Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə21/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   17   18   19   20   21   22   23   24   ...   35

Ĉapitro 19


Pinokjo estas priŝtelita je siaj moneroj el oro, kaj

kiel punon ricevas kvar monatojn da malliberigo.


LA MISTERO DE LA JUĜO


Pinokjo devas doloriĝe konstati, ankaŭ pro sciigoj al li flustritaj de saĝa kaj scivolema Papago, ke liaj moneroj forflugis senreve­ne.

Li senprokraste reklamacias ĉe la justico, personigita en Juĝisto - kun la komenca majusklo ja, kiel eminenta persono - el raso de la Goriloj, kiu lin aŭskultas kun multa konsentemo, fine forgesante ta­men liajn senkulpigajn eksplikojn kaj ordonante, ke Pino­kjo malli­beriĝu.

De tio li sukcesas forliberiĝi nur kiam li agnoskas, ke ĝuste mem estas, ne priŝtelito, sed ŝtelisto.
Ĉi ĉapitro retemas pri la justeco kaj formoj, laŭ kiuj ĝi enkarniĝas en la konkreta mondo.

Ĉi tie oni neniel emas polemiki kun homoj ĝin administrantaj. La juĝisto, ĉe kiu la marioneto plende depostulas, priskribiĝas en la rakonto kiel persono respektinda, bonvolema, atentema pri la denun­canto, emociema.

Tamen li estas vere simiego el raso de la goriloj, kvazaŭ li figu­rus karikaturaĵon de la tera justeco fronte al tiu vera kaj abso­luta. Kaj, krom persona afableco, li nenion povas ol apliki la leĝon, kiu - pro komplikaj mekanismoj - pli ol perfortulon kaj arogulon, eĉ se kul­pajn, foje fraptrafas malfortulon kaj sendefendulon, eĉ se senkul­pajn.

Elŝprucas, el la Collodia paĝo, tia amara sed eĉ elsperte akirita sentenco. Ŝajnas fatalo: ĉiuj garantioj plibonigantaj la justecon, ĉiuj ins­titucioj elpensitaj por la respekto al la homa digno, ĉiuj en­tute esploroj pri la plej taŭgaj proceduroj, volitaj kaj aranĝitaj por la defendo de la honestulo maljuste persekutata de la potenculo, finiĝas ofte por helpi la krimulon, kaj nur lin.

Tia aserto konsternas, kuntrenante tamen ion veran. Kiu sen­kulpas, tiu ĉi kondutas ankaŭ senruze; kaj kiu kondutas senruze, tiu ĉi eĉ sentaŭge sin defendas kontraŭ atencemaj atentoj de tiuj, kiuj, pro profesiaj necesoj, vizitadas precipe friponistojn kaj okazas, ke ili ne memoras plu pri la parol- kaj rezon-maniero de la senkulpulo.

Pinokjo spertas tian tragikan rolrenverson, en kiu oni punas pli malbonŝancon ol malobeon. Tiu kompatindulo estis ŝtelsen­igita je kvar moneroj el oro: do prenu kaj metu lin tuj en malliberejon.

La vorteto "do" tie ĉi kruelece, sed verece resonas. Tiom ĝi ver­diras, ke ĝi estas elparolita ankaŭ koncerne tiun, kiu, estante nia ju­steco, nia sankteco, nia elaĉeto, "estis alkalkulita al krimuloj (Jes 53, 12)". Pri li sentencas Pilato, la plej renoma historia ju­ĝisto: "Mem prenu lin kaj krucumu lin ĉar mi trovas en li nenian kulpon (Jo 19, 6)". Se tio okazis al la Difilo, oni ne iluziiĝu, ke por aliuloj la sorto pliboniĝos.

Sed tion oni malakceptas: pri ĉio oni rezignacias ja, sed ne pri la dezertiĝado je justeco. Tia vundo neniam cikatriĝas. Fronte al mal­bo­neco, oni povas sin kirasi per toleremo. Male, fronte al brut­e­co totala kaj eĉ aplaŭdata de tiuj, kiuj devus ĝin fortranĉi aŭ, pliekzakte, fronte al senkulpeco tretata kaj eĉ mokata, ĉio en ni ri­belas. Justeco necesas kvazaŭ spiro; justeco estas nia patrolando plej amata: tial ĉiuj homoj sur tero ĉiam aspektas loĝi iel aliloke.


Tio, se ni atente observu, signifas, ke, eĉ kiam ni iufoje fan­farone afektas nenaturan superhoman sintenadon, ni bezonas kaj anhelas esti juĝataj. La malsato kaj soifo je justeco sopiras ankaŭ al malsato kaj so­i­­­fo je juĝo. Ne je iu ajn juĝo, sed juĝo transcenda, absoluta, neŝan­ĝebla, kiu taksu - nin kaj la aliulojn - laŭ nia reala valoro. Neniu homa juĝo kapablas kontentige realigi tiun postulon, ne eĉ tiu de la his­­torio. Kiu, viktimo de la ekscesoj de la samtempuloj, apelacias ĉe la "tri­bunalo de la historio", tiu a­pelacias al ĥimero. Ankaŭ historio­gra­fio praktikas taskon, kiun la venkintoj partigas kun neniu.

Ni ne suspektigas, ke historiistoj ĉiam sektiĝas. Sed vere ili labo­ras ĉiam mergitaj en socio kaj kulturo, kiuj ilin ĉiuflanke tiranece kondiĉas, kaj ili malofte kapablas reprodukti ekzakte la kverelojn de la pasinteco. Evidentiĝas vere, ke la estanteco naskiĝas el la estin­te­co, sed evidentiĝas bedaŭrinde ankaŭ, ke, kiam oni provas la his­torio-rekonstruon, la estinteco naskiĝas el la estanteco kaj laŭiĝas al la a­ten­doj de la reganta povo.

Probable el pasintaĵoj eblas la denunco de la etaj maljustaĵoj, la senspertaj friponaĵoj, la neglektindaj perfortoj; sed, se fraŭdo ple­n­umiĝis laŭ sagacaj reguloj kaj la perforto elperfektiĝis, neniu rekla­ma­cio efikas escepte de tiu ĉe la transmonda tribunalo.
Sen la juĝo absoluta - pri kiu ĉi-sube ni renkontas nur palajn kaj difektitajn anticipojn - nia vivo kuŝas kriple.

"Dies illa": ni timegas tiun tagon. Sed ankoraŭ pli ni timegas, ke eventuale tiu tago neniam okazos, lasante do, ke ĉio el nia ekzisto rui­niĝu tra indiferento kaj vaneco. Sen juĝo, dissolviĝas ekde nun la eb­leco mezuri: kio grandas, kio malgrandas? kio veras kaj kio ne? kio justas kaj kio ne? unu solan aferon oni timas pli ol la definitivan ju­ĝon: la mankon de la definitiva juĝo.


Pinokjo eliras el malliberejo, senkritike akceptante kulturajn oni­diraĵojn kaj valoraĵojn mode superregantajn kaj eĉ farante tra­gikan memkritikon: Ankaŭ mi estas fripono. El inter ĉiuj liaj misa­venturoj, tiu ĉi plej humiligas.

Inter pento kaj memkritiko enprofundiĝas abismo: per pento homo estas konkerata de la forto de la vero, de la justeco, de la beleco, kiuj e­ne de li al li sin montras kaj, lin modlante laŭ la i­de­alo, penade kon­formigas lin ankaŭ laŭ lia propra persono kaj laŭ lia vera naturo; per tiustila memkritiko homo cedas al la doktrinoj truditaj ekstere de li, adaptiĝas al la konvenciemaj modoj, kaj, por asimilante la vivetoson, misformas sin mem.

En pento homo kapitulacias al Dio kaj rehomiĝas; en memkri­tiko homo kapitulacias al homo kaj malhumaneciĝas.

Ĉapitro 20


Liberiĝinte el malliberejo, Pinokjo ekmarŝas por reiri al la Feino; sed sur sia vojo li trovas serpenton, kaj poste li restas prenita en kaptilo.


LA MISTERA MONDO DE LA "EKSTERNATURO"


Pinokjo, elirinte el la kaptejo, reprenas longan kaj malglatan vo­jon por reiri al la patra hejmo, kaj, turmentata de la sopiro revidi sian patron, li kuras al la hejmo de sia fratino bluhara.
Almenaŭ tion li ŝajnas esti kompreninta: post la ribelo kaj fuĝo, la patro nenie povas esti trovata ol ĉe la Feino.

La aspiro emigas lin kuri kiel leporĉasa hundo dum pluvetas sur la kotaj vojoj. Sed la seriozeco de la reirintenco pli ol de hasto kaj saltoj estas atestata de la interna monologo.

En tiu ĉi facile oni rekonas ĉiujn elementojn komponantajn la veran penton: nome la bedaŭro de Pinokjo pro sia propra kon­diĉo, na­s­kiĝanta jen el la amo al la Patro (mi varme sopiras fari al li mil ka­resojn, kaj lin sufoki per kisoj) jen el la ekkono, ne multe Kantana sed precize katolika, ke kulpon oni devas eviti ankaŭ ĉar el ĝi eliras neniu avantaĝo (la knaboj, estante malobeemaj, ĉiukaze malgajnas); la agnosko, ke mem kaŭzis siajn desapopntojn (mi estas marioneto obstina kaj spitema); la intenco aranĝi plibonan vivon; la konscio pri la dimensio eklezia jen de la kulpo jen de la indulgenco (kaj la Feino, ĉu ŝi pardonos la malbelan agon, kiun mi faris al ŝi?).

Ekaperas ankaŭ - jen rimarko je subtila psikologio - la dubo pri la intencoj de la Patro kaj la aspiro esti trankviligata pri la sincereco de la deziro esti pardonata: Kaj ĉu mia paĉjo estos atendinta min? Ĉu mi lin trovos ĉe la dometo de la Feino?

Certe, li vin atendis, kara Pinokjo. Ekde la horo de via foriro neniam li ĉesis okulesplori la horizontajn dezertojn, esperante ekvidi vian ombron plilongiĝantan kontraŭlume: "Lin patro vidis kaj kortuŝiĝis (Lk 15, 20)".

Ja lin vi trovos ĉe la hejmo de la Feino. Ankaŭ se multaj mesaĝas al vi, ke tiu domo, jam malplena kaj senanima, ne plu gastigas, male ĉi tie brilas la nesenaga Ĉeesto, kiun via koro de nekorektebla vagulo neniam ĉesis deziri.


Laŭ la reirvojo, traskuata de neantaŭviditaj renkontoj, aperas la sinjoro Serpento, kiel Pinokjo ĝin flatete vokas kun milda voĉeto.

Tiu drola serpento tiom gigantas, ke ĝi tute obstrukcias la pasejon; ĝia vosto fumas kaj ĝiaj okuloj flamas; ĝi videblas kaj panikas ankaŭ pli ol duonan kilometron fore. Tia besto ne enlistiĝas en la kadroj de la ordinara zoologio. Sed eĉ ĝia "teologia enhavo" ne facile travidi­ĝas: tiu obstaklo plenbaras la vojon krom al la marioneto ankaŭ al tiu ĉi laciga komentario. Plifortiĝas en ni la tento transpaŝi ĝin kaj pasi al la alia flanko de la strato, kiel kun misŝanco penadis fari Pinokjo; sed ni volus, ke al ni ne okazu la sama sorto.

Por ke ni efektive transpasu ĝin, sufiĉus konsideri, ke temas pri fabela elemento, eltirita el pura plezuro sin fordoni al magie fantazia ludo, kaj tial nereduktebla al kiu ajn legado laŭ komunaj konceptoj. Tamen ni ne rezistas al senmalordiganta plezuro konotacii per alego­ria karaktero ankaŭ ĉi monstron, proponante pri ĝi, espereble aprobin­dan, interpreton.
Tutunue risortiĝas al la memoro la "antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompulo de la tuta mondo (Jo 12, 9)". Sed, se ni pliatentiĝu, tia identigo malmulte adaptiĝas. Kiel personigo de la dia­blo, tiu stranga serpento aspektas tro sensturma: ĝi kontentiĝas, funde, timigi kaj kapitulaciigi aŭ forspiti Pinokjon. Eĉ, ĉe la vido de la sendefenda marioneto krurbaraktanta, la kapon suben kaj la piedojn alten, ĝi duonmortas pro ekcesa konvulsio da rido; kaj avantaĝe al tiu, kiu kapablas ridi, ekĝermas ĉiam espero.

Oni povus prefere fluigi el ĝi, atribuante ĉiam la dimension "pre­ter­naturan”, simbolon de tiuj "potencoj", kiuj, estante nek lu­manĝeloj nek kreaĵoj definitive ribelemaj, eble vagas tra la univer­­saj intervilaĝoj, atendante kapitulacii ankaŭ mem al la regado de la Difilo kaj fariĝi "publika spektaklo malantaŭ la sekvantaro de Kristo (Kol 2, 15)". Dume ili manifestas sian vervan kaj mokeman naturon, entrudiĝante en niajn aferojn kaj malordigante niajn projektojn.

Tiaj estaĵoj nin avertas, se ili vere ekestas, ke la mondo ludas eksterordinare pli varie kaj pli grande ol kio nin supozigas la tuŝeblaj eksteraĵoj, kaj ke nenio pli neakcepteblas ol la mensmallarĝeco de la raciismo kaj pozitivismo.

Se ili ekzistas kaj kapablas ankoraŭ amuziĝi, nenio antaŭ iliaj okuloj eksaltas pli komika ol homo kaj ties ekscitiĝo. Ili pri ni ridetaĉas sen­kompate, sed ankaŭ senmalice-ĝoje. Kiam al la ĝojo ili aldonos kompaton, tiam sparkos ilia elaĉetiĝo, ĉar ili komencos asimiliĝi kun la mizerikorde gaja humuro de la Patro.


Li restis kun la kapo enpelita en la koto de la strato kaj la kruroj superestarantaj en la aero.

El ĝi, niaopinie, risortiĝas aŭdaca figuraĵo pri la hodiaŭa homo. Eb­le al aliaj pensuloj povus ŝajni pli taŭga tiu de Prometeo, la malkaŝanto de la naturaj sekretoj, la profeto de la teknika civilizo kaj de la ekzaltigo de homo, la kontestulo de Jupitero, la giganto najlita ĉe la roko de siaj propraj limoj, sed nedresita en sia ribelema volo. Sed, laŭ ni, Pinokjo, kiu kun la kapo sube svingas la krurojn al la ĉielo, ŝaj­nas plitaŭge esprimiva pri nia sorto.

La eklipso de Dio en la homa konscienco nin senigas je la timiga digneco de blasfemulo; la mondumaĵoj, al kiuj ni dediĉiĝis, ŝlimiĝas sub niaj manojn malagnoskantajn neniun Dian leĝon baro al nia freneza detrukapablo; nia renversa esto ŝajnas sendi groteskan kaj nevolan alvokon al la elpelita Dio, por ke li ĝin remetu sur la piedojn: jen la detaloj de la kadro, kiuj nenion Prometean posedas.
Liberigite de la Serpento, Pinokjo rekomencis kuri por alveni al la domo de la Feino, sed enirinte kampon por kvietigi sian malsaton per kelkaj beraretoj de muskata vinbero, restis abrupte ŝraŭbtenata de risortkaptiloj.


Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   17   18   19   20   21   22   23   24   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə