. Tie li ekvidis Spurinon kaj diris al li, ironie ridetante, por lin prezenti kiel falsan profeton: „La 15-a de marto alvenis ja sen ia malfeliĉo!“ Sed tiu respondis averte: „Ĝi alvenis, sed ankoraŭ ne forpasis!“

82. Kiam Cezaro eksidis, la jeĵurintoj ĉirkaŭis lin, kvazaŭ ili volus lin honorigi. Tuj alpaŝis al li Tilio Cimbro, kiu estis preninta sur sin la unuan rolon, kvazaŭ li volus ion de li peti. Ĉar Cezaro per la gesto lin forrifuzis kaj komprenigis al li alian tempon, Combro ekkaptis lian togon ambaŭŝultre. Tiam Cezaro vokas: „Jen perforto!“ Samtempe unu el Kaskoj vundpikas lin de malantaŭe iom malsupre de l´ gorĝo.

------

222/ Inter la 10-a kaj 11-a antaŭtagmeze. La oldaj Romanoj komencis kalkuli horojn ĉirkaŭ la 6-a matene kaj la sunsubiro direktis la kalkulon.



Cezaro ekprenas la brakon de Kasko kaj trapikas ĝin per la fergrifelo. Kiam li nun volis elsalti, li estas haltigita per la dua vundo. Vidante, ke oni alatakas lin de ĉie per nudaj ponardoj, li privualas per la togo sian kapon kaj samtempe per la maldekstra mano malsuprentiras la faldon de l´ togo ĝis la maleoloj, por ke la malsupra parto de l´ korpo estu kovrita kaj li falu pli honeste. En ĉi pozo li falis, sangante el 25 vundoj. Sole ĉe la unua piko li eligis unusolan ekĝemon, sed senvorte, kvankam kelkuloj rakontas, ke li greklingve alvokis Markon Bruton, lin alatakantan: „Ĉu ankaŭ vi, filo?!“

Ĉar ĉiuj forkuris, li restis kuŝi senviva kelkan tempon, de ĉiuj forlasita, ĝis fine tri povraj sklavoj kuŝigis lian kadavron sur portilon, de sur kiu unu lia mano malsupren pendis, kaj forportis lin en lian domon. Inter tiom da vundoj, kiel lia persona kuracisto Antistio konstatis, sole unu estis mortiga, nome la dua, kiu lin pikis en la bruston.

Origine la jeĵurintoj intencis fortreni la kadavron de l´ mortigito en la Tiberon, konfiski lian havaĵon kaj nuligi liajn decidojn. Sed pro timo antaŭ konsulo Marko Antonio kaj komandanto de kavalerio /223/ Lepido, ili forlasis la persekuton de ĉi plano.

83. Je propono de lia bopatro Lucio Pizo /224/ oni nun malfermis la testamenton, kiun Cezaro estis skribinta la 13-an de septembro de l´ pasinta jaro en sia bieno apud Laviko /225/, kaj deponinta ĉe la plej maljuna Vestalo, kaj oni ĝin voĉlegis en la domo de Antonio. Kvinto Tubero /226/ rakontas, ke Cezaro en la tempo ekde sia unua konsulofico ĝis la eksplodo de l´ intercivitana milito en sia testamento, multfoje renovigata,

------

223/ Diktatoro /magister populi/ nomis kiel sian helpanton la komandanton de kavalerio /magister equitum/. Marko Emilio Lepido, dekomence de l´ intercivitana milito la partiano de Cezaro, post ties morto pontifex maximus kaj triumviro, mortis en j. 12 a.K.



224/ Vidu ĉap. 21! Komparu la testamentscenon en la dramo de Shakespeare „Julio Cezaro“.

225/ Malgranda urbo en Lacio, sudoriente de Romo.

226/ Kvinto Elio Tubero, samtempulo de Cezaro, ĵuristo, retoro kaj historiisto, priverkis la historion de Romo proksimume

ĉiam heredigis Gneon Pompejon, kaj per publika voĉlegado konigadis ĝin al la soldatoj. Per sia lasta testamento tamen li heredigis tri nepojn de sia fratino, nome Gajon Oktavion /227/ pri tri kvaronoj, Lucion Pinarion kaj Kvinton Pedion kune pri la restanta kvarono de la postlasaĵo. Fine de l´ testamento li akceptis per adopto en la familion Gajon Oktavion, kaj donis al li per tio sian nomon. Multulojn el siaj murdintoj li nomis kuratoroj de sia filo, se tiu al li naskiĝus. Eĉ Decimon Bruton li heredigis duarange /228/. Fine li testamente postlasis al la popolo la parkĝardenojn apud la Tibero /229/ kaj al ĉiu unuopa civitano 300 sestercojn.

84/ Por la solena entombigo oni starigis lignaron sur la kampo de Marso apude de l´ tombaĵo de Julia /230/, kaj antaŭ la parolejo konstruis oritan modelon de l´ templo de Venusa Naskantino. Ene troviĝis pompa elebura lito, kovrita per ore broditaj purpurkovriloj, kaj sur ties kapoparto trofeo kun la vesto, en kiu Cezaro estis murdita. Al la homoj, kiuj intencis porti la postmortajn donacojn, oni sciigis, ke ili povas porti siajn donacojn, senatente la kutiman ordon, laŭ ia laŭvola vojo al la kampo de Marso, ĉar ŝajnis, ke la tuta tago ne sufiĉus por la ordigita procesio /231/.

Por veki la kompaton por la murdito kaj la malamon kontraŭ la murdintoj oni kantis dum paŭzoj de l´ entombigaj ludoj kelkajn versojn el la „Juĝo pro armiloj“ de Pakuvio /232/,

--------

en 14 libroj ĝis la dua intercivitana milito.

227/ Lia malpli aĝa fratino Julia havis nepon Gajon Oktavion, kiu transprenis la heredaĵon de sia adoptpatro en plej vasta amplekso kaj sekvis lin kiel Aŭgusto sur la nove fondita trono. La aliaj du heredintoj, Pedio kaj Pinario, efektive ne estis nepoj de la malpli aĝa fratino, sed filoj de l´ pli aĝa fratino de Cezaro, sekve ili estis nevoj de Cezaro. /La latina „nepos“ signifas nepon kaj ankaŭ nevon/.

228/ T.e. ili heredis nur tiam, se la unuarange nomitaj heredantoj mortis aŭ forrifuzis la heredaĵon.

229/ Apud Janikulo transe de l´ Tibero.

230/ Lia en j. 54 a.K. forpasinta filino Julia.

231/ La postmortajn donacojn oni portadis en solena procesio kaj honore de l´ mortinto ĵetadis sur la lignaron kaj kune forbruligadis. Pro granda partopreno de l´ popolo en la entombigo de Cezaro oni rezignis la procesion kaj lasis ĉiun aparte iri.

ekzemple:

„Ĉu mi elsavis la murdontojn por mi mem?“

kaj aliajn de similaj enhavo kaj tendenco el la „Elektra“ de Acilio /233/. Anstataŭ laŭdparolado konsulo Antonio igis publike voĉlegi per heroldo la decidon de l´ senato, laŭ kiu estis atribuitaj al Cezaro ĉiuj eblaj homaj kaj diaj honoroj, kaj ankaŭ la ĵuron, per kiu ĉiuj senatanoj estis sin devontigintaj ŝirmi ĉi unusolan viron. Li mem aldonis sole malmultajn proprajn vortojn.

La kadavroliton, starantan antaŭ la parolejo, forportis malsupren sur la forumon parte la deĵorantaj, parte la eksaj ŝtatoficistoj. Dum kiam nur kelkuloj ĉi tie sugestis, ke la kadavro estu forbruligita en la kapelo de Jovo Kapitolia, kaj aliuloj por tio proponis la kurion de Pompejo, subite ekaperis du nekonatoj kun glavoj surflanke kaj du lancoj enmane, kaj ekbruligis la paradan trabaĵon per vaksotorĉoj. Tuj la ĉirkaŭstaranta popolamaso komencis kunportadi sekan branĉetaron, tribunalajn benkojn kaj tablojn, kaj krome ĉion disponeblan por la lasta donaco. La muzikistoj kaj aktoroj demetis la pompajn vestaĵojn, kiujn ili estis surmetintaj por ĉi procesio el la triumfa garderobo, disŝiradis ilin kaj ĵetadis en flamojn; ankaŭ la veteranoj siajn armilojn, per kiuj garnitaj, ili partoprenis la entombigon, multegaj matronoj la ornamaĵojn, kiujn ili ĝuste surhavis, kaj orajn ujojn /234/ kaj togojn de siaj infanoj.

------


232/ Marko Pakuvio /220 - ĉ. 131 a.K./, la fama Roma poeto de tragedioj. Lia tragedio „Juĝo pro armiloj“ pritraktis la disputon inter Ajakso kaj Odiseo pri la armilaro de Aĥileo.

233/ Marko Acilio vivis en la 2-a jarcento a.K., estis do samtempulo de Pakuvio. Li verkis komediojn kaj tragediojn. Laŭ Cicero li malbone tradukis la tragedion „Elektra“ de Sofoklo.

234/ Ĉiuj knaboj el eminentaj familioj portadis surkole orajn ujojn kiel amuletojn /la malriĉaj nur ledajn/, ĝis kiam ili demetis la knabvestaĵon /praetexta/ kaj ricevis la virvestaĵon /togo virilis/. Tiam ili dediĉis la amuletojn kaj knabvestaĵojn kiel donacojn al la laroj /hejmaj dioj/.

235/ Cezaro permesis al la Judoj liberan restadon en Romo kaj ĝuigis al ili apartajn privilegiojn, precipe la senĝenan plenumadon je iliaj religiaj ceremonioj /Josephus, La judaj

Dum ĉi granda oficiala ŝtata funebro ankaŭ multnombraj fremdlandanoj, loĝantaj en Romo, aŭdigis siajn laŭkutimajn funebrajn kantaĵojn en apartaj kunvenoj, antaŭ ĉio la Judoj /235/, kiuj eĉ en multaj sinsekvaj noktoj vizitadis la forbruligitan lignaron.

85. La popolo senprokraste post la entombigo ĵetiĝis kun torĉoj kontraŭ la domojn de Bruto kaj Kasio. Nur penplene oni povis ĝin forpeli. Dumvoje ĝi mortigis la renkontitan Helvion Cinon /236/ kaj portis lian kapon surflance tra la tuta urbo. Laŭnome erare juĝante, ĝi fakte opiniis lin Kornelio Cino, kiun ĝi ĝuste estis serĉanta, ĉar tiu antaŭtage en publika kunveno impete parolis kontraŭ Cezaron. Poste ĝi starigis sur la forumo kolonon, dudek futojn altan, el Numidia marmorbloko /237/ kun surskribo: „Al la patro de l´ patrujo“. Apud tiu la popolo oferis ankoraŭ kelkan tempon, faris solenajn promesojn kaj forigis multajn malakbudojn, ĵurante per la nomo de Cezaro.

86. Cezaro postlasis ĉe kelkaj amikoj la suspekton, ke li nek volis pli longe vivi, nek prizorgis la vivon, ĉar lia sanstato lastatempe estis forte skuita. Tial li neglektis ankaŭ la admonojn de l´ antaŭsignoj kaj la avertojn de siaj amikoj. Multuloj opinias, ke, konfidante la lastan senatdecidon kaj ĵuron, li forigis eĉ la hispanan gvardion, kiu alie lin akompanadis tra ĉie kun nudaj glavoj. Aliuloj kontraŭe supozas, ke li finfine preferis alrigardi vizaĝo kontraŭ vizaĝo la insidojn, de ĉie minacantajn, ol vivi en daŭra angoro antaŭ ili. Kiel kelkuloj rakontas, li ofte eĉ deklaris, ke estas malpli lia propra intereso ol la intereso de l´ ŝtato, ke li restu

-------


antikvaĵoj, XIV, 10, § 8/. Lia sekvulo Aŭgusto havis personan malinklinon kontraŭ la juda religio, sed ne persekutis la Judojn, kiel tion poste faris imperiestroj Tiberio kaj Klaŭdio.

236/ Partiano de Cezaro, popola tribunuso en j. 44 a.K. /vidu ĉap. 52!/, poeto kaj amiko de Katulo. - Shakespeare, Julio Cezaro, 3-a akto, kaj Plutarĥo en sia biografio pri Cezaro, ĉap. 68 priskribas ĉi okazintaĵon.

237/ Flaveca marmoro /Giallo antico/. La kolono estis ĉirkaŭ 6 metrojn alta.

vivanta /238/; ke li estas jam akirinta sufiĉege da povo kaj gloro, sed la ŝtato ne ĝuos trankvilon, se lin trafos malfeliĉo, kaj estas devigata konduki ankoraŭ pli malbonajn intercivitanajn militojn.

87. Sed en unu punkto ĉiuj plene akordas, ke li mortis preskaŭ tielan morton, kiun li prideziris. Ĉar foje, kiam li legis ĉe Ksenofono /239/, ke Kiro en sia lasta malsano donis iajn ordonojn pri sia entombigo, li esprimis malinklinon kontraŭ tiom malrapida mortmaniero, kaj deziris por si la subitan kaj rapidan morton. Kaj kiam tagon antaŭ lia murdo okaze de festeno ĉe Marko Lepido oni parolis pri tio, kia morto estas plej bona, li preferis la subitan kaj senatenditan vivoĉeson.

88. Cezaro mortis kvindek ses jaraĝa. Li estis envicigita inter la nombron de l´ dioj ne sole per la senatdecido, sed ankaŭ per la interna konvinko de l´ popolo. Ĉar dum la ludoj, kiujn tuj post lia diigo la universala heredinto Aŭgusto aranĝis al lia honoro, brilis surĉiele kometo sep tagojn sinsekvajn, elirante ĉiam je la dekunua taghoro /240/. Ĝenerale oni kredis, ke ĝi estas la animo de la ĉielen akceptita Cezaro. Pro tio oni trovas ĉiam sur liaj bildoj stelon super lia verto. La kurion, en kiu li estis murdita, oni murfermis laŭ la senatdecido, la 15-an de marto oni nomis la tago de l´ patromurdo kaj neniam devis okazi ĉi-tage senatkunsido.

89. Preskaŭ neniu el liaj murdintoj postvivis lin pli longe ol tri jarojn kaj neniu mortis la naturan morton /241/. Post kiam ili ĉiuj estis verdiktitaj, ĉiu pereis en alia maniero: unu per ŝiprompo, la alia enbatale; kelkuloj sin mortigis mem per la sama ponardo, per kiu ili estis murdintaj Cezaron.

------


238/ “Francio pli bezonas min, ol mi Francion“, deklaris Napoleono.

239/ Eduko de Kiro, VIII, 7.

240/ Inter la 16-a kaj 17-a horoj.

241/ Kasio, Marko Junio Bruto kaj Kasko batalfalis apud



Filipoj /en j. 42 a.K./. Post la batalo Petronio estis mortigita en Efezo laŭ ordoono de Antonio. Decimo Bruto, baldaŭ post la batalo apud Mutino /en j. 43 a.K./, estis forlasita kaj mortigita de siaj trupoj. La ceteraj konspirintoj verfakte preskaŭ ĉiuj mortis perfortmaniere laŭ decidoj de l´ triumviraro, Antonio, Oktaviano kaj Lepido.

Mommsen resumas pri Cezaro: „Kvin kaj duonan jarojn - ne duone tiel longe kiel Aleksandro - Cezaro regis kiel reĝo de Romo. Inter la sep grandaj militiroj, kiuj permesis al li restadi sume ne pli longe ol dek kvin monatojn en la ĉefurbo de lia imperio, li ordigis la historion de l´ mondo por la estanteco kaj por la estonteco.“
Yüklə 374 Kb.

Dostları ilə paylaş:
1   2   3   4   5   6




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə