Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə20/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   16   17   18   19   20   21   22   23   ...   35

Ĉapitro 18


Pinokjo retrovas la vulpon kaj la Katon kaj iras kun ili por semi

la kvar orajn monerojn en la Kampo de la Mirakloj.


LA KOMENCAJ VALORAĴOJ DE LA SPIRITA VIVO


Liberiĝinte de la korpa ĝeno kaj sanefike humiligite pro la kutimo mensogi al tiuj, kiuj lin amas, la marioneto, nepacienca por revidi Ĝe­pe­ton, permespetas iri renkonten al tiu ĉi. Sed li denove falas en la reton de la Vulpo kaj Kato kaj ĉifoje atingas kun ili la landon de Barbaĝiannoj kaj Akkiappaĉitruloj, kie enfosas - en la Kampo de la Mirakloj - la altvalorajn monerojn.
Por ĉirkaŭbraki la patron, sufiĉus, ke Pinokjo sin limigus ne fo­riri el la domo, jam amika kaj gastama, de la bluhara Feino.

La rendevuo okazos tie ĉi, en la “domo de la Dio Vivanta... kolono kaj fundamento de la vero” (1 Tim. 3, 15). Se oni ne fo­riras el ĝi, la renkonto ne povas manki: Antaŭ noktiĝo li estos tie-ĉi.

Sed la domo estas malvasta, la feinoj - kiuj ĉiuj malagrable kutimas moralumi - enuigas, dum Pinokjo malpaciencas. Li amas la priser­ĉ­a­don: ankaŭ por li, same kiel por la moderna homo, la esplorado en la arbaro monduma de duboj kaj neadoj allogas pli ol la trankvila komuneco kun la vero en la varma loĝejo de la filoj de Dio.

Certe li ĉiam grincas en la ligna naturo, li daŭrigas stati en la mizera marioneta kondiĉo: tio iom komprenigas la ĝenon loĝi flan­keflanke de la Feino, dum la atendo de la patro. Lia povreco tamen estas mildigata de la kvar oraj moneroj kiuj, kvankam ne transdonantaj la ekzistencialan riĉon propran de la transnatura stato, ili estas io pli ol la vestetoj je florumita papero.

Kvar oraj moneroj, kvar valoraĵoj por la spirito: neniu homo, ĉe la komenco de la racia vivo, mankas je tiaĵoj. Ili similas via­ti­kon, per kiu la Dia mizerikordo ekipas tiun, kiu vokiĝas filiĝi, kvazaŭ anticipo de la Dia lumo, kaj ĉiukaze helpo necesa por daŭrigi en la vojaĝo direkten al la Regno. Temas pri trezoroj, kiujn la filoj posedas plenrajte kaj tre abunde, donacitaj kiel in­koativa doto ankaŭ al tiu, kiu ne jam atingis al filan kondiĉon.

Ili estas: la konvinkiĝo pri la racieco de la realo, ia scio pri Dio, iu fidema deziro rilate la justecon, ia komenca amkapablo. Ĉiu homo ilin daŭre trovas en sia sako, se mem ne iras fordiboĉi en la lando de Akkiappaĉitrulli. Ili estas tial valoroj aŭtentaj kaj be­zonataj, sed malfacile konserveblaj se oni tro indulgas resti marionete ribela kaj ne decidiĝas finfoje reveni al la Patro.

Ĉiu el ili meritas iom da komenta atento.
“La konvinkiĝo pri fundamenta racieco de la realo” - ankaŭ se ka­­ŝa kaj dementita de mala sperto - estas prerogativo antaŭkondi­ĉa kaj nerezignebla por ĉiu vera ago de la spirito: ĝi estas im­pli­cite asertata ĉiufoje kiam oni intreprenadas pensi, esplori, paroli, agi.

Ĝi estas la mensa risorto kiu, se ne difektita, nin taŭgigas plenumi kun plena racieco la transalton de la kredago kiam - konklu­dinte ĉiun esploran procedon kaj fininte ĉiun internan vagadon - ni estas devigataj elekti inter la rekono pri Dio kreinta mon­don celantan mistere al sia filo homfariĝonta kaj krucumota kaj resurektonta, kaj la certiĝo pri la perfekta absurdeco de la universo.


Kun “la scio pri Dio”, kaŭzo kaj celo de ĉio, ĉiu homo startas. La katolika ortodoksio nin instruas, ke la homa racio adekvatas, per intrinseka proporcio, por certece malkovri la ekziston de la Kreinto; kaj konkrete neniu startas vere kaj komplete ateista.

Ĝi estas la komenca ekbrilo nin stimulanta al la serĉado de la lumo. Temas pri panpeco da vero nin fortiganta, por ke ni fine su­kcesu atingi la celon. Se oni plu marŝas tiudirekten, por oni ne mankas aliaj kaj pli substancplenaj porcioj de tia esenca nutraĵo. Se oni devojiĝas, jen malsato, nutraĵmanko, la inanacio de la spirito.


“Ia fidema deziro rilate justecon”: deziro pri la vino forta kaj ebriiganta de la absoluta justeco kun la fido, ke kelkloke ekzistas lando aŭ epoko, kie tiu ĉi prosperas, estas kio faras el homo nelacan luktanton kaj malebligas, ke li rezignaciu kaj kontentiĝu per akvoriĉaj solvaĵoj de justeco je malalta grado, kiujn ĉiu homa socio apenaŭ kapablas liveri al nia soifo... kiam ne okazas, ke ni trinku, etikedita laŭjustece, vinon tute acidiĝintan.

Tio similas primicon de espero kaŝe tenatan en tiuj koroj ankoraŭ ne tro toksitaj de seniluziiĝo; per ĝi homo ne sin lasas enprizonigi de iu ajn historia formo de kunvivado kaj, se mem ne malesperas, restas ĝisfine pilgrimulo de la Ĉiela Regno.


Por kompleti ĉion, ni ankoraŭ dotiĝas “je iu komenca amkapablo” - kvazaŭ instinkto de frateca solidareco kiu - kvankam ne nekapabla a­tin­gi la plenecon de la karitato - estas tamen efika hel­po por al ĝi al­ve­ni kaj samtempe kontribuo por evitigi al nia asociita vivo la minacon de la iompostioma malhumaniĝo. Pro de­naska inklino, oni kredas je frateco ankaŭ kiam - perdinte la in­­klinon al la Patro - oni pri ĝi ne plu sukcesas trovi sufiĉan pravigon.
Homo tiom ŝatas la orajn monerojn, ke je ili neniam kontentiĝas kaj provadas ilin multobligi senfine pro monhavegemo. Ĉiuj deziregas la riĉecon de Dio. “Fariĝi kiel li”: daŭre latentas en meandroj de la homa koro la allogo de la unua delogo.

Temas pri sopiro freneza, sed temas samtempe pri repruvo, ke ĉiu el ni sopiras renkontiĝi kun la superabundo de la Dia amo kaj, alme­naŭ nivele de nekonscio, nin sentas ankoraŭ kuntrenitaj en senfina pla­no de la Kreinto. La eraro konsistas el konfido pli al aliaj ol al Dio.


Kiel la servisto de la parabolo de la talentoj, Pinokjo fosis truon, enmetis tien la kvar orajn monerojn, kiuj estis restintaj al li, kaj poste kovris la truon per iom da tero. Sed oni ne senpune semaĉas al la tero la ĉielajn donacojn, ne eĉ celante ilin multobligi. Ĉe la fino oni sin trovas similigita al la loĝantoj de Akkhiappaĉitrulli: hundoj senhari­gitaj, ŝafoj tonditaj, kokinoj sen kresto kaj sen barbetaĵoj, papilioj senflugilaj, pavoj tute senvostaj, fazanoj bedaŭrantaj siajn brilantajn orajn kaj arĝentajn plumojn nun jam perditajn por ĉiam.

Homo, kiu startus - prave - konvinkita pri la racieco de la realaĵoj sed samtempe pretendus ekspliki - tute sola - la enigmon de la ekzi­sto, nu tiu ĉi aliras rekte al la absurdeco: la racio, se enŝlo­siĝanta en si mem, konkludiĝas en sinmortigo.

Li pretas interŝanĝi la sanan kaj unuatempan certecon pri la racie­co de la aĵoj per la ŝajna sciencieco kaj la realaj komplikaĵoj de panteismoj koketaj aŭ de ateismoj senkonsolaj: kiom da stre­ĉoj por sin konvinki esti orfaj!

Li akrige intensigas la justecsenton, ĝin izolante kaj al li atribuante kulton ekskluzivan kaj blindan; kaj fine li sin retrovas en la maljusta lando de Barbaĝiannoj, kie subinsigne de la justeco ĉiuj estas rabitoj aŭ rabistoj.

La denaska amkapablo, lin dekomence spronanta labori por la ho­mo, transformiĝas, se apartigata en si mem, antaŭe en “amara zor­go”, poste en malamo por servi amon, poste en malamo por servi malamon, kaj fine kooperas al la konstruo de socio senfrateca kaj senmizerikorda.

La moneroj de ni posedataj vere estas el oro, sed por eltiri el ili profiton necesas ne fidi la Vulpon kaj la Katon.






Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   16   17   18   19   20   21   22   23   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə