Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə22/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   18   19   20   21   22   23   24   25   ...   35

Ĉapitro 21


Pinokjo estas prenita de kamparano, kiu devigas

lin deĵori kvazaŭ gardohundo ĉe kokejo.


ANONCIĜAS LA TEMO PRI LA BRUTIĜO


Dume noktiĝis. Alia el teruraj noktoj sen la patro.

Pinokjo estas vizitata, se ne pliĝuste konsolata, de lampiro, suspektata nova enkarniĝo de la Grilo-Parolanta: ĝiaj saĝaj vortoj impulsas la marioneton al refoja pento: Alian fojon mi plu ne faros tion.

Sed la kampomastro, unusalte alveninte, ne kontentiĝas per buŝaj promesoj: li ordonas, ke la punenda ŝtelisto deĵoru kiel gardohundo. Tiel Pinokjo, kun dika kolringo tute kovrita per pintoj el latuno, ligita per ĉeno, kaŭras en draŝejo, pli senviva ol vivanta kaŭze de malvarmo, malsato kaj timo. Kaj, agnoskinte siajn malpravaĵojn kaj plorante, li eniras la hundokuŝejon kaj sin forlasas al dormo, kvazaŭ volante travivi hundecan vivon.
Tiu ĉi ĉapitro gravas, ĉar de ĝi sugestiĝas unuafoje la brule tikla te­mo de la bestiĝo, temo, kiu estas esenca en tiu ĉi libro, kaj do por la komprenado de la prihoma enigmo.

Estas ne garantiite, ke la homo restu si mem; male, al li estas garantiita deviga ŝanĝiĝo. Laŭ iu vidpunkto, la homa naturo, tia kia volita kaj realigita dekomence, aspektas nur ekirbazo, iu valora necesaĵo, por ke la ludo startu, iu unua kartara disdono ebliganta la partion.

La vivo ne nur trairas varie elektitajn vojojn kondukantajn al la kontraŭaj alvenejoj. Dum tiu pilgrimo ne varias nure la pejzaĝo, progresive ŝanĝiĝas la pilgrimanto mem.

Homo estas alvokita iĝi subjekto kaj kreanto de iu destino, kiu ne povas resti ekstere de li, sed jam ekfloras kaj kreskas ene de li, impre­gnante - en unu aŭ alia senco - inteligentecon, volon, sensivecon, karnon, ostojn, sangon. Tiu sorto iradas el degradiĝo al leviĝo: homo povas aŭ bestiĝi aŭ diiĝi: la unusola afero al li nedonita encentriĝas en tio, kion li ĝenerale preferus: resti tia, kia li estis ĉe la komenco de la historio. Se li tion provas, li kontraŭagas al sia esenca inklino, kiu no­vige enpuŝas, ke mem konstruu la propran definitivan eston per sinsekvo de liberaj elektoj: homo povas esti difinita "devo esti libera".

Konvenas, ke ni tuj klarigu, ke ni tute ne intencas nei la ekziston aŭ la nedeformeblon de la "metafizika naturo" de homo, prefere ni ĉi tie ĝin supozas, ankaŭ se ĉi tie ĝi ne fariĝas objekto de nia atento.

Ni traktas pri homo konkrete situanta kaj lia naturo kiel varie ĝi realiĝas en malsamaj "statoj" kaj en malsama sorto iom post iom konstruiĝonta. Tiu komenta parolado ŝajnos al la plejparto de la modernaj pensistoj tute nesenca: el nunuloj, kapablaj legi Pinokjon, restas malmultaj bedaŭrinde


Ne nur la brutiĝo super ni oscilas, kiel dirite: bonŝance nin atendas ankaŭ la diiĝo. Ni povus tial, kun konsidero pli ĝenerala kaj ampleksa, paroli pri "transnaturiĝo" kaj travidi en ĝi la fundamentan leĝon regulantan nian personeciĝon.

Poste ni estos helpitaj plikompreni de la teksteroj mem. Nun sufiĉu rememori, ke ĉiu homo alvenanta lumon posedas ene de si mem la ĝermojn de la unua kaj de la dua procezo. La vivo konsistas ja el la konsento kaj kresko de la unua aŭ dua kontraŭaj proponoj: tie ĉi cetere staras la unika akceptebla senco pri nedaŭra kaj do en si mem sensignifa ekzisto, kiu akiras tamen reliefon kaj intereson, ĉar en ĝi per la pergraca transnaturiĝo oni decidas sentempan destinon.


En ĉi epizodo Pinokjo ankoraŭ ne brutiĝas: li estas nur enpuŝata agi kiel besto. La bestiĝo - same kiel la diiĝo - komenciĝas el la agado: per agoj ĝi atingos la eston kaj aliigos la ties kvantojn kaj kvalitojn. Ĝis nun por li tiu fenomeno provizoras kaj pasemas, kvazaŭ aten­tigo pri tio, kio okazos se pliiĝas la agoj laŭ la sama direkto.

Tial ni memoru, ke se estas vere, ke, kiel diris la skolastikuloj, "operatio seŭuitur esse" (operàcjo sèkvitur ese = la esto postsekvas la agon), signas la veron ankaŭ "esse seŭuitur operationem" (ese sèkvitur operaciònem = la ago postsekvas la eston); kvazaŭ oni dirus: kiu estas besto, beste agas; sed ankaŭ: kiu agas beste, besto iom post iom sendube tiu fariĝos.

Nia libro nin spronos reiri ofte sur ĉi temon. Ne sentilas akcenti tuj, ke la transnaturiĝo trairas diversajn stadiojn: ĝia kompleta realiĝo kaŝiĝos ĝis la eskatologia estonteco, kiam oni vidos homon aŭ diiĝi, nome partoprene eniri en la konon, en la amon, en la vivon, en la Dian ĝojon, aŭ materiiĝi en la perdiĝon, tiom, ke la animo povos esti submetata al materia elemento kiel al la infera fajro. Per tiu kaŝita ĝermo ĝi komenciĝas kaj jam prezentiĝas: aŭ en la gracovivo, kiu estas reale kunĝuado, per la Kredo, de la glora brilegeco; aŭ en la pekovivo, kiu iamaniere anticipas - ankoraŭ ne nerevokeble, bonŝance - la staton de damnitoj; sperte la transnaturiĝo povas iomete reflektiĝi en la diferencaj sintenoj kiuj iufoje percepteblas ankaŭ el la supraĵaj eksteraĵoj inter tiu, kiu transfiguras en karitato la tutan ekzistadon kaj tiu, kiu sin balastas obskuriĝante en egoismo ĝis kaŝigi, en la kazoj plej gravaj, sian homan bildon: niaj renkontiĝoj elmontras, kelkfoje, ekzemplojn pri homoj aspektantaj mirakle pli ol homoj, kaj pri homoj aspektantaj sovaĝaj bestaĉoj malsentemaj por ĉiu verospuro kaj por ĉiu bonfascino.
En la misaventuro rakontita en ĉi tiu ĉapitro oni intuiciigas ankaŭ la leĝon de proporcio kaj kontraŭpezo. La koruptiĝo de Pinokjo ne multe gravis: li provis ŝteli nur du beraretojn de muskata vito; la brutiĝo do avancas nur "laŭ la ago" kaj do momente. Temas pri ŝtelpeko: li riparu iĝante nur gardohundo kun kolringo, ĉeneto kaj budeto.

Ĉapitro 22


Pinokjo malmaskas la ŝtelistojn kaj rekompence

pro tia fideleco, estas relasita al libereco.


SEKVAS LA TEMO PRI LA TRANSNATURIĜO


Pinokjo, provizore postenigita kiel gardohundo, malsukcesigas ŝte­lon provitan de kvar musteloj, ruzaj karnomanĝantaj bestetoj, tre frandemaj precipe je ovoj kaj junaj kokinetoj. Eĉ, la marioneto rezistas al la delogo de la kvar bestoj, kiuj volus lin asocii al sia hontinda entrepreno, kaj, bojante kvazaŭ li estus vera gardohundo, vekas la bi­en­mastron provokante la areston de la ŝtelistoj.

La kamparano laŭdas lin kaj premias redonante la liberon.


En la plendo de nia heroo, funkcianta kiel mopso kaj preskaŭ mal­e­s­peranta - plendo, pri kiu gamadis la fino de la antaŭa ĉapitro aperas vorto taŭga riveli la grandecon de lia ligna koro kaj samtempe pro­poni al ni la teologian mesaĝon de la tuta rakonto: Ho, se mi povus naskiĝi alian fojon... Pinokjo ne imagas tion, sed eĉ tio ĉi eliras el la evangelia bonsciigo.

Fronte al la bankroto de lia vivo kaj doloriga rekono erari en ĉiuj e­lektoj, la aspiro de la marioneto revas pri la mirindaĵo de nova nas­kiĝo, kiu unikas inter la hipotezoj kapablaj nuligi la vrakiĝojn de kon­taminita vivo.

Per la "rezonadoj de l’ koro" - ankaŭ se tiu estas koro deprimita kaj demoralizita, aŭ eble precize pro tio - Pinokjo intuicias, ke en tia kondiĉo tiom kompromitita "se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio (Jo 3, 3)". Ne sufiĉas la aplombe morala engaĝiĝo pliboniĝi aŭ esplori pliklare la situaciojn aŭ la plisanigado de la perturbata psiko aŭ la renverso de la eksteraj strukturoj: necesas atakega enrompo de iu realo alinatura, kiu radikale transformu nian eston kaj nin retajlu kaj trejnu al la nova komenco.

Kompreneble, tiu deziro povas jam arde streĉi la koron, sed tute senefike. Tiu ĉi estiĝas la sola pasejo kapabla perspektivigi en iun savon, sed pasejo nepraktikebla. Kvankam estante la ununura solvo sen­reviĝa, tamen ĝi neatingeblas; tiom ĝi neeblas, ke ĝi estas juĝata absurda de personoj ĝuantaj sanan prudenton. Pinokjo, same kiel Nikodemo, tion scias: kiel eblas, ke homo renaskiĝu? "Ĉu li povas en­iri en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi? (Jo 3, 4)": Jam estas malfrue, kaj tio postulas paciencon!

Sed kio al teraj okuloj ŝajnas sorĉa senrealaĵo, erara sonĝo de nescianto de kie atendi helpon, konkretiĝas en la savodona projekto elpe­nsita por Pinokjo kaj por ni. Neeblaĵo por homoj ĝer­mas en eblaĵon el Dio: Jesuo tion konfirmas al sia mirkon­sternita dumnokta vizitanto: "Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio (Jo 3, 5)".
Mizerege ruiniĝinte, nia heroo daŭrigas esti postkurata de la mal­bono. Post la provita ŝtelo de du vinberoj, li riskas kompliciĝi en la forrabo de ok kokinoj; el gardohundo - besto jes, sed la plej proksima al la homa mondo - al li oni proponas asimiliĝi al la so­vaĝa kaj ŝte­le­ma inklino de la musteloj. La brutiĝo pli ol alven­punkto difiniĝas per marŝodirekto: superregas en la malbonstato ia fera logiko kiu, se ne re­puŝita, trenas multe pli foren kaj pli suben ol kiom oni antaŭ­vidus ĉekomence.

Pinokjo trovas la forton por rompi tiun logikon kaj pormo­­mente elsaviĝas. Lia honesta konduto, unuiĝinta al la larmoj pro la rekono de kulpo kaj al la nostalgio al nova kaj plihonesta vivo, malhelpas, ke li descendu alian ŝtupon de la mizeriga krutaĵo. Kaj ĉar sur tia ŝtuparo oni ne longatempe restas en la sama nivelo - kiu sin ne levas sin ma­l­levas kaj kiu sin ne mallevas sin levas - tiu sukceso lin retenas de la komenciĝanta degradiĝo.

Ĉe unu el liaj neoftaj venkoj, kaj, ankaŭ se en la raporto al la ma­stro li iom fanfaronas, ni povas lin aŭskulti kun indulgo. Eĉ, al ni kre­skas la emo, kune kun la kamparano, tuŝi afable liajn ŝul­trojn kaj diri al li: Tiaj sentoj honorigas vin. Kaj ni kontentas vidi lin forli­be­rigita, disigita fine el tia malaminda hunda ko­lringo.


Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   18   19   20   21   22   23   24   25   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə