Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə19/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   15   16   17   18   19   20   21   22   ...   35

Ĉapitro 17


Pinokjo manĝas la sukeron, sed ne volas trinki laksigilon; kiam tamen li vidas la enterigistojn, kiuj venas por lin forporti, tiam li ĝintuj trinkas... Li diras mensogon kaj por puno lia nazo kreskas.


LA "PRINCIPO SAKRAMENTA" EN LA SAVHISTORIO


Tuj kiam la pitoreska kaj senkonkluda konsultiĝo finiĝis, la Fe­ino decidas okupiĝi persone en la resaniga laboro. Ŝi preparas per siaj manoj medikamenton, fluidigante ian blankan pulvoreton en duonglaso da akvo, kaj poste rigidmienas minace, por ke la naŭzite veblovanta Pinokjo ĝin trinku.

Ŝi sukcesas nur helpiĝante, krom gentileco kaj sukeraj buletoj, per timigaj metodoj kaj enscenigoj, aperigante la kvar nigrajn kuniklojn kiel inko, kiuj estis portantaj surŝultre malgrandan ĉerkon. Fine saniĝinte, la marioneto agnoskas sian malpravon kaj ŝvebigas rimarkon, kiu iele koncernas nin ĉiujn, almenaŭ se ĝin oni rilatigas al la malfeliĉoj de la animo: Ni pli timas la kuracilojn, ol la malsanon.

La meditado pri tiu fakto povas elverŝiĝi ankoraŭ de la antaŭa ĉapitro. La saniĝo de homo, kiel jam vidite, ekmarŝas el la bruliganta ju­ĝo de la sana konscienco; sed sine de la sola konscienco ĝi ne maturiĝas.

Homo kapablas ruiniĝi per si mem, sed per si mem li ne kapablas saviĝi. Per la nesubstituebla rekono pri la faritaj eraroj komenciĝas la releviĝo, sed tio ne sufiĉas. La katolika ortodoksio agigas, ene de la resaniga procedo, la neanstataŭeblan ĉeeston de ia kondiĉo, kiu al la mo­derna homo povus ŝajni malagrabla.

La pento kostas multe da pezaj paŝoj kaj amaraj glutoj; sed, laŭ­sper­te, ĝi memstare procedas el la vola ago de la animo. Tial mia rango de unika estro de miaj agoj daŭrigas ne esti defrotata.

Male tre doloras rekoni, ke mi ne sukcesas resanigi min mem, eĉ per la plej laciga kaj multekosta je internaj animskuadoj. Kaj tio ĝuste deklaras de la "sakramenta principo", pri kiu ni nun ektraktos.

La Grilo-Parolanta ne sufiĉas, bezonatas ankaŭ la Feino.

La Feino, reviviginte la Grilon ĉe la kapkuseno de la mortanta marioneto, tuj ĝin transcendas kaj intervenas rekte, pretigante la sa­nigan kuracilon.

Ĉu iu Feino, kiu sin montras kapabla produkti la plej fantaziajn mirindaĵojn, bezonas agi nur per kuracilo? Ĉu ŝi ne povus sanigi Pinokjon per kareso de sia mano aŭ voĉa sono aŭ ankaŭ per nevidebla decido de sia volo? Abstrakte rezonante, ni pensas, ke ŝi kapablus.

Tamen la Feino ne rezignas pri rimedoj tiom neŝatinda kaj hejme­ca kiel la misteraj pulvoretoj, per kiuj iam, saĝaj kaj okulvitraj apote­kistoj defendis nian infanecon kontraŭ febroj, antaŭ ol iliaj kaŝitaj laboratorioj fariĝis magazenoj de sigelitaj skatoletoj tute perdantaj tiele la arkanan ĉarmon. Ankaŭ Jesuo por sanigi la dena­skan blindulon knedis koton, el polvo kaj salivo, ŝmirotan sur liajn okulojn. Jen lasakramenta principo”, per kiu la viviganta agado, kiun la Patro starigas pere de Kristo, en la spirita regno, kiu estas la eklezio, pasas tra la plej simplaj kaj komunaj realaĵoj de la mondo, kaj al ni, kiuj volus juĝi ĉiun estaĵon, estas postulate kliniĝi por ricevi la Dian vivon el akvo, el oleo, el pano, el vino, el vorto.

Provokas reagajn dubojn tiu principo kiu, senĝene akceptite de la mediteranea kulturo empirie objekteca kaj materieca, jam iomete vundas la pensmanieron de la moderna homo, preferanta sin konvin­ki, ke ĉiu decida evento de la spirita vivo indas disvolviĝi totale kaj ekskluzive ene de la konscienco. Pinokjo, pro naŭzo ribelanta kontraŭ la akvesolvita pulvoreto kaj baraktante kontraŭ la neceso resaniĝi per tiu kuracilaĵo, sendube enviciĝas inter marionetoj post-Kantanaj.

Sed la sakramenta principo, kiu al ni malmulte plaĉas, plaĉas multe al tiu, kiu sola povas nin savi, eble pro tio ke ĝi taŭge aludas al lia sento de humoro. Li probable amuziĝas vidante, ke por transformi sian koron iu devas ne nur trabarakti sian problemaron ene de la spirita tribunalo, sed ankaŭ lavigi al si la kapon per la bapto kaj ŝmirigi sin per la konfirmacio, aŭ ankoraŭ pli akre, kiam li plezuriĝe asignas homon ĉefo kaj savanto de la anĝeloj.

Ja la sakramenta principo povas esti distordata ĝis fari, ke de ĝi as­pektu magia konceptado, kiu sklavigus homon al aĵoj, gestoj, parolaj formuloj. Sed inter magio kaj sakramento la diferenco flagras: en la magio homo klopodas klinigi al si Dion mem per rimedoj multege mi­sproporciaj; en la sakramento homo submetiĝas por agordi sian in­dividualistan kaj arogantan volon al ĝoja ludo de Dio, kiu decidis levi la plej humilajn kreaĵojn al la indo de savodonaj iloj por la plej alta kreaĵo.

Neniu el la du principoj, tiu de la libera kaj persona adhero de la kredanta koro kaj tiu de la home neefikaj gestoj, kiuj por ni ŝar­ĝiĝas per Dia riĉeco, povas esti altrude ekskluzivigita tiel ke unu forigu la alian. La vero estas, ankaŭ ĉi tie, "katolika", nome ĝi severas pri la ar­bitraj ekskludoj: ni povas nin difini kristanoj nur se ni plurestas fidantaj en tiu dirinta: "Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita (Mk 16, 16)".


Kiu sukcesas trapenetri la fabelan vualon, tiu ĉi komprenas ankaŭ la rolulojn en la sakramentaj agoj: la subjekto estas la "virina prin­ci­po", nome la eklezio, kiu ree prezentas kaj plilongigas la homecon de Kristo, la Difilo krucumita kaj resurektinta. Tial ĝi posedas efikon, kiu superas la homan substituanton kaj proporciiĝas prefere al la efika potenco de la Elaĉetinto, kondiĉe, ke la homa substituinto fariĝu intence eklezia instrumento.

Kompreneble, la sakramentoj - la oleo kaj la vino, per kiuj la Frem­dulo, deĉevalinte, hodiaŭ mizerikorde kuracas la vundojn de la malfeliĉulo dolore velkanta sur vojrando - neniom utilos kiam ni loĝos kun li, en lia patrujo, kiu estos ankaŭ la nia: la sakramenta epoko - epoko, nome, de la Dia riĉeco fluanta el senefikaj vortoj kaj signoj kaj gestoj - ĉesos kiam la rekta interkomunikiĝo pleniĝos sen­vualiĝante, kaj ĉiu nia ulcero cikatriĝos por ĉiam.

Pro siaj esencaj koneksiĝoj kun la eklezio kaj Kristo, la sakramentoj havas kaŭzivon, kiu aspektas neklarigebla al tiu, kiu elradikigas ilin el la viva kunteksto de la "unutotaleco" kaj serĉas en ĉi tiuj mem adekvatan pravecon de iliaj, per dia volo aneksitaj, virtualecoj. Neniam pli ol en tiu okazo la teorioj de majstro Ĉerizo senvaloriĝas: pro la sakramenta principo, aspergo estas pli ol aspergo, oleado estas pli ol oleado, mansurmeto estas pli ol mansurmeto. Tiel investite je Dieca forto, tiuj realaĵoj transiras sian ennaskan povrecon leviĝante al la valoro kaj efiko nemezureble plej grandaj.
En ĉi tiu ĉapitro aperas ankaŭ la temo pri la mensogoj de Pinokjo kaj de la fama kreskanta nazo.

Pinokjo mensogas nekonstitucie. Al la Vulpo kaj al la Kato, ekzemple, li diras ĉiufoje aferojn laŭvere. Al ili konfidas tre sincerece, ke li posedas ĉiam la ormonerojn. Li rezervas la malkonfidon ununure al la Feino: la mensogon li aranĝas nur por ŝi, kiu kun senfina pacienco lin savis de liaj kapricoj kaj de morto. Li ellasas al la naivuloj la tro rektan vojon de la sincereco, sed fine trompiĝas kaj tanas al si la haŭton.



Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   15   16   17   18   19   20   21   22   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə