Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə10/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   6   7   8   9   10   11   12   13   ...   35

Ĉapitro 6


Pinokjo dormiĝas kun la piedoj sur la brulkarbujo kaj la

sekvantan matenon li revekiĝas kun la piedoj tute bruligitaj.


LA MISTERO DE LA HOMO "VUNDITA"


Tiu ĉi ĉapitro, tre mallonga, insistas en pli profundan studa­don pri la antaŭa temo. Instigite de malsato, Pinokjo, elirinte el sia familia re­stadejo, forlasas pormomente la ĉambron, kiu jam nun fariĝas tute lia - sen Ĝepetoj kaj Griloj Parolantaj - kaj kiu montriĝis tiel malsen­teble gastama.

Sed la ekstera mondo ankoraŭ pli kruelas. Inkubas super la estaĵoj infera noktaĉo, skuata de ventaĉo malvarma kaj perforta, kaj ĉion en­volvas krome - eĉ se sporade en tiu sezono - terura ŝtormo, kun ful­moj kaj tondroj.



Sed li trovis ĉie mallumon, ĉie dezerton. La butikoj estis fermitaj; la pordoj de la domoj fermitaj; la fenestroj fermitaj; kaj sur strato ne eĉ hundo. La vilaĝo aspektis lando de mortintoj. Ĉion premegas esceptosento: nenia supozo de komunikiĝo kun la estaĵoj: ĉion banda­ĝas muteco, ĉio dissendas kontraŭaĵojn. Ankaŭ olduletoj kun nokt­ĉapo surkape, tiel puraj, tiel bonaspektaj, aperas nur por altrudi kruelegajn agrablaĵojn, kiel superverŝi per pelvego da akvo la kompatindan marioneton, kvazaŭ li estus poto de velkinta geranio.

Se dum plentagoj de anima sensento la penso pri Dio povas ŝajni sufoka kaj teda, pli aĉe ol tio la tutmondaj estaĵoj plenaj je vakuo kaj malkonsekritaj hororigas, kiam ili montriĝas en sia vera vizaĝo. La mon­do sen Dio nomiĝas forlasieco.

Tiaj misaventuroj de Pinokjo disiĝanta el la Patro ne finiĝas. Re­hej­meniĝinte por eskapi el la inkubo de la ekstera nokto, li eksidas kaj ekdormas kun la piedoj apogitaj sur brulkarbujo plena je karbo ekbruligita. Kaj la piedoj, kiuj estis el ligno, ekbrulis kaj iom post iom ili karbiĝis kaj cindriĝis.

Seniĝinte el la senpaga trezoro de la Dia amikeco, homo febliĝas ankaŭ en siaj internaj kapabloj: latine "vulneratus in naturalibus" (vul­neràtus in naturàlibus = vundita en naturaj dotoj) tio estas kun la moralaj disponeblecoj vunditaj, dirus la antikvaj teologoj. Temas pri “vulnus” (vundo), kiun malfacile priskribas kaj esprimas la nuntempaj koncepto-klasoj, kaj kiun do oni tentiĝas minimumigi.

Kiu tamen ne sin lasis allogi de la atrakcioj de iu optimismo pli kon­sola ol sperte pravigita, kaj vigle konservis sentemon pri la ho­ma mizero, tiu ĉi konstatas, ke la skolastika esprimo posedas ne malŝatin­dan veron. Malgraŭ kompreneble nur metafora figuro, ĝi efike elvokas tiujn miksaĵojn el justaj intencoj kaj riproĉendaj inklinoj, el kiuj homo sin sentas nekapabla disiĝi, kaj facilan maldistingon inter bono kaj malbono, el kiuj substanciĝas niaj agoj. Kuŝas kaj elimpetas el ho­mo - kiam li sin enŝlosas ene de si mem kaj akceptas neniun sanigan Gracon - iu radikala freneziĝo kaj iu kvazaŭa malriĉiĝo de lia pro­pra esto, ke, malgraŭ sennombraj liaj aspiroj al salto trans sin mem, li reale eĉ ne restas en la staturo al li apartenanta: li ne sukcesas fari, kion li devas, nek kompreni kion li scias, nek voli kion li volas, nek esti kio li estas.

Sed li ofte eĉ ne eksuspektas pri sia mizera kondiĉo. Senheredigite el la reĝeco, kiu al li tamen estis donacita, sed travivante en trankvila senkonscieco, li pri tio ne angoras. Samkiel Jono en ekvrakiĝanta ŝipkelo, li ne komprenas, ke li mem ĉefrolas dramajn eventojn ne sen­temiĝante tamen pri siaj propraj damaĝoj. La Pinokja rakonto ankaŭ koncerne tion ekzemplas: Kaj Pinokjo daŭrigis dormi kaj ronki, kvazaŭ liaj piedoj estus tiuj de aliulo.

Se fine li vekiĝas, tio okazas nur, ĉar iu frapas ĉeporde: la savo alvenas, kvankam li siaflanke nekonscias, ke li devas alvoki helpon.
Estas mi - respondis voĉo.

Kiam la mondo senespere pliafliktiĝas kaj ĉio ŝajnas neripareble perdita, tiam klare ekĉeestas tiu, kiu estis elpelita.

Eksenti tian ĉeeston, signifas ekresurekti, ĉar la danĝero koncernas la riskon ŝipperei tra la vaneco de la kreitaĵoj intertempaj kaj relativecaj. La persona kredago estas ja ago de la spirito adheranta al la ekzisto - realkonsista kaj do savodona - de la Dio vivanta: tio samvalo­ras ekkompreni kion signifas vere, inter amaso da pepemaj kaj malaperemaj larvoj, la alkroĉiĝeblo al iu, kiu silente kaj efike ekzistadas.

Tial la elaĉeto estas unuavice, post la dispeligo de la miloj da konfuzegantaj banalaĵoj, manifestado de ekzisto: "Mi estas", diras al Moseo la voĉo el la mezo de flamantaj arbetaĵoj (El 3,14). " Se vi ne kredos, ke mi estas, vi mortos en viaj pekoj", diras la Elaĉetinto al la Judoj (Joh. 8,24). "Estas mi", diras Jesuo en la horo de la tenebroj al ho­maj potencoj, kiuj subite estas faligotaj (Jo 18,6). "Estas mi", diras Ĝepeto al la senkonsidera marioneto pereanta.

Iuj pensas, ke la savo povas veni el la ideoj; estas iuj, kiuj pensas, ke la savo povas veni el la kondutoj: ĉiuj revolucioj - kiuj finfine ŝiras la sociajn histojn kaj ŝanĝas preskaŭ nenion - inspiriĝas el tiuj principoj, neadekvataj ja, sed ne tute misaj. La sola vera revolucio, tiu Dia, estas alimaniere fondita: la saviĝon oni konkeras nivele de la esto.
Ĉe resono de la Ĝepeta voĉo, Pinokjo konsciiĝas pri sia mizero kaj samtempe ekvidas rimedon por foriri el ĝi.



Ĉapitro 7


Ĝepeto reiras hejmen kaj donas al la marioneto la matenmanĝon

kiun la bona viro estis kunportinta por si mem.


LA MISTERO DE LA "NATURA” ASPIRO AL DIO


Pinokjo, apenaŭ perceptinte, el ties voĉo, la ĵusan revenon de la pa­tro Ĝepeto, ekkomprenas, kie troviĝas la savo kaj tuj sin ĵetas en ĝin. Sed precize tiu ĉi avido tiom natura kaj spontana, entrenas lin konstati kaj sperti plej dolore sian senpovon.

La konscio pri la propra mizero kaj la samtempa ĝusta intuicio pri la vojo trairenda por ĝin atingi ne kapablas enmeti nin en la kondi­ĉojn aliri la Patron. Eĉ, se ili seniĝus je eksteraj helpoj, tiuj psi­kaj kaj spiritaj situacioj utilus nur por pligravigi la senpovosenton kaj tial nin garni entute per pliaj mizeroj.

Ke en nia korfundo latentas deziro pri konfidema posedo je Dio, tio certas. Ĝi kaŝiĝas sub tumulto de aliaj rutinaj sopiroj, kiuj - ankaŭ se nerimarkitaj - knediĝas ofte el brutiĝoj kaj sensentiĝoj de tiu fun­damenta aspiro; sed ĝi ĉeestas, kaj agas kiel la laste plej grava impulso al la nekontentiĝebleco kaj al nia senĉesa trairado de sperto al sperto.

Certe, la enuo pri ĉiu transmonda entrudiĝo - la enuo pri Dio - platigas ne malofte la homkoron; sed sub ĝi vibras - pli subtile, pli ka­ŝite, tamen ne malpli vere - kontinue kelka nostalgio pri la Patro kaj pri la senpere vidalvida renkontiĝo kun li.

Homo disvenkas tian nostalgion plejofte pro iu nekonscia senespero: ĉar ĝi ŝajnas iu fantazia sento, iu aspiro sen ebla objekto. Kaj okazas, ke tiu deziro pri Dio - se subtenata per la solaj fortoj, kiujn ni spertas niaj - tute neefikas, kaj tial povas pliakrigi nian degradiĝon.

Ĉi tie tial manifestiĝas alia sentoduobleco en homo: inter ĉiuj vivuloj, nur li estas trapikata de deziroj, kiujn li sentas radikaj en sia esto, sed samtempe li ne rajtas esperi, ke ili plenumiĝu: naturaj kaj senefikaj. La voĉo konstituinta lin "filo" ĉe la krea momento jam patrece stampiĝis funde de lia koro, definitive enmetante en la etecon de la kreitaĵa karaktero ian nesatigeblecon, kiun povus pacigi nur la senfineco.



Post du aŭ tri ŝanceliĝoj, rigide li frapegis teren, je tuta longo etendiĝante sur la pavimon.

Pinokjo, ĵus aŭdinte la voĉon de sia patro, eĉ ne unu paŝon sukce­sis fari en la direkton al li. La origino plej urĝa kaj radikala de tia in­terna paralizo, kuŝas en la ligna naturo, malebliganta, ke li per siaj solaj fortoj aliru kian ajn vere komunikan dialogon. Tio ĉi aspe­­k­tas kontraŭdira: li allogiĝas per nerezistebla altiro el la alto, dum li de si mem ne kapablas konsistigi la tro altajn aspirojn de sia marioneta ko­ro. Des pli, eĉ la marioneto mem fiaskis kiam li volas proksimiĝi al Ĝepeto, ĉar liaj lignaj piedoj estas bruligitaj kaj - vulneratus in na­tu­ralibus (vulneratus in naturàlibus = vundita en naturaj kapabloj) - li ne sukcesas stari kaj agi eĉ laŭ la simplaj ebloj de sia marioneteca strukturo. Kaj li falis rigide tute etendiĝante sur la pavimon, kie li kuŝus por ĉiam se iu kompatema mano ne perus in­dulgan helpon.

Pinokjo kriis kaj ploris sin kompatante kaj genue treniĝante kaj rulfalante sur la nudan teron; sed kiu scias, ĉu li ekkonscias kiom granda kaj senelireja estas lia malfeliĉo? Kiom rapide konsumiĝis la horo de l’ senbrida kuro tra kampoj!

Ĉu reĝa malavareco aŭ nesingarda kruelo lin eltiris el peco de ligno evtigante al li la kamenon kaj tabuliĝon? Ĉu la sensentaj kaj senfantaziaj projektoj de majstro Ĉerizo finfine kompatemus pli ol la genia pasio de baptopatra Ĝepeto? Demandoj konkrete tragediecaj, el kiuj bonŝance kutime la marionetoj eskapas.

Eble precize tiuj trapinĉas Ĝepeton, kiu koremociiĝas antaŭ la spektaklo de la mizera stato de sia kreaĵo: kreaĵo ribela sed lia; ka­price obstina sed faritaĵo de liaj manoj; fora kaj nature diferenca sed frukto de ama elekto.

Li kortuŝiĝas kaj preninte sian idon sur la brakojn, lin kisadis kaj faris al li mil karesojn.

La malsameco kaj nekomprenebleco inter ĉielo kaj tero sin reliefi­gas ankaŭ nun: fakte, antaŭ la mistero de iu Dio decidinta - kiu scias la kialon? - krei; antaŭ la mistero de inteligenta kreitulo kiu, preskaŭ sopirante - kiu scias la kialon? - al la nenio, el kiu li estis eltirita, pe­n­a­­das per miloj da manieroj kaj ruzaĵoj por forfuĝi el la insista iniciato de la Dia bonvolo, la mistero densiĝas kaj reiras al la fonto kaj fariĝas la mistero de la tenereco de Dio.

Tiu ĉi fronte al la malestima kaj senmotiva forkuro ne reagas nur per indigno sed - kune kun kolero pro la malboneco - lasas kreski a­mon al la devojiĝinto. Kaj neniu rajtis atendi tion.

Precize ĉar kulpo naskas ĉiam ankaŭ malfeliĉon kaj males­peron, Dio sukcesas verdikti kondamnon al ĉiu malvirta decido nur koncedante la liberan fluon de sia kompato al tiu, kiu, pe­kinte, sin brutigis kaj suferas kaj jam ne kuraĝas plu esperi.

Poste, pliiĝas malhelo kaj plej densiĝas la enigmo. Pinokjo febliĝ­inta, opresata, elrevigita, denove turmentiĝas ankaŭ pro malsa­to, gran­da malsato, malsato simila al tiu de lupoj, kiu misvi­digas, tiom ke Ĝepeto antaŭ ol ripari la piedojn devas prizorgi, por ke li maten­manĝu. Mordite de la plej turmenta malsato, li certe devus kontentiĝi, vetus ni, je kia ajn nutraĵo por li pretigita: li certe ne rifuzos aŭ ne im­pertinente grumblos! oni dirus. Ne, neaŭdite, kaj ĉi tie kompleksiĝas la mistero, Pinokjo akceptante la pirojn, pretendas rajti laŭplaĉe dikti kondiĉojn:

Se vi intencas, ke mi ilin manĝu, nu bonvolu senŝeligi ilin.

Ĵus la Patro apenaŭ flustras iom da mizerikordo, tuj lia kreaĵo pre­tendas altrudi leĝojn kaj preskaŭ fari lin servisto: ĉiu manife­staĵo de boneco estas taksata abdiko. Tial ke penas ankaŭ Dio eltrovi la ĝustan manieron nin trakti.

"Nian vivon trenas angoro,

sed neni' ŝanĝiĝas ĉe nia koro.

Se Vi atendas, ni ne pentofaras,

se Vi ekpunas, pli kaj pli ni knaras",

saĝe kantigas la ambroziana liturgio en tiuj ĉi versaĵoj.

Homon tre mizeran kaj tre mallaboreman emblemas la kapri­coj de Pinokjo antaŭ la piroj. En tia senperspektiva nuleco, li de­vus akcepti dankeme ĉiun helpon kaj ĉiun guteton de kono kaj amo kaj ĝojo, kiuj mildigu lian malsaton, male lin ĉiuspeca donaco senapetitigas. Vetin­das, ke eĉ kiam li eniros en la ĉielan Regnon kaj ĝojos pri la beatiga Divizaĝo, li enue malintensigos sian miron kvazaŭ li jam vidintus ion pli ensorĉan ĉe sia vilaĝo.



Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   6   7   8   9   10   11   12   13   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə