Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə18/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   14   15   16   17   18   19   20   21   ...   35

Ĉapitro 16


La bela Knabineto bluhara prenigas la marioneton; enlitigas lin,

kaj venigas tri kuracistojn por scii ĉu li estas viva aŭ morta.


PRI LA "VIRINA PRINCIPO" EN LA SAVHISTORIO


Celinte removigi la fabelhistorion ‘ekstravagancan’ - nur por prunti adjektivon de fama filozofo, kiu pri la seriozeco de tiu ĉi verko montras esti kompreninta nenion - Collodi devis fortreni la hipotezon de "ŝajna morto": Ŝajnis jam pli morta ol viva.

Vivas Pinokjo, sed oni malkovras, ke vivas ankaŭ la Knabino bluhara, spite ŝian deklaron en la antaŭa ĉapitro: Mi ankaŭ estas mortinta. Oni eĉ sciigas, ke ŝi estas tre bona Feino, kiu de antaŭ pli ol mil jaroj loĝis en la ĉirkaŭaĵoj de tiu arbaro.

La Feino tuj dekroĉigis de la arbo la malfeliĉan marioneton kaj lin portigis en ĉambreton je vandoj el perlamoto, kaj tuj venigis la plej famajn kuracistojn de la ĉirkaŭaĵoj, inter kiuj ni trovas ankoraŭfoje la Grilon Parolantan.
Per ĉi deksesa ĉapitro - publikigita, kiel dirite, post “pento” lon­ga kaj providenca - la rakonto vagas tra diversaj novaj horizontoj kaj ri­ĉi­ĝas pretigante novajn temojn. Ĝis nun ĉio eltondiĝis ene de la origina enigmo de la rilato Pinokjo-Ĝepeto; rilato konsistanta samtempe el kreitula dependeco kaj fila korinklino, kaj sin rivelanta komplika kaj malfacila kaŭze de la bizara konduto de iu marioneto, kiu estas samtempe altirata kaj forpuŝata de sia kreinto. Se la komparo ne vidiĝus senrespekta, ni asertus, ke la unuaj dek kvin ĉapitroj ŝajnas iomete la Malnova Testamento de tiuj ĉi "Sanktaj Skriboj"; en ĝi neniu virina persono ensceniĝas, kaj male ĉio plenumiĝas - sen iu peranto - en la kontrasto kun la patro, en la fuĝo disde li kaj en la sensukcesa peniga strebado reveni al li.

La Feino, do la granda novaĵo, trapenetras tiun ĉi duan parton: iu novaĵo, kiu ne sin supermetas, sed sin enmetas en la rilaton inter la du koncernatoj, ĉirkaŭ kiuj turniĝas la libro, kaj, sen a­linaturigante la intrigon, eĉ ĝin revigligante, liveras al ĝi neatenditan kaj neatendeblan intereson.

Kompreneblas tial, ke estas ne konsentite al ni daŭrigi tiun ĉi revortumaĵon, se antaŭe ni ne solvu la problemon pri la "kvalito teo­logia" de la Feino, kiu entenas la plej gravan el la enigmoj dissemitaj en ĉi diskutiga libro.

Oni bezonas tie ĉi sin gardi, pro tromemfida rapideco, de la risko de malkompleteco. Precize ĉar la Feino okupas la centron de la tuta ĉirkaŭtordita interrilato inter la patro kaj filo, kaj ĉar precize al ŝi oni atribuas ĉu inter ili fine renoviĝos interkonsento perfekta kaj definitiva, sen ke ŝi fariĝas iam la "tria membro" de la fa­milio, oni intuicias, ke ŝia simboliĝo povas nur esti samtempe kompleksa kaj unuece simpla. Ĉi personulo postulas de ni prilegadon, kiu ne rezignu, pro troa amo al enfakiĝo kaj sim­pliĝo, ne­niun eblan, eŝ se desimbolegeblan, signifaĵon.

Kiel unika virino de la rakonto, la bela Knabineto bluhara ŝar­ĝiĝas necese per la tasko simboli la "virinan principon", kiu preze­ntiĝas trairante la tutan agadon de la Savo, kaj evidentiĝas en ŝiaj multfacetaj manifestiĝoj.

Tutunue tiu miriga apero celebras la Dian projekton - pri kiu ni jam konsciigis en la unuaj paĝoj de ĉi tiuj prinotadoj - kiun la Revelacio tre eksplicite bildigas virine. Tiu ĉi estas la “Ŝaĝeco”, la virina principo, en kiun Dio edze enamiĝas kaj biblie "ekkonas" ekde la komenco de siaj verkoj: Ŝi estas Dia kaj eterna, same kiel ĉio troviĝ­anta ene de la senfina Esto, kaj estas samtempe, iam­aniere, "kreita", tio estas frukto de libera volo kaj de iu amo kiu, sen esti devigata, al Ŝi donas la ekziston. "Ŝi estiĝas kiel spegula reflekso de la ĉiutem­pa lumo... Ŝi formas amikojn de Dio kaj profetojn (Saĝ 7, 26-27)".

(Ĉipunkte de la ĉapitra komentero tre utilas, sed ne necesas, sin lasi kuntreni de la sugestio de la koncernaj teologaĵoj, sen kiuj, eble, oni perdas ion neelpensitan en la fabelo. Preterlasitaj, tamen, ili kompromitas la plenan komprenon nur ĉe fakulo).

Ŝi tamen ne prezentiĝas kiel la eble plej perfektigita projekto (koncepto profunde memkontraŭdira); sed la Ĉiopovulo fasci­niĝas de la aparta belo flagranta en Ŝi: "La Sinjoro de la tuta kreaĵo Ŝin amis (Saĝ 8, 3)". Tial Dio Ŝin elektas, Ŝin ekokupas, Ŝin posedas kun la tu­ta kreiva forto. Kaŭze de Ŝi, kiu en si mem identas kun la Dia esenco kaj samtempe estas "ad extra" (ekstra, verko agata de Dio ekstere de Dio mem) la vivanta radiko kaj unue­ciganta ĉiujn aĵojn, oni povas paroli pri la "unutotalo" kiel la unika realo sendube konkreta, en kiu partoprenas ĉiuj ekzistantaj estaĵoj: tiom ke neniu kreaĵo povus, eĉ nur koncepte, esti deŝirita disde Ŝi, sen ke aliiĝas kaj konfuziĝas la individua inteligente­bleco de la kreaĵo mem.

La konscio de nia popolo al Ŝi pensas kiam oni parolas pri "Pro­videnco" kiel "patrina principo" ame reganta niajn vivhazardojn kaj regulanta la fluon de la naciaj historiaj eventoj.

Ŝarĝite per kreiva forto, la "Saĝeco" ne nur konservis sian puran idealan staton, sed enveriĝis en la kreita universo kaj ko­men­cis travivi la vivon de la entoj, kiuj dependas, kiel eksteraj nuraj rilatoj, de la Supera Kaŭzo.

Ŝia unua konkretiĝo laŭtiĝas en la homa naturo de Kristo, kiu restadas per nerompebla ligilo kunigata al la substanca "Verbo" (= Logos = Vorto, Parolo, Racio, Filo) de la Patro. Eĉ la Filo konkeris tian na­turon per tia impeto kaj ĝin tiom mastrumas, ke li ĝin diece personigas kaj al si kunigas en la perfekta kaj definitiva ĉirkaŭpreno de la persona unuo.

Rezulte de tio oni deklaris, ke la ĉiela Regno similas al reĝo festanta edziĝon de sia filo (Mt 22, 2): en la enkarniĝo de la Difilo, la homa naturo konkretigas edzan donacon, kiu ĝin senrevene sanktigas kaj enkondukas en la nedireblajn sekretojn de la Dieco.

Sed la homa naturo de Kristo estas model- kaj cel- kaŭzo de ĉio: tial ĉiuj aĵoj persistas en Kristo, ĉiuj ekzaltas sianature lian gloron, ĉar ili en ĉiu el siaj stadioj transkribas iun difinitan kara­kteron de lia perfekteco. En li trovas sian modelon ĉiu homo kaj, pere de homo, ĉiu aĵo ekzistanta.

Kristo, krucumita kaj resurektinta, la "principo", la "unika mem­­starulo", la "ĉiosuperulo": “la unuenaskito inter la kreitaj kaj renovigitaj homoj, kapo de la eklezio (Kol 1, 15-20). Tiu eklezio fakte estas "lia korpo, la pleneco de tiu, kiu sin realigas tute en ĉiuj aĵoj (Ef 1, 23)"; tiel la Dia projekto plumarŝas al sia enveriĝo.

La eklezio, kiu estas la kreitaro mem invadita de la elaĉetiga kaj renoviga agado, estas do la Dia projekto pli kaj pli maturiĝ­onta ĝis la alveno "de la perfekta homo, laŭ la mezuro de ma­tureco de la pleneco de Kristo (Ef 4, 13)". Realaĵo renovigita, fariĝas ŝi mem (ŝi ĉar en pres­kaŭ ĉiuj etnaj kaj naciaj lingvoj eklezio e­stas indikata per inaj esprimoj kaj emfaze respektata tia iniĝo. Ndt.) kunkaŭzo de la renovigo; homaro savita kaj sanktigita, fa­riĝas ŝi mem, pro sia unuiĝo al la Savanto, saviga kaj sanktiga. Ŝi fekundeciĝas tial laŭmezure de sia edziniĝa unuiĝo: patrino de la novaj vivuloj, ĉar edzino de la nova kaj pli vera Adamo. Tial "vi­rina principo".

La feinaj karakterizoj taŭgege esprimas la eklezian realaĵon: la bela Knabino bluhara konturas kaj personigas la edzinon "sen­ma­kulan kaj senfaltan (Ef 5, 27)".


Bela: ĉar en Ŝi nenio malpura kaŝiĝas, ĉar sianature Ŝi ricevas el ĉio nur tion, kio estas sanktigita kaj sankta en la mondo: nome, kion objektive atingis la elverŝo de la Triunua vivo, depende de libera akcepto ne de la kreaĵoj, sed de la sola volo sanktiga de Kristo (aĵa sankteco); kaj kion atingis la elverŝo de la Triunua vivo en mistera dialoga ludo kun la libero de homo (persona sankteco).

Knabino: ĉar ŝia patrineco rilate al la "novaj vivuloj" estas vir­geca kaj estas estigata kaj subtenata nur per la reciproka amo, kiu ligas ŝin al la Difilo.

Bluhara: eble por substreki, ke ŝia vivo ne kompreneblas se o­ni iluzie rajtiĝas limigi ŝin per teraj kaŭzaĵoj dum ŝia vera kaj neelĉerpebla grando idas de la ĉielaj regionoj.

La eklezio, nome la nova Eva, virino sendifekta kaj fekunda, havas poste personan grandiozan realiĝon en la Virgulino Maria, signo kaj unua frukto de la eklezia agado, kaj, sub kruco de Jesuo oferbuĉita, unua kaj totala manifestaĵo de la eklezio mem. Senpene ni vidas en la fabela Feino, en la teksto ĉiam ine konceptita, admiregindan ekvidon pri la Dipatrino kaj la ties zorgado pri ni. La mem bluhareco milde altrudas al niaj okuloj la plej evidentan koloron de la Italaj Madonoj.


Kiel vidite, "la virina principo" praktikas, en la Savohistorio, fun­kcion unuarangan. Kaj ĉar ĉio estas parto de la unika plano, por ni facilas konkludi, ke la dialektiko mem de la seksoj ŝarĝ­iĝas, laŭ la intenco de la Kreinto, per tia mesaĝo, kaj parolas al ni samtempe pri Dia Providenco, kiu inas tre ofte en kristana literaturo, pri Kristo centro kaj senco de la universo, pri la eklezia mirindaĵo, pri la Virgulino Maria.

Ĉiu virino nin rememorigas - se ni kapablas rigardi - pri la Dia saviga volo kaj atentigas la kredanton pri la homaro alvokita sin doni kaj unuiĝi al la Sinjoro; ĉiu virino, se ne perturbas per sia vivo la puran kaj profundan signifon de la virineco per malŝpa­rego de la veraj valoroj, alvokiĝas reprodukti, eĉ se imitante ĉiam neperfekte kaj parte, la misteran sencon de la virga patrineco de Maria.

Al la teologia konsidero grave interesas, ke la Providenco, la homa naturo de la "Verbo", la Eklezio, la Madono, ne kom­pre­niĝu kiel realoj tute diferencaj kaj preskaŭ senligaj unu al aliaj: male pri tiaj necesas, ke ni prenu - kaj tion neniam ni forgesu - la vivigan unuecon kaj la reciprokan imanenton. Tiucele multe utilas mediti pri tiuj temoj, kaj asimile similigi ilin, kiel ni provis ĉi tie, al la "virina principo de la Savo", kaj tre utilas la intuicio elvokanta kaj unuecige reprezentanta tian konceptadon per la forto kaj elokventeco de iu unika simbolo, kiel al ni konsentis fari la bela Knabino bluhara.
Alvokite de la Feino, tuj deĵore ensceniĝas ĉe la kapkuseno de Pinokjo la plej famaj kuracistoj de la ĉirkaŭaĵoj.

La du unuaj, la Korvo kaj Noktuo, vervas aŭtoritatece, patose, sen­konklude pro kontraŭaj diagnozoj. En ili la aŭtoro figurigas, duon­mokece, la sciencon kaj ties nepotencivon resanigi la verajn malsanojn de la homaro. Fakte, de tia scienco esplorita kaj obje­ktigita, homo ŝajnas io mekanika kaj dispartigebla; serve sub ĝia dispeciga lumo, la homa mistereco malaperas, sed malaperas ankaŭ la homo: tiu ĉi estas analizata tra ĉiuj fibroj kaj tra ĉiuj biologiaj kaj psikaj profundecoj kaj ignorata pri spirita konsisto, kaj fine kaprice unuecigata: tiel la homo estas similigata al pupaĉo talente kaj lertece malmuntata kaj rekonstruata.

La scienco sukcesas koni ĉion, sed kial ekzistas la tia pupo kaj kio lin distru kaj kia kreitulo li devas fariĝi, ĉi tion la scienco ne ka­pablas kapti. Ĝi akomodas ĉion, valorigas ĉion, sed la "malsa­no de la ekzisto" - la ekzisto kiel signifomanka evento - per scien­caj kuraciloj graviĝas pli kaj pli. Tiele rigardata, la scienco, ekzaltenda kiel la plej spektakla venko de homo sur la aĵoj, fariĝas ankaŭ lia pli amara malvenko.
La tria kuracisto, la Grilo, ne atentas la klerajn diskutojn de la kolegoj; ĝia diagnozo ne similas tiujn jam diritajn, ĝia terapio diferencas de tiuj de la aliaj. La homa espero disradias el severeco de ia konscienco allogiĝanta nek per virtuoza parolado pri devojigantaj temoj nek per teknikaj artfajraĵoj, sed eniranta rekte la pro­bleman nukleon, rivelante al paciento lian kompletan ekzistaĵan mizeron kaj al tiu proponante la necesajn ŝanĝojn.

Ekaŭdiĝis, en la ĉambro, sufokata sono de suspiroj kaj plorĝe­moj: la saviĝo trovas sian startpunkton en tia konscienco, kiu sin renversas ĝis larmoj, ankaŭ se instinkte ni preferus iun, kiu defendu, indulge sen­kulpigu kaj komplezeme kompliciĝu.

Ne tia konturiĝas en komunaj paroladoj. Kio akiras nomon de konscienco kaj ofte publike alvokiĝas de oni, tio similas plejofte internan publikulinon, kiu adaptiĝas rapide, kiu ellernas frue la avidojn de sia tirano, kiu haste lernas ruze uzi la direndajn vor­tojn, perceptas la anoncendajn juĝojn, la akirendajn konsen­tojn. La konscienco, kiu ne servu al la vivanta Dio, kies ne traserĉu ĉiuhore la volojn por al tiuj ĉi konformiĝi, morte paliĝas kaj kune baldaŭ mortas la malsana homo, al kies kapkuseno ĝi estas kunvokita.


Ol dresata konscienco, multe pli valoras la sciencaj diraĵoj. Kondiĉe, ke ili ne estu prenitaj kiel elĉerpaj respondoj pri vere ho­maj esplorendaĵoj, ili damaĝas neniun kaj iufoje sukcesas su­flori kelkan fajnecan veron.

Tiom la sentenco de la Korvo: Kiam la mortinto ploras, estas signo, ke li estas sur vojo de resanigo, kiom tiu de la Noktuo: Kiam la mortinto ploras tio estas signo, ke li bedaŭras morti, estas grandavaloraj intuicioj, kiuj tuŝas gravajn spiritajn leĝojn.



Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   14   15   16   17   18   19   20   21   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə