Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə12/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   8   9   10   11   12   13   14   15   ...   35

Ĉapitro 9


Pinokjo vendas la Abocolibron por ĉeesti

la prezentadon de la marionetoj.


LA NOSTALGIO PRI LA "NATURO PURA"


Pinokjo ekiras en la direkton de la lernejo, kun sia bela Aboco-li­bro nova subbrake, per kiu, kun la vesteto el florumita papero, la ŝuoj el arba ŝelo kaj la ĉapeto el pana molaĵo, la patro lin provizis, por ke li aspektu home.

Kaj, marŝante, li gajece fantaziumas: liaj pensoj flugas alte sed tro alte. Liaj intencoj bonkorecas, sed trobonkorecas: se li esprimus nur studvolon, tio liverus projekton pli modestan, sed ankaŭ pli ĉemane engaĝan. La programo, reviganta perlabori multe da mono per propraj talentoj kaj provizi Ĝepeton per jako tute el arĝento kaj oro kaj kun la butonoj el briliantoj, admirindas, sed ĝi malpli penigas ol tiu aliri efektive ĝis la lernejo.

Do la noblaj meminstigoj de nia heroo en palpebruma daŭro dis­sol­viĝas ĵus kiam lin ekfrapis de malproksime iu muziko de flutoj kaj batoj de tamburego. Tiuj ĉi disanoncas marionetan teatraĵon: la deziro sorbi la spektaklon renversas Pinokjon kiu, por havigi al si la kvar soldojn por la enirbileto, vendas al brokantisto la abocolibron, kiu kostis al lia patro la senhezitan disvendon de lia ununura jako.
Marioneto promenanta tre serioze al la lernejo kaj implicite ripro­ĉata, ĉar tien ĝi ne aliras, lirlas groteske, eĉ ĝi similas absurdaĵon: nur la sonĝiva kvalito de la rakonto kapablas komprenigi, ke tio priskribiĝas nur pro la plezuro rakonti kaj do ne rajtigas iun ajn atendi koheran eksplikon.

La vojo al la lernejo aspektas vojaĝo al la homiĝo: neniu miro, ke tiu ĉi longiĝas tiom, kiom daŭras la fabelo. Al ni ŝajnas juste ekskuzi la hontindan elekton de Pinokjo: kompreneble, la marioneteco nerete­neble allogiĝas pro la marionetaj alvokoj, ĉar en tio situas ĝia vera mon­do. Ne Pinokjo kondutas eksternorme, serĉante siajn similantojn kaj iun ajn taŭgan ekzistadon, sed la regulojn rompas lia farinto kiu, komediante la plej naturan aferon, dotas tian kreitulon per abocolibro kaj lin sendas al lernejo.

Kvankam ekde la origino alvokita esti filo, tiu de la marioneto restadas ĉiam ligneca strukturo forte sentema pri alvoko de kia ajn teatreto.
Krom la "natura deziro" pri la fila komuneco kun la Patro kaj pri la po­sedo de la dia vivo, kiun ni jam priskribis, ĝermas en la homo, al­vo­kita dekomence al la transhoma destino, ankaŭ iu speciala emo al la "naturo pura", kiu, nome, ne transiru la naturajn limojn aŭ nude pro­prajn kapablojn de la kreitaĵo. Iu feliĉo eta kiom nia eta koro, iu scivolo retenata interne de la mallarĝecoj de nia menso, iu espero, kiu restu ene de la teraj kaj tempaj spacoj: jen kio surogatas la Dian abun­decon.

Tial nia koro suferas pro pena streĉiteco: la ĉiela Regno kaj la mondo alternigas fojfoje la objektojn de niaj emoj. Oni ne renkon­tas libervivanton, kiu ne konservu funde de la koro - eble ekdorman aŭ inertan - la ekvidon de la Dia intimeco, kaj asketulon, kiu ne retkaptu, kribrante sian konscian konsciencon, la subkonscian aspiron al la mondumo, al ties bruegaj festadoj, al ties senbrideco.

Ofte oni barakte engaĝiĝas eĉ, por ke kunvivu pace la du deziroj. Sed oni ne sukcesas longtempe: alvenos la momento ekvidiganta ilian reciprokan neakordigeblecon, la momento de la elekto kaj de la rezigno. Tiu horo haltigas la infanecon kaj enmetas nin en maturecon.

Pinokjo, privilegiinte la flutetojn, ŝatas devojiĝi de la devo al li pro­ponita. Sed li ne elektas senhezite kaj sensopire: kaj li ŝanceliĝis tie ĉi dubeme. Eĉ, en la formiĝo mem de lia decido rekoneblas la lasta provo por kunekzistigi la du kontraŭajn dezirojn, por ke ne ekskludiĝu io alloga: hodiaŭ mi iros aŭskulti la flutojn, kaj morgaŭ mi iros lernejon: por iri al la lernejo oni havos ĉiam tempon.

Sed tiu ĉi disponebleco iluzias: la morala imperativo, staranta transe de la unuopaj konkretaj situacioj, malakordiĝas kun tia "estas ĉiam tempo". La tempo vera de la morala imperativo - kaj tiel ankaŭ koncerne la Dian vivon - rekonas nur la solan "hodiaŭon": restrikti ĝin en duban "morgaŭon" samvaloras frivole breĉi ĝin.
Esti plensence marioneto signifas perdi memstarecon kaj elektokapablon: el paroladoj (kiuj devigas konduti laŭŝablone), el sentoj (sugestitaj de la korto de la aplaŭditoj), el agoj (gvidataj de nevideblaj fadenoj) malmergiĝas stato de totala sklaveco. La marioneto ne ŝar­ĝiĝas per la pezo de la libero kaj, nesciante la ĝe­non de la decido, travivas serene, restante tamen marioneto.

Rimarkindas, ke en tian absolute eksterdirektatan staton fine alvenis iu estulo malkvieta kaj malŝuldiĝema al devoj kiel Pinokjo: tiajn ŝercojn enŝovas obsedanta furiozeco pro senlima libero!


Oni ne atingas la marionetan teatron sen vendi abocolibron.

La abocolibro adekvate taŭgas por simboli, krom la feltunikoj, la donacon nin dotantan per la sana racio. Kiu perdis la kutimon kaj guston de la rezonado, tiu ĉi jam pretas esti jugata. Kiu akceptis kiel normon por persvadi sin kaj la aliulojn, anstataŭ silogismon, la martelantan gurdadon de la antaŭjuĝaj sentencoj, tiu ĉi pretas pupiĝi en la teatro de la marionetoj. Kiu ne plu kapablas kritiki antaŭfabrikitajn pritaksojn senĉese distrum­petitajn ĉe siaj oreloj, tiu ĉi meritas la marionetestron.

Per la senvalorigo de la racio komenciĝas la relaksiĝo de la libero.

Ĉapitro 10


La marionetoj rekonas sian fraton Pinokjon kaj lin festas kun en

tuziasmo; sed ĉe la plej bela momento eliras la marionetisto

Fajromanĝulo, kaj Pinokjo riskas malbone finiĝi.


AŬ LA PATRO AŬ LA MARIONETISTO


La okazintaĵoj, fabelitaj en ĉi tiu ĉapitro, neordinaras kaj akurate simbolas.

Pinokjo, sidas inkognite meze de la ĉeestantaro en la fundo de la par­tero, ĝoje ensorbante la spektaklon, kaj jen li rekoniĝas kaj laŭ­t­voĉe alvoke estas nomata de tiuj lignaj komediistoj. Ili neniam renkon­tis lin, ĉar nia heroo ĵus eliris, se tiel diri, el la manoj de Ĝepeto: tamen liaj nomo kaj aspekto jam diskoniĝas. El la samnatureco fontas precipe tiu tuja interperceptiĝo: eĉ marionetoj, najlite ĉe ligneco, reko­nas ĉiujn siajn parencojn.

Aktorante sian scenaranĝon, Arlekeno kaj Pulĉinelo insultadis unu la alian tiel versimile kvazaŭ ili estus vere du rezonantaj estaĵoj, du personoj de ĉi tiu mondo. La scenejo ne interspacigas du mondojn tro malsimilajn: Pinokjo eksalte kapablas senplumpe transpasi el la homa kunvivo al interkonsento kun marionetoj sen skuoj ĉe la ennaskita limo kaj sen rimarkindaj kondutaj diferencoj en la protagonistoj de la du medioj: ambaŭflanke de la scenejo, nenio forskuas la homogen­econ de voĉo, sento, rezono.

La similo intensiĝas per la konduto de la marionetoj, kiuj en la enirmomento de Pinokjo, anstataŭ daŭrigi la ludadon, duobligas la festobruegon kaj la kriojn.

Ŝajnas, ke ili, restante lignecaj kaj nelertemovaj, estas senligilaj, eĉ ilia konduto malkaŝas ian neantaŭvideblecon, kiun ni okulvide atribuas al kreaĵoj memmastrantaj per libera volo: “est in eis ŭuaedam similitudo liberi arbitrii (est in eis kuèdam similitudo lìberi arbìtrii = ĉeestas en ili iu simileco kun libera arbitro), diras s. Tomaso aludante la animalojn. Sed ĝi nur aspektas libero: la interveno de la terura Man­giafuoco (Manĝafŭòko. De nun: Fajromanĝulo) subite klarigas pri la persono decidpovanta pri ĉio por ĉiuj.

En tia similigo de homoj kun marionetoj manovritaj per nevideblaj fadenoj, la parabolo atingas unu el la vertoj de sia elokventeco postulante eĉ, ke ni aparte atentiĝu pri ĝi.

La trafeco de la simileco de homo kun marioneto ŝajnas hodiaŭ senkontraste akceptita de la komuna prihoma konceptado: la nuntempa kulturo tute jubilas ŝiri la subtilan vualon de ŝajna homeco por sen­vestigi la senaniman pupon, kiu estus nia subestanta vero. La figuraj artoj, en la plej kreditoplenaj kaj famaj skoloj, ne kaŝas la celon senkompate diserigi popece tiun malŝatin­dan ludilon, kiel estas konceptigita la homo, ĝis atingi ĝian inertan subamasaĉon. La modernaj koreografioj, eble kun la laŭdinda intenco distanciĝi el la jam ekstermoda ĉarmafekteco, per mekanikaj ritmoj kaj malglataj agitadoj de la interpretistoj, elvokigas ĉiam pli ofte la aŭtomatojn.

Kaj ĉiam pli disvastiĝas la antropologia hipotezo, kiu eksplikus ĉiun homan agon aŭ decidon kiel nepran produkton de la ekonomiaj fortoj, seksa instinkto, blinda potencvolo kaj mediaj kaŝitaj persvadiloj: la nevideblaj fadenoj! Kaj, ĉar oni fariĝas fatale tia, kia oni konvinkiĝas esti, homo progresive similiĝas al marioneto apenaŭ supervestita per iluziiĝa ŝajna libero.

Tuj post la homa marionetiĝo, la alveno de la marionetestro ne povas manki: la oftaj kaj malmoderaj ekzaltiĝoj de la libero, konceptata kiel sendependa kaj disigita el ĉiu valoro, eble estas hodiaŭ la nostalgia kaj senkonsola kanto pri iu diino agonianta.

La naba problemo konsistas kaj estas prilumata ĝuste de la rilatoj inter marionetoj kaj marionetistoj.

La konvinko plej simpla kaj plejofta asertas, ke la marioneteca kondiĉo kunstarus kun la ekzisto de la marionetistoj je tia punkto, ke sufiĉus elimini tiujn arogantajn personaĉojn, por ke homoj sin substituu al marionetoj. Same kiel ĉiuj juĝoj, ankaŭ tiu ĉi entenas iom da vero. Tiaj prisociaj konceptadoj inspiris kaj subapogis la multajn revoluciojn kaj insurekciojn, el kies sango ensorbiĝas la tuta monda historio. En Italio, tamen, raras revolucioj kaj insurekcioj, ĉi tie oni preferas festi ilin. Tio ne kaŭzas grandan nocadon: fakte ilia rezulto plej komuna limiĝas nur anstataŭigi la marionetiston ne ĉiam mapli malbonfaran.

Nia rakonto povus ankoraŭfoje senvualigi al ni ion luman. Pinokjo, ensaltante en la scenejon, miksiĝante inter la komediantaj marionetoj kaj taŭzante la grupon, tute egaliĝas al siaj lignecaj fratoj. Sed, la fabela sekvo dokumentas pri la diferenco aŭ radikala heterogeneco.

Pulĉinelo, Arlekeno, sinjorino Rozaŭro estas simplaj marionetoj, ne­niam imagantaj atingi daŭran kaj aŭtentikan liberon, kaj necelantaj havigi eĉ ne iom da mensa trembrilo, kiu malligu artikojn kaj homigu movojn: ilia sorto ne povas esti alia, ĉe la karierfino, ol kraketi en fajro por rosti la virŝafon de la mastro kaj tirano. Pinokjo, el ligno kiel ili, marioneto kiel ili, sen vera memstaro kiel ili, ekscitiĝas pro alia de­­stino: la teatreto lin ne ensorĉas. Fajromanĝulo ne akiris klienton pluan kaj fine devas lasi lin trakuri mondajn padojn, por ke li ree prenu sian vagadon, por traserĉi, krom sia patro, sian propran veran memecon.

Kio lin neredukteble diversigas kaj malhelpas, ke li asimiliĝu al la lignokapularo? La diferenco devenas tute de la fakto, ke Pinokjo, mireginda escepto inter siaj samspeculoj, havas patron. Se li havas patron, li havas filan sorton; se li havas filan sorton, li kapablas konkeri, kvankam ankoraŭ ligne strukturita, la kondiĉon de konkreta libero.

Jen la dilemo, en la granda monda teatro, al ĉiuj proponita, ankaŭ se ne ĉiuj konscias: iu marioneto havanta la patron, estas alvokata fariĝi homo; iu homo rifuzanta la patron, pli malpli frue konformiĝas al la marionetoj. Kiam ni aŭskultas tiun devizon fiere kaj arogante deklarantan: "Nek Dio nek mastroj", ni ne povas kaŝi miron por tiom da decidemaj intencoj kaj senruzaj sentoj. Sed nin korpremas ankaŭ la nee­raripova antaŭvido: proklamanto de tiu programo fariĝos pli aŭ malpli frue netolerema adoranto de iu ajn idolo kaj, volenevole, altiros alvenon de iu ajn marionetisto, kiu akurate senmalfrue jam hastas. .

El idoloj oni liberiĝas definitive nur enamiĝinte al la unika vera Dio; la nevideblajn fadenojn nin fortrenantajn kapablas tranĉi nur la korinklino al la Patro.

Kiam ni ĝoje prikantas, ke ni obeas "solan Sinjoron, Jesuon Kris­ton", ni prihimnas ankaŭ nian liberecon. Ĝuste dependante de la ununura mastro ni el tiaĵoj rifuzas pluajn. Kaj se ankoraŭ ekzistas opinianto, ke li sukcesis nin nerebonigeble enkadrigi en la breto de la marionetoj, ni fakte restas kreaĵoj kunvokitaj sub la insigno de la libero; insigno similanta tiun de anarkiuloj kaj radikaluloj, kun kiuj - preskaŭ - ni akordiĝas: nek Dio nek mastroj nek eternaj veroj krom la unika Dio, unika Sinjoro, unika vero.


Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   8   9   10   11   12   13   14   15   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə