Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə14/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   ...   35

Ĉapitro 12


La marionetisto Fajromanĝulo donacas kvin monerojn el

Oro al Pinokjo, por ke li portu ilin al sia patro Ĝepeto:

sed, anstataŭ tion fari, Pinokjo lasas, ke la Vulpo kaj

la Kato trompu lin kaj li akompanas ilin.


LA EKSTERA MALBONO


Kun la kvin ormoneroj donacitaj de homsimiliĝanta Fajromanĝulo, Pinokjo ekmarŝis sur la vojo al la hejmo; vojo senfina: foriĝinte. li ĝin tra­kuris en unu momento, reirante li interbatiĝas kvazaŭ li devus trans­pasi la mondajn limojn. Oni forĵetas la Patron dum vertiĝo de unusola blindiga horo; por lin retrovi, kelkfoje, oni bezonas la tutan vivon.

Sur la hejmvojo krozas embuskante ankaŭ la Vulpo kaj Kato. Laŭ la planita intrigo de la libro, ili estas la malbonuloj, aŭ la instigo mem al la malbono, al ni alvenanta el la ekstera mondo. Ĝis nun Pinokjo spertis kaj elĉerpis la malbonecon nur intime, sine de si mem, en la plezuro ribeli kaj travagi transleĝe, en sia kaprica koro, en sia volo, kiu, eĉ strebante al boneco, fine kliniĝis ĉiam al la plej evitenda partio.

Sed la malboneco staras ankaŭ ĉirkaŭ ni: ĉe la unua kontakto kun ĝi la marioneto restas sugestiata.

La teksto desegnas la "malbonulojn" laŭ la antikva pensmaniero: ili estas malbonuloj nete, sennuance, sen psikologiaj komplikaĵoj, kiuj fine senkulpigas ĉiujn kaj stimulas kompaton por ĉiuj. Se ili venintus post unu jarcento, la Vulpo kaj la Kato povintus tre probable sin ekskuzi kuraĝe svingante po paron da infanaĝaj traŭmoj kaj ĉiu­kaze ili estus eltrovintaj en la socio la solan veran respondeculon de siaj senskrupulaj inklinoj. Naskiĝinte en Umberta Italio, ili fikse alkroĉiĝas al krimulaj roloj, sen la malgravigoj kaj ekskuzoj pro la ek­steraj delogantoj; kaj tiun rolon ili praktikas kun tre notinda persvadiga tekniko.



Vulpo lama je unu piedo kaj Kato blinda je ambaŭ okuloj.

Prezentiĝante kiel malfeliĉuloj kaj mizeruloj, ili sukcesas traboreti nian konfideman kompatemon. Instinkte oni treniĝas al la komparo, laŭ kiu malriĉulo egalas al honestulo kaj eĉ mizerulo nenio povas esti ol honesta: se ne tiaj, ili - oni implicite diktas - riĉiĝus.

Tiel klariĝas, almenaŭ eknivele, kial la vesto de malriĉulo instigas tian logon sur la koro de ĉiuj. Nuntempe (sepdekaj de la dudeka jarcento) ĝin pritraktas kaj per ĝi ornamiĝas precipe la riĉuloj kaj junuloj sategaj, kiuj pufe, sed rikane, ŝvelas je tiom da vanaĵoj kaj pavaĵoj kiel malprosperuloj kaj bedaŭrinduloj neniam travivis. Kia domaĝo ne povi ilin denunci pri uzurpado de uniformo aliula!

"Bonan tagon, Pinokjo", eksiblis la Vulpo, lin salutante ĝentile.

La korpuruloj iufoje, sed la subaĉetantoj neniam, povas al si per­mesi ne sin fandi en la afekte formaleman afablecon kaj bon­ma­ni­erojn. Notindas, ke nia heroo estas konata de eksteruloj, kiuj neniam lin antaŭe renkontis kelkloke. Li mem ekmiras pri tio: Kia­maniere vi scias mian nomon?

Homo ĵuras, ke ĉe si arbitracias sole mem kiam forĝiĝas la mem­decido sekrete en lia intima mondo: fakte, male, li ekspon­iĝas en publika kosma scenejo. Vicoj da kreaĵoj, estimindaj kaj aĉigaj, akuratigas ekspluatcele la okazon kaj spionas la signojn travidigantajn lian definitivan orientiĝon.

Li entenas en siaj manoj sian destinon, dume amaso da nevideblaj spektantoj sieĝe haltadas kontrolante liajn travivaĵojn, kaj ŝajnkortuŝe pridemandas pri la rezulto de tiu ĉi dramo, ĉiu el ili aŭgurante la bondeziratan solvon laŭ siaj emaĵoj. Ni volas eĉ ne ekskludi, ke, trans la vualoj, inter la spiritoj multobliĝas vet­ludoj pri la finaj konkludoj de niaj vivoj...



Mi bone konas vian patron.

La apostoloj de la kontraŭbonfarado ofte brustoŝvelas de la Patro. La dua ordono: "Ne malbonuzu la nomon de Dio vane", sendita unue al la teologiistoj kaj due al la sacerdotoj, etendiĝas sendispute ankaŭ al ili.

Temas certe pri afektaĵo por igi pli fidinda la kamufladon. Sed eble, kaj pli profunde, tio ja okazas kiam la sento pri la Patro kaj ties neevitebla ĉeesto ilin agitas kaj dolorigas, en ia sekreta konsciencangulo, iliajn devojiĝintajn pensojn. Oni povas supozi, ke ĉe la infero - je imito de la plej laŭdatajn teologiajn klerigejojn - oni pridiskutas intense Dion.

La Vulpo hipokritas eĉ riproĉon al Pinokjo pro liaj malfidelaĵoj elbuŝante kompatemajn vortojn pri la suferoj de la forlasita Ĝepeto; kie oni vidas, ke ĉiuj defendantoj de Dio partianiĝas vere por li.



Ĉu vi volas, el kvin malŝatindaj zekinoj fari centon, milon, du milojn da ili?

Jen tie ĉi imitita la taktiko de la serpento ĉe la surtera paradizo: moki la bonaĵojn de ni nun ĝuatajn, ilin priskribante kvazaŭ ili neniom valorus sed estus vivobaroj, neniel iloj por la plibonigo sed obstakloj kaj fortrenoj de la libero, kaj samtempe briligi miraĝon de senlimaj riĉaĵoj: "Vi estos kiel Dio".

Pinokjo al tio kulpece sinfordonas. Sed lia peko - kiel tiu ja de niaj ekzempligitaj praavoj - konsistas malpli je cedo al la logaĵo de mirinda trezoro ol je serĉado pri ĝi ekster la hejmena vojo kaj el konvinkiteco, ke la feliĉo akireblus for de la Patro, de tiu ĉi malproksimiĝante. Se atente priesplorataj, la Sinjoraj promesoj kvalifikiĝas ne malpli miregigaj ol tiuj diablaj: similas aberacion la penso, ke oni povas kreski kaj prosperi per la fuĝo el amo de tiu, kiu nin kreis.

Ni laboras nur por riĉigi la aliajn.

Krom kaj pli ol fanfaroni amikecon al la Patro, la logantoj laŭ­de­gas la amon al la proksimuloj. La solidaremo, la malprofite­mo, la ĉi­u­rimeda elserĉado de la justeco: jen la temoj, pri kiuj al ili plaĉas trakti, tiel ke ankaŭ al ni, kun Pinokjo, spontaneiĝas pensi: Kiaj noblaj personoj!

Cetere nin jam informis nia apostolo Paŭlo: "Satano mem sin alifor­mas kvazaŭ anĝelo de lumo. Neniu miro, se liaj servantoj ankaŭ sin alifomas kvazaŭ servantoj de justeco (2 Kor 11,14-15)". Ĉiamas tiel: la diablo ne ŝanĝas la trompojn jam spertitajn profitaj.

La tentantoj de nia historio estas du, kaj la unua paŭze ripetas la frazojn de la alia. Kaj ankaŭ tio instruas: anstataŭ elprovi sentencojn per argumentoj, laborpostula kaj pena kaj riskoplena arto, ili preferas persvadi per la martelanta regurdado de eldiraĵoj.

La Vulpo kaj la Kato instruas: hodiaŭ svarmas multaj, kiuj ansta­taŭ disŝuti deduktojn el spertitaj premisoj, elŝovas aroge la ripetadon de la alparolaĵoj: "Mi al vi ripetas dekfoje, tial veras": tio ŝaj­nas fundamenti la principon de la nuntempa logiko.

Devinte elekti inter la hejmeniro kaj la aventuro en la lando de Barbaĝianni, Pinokjo pri tiu ĉi lasta ne allogiĝas sen senti ankaŭ la ĉarmon de la fideleco al siaj bonaj antaŭdecidoj, des pli, ke la unua respondo sonoras rifuzon al la malvirtiga invito: Ne, mi ne volas veni.

Sed la du flibustroj tiom lerte konsilas, ke la patro - kun la simpleco de siaj bonaĵoj kaj la vereco de siaj donoj - finiĝas por aspekti febla kaj subfalema ankoraŭfoje: Ni iru tuj: mi venas kun vi.



Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə