Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə17/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   13   14   15   16   17   18   19   20   ...   35

Ĉapitro 15


La rabistoj postsekvas Pinokjon kaj lin atinginte

pendigas ĉe branĉo de la Kverko Granda


LA MISTERO DE LA MORTO


Al Pinokjo, fuĝanta ĉar senindulge postkurata de siaj mortigontoj, ekfulmas la espero pri rifuĝejo: dista dometo helblanka kvazaŭ neĝo, solece radianta meze de arboj. Sed ĝi ne montriĝas gastama: ĝi estas loĝata nur de bela Knabino kun bluaj haroj kaj la vizaĝo blanka kiel vaksa figuro, kiu deklaras, ke mem jam mortis kaj ke nun atendas la ĉerkon. Tial la friponoj havas sufiĉe da tempo por kapti la marion­eton ĉe kolo kaj pendigi ĉe la Kverko Granda, kie, post pli ol tri agonihoroj, li fine fermas la okulojn kaj mortas.

Ke Pinokjo reale mortis estas fakto, kiun oportunas klarigi, ĉar la rakonta sekvaĵo tendencas nin konvinki, ke ensceniĝis nur ŝajna morto.

Fakte Collodi, fininte la tiun ĉi dekkvinan ĉapitron, skribis kla­rlitere la vorton fino, kiun sur la "Il giornale per i bambini" (La ĵurnalo por infanoj) estis laŭregule presita. Por li, Pinokjo reale mortis kaj la libro tiupunkte stumpis la aventurojn. Tiel la travivaĵo de la protagonisto kulminas per pendigo, kiu estus restinta la plej signifa punkto de la fabela historio.

Estus finalo malgaja, se oni tiel opiniu, sed ankaŭ penspostula: la elligna marioneto tuŝis la supron de la homigo interdividante kun ni la misteron de la morto, tiel ke ŝajnu tie aludita kaj impli­cita la konvin­ko, ke la morto ja entenas kaj konigas la tutan celsencon de ĉiuj estaĵoj, aparte de homo. "Ŝajnas, ke la estaĵoj havas la morton objekto de sia elekto. Ne povante morti, kio ne ekzi­stas, tiucele estiĝis el nenio la estaĵoj ĉeestantaj", skribis poeto Leopardi.

La rakonto rekomenciĝis sur la sama ĵurnalo preskaŭ kvar mo­na­tojn poste, postulite de la "etaj legantoj", kiuj ne akceptas tian konkludon, ne ĉar ĝi ne komunikas ian poeziecon sed ĉar ili intuicias, ke tion ne konsentas la mesaĝo, kiun la libro esprimis tra la vualoj de la simboloj. Se la "etaj legantoj" devis cedi al la aŭtoro, kiel ni vidis, pri la maniero ekirigi la historion, pri la maniero, male, el ĝi elirigi estas la aŭtoro, kiu devas kliniĝi al la supera logiko de sia verko mem.

Ĉiukaze tiu groteska relŝanĝo de Collodi, en la harmonia disvolviĝo de la rakonto, meritas atenton, ĉar al ni ĝi prezentas okazon aperte elvoki la fatalon de la morto inter la temoj de nia meditado.

Jam estis notite, ke la agonio de Pinokjo, pendumita antaŭ tri horoj, reproduktas la agonion de tiu, kiu estas la "homo" - laŭ la pro­feta vorto de Pilato - kaj do estas la prototipo de ni ĉiuj. Pri Kri­sto en kruco aludas eĉ la ekstrema sopiro al la patro kaj la deziro fidi al li la fuĝantan vivon: Ho, paĉjo mia!… se vi estus ĉi tie!…

Kaj tiel al ni estas dirate, ke ĉiu homa morto, kiu iel kunligiĝu kun la Kreinto de la vivo, eniras, sin modeligante al ĝi, en la misteran riĉ­econ de la morto de la Difilo, kaj iel alproprigas al si ĝian elaĉetigan valoron.

Ni tie ĉi povas ankaŭ ellerni, ke nur la Patro restas ĉe la fino. Antaŭe, ni volas ĉion sperti kaj gustumi, ni nin turnas al ĉiuj, provante forfuĝi el li; poste, fine ni sinkas en liajn brakojn. Niaj mem spiritaj ra­biradoj estas eble akompanataj de konfuzaj intuicioj, ke la Patro, ĉiam ĉeestante, ĉiu­momente pretas zorge repreni nin malgraŭ, ke tiom longiĝu kaj obstinu nia vagaĉado. Ni ŝparas lin por la fina etapo, ĉar ni certas lin trovi, kiam ĉiu alia espero estos vaporigita: por malafabla koro ankaŭ per tia mani­ero manifestiĝas amo.

Kelkfoje tamen necesas, ke ĉio disfalu kaj ĉiu atendo nin senrevigu; tiam la memoro pri la Patro senmaskigas ĉiun fantoman juvelon kaj sin altrudas: Kiam, atendis, atendis, li vidis, ke aperas neniu, vere neniu, tiam en lian menson revenis la bildo de lia kompatinda patro...

Antaŭ ol esti atingita kaj pendigita, Pinokjo travidetis la saveblecon. Estas vidaĵo tre forfora ne nur pro spaca foreco, sed ĉefe pro psikaj turn­iĝadoj kaj pro miksaĵo de la envolvanta mallumo kun la teruro de la ma­rioneto: ekaperas la pejzaĝo de alia vivo, de alia mondo, de alia stato.

Tiu ĉi blanka dometo, stompiĝanta fore, ne helpas nur bon­ŝan­can loĝ­anton, sed ankaŭ ĉiujn vagantojn en mallumo provante neniigi ties an­g­orfonton. Ĝia ekzisto mem perceptiĝas kiel Dia favoro kaj eĉ la solaj ĝiaj nedifinitaj apero kaj reapero reanimas la senlumiĝintajn devojiĝantojn.

Sed la diaj donacoj ne havas ĉiam facilan alireblecon. La blanka dometo foras: Pinokjo alvenas al ĝi post malespera kurado preskaŭ duhora kaj kiam povas fine frapi kaj doni piedfrapegojn kaj kapobatojn sur la pordo, li fiaske petegas malfermigi al si elinterne. Post tiom da energi­ra­ba peno iu konvinkiĝas, ke oni al li ŝuldiĝu je almenaŭ iom da gastama akceptemo kun la pordoj jam apertaj. Male, nenie io moviĝas dum ĉio silentas.

Se mi havus tiom da spiro por alveni ĝis tiu dometo, eble mi min estus savota, diras ene de si mem la marioneto. La eklezio es­tas la u­ni­ka saviga arkeo en la ŝippereo de ekzisto, ĉar en ĝi estas gardataj la vero-kono, la esperebleco, la kapablo de amvivo. Sed homo alvenanta al ĝia sojlo, post multe da seniluziiĝoj kaj damaĝoj, ofte sin sentas for­puŝata.

La fakto mem, ke ĝi nomiĝas "domo" ("la Didomo, kiu estas la Ekle­zio de la Dio vivanta", same kiel asertas Paŭlo en 1Tim 3,15) - eĉ se ĝin la pilgrimanto taksas la fonto de saviga valoro - ŝajnas koleriganta kaj provokanta al malgrundiĝanto el la sovaĝa vivdensejo. Al Pinokjo malesperanta ĉe ŝia pordo, la bela Knabineto el bluaj haroj fine sin montras: la rakonto tial akiras alian el siaj fundamentaj personegoj, kies oportuna deĉifra desimbolado postulos de ni senskrupule analizon. Nun ni rimarku kiel ŝia unua apero senrevigas. Al malpacienca kaj ekscitita homo, la savo mon­trata al li aspektas abstrakteca kaj vageca kvazaŭ fantomo, kaj la eklezio mem aspektas kelkfoje iu realaĵo delonge estingi­ĝinta, iu inerta formo, kiu kredeble iam havis vivecon sed nun, sensanga kaj ekstere senmova, ĝi kapablas reanimigi neniun.

La agado de Dio tra la mondo - kiun foje oni aŭdas priparoli - nemal­ofte ŝajnas nenio alia ol senmotiva supozo, kaj kristanismo sin sen­ŝirmas simila al baranta kadavro de antikva espero.

Mi ankaŭ estas mortinta: moderna homo filtras ofte, rilate al la eklezio, la animstaton de tiu, kiu hejme entenas ekde kelkaj tagoj la kadavron de sia patrino kaj ne scias kion fari pri ĝi; li suferas grandan bedaŭron, scias, ke la mapleno ne plu impregneblos, sed subpostulas, ke la funebroj hastu. Mi atendas la ĉerkon, kiu min forportos.

La pludaŭro de fabelo pruvos, bonŝance, ke la mortocertigo ne­sin­garde trofruis.



Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   13   14   15   16   17   18   19   20   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə