Jakobo Biffi



Yüklə 0.58 Mb.
səhifə16/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0.58 Mb.
1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   ...   35

Ĉapitro 14


Pinokjo, ne sekvinte la bonajn konsilojn de la

Grilo-Parolanta, renkontiĝas kun la rabistoj.


LA PROBLEMO DE LA PERFORTO


Pinokjo, marŝante tramallume, reekpensas. Ĉion ajn oni povas diri pri li sed ne, ke la marioneto senas je pripenskapablo. Vere eĉ tio malmulte pligrandigas la saĝecon de liaj elektoj; tamen oni ne povas nei, ke li disvolvas notindan internan vivon. Sed ankaŭ pensi koloras la homan aktivadon per kontraŭaj facoj: "temas pri okupo, kiun Dio tru­dis al homoj, por ke ili penu", kiel proverbas Predikanto (1,13), ĉiam kuraĝiganta la pesimisto; sed de ĝi povas ankaŭ deveni ilo por la savo.

Ni sekvu la monologon de nia heroo. Lia unua konsidero plendas pri abundeco da majstroj kaj patroj: Se oni lasus ilin paroli, ĉiuj pre­ten­dus esti niaj patroj kaj niaj instruistoj; ĉiuj, eĉ la Griloj Parol­antaj.

Pinokjo ne malpravas: ĉirkaŭ nia ekzisto alsvarmas homoj preten-dantaj patriĝi kaj instruistiĝi super ni. La Sinjoro Jesuo, kiu nin ĉiujn profunde konas, pri tio nin avertis per preciza majstraĵo ĉu originala ĉu liberiga: "Nomu neniun sur la tero via patro; ĉar Unu, loĝ­anta en la ĉieloj, estas via Patro. Kaj vi ne estu alnomataj edukantoj; ĉar unu, la Kristo, estas via edukanto (Mt 23, 9-10)".

Ke se, poste, la ministerio al ni destinita aŭ la karismo de tiu kun­­portata aŭ la providenca cirkonstanco nin kunvolvanta metas nin rila­te al la fratoj - kiel voĉo aŭ ĉeesto de la unika Patro kaj de la uni­ka Ma­jstro - en aŭtentikan pozicion gvidulan aŭ prizorgulan aŭ majs­trulan, ne okazas sen iomete da embarasa kaj nesu­pe­re­bla ŝanceliĝo, ke ni nin sentas epitetataj per tiaj kvalifikoj. Precize tiaj estas la plej altaj, la plej honorigaj, la plej oferemecaj el inter la kromnomoj iam pricerbumitaj de homaj vanteco kaj flatiĝemo.

Ankaŭ la Griloj Parolantaj: tie ĉi la medito de Pinokjo devoji­ĝas. La Grilo estas ne plua patro, sed elokventa substituiĝanto de la unika Patro. Per tia sugesto - eĉ kiam ni forfuĝis disde li opi­niante nin neatingeblaj de li - la Patro alproksimiĝas kaj pacience reprenas la rekonkeron de la koro.

Pinokjo estas ankoraŭ rezonanta en si mem, kaj jen la timegitaj mortigantoj perfide surprizas lin, armite per tranĉilaĉoj kaj pretaj tiujn ĉi uzi. Por evitigi miskomprenojn, ili eĉ sin karakterize masko­vestis: Du figuraĉoj nigraj tute envolvitaj en du karbosakoj, kiuj kuris post li salte kaj sur pintoj de piedoj, kvazaŭ ili estus du fantomoj.

Ĉiuj, escepte de Pinokjo, ekvidas tuj, ke la du suspektindaj kanajloj, subite aperinte kvazaŭ ili estus elvokitaj de timegoj de la marioneto mem, makrosignas niajn filistrajn konatulojn. La Vulpo kaj la Kato, rabiste alivestitaj, decidis kapere akiri kion ili estus ruze akirontaj senriske. La malfeliĉulo spontane hastas al la Kampo de la Mirakloj por enterigi siajn kvar zekinojn laŭ la instrukcioj de la du friponoj, kaj jen ili, per tia rompatako, fuŝas la simplecon kaj efikon de la primitiva projekto kaj frakasas, kiel diri?, la "ovojn en sia kor­bo". Tiu ĉi rakontero, en la tuta framo, ankoraŭ tantaligas koheran eksplikon en la libra paĝo.

Tiaspeca skizofrenio aganta kontraŭ Pinokjo - preskaŭ du batalaj planoj supermetitaj aŭ malsamaj miksiĝintaj partituroj - al ni si­gna­las, ke bonŝance ankaŭ la regno de Satano povas dispeciĝi, kaj tial restas al la insiditaj homoj plio da ripozaj momentoj.

Sed tro riskas tiu, kiu sin fordonas al la laceco kaj malvigliĝo de la aĉigaj fortoj. Kiam la mortigantoj falas en fosaĵon, Pinokjo kontente ridas, konvinkiĝinte pri la sukceso de sia fuĝo, sed, turnrigardinte, li konstatas, ke la postkurado daŭras nerepacigeble: Li ekvidis, ke ambaŭ staras post li, ĉiam envolvitaj en la sakoj kaj gutegante akvon kiel du korboj senfundaj.

Tiu ĉi ĉapitro ebligas, eĉ se nur ŝtelmove, pritrakti la temon de la perforto kaj ĝin lokigi en oportuna kunteksto, nome en tiu de ĝia ligo kun abomena konduto. La perforto okulfrapas kiel malbonspeco aparte malama kaj fia, ĉar ĝi nature strebas elservigi homon, kiu male mem­staras por estri siajn decidojn; ĝi sianature celas, se ne fizike mal­beligante kaj insidante lian vivon mem, kunpuŝigi en la filojn de Dio timon humiligan kaj depriman; ĝi surtretas senkulpan feblecon kaj provas "aĵigi" racian kreaĵon, kiu fronte al la perforto kons­ta­tu­liĝas laŭsperte pri senutilo de la koniva kaj voliva aktiveco.

La perforto inter homoj de oni juĝiĝas la plej granda atenco kontraŭ la primitivaj kaj primaraj leĝoj de kunvivado, kaj do kontraŭ la socialeco specifa homa.

Sendube abomeniĝu tiu



"kiu preme staras sur feblulo ploranta

aŭ ĉagrenas senmortan animon".

laŭ famaj versoj el poemo de Manzoni, nome el "Il Conte di Carmagnola” (Il Konte di Karmaĝnola = Grafo de Karmaĝnola).

Troviĝas ankaŭ ekzaltiĝanto pro la perforto, kiam ĝi celu trude enŝovi justecon kaj renversi tiranecon. La leĝa povo, oni diras, estas en siaj krimemaj strukturoj principo de perforto bridanta homojn per perforto kiu, eĉ se envolvita per leĝaj formoj, ne malpli riproĉindas ol tia de batantoj kaj dinamituloj.

La argumentado povus efikiĝi, se ĝi ne estus proklamata tro facilanime: ne furiozas, fakte, brutalaĵo, kiu ne kovru siajn krimojn per iaj idealaj kialoj; se el tiaj troviĝus kelkaj, fine oni eltrovus malho­nestecon tiom honesta kaj lojala, ke ĝi meritus, se ne admiron, almenaŭ miron.

Sed precipe notindas, ke malofte revolucia perforto sin ĵetas kon­traŭ politikajn ordigojn vere kaj plene premegajn, escepte se la despota povo distancas je kvin mil kilometroj aŭ tridek jaroj. Kontraŭ absolutismo iamaniere perfektiginta siajn premegajn kaj sklavistajn metodojn ĝis sangosoifo, neniu individue aŭ are aŭdacas fakte batali efektive. Ankaŭ la epokfara oktobra revolucio, se citi la plej faman ekzemplon, ne renversis malpli la caristan despotismon ol la anemian kaj senbraviĝan respublikon de Kerenski.

Tial, unuvorte, preferindas konkludi nian traktaĵon kondamnante ĉiuokaze la perforton, nome rifuzante la distingojn, kiuj senfortigus la kondamnon mem.




Dostları ilə paylaş:
1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   ...   35


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2017
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə