Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə2/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   35

ENKONDUKO


KIU INFORMAS LA KOMPLEZAN LEGANTARON PRI LA ORIGINO KAJ INSPIRA IDEO DE LA JENA KOMENTARIO KAJ PETAS IAN KRISTANAN KOMPATON
Pri mia unua renkonto kun Pinocchio (ekde nun: Pinokjo) mi memoras ekzakte la daton: la sepan de decembro 1935.

Italio, kiu unu jardekon pliposte estos malkovrinta en si mem an­tikvan kaj universalan altiriĝon al la "rezistado", tiujn monatojn unua­nime klopodis forĝi al si konscion klaran kaj fieran pri imperiaj destinoj de sia popolo.

Mia patro, male, preferadis hejmecajn glorojn - kiuj estis pli el­pro­vi­taj en ĉiuj tempoj - kaj, rutine ĉiujare, tiun tagon min kondu­kis al sankta Ambrozio. Mi min revidas promenanta sub la enirejo de An­sperto, feliĉa en glacia kaj pikanta mateno, kun mia mano en la forta kaj malglata lia mano. Unue, iu mallonga omaĝo al la e­pis­kopo, kiu la unua aŭdacis fiksi kelkajn limojn al la imperiestra aŭtoritato, poste jen la plezuro amasiĝi inter polanoj tra buntaj kaj plenvoĉaj budoj.

Tiun ĉi fojon, krom kelkaj statuetoj por densigi mian kripon kiel okazis ĉiujare, mia patro aĉetis al mi ankaŭ la unuan libron de mia vivo, kvazaŭ volante rekoni preskaŭ oficiale leglertecon de mi nede­lon­ge akiritan. Kaj tial alvenis en miajn manojn malmultekosta ek­zem­­plero de "Le avventure di Pinocchio", ĝuste.

Tiel la fatala marioneto eniris mian vivon, kaj tie restis seninter­rompe. Miajn rilatojn tamen kun Pinokjo, dum infanaj kaj adoleskaj ja­roj, grincigis nemaloftaj psikaj reagoj pro ne tute konsentaj repri­pensoj.

Mi ne povis ne fasciniĝi de tio ĉi: intriga viveco, fantazia abun­d­eco, eleganta simpleco de la rakonto emanadis tian allogon ke, kvan­kam ne min persvadante profunde, min altiradis kaj ligadis.

Sed el la libraj latentoj blovetadis io teda, kiun ankoraŭ hodiaŭ mi nefacile eksplikus. Eble la sekeco de Toskana lingvaĵo, kiun ni suk­cesas admiri ja sed ne ami, ĉar tie nek ŝprucas la abundo de humoroj kaj gustoj nek elsaltas tuj al la okuloj "multaj el la ka­ŝitaj ideoj", kiuj igas gustohava kaj viva, laŭ ni, "la frazon redaktitan de homo je delika­ta sentemo", laŭ fama difino pri nia verkisto. Eble la ironio malpeza, iom fremda, gaja, en kiu Collodi (Kollòdi) envolvas ne nur la rakontitan historion kaj ties marioneton, sed ankaŭ la nesingardan leganton; ironio, kiun ni ŝatas, sed kiu - por “Lombarda" palato - ne sufi­ĉe spicita per tia kompato, sen kiu, al ni ŝajnas, ke ne ekestas vera hu­moro. Kaj tio, kvankam ni konscias, ke la humoro sporade disfloras en arton, ĉar ĝi devas kunmeti en unu solan tavolon de la menso apartiĝon kaj partopreniĝon, objektivecon kaj kunvolviĝon, transcendecon kaj imanentecon; afero kiu sukcesas nur ĉe Dio.

Min stumbligadis precipe la trapetolanta predikista moralismo, kiu eĉ elaĉetita iome kaj iel de nekonvencia sinteno, tedigas al mi la tutan rakonton kvazaŭ la predikaĵoj de la Grilo-Parolanta simulus trudemecajn edifaĵojn de mia sinjorino instruistino.

Se mi demetadis la libron, ĝin longe neglektante, min subtile tu­ŝadis iu nostalgio, foje vestiĝanta per konscienco-riproĉo. Se al mi ĝi reenmaniĝadis, mi denove ekkoleris ribelante kvazaŭ mi de­vintus toleri la paroladojn tro senŝirme edifemaj de sensperta edukanto. Kro­me, mi eĉ ne certis, ke la edukanto seriozas kaj ne mokas, krom siaj disĉiploj, eĉ siajn proprajn instruaĵojn.

Adoleskulaj pensoj ja, tiaj, kiajn, eĉ pli nekontrolitajn mi estontece estos renkontinta ĉe homoj kiuj delonge estis superintaj adoleskaĝon, kiam oni ekkulpigis la Collodian libron pri ne nur afekta mora­lismo, sed ankaŭ pri kompliceco kun aŭtoritatecaj kaj subpremaj e­du­kprincipoj de la burĝa socio, pri timiga pedagogio kaj precipe pri sadismo; same kiam, inverse, oni ekmalmaskis el ĝi sociajn mesa­ĝojn, kritikojn kontraŭ la tiama “vivsistemo", kaj an­­koraŭ la dialektikan materiismon: aŭ antaŭ nelonge oni eĉ klopodigis, por ke elfosiĝu, per psikanalizaj sondiloj, subkonsciaj erotikaj enkaptiĝoj1.

Adoleskulaj pensoj ja, jes: sed estis miaj, tial al mi ŝajnis juste ilin registri en tiu ĉi jam senvole fariĝonta spirita taglibro.

Iun nedatitan tagon de mia juneco, komprenado sparkis mia­mense kaj mi eksciis. Mi kredis eltrovi, ke la rakonto entenas ano­ncon ja jes, sed ne, same kiel mi jam opiniis ĝis tiam, iun ambiguan mesaĝon moralume afektan kaj ŝablone admonecan: pli ol sugesti kondutregulojn, la libro malkaŝas la veran naturon de la universo; ĝi ne diras al mi intence kaj rekte kiel mi devas agi, sed ĝi senhezite priskribas la mondan kaj homan historion: ĝi ne pretendas konsili al mi: ĝi preferas provizi al mi komprenkapablon. Sub la fabela vualo, ektravidiĝis klarega kaj difinita doktrino, kiun la humiluloj de ĉiam konis kaj amis. Trans la sinsekvo de la eventoj elfadeniĝantaj unu de la sekvanta, aspe­kte laŭfantaziaj, mi ekvidis aĵo-vidadon aŭ mond-konceptadon sen­dube la plej altan kaj popularan, la plej pensigan kaj satigan, la plej riĉan kaj simplan, la plej vervan kaj logikan, kiu iam superverŝis la homan ĉiutempan menson.

Pri Pinokjo, aŭ pli precize, pri katolika ortodoksio: jen la hipotezo, kiu iom post iom estis min persvadanta kaj redonanta al mi fine pacigitan kaj ĝueblan legadon de tiu ĉi eksterordinara verko.

Al tiu ĉi, fakte, en estontaj jaroj mi ŝuldiĝis je originala intuicio pri la kapabloj de la defalinta homo, kaj ĉi tiu helpis min doktoriĝi laŭ teologio per disertacio, kiun eble neniu, mi suspektas, le­gis sed ĉiuj laŭ­­­dis. Mi devas, do, konfesi tie ĉi, post multe da jaroj, mian dependon: ĉiu novaĵo en mia doktoriĝa verko estis tute rabita de Le avventure di Pinocchio. Mia merito, plibone mia laboro, estis la traduko de la konceptoj el la seke alloga prozo de Collodi al mia hirta kaj peniga lingvaĵo, esperante, eventuale, instigi iun teologon al la legado kaj komprenado de tiu misterplena verko. Pinokjo aŭ pri katolika ortodoksio: tiu estis tezo mia, sed kion pensus Collodi pri ĝi?

Kiel sciate, el junulecaj jaroj traŝoviĝas ĉiam iomete da aroganteco: tiun tempon, la demando ŝajnis al mi tute sengrava. Kial interesiĝi pri la opinio de aliulo? Se Collodi ne kapablis rigardi ĝis la profundo de sia rakonto, tia anomalio, tiuokaze, pliurĝigis, ke iu ŝiru la signifon de la libro kaj senvualigu fine la enigmon de la logo, kiu tujtuje kortuŝis homojn. Mi, partianiĝante por la marioneto, opiniis, ke fine alvenis la preskaŭa revenĝo: Pinokjo, sukcesante diri ion pli ampleksan kaj kongruan ol kion antaŭvidis kaj volis la aŭtoro, senkompate redonis la ironiaĵojn al sia ironia kreinto.

La junulecaj impertinentecoj - oni scias - estas ne indaj je tro multe da serioza atento. Al junuloj oni povas indulgi - ĝis prudenta limo - ankaŭ hzardajn strabajn asertojn, des pli ke, kiel ĉikaze, ili povas ŝprucigi iun verecan fajreron.

Dezirante prizorgi kaj subteni tiun kompatopetan sintenon, mi pro­vos elirigi koncize la fruajn antaŭsupozojn de tiu junula interpretado pri Pinokjo. Kiam "la historio de la marioneto" ekaperis popece en "Giornale per i bambini" (ĵurnalo por infanoj) redaktita de Ferdinando Martini, nia duoninsulo ne delonge jam atingis preskaŭ komplete la politikan deziritan unuecon. Ĉio aranĝiĝis en la daŭro de dek unu jaroj, precipe pere de grafo Cavour (Kavoùr), al kiu iru la admiro, kiun oni ŝuldas al la celinto kaj sukcesinto, dum aliloke oni rezerve taksu la farindecon de la atingaĵoj kaj rimedoj.

"La unika granda diplomatiisto... - verkis Dostojevskij en 1877, sed lia voĉo tiam ne blovis sur niajn orelojn - estis grafo Cavour... La itala popolo sin sentas deponprenanto de iu universala ideo kaj kiu tion ne scias, tiu ĝin intuicias. El la scienco kaj el la itala arto ĉiu­flanke svarmas tia granda ideo. Nu kion akiris grafo Cavour? Iun malgrandan duarangan regnon, kiu ne gravas en la mondo, senambicia, burĝeca".

Vere, el la konfuzegoj de la itala politika Risorĝimento (= Releviĝo) - al kiuj la italaj gentoj asistis kun la sama intereso, kiun ili ĉi­am nutris por la aventuroj de la "sinjoroj", mastroj fremdaj el la po­pola vivo - naskiĝis certe la unuigita ŝtato, neniel tamen formi­ĝis nacio memkonscia kaj konkorda pri la valoroj, ĉirkaŭ kiuj kreskigi la vivon. La okcentjaraj ribeladoj - inspiritaj preskaŭ eks­klu­zive de ideologioj fremdaj al la konvinkoj kaj sentoj de nia popolo - fakte humiligis ĉiel la katolikan ortodoksion, per kiu esti­ĝas la unika mondkonceptado rekonita kiel propraĵo kaj komunaĵo de ĉiuj italaj popoloj. Kaj la katolika ortodoksio, misformigita en publikaj kaj oficiale kulturaj prezentadoj, rikane ridindigita kiel regresema, snobe kaj malŝate rifuzita de la superreganta "kulturo", ekde tiam kaŭriĝis, mi memdiris, en la konscienca profundo, atendante pli favoran tempon. Tial la unuiga procedo riskis senefikigi, en la socia vivo de la italoj, la solan elementon - krom la vasta prefero al la pastasciutta (= senbuljonaj pastaĵoj) - kiu de Alpoj al Sicilio iel nin unuecigas.

Preskaŭ bildo, videbla de ĉiuj, de la perforto misformanta nian plej aŭtentikan tradicion, la placoj de niaj urboj - kie ankoraŭ eblas miri pri la grandeco kaj genieco de la lasta Mezepoko, de la Renesanco, de la Katolika Reformo (Kontraŭreformacio laŭ pi­gru­­loj) - suferis tiuperiode pro mo­­­numentaj masonaĵoj kulminantaj per barbaj kaj lipharriĉaj skul­ptitaj personuloj ofte rajdantaj; monumentoj nenion plenumantaj krom - jen mia fieca nerespektemo! - rememorigi al la malaten­tuloj la antikvajn meritojn de la ĉevala specio avantaĝe de la homa promocio.

Italio laŭlonge de la dua duono de la lasta jarcento remuntis sian po­litikan reunuiĝon elspeze de sia propra animo. Klariĝis al mi sekve kial, ekde la lando-unuigo, neniu voĉo leviĝis inter ni, kiu havu ion e­ternan ellernotan de homoj kaj sukcesu fariĝi aŭ­skultinda de la tuta homaro, krom la voĉo de Pinokjo.

Collodi havis koron pli grandan ol siaj konvinkoj, profetan intui­cion pli altan ol sia politika konceptado. Tiel li povis komunikiĝi, eble senkonscie, kun la kredo kaj aspiroj de siaj patroj kaj kun la vera filozofio de sia popolo.

La ortodoksio, kiu ne povintus superi senmaske la cenzurajn baraĵojn de la tiutempa diktatoreca kulturo kaj de la konscia konscienco de la aŭtoro mem, fabelvestite erupciis el la anima subkonscia profun­deco kaj laŭtresonis sentime. En tiu fabelo la italoj instinkte rekonis sian ĉiaman kanzonon kaj ĉiulandaj homoj perceptis nekonscie la ĉifratan ĉeeston de iu universa mesaĝo.

Mi ekvidas, ke post tiuj klarigoj mia bezono esti komprenata kaj pardonata eble kreskos. Kompreneble, junuloj ankriĝas en tromemfida pozicio, eĉ kiam tiu ĉi malmoderas kaj kolerigas, kaj ili pene nu­ancas supozitan eltrovon.

Jen tamen ankoraŭ du temoj - tute malsamaj inter si - kiuj, laŭ mia tiama juĝo, estus povintaj fortigi tiun novigan tezon.

Unuavice, kiel konfirmo de tiu nekutima filologia legado, sugest­anta ion romantikan kaj kune freŭdisman, al mi ŝajnis scipovi indiki literaturan ĝenron de la rakonto: ĝi estas iu speca revo - a­pertokule i­m­­a­gita de profeto avantaĝe de la nacia komunumo - kie elementoj samtempe realismaj kaj superrealismaj, same kiel en ĉiuj sonĝoj, interplektiĝas kaj kunvivas senstreĉe; kie fizikaj dimensioj mem de homoj, bestoj, aĵoj, kaj respektivaj proporcioj, ŝanĝeme varias, kiel en sonĝoj, sen ke iu miru pri tio; kie la plej gravaj personoj - Pinokjo, la Feino, la Grilo-Parolanta - povas ankaŭ morti, sed ili pro tio ne ĉe­sas ŝtelume reaperi, kiel obsedantaj inkuboj. Sonĝo, kiu elkoviĝis en la subkonscio de la aŭtoro kaj de nia popolo - kien arbitra filozofio ĝin kripligis - la sama vivo-konceptado, kiun iam ellaboris Francisko el Asizo, Tomaso el Akvino, Dante Alighieri; aŭ, por sin turni al pli­pro­­ksimaj tempoj, la sama vivo-konceptado de L. A. Muratori, G. B. Vi­co, A. Rosmini, A. Manzoni: nome el inter la famegaj italoj, la ero plej solida.

Precize pro tia sia sonĝnaturo, la rakonto ŝanĝiĝas per strukturo kaj signifo de siaj detalaj partoj, kaj foje ĝi prenas aspekton de parabolo (kies tuteco esprimas ideon sen ke la unuopaj verkelementoj ŝar­ĝiĝu per detalaj mesaĝoj) alifoje de alegorio (kie ĉiuj detaloj havas ion por diri) aŭ de ludema fantazia konstruaĵo (el kiu oni ne povas el­tiri alian sencon krom la simpla plezuro de la inventado).

La dua konfirmo al mi devenas el ĝia simileco kun la ĉefverko de Ariosto, la plej konvinkiga el multaj parencaroj literaturaj aŭ popularaj (vidu " I Promessi Sposi" kaj " Il Teatro de Stenterello"), kiujn oni atribuis al tiu ĉi libro; kiu mirinde toleras ĉiujn alprok­simiĝojn kaj interpretojn, glatige rivelante tiajn dikecon kaj fortikecon, kiajn okulfrape ĝi ne vidigas.

La du poemoj egaltaksiĝas pro la feliĉa kaprico de la okazantaĵoj, pro la ĝojo sin fordoni al neelĉerpebla kaj satiga fantazio, pro la ironia rideto pri personoj, kiuj - ankaŭ en "Orlando Furioso" (Orlando Furiozo) - pli ol ostakarnaj kreaĵoj ŝajnas precize mario­netoj agantaj kaj babilantaj nur por distro de la spektantaro kaj, eĉ pli, de la poeto mem.

Escepte de tia tre notinda simileco, okultrafas ankoraŭ plinotinda malsimileco. La Ariosta poemo posedas nek necesan komencon nek strukturitan finon: la kurteno povus leviĝi kaj malleviĝi, en kiu ajn momento ne difektiĝante pro tio la komprenado de la verko. La puŝo naskiĝas el la subkomprenita mondbildo, la sama funde de la helena antaŭkristana kulturo: historio teksas senfinan tolaĵon kiel tiun de Penelopo, kiu povas ĉiam karusele rekomenciĝi denove. Male, la Collodia verko havas ekon, kiu estas premiso kaj fonto de la tuta elvolvo (kreiĝo kaj fuĝo de la kreinto); eventon intense draman, kie la libera decido pendolas inter du destinoj; transtempan solvon (nome, reveno al la patro kaj transnaturiĝo): sed tio koincidas, sen iu ajn racia dubo, kun la nekonfuzebla kaj nereduktebla koncepto pri historio, kiu nia kulturo akiris el la kristana Revelacio.

Tial proksimume tiamaj enpensaĵoj miaj, pri kiuj mi hodiaŭ ofte akuzas malgravigojn de mia juna aĝo.

Ke tiuj estu aŭ ne estu objektive defendeblaj, al mi nun ŝajnas ne tre grava problemo: kondutante kvazaŭ tio ĉi verus, mi ankoraŭ foje konsentas al mi kadencigi ĉiutagan meditadon, flankenlasante asketajn kaj mistikajn verkojn, sur "Le avventure di Pinocchio". Kaj mi a­vantaĝas ne malmulte.

Tiel tagon post tago naskiĝis ĉi modesta komentario.

Mi scias, ke mi ne la unua interniĝas en la teologian legadon pri Pi­nokjo kaj esperas ne resti la lasta. Kompanio de meritplenaj personoj impetu, kiam oni trairas vojon kontesteblan kaj malmulte vizititan. Ja kelkaj povus brueti, ke la teologia ekzegezo devus prizorgi librojn de la Sanktaj Skriboj aŭ de la Patroj. Kaj la sugesto estas sendube aprobinda.

Oni observu tamen, ke, tiujn ĉi tempojn de nebridebla specialigo, la heterogeneco disiganta la komentarion disde la komentita teksto ja avantaĝas per ŝatata prudento: nek la teologoj kaj la profesiaj bibliistoj nek des malpli literaturistoj devus senti sin provokataj. Tiel mi esperas, ke tiuj paĝoj superu akuzon pri nekompetenteco kaj facilanimeco; ili tion superu ne pro manko de difektaĵoj, sed pro manko de senindulgemaj kaj interesitaj kulpigantoj.

Aŭ eble ilin mallaŭdos ĉiuj: meritita puno por tiu, kiu emas troruziĝi.


Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə