Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə24/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   20   21   22   23   24   25   26   27   ...   35

Ĉapitro 24


Pinokjo alvenas en la insulon de la "Abeloj

laboremaj" kaj retrovas la Feinon.


LA MISTERO DE LA KUNLABORADO KAJ DE LA MERITADO


Alkurante por elakvigi Ĝepeton, ekviditan sur fragila fora boateto ruiniĝanta tra la ŝtormo, Pinokjo naĝis tutan nokton. Kaj kia terura nokto estis tiu!

La "nokturnoj" grande rolas en tiu ĉi historio, precipe rilate la evoluon de la marioneto al la fila kondiĉo; kaj ĝuste-juste: la elstaraj faktoj de la spirita vivo pli serioze maturiĝas fore de malpropra rigardo.

Tiu ĉi estas la kvara peniga nokto priskribita en la libro. Tiu ĉi nek similas tamen tiun, kiu terurege alfalis sur Pinokjon post la forigo el la patro kaj la mortigo de la Grilo-Parolanta, nek tiun, kiu premege su­perŝarĝis la neracian decidon sin fordoni al la kon­siloj de la Vulpo kaj la Kato, nek la nokton de la puno kaj de la ekbrutiĝo pro la hundeca gardo ĉe kokejo.

Jen la mistika "malluma nokto de la sensoj", la densejo de inter­naj volvaĵoj agacantaj homon decidantan reiri al la Patro. Provo tre dura: ĉio ŝajnas intermetiĝi kaj la universo senbridiĝi kontraŭ tiu, kiu volas reeniri en la originan patrujon; en tia kontraŭlogado tamen la konfido ne ŝrumpas, kaj albordiĝas - se oni ne sen­kuraĝiĝas - en helan matenon je serena ĉielo kaj brilanta suno: post longa kaj blinda peno nia heroo estas ĵetata peze sur la sa­blon de la bordo de nekonata insulo, kiu radiis lume kaj espere.

Per tia insidema trairo realiĝas la unua mara bapto. En la aventuro de Pinokjo kaj en la historio de la Savo, la akvo ludas gravan rolon, kiel ni vidos: tie ĉi la maro fone funkcias disigante, krom ĉio, la unuan de la dua parto de la longedaŭra postkurado al la patro. Ekde tiu momento la marioneto pricelos alian vivelekton: li surrifiĝos ankoraŭ, li interniĝos ankoraŭ en decidajn erarojn, sed klariĝas en li la volo kuniĝi al lia Kreinto kaj, post lia renkontiĝo kun la Feino reviviĝinta, transnaturiĝi forlasante fine la lignan kadukan amasaĉion.

Ankaŭ la landa insuleco - tute forgesita poste - kien li albordiĝas, celas ankaŭ rimarkigi la diversecon inter la du vivepokoj de la protagonisto.


Ĉe la lando de la Abeloj laboremaj - kien la marioneto alvenas sekvante la indikojn de ĝentila Delfeno, tiel afabla, kiel malofte oni trovas en ĉiuj maroj de la mondo - loĝas ŝatantoj de la laboremnepreco. Sur la strato svarmis homoj, kiuj kuradis tien kaj reen por siaj zorgoj: ĉiuj laboris, ĉiuj havis ion farotan: precize respubliko bazita sur la laboro.

Kongruigante tion kun nia teologia kadro, facile oni legas tra ĝi aludon pri la kreda aserto deklaranta, ke ni senescepte, por saviĝi, devas vigle kunlabori kun la Dia iniciato. Dio alvokas kaj elektas, sed la ho­ma estaĵo devos klopodi por plicertigi siajn vokiĝon kaj elektiĝon (2 Pt 1, 10). La konfidema sindono al la amo de la Patro estas sento bona kaj deviga, sed ĝi nin starigas en spiritan sintenon tute ne pure pasivan: laŭ la katolika ortodoksio, Dion oni aliras nur tra la laciganta vojo de la ordonata kunlaborado kun la Dia Graco, de la asketa plenumado kaj de la meritaj agoj.


Homo, ankaŭ rilate la spiritsferon, laboras ĉiam por esti rekompencota: tiu doktrino - komprenebla kaj akceptebla ĉu en la Malnova ĉu en la Nova Testamento - ĝissate nigrigas la modernan homon. Tiu ĉi - malgraŭ ke mem kreis la hodiaŭan socion celantan la profiton kaj efektive ruliĝas en sia egoismo - ĝojegas, kiam li sin fordonas al filozofiumo, ekzalti la oferemon kiel absolutan valoron kaj ekvivalentigi la agomoralecon kun la ties totala senprofitemo. Tial ke li enkaĝiĝas en la opinion, ke necese mismoralas tio, kion oni iel plenumas, ankaŭ rilate religion, celante samtempe ankaŭ rekompencon.

Sed - se oni sagace prie pliesploru - tiele oni neas la realan naturon de la unuopaj agoj de la homa agado, kiuj, ĉu bonaj ĉu mal­bonaj, memposedas la neforŝireblan kvaliton spirite aŭ riĉigi aŭ malriĉigi la aganton. Ĉiu ago de konscia persono, unue direktiĝas al la objekto, due refraktiĝas sur la subjekton mem, kiu agante memdirektiĝas kaj laŭgrade mem konstruas. Tial tiu, kiu faras moralan agon celantan sam­tempe sian membonigon kaj ankaŭ internan rekompencon, nenion faras ol akomodiĝi, per subjektivaj konscio kaj intenco, al la objektiva ordo kaj interna aspiro de la homa agado; lia sinteno, tial, krom neriproĉinda, estas pozitive laŭdinda, samkiel ĉio, kio laŭas kun la internaj leĝoj de la esto.

Tio estu rekonfirmita sen kontesti la ege altan valoron kaj la superecon de la "pura amo", sed ankaŭ sen koncedi, ke ĝi povas efektiviĝi en la natura "pura stato" en iu estulo.

Kiel la laboremuloj, kiujn oni renkontas tra la vilaĝo de la Abeloj laboremaj, same Jesuo al ni proponas ĉiam la "salajron": "Granda est­os en la ĉielo via rekompenco (Mt 5, 12)". La orgojla homo iufoje malestimas la perspektivon labori por gajno en aferoj de spirita vivo; sed tiel tro ofte glitas ĝis malŝati la laboron, samkiel nia marioneto, kiu - fronte al la insista refreno deklaranta, ke la enspezojn ĉiu provizu per laboro - ekeksplodas: Tiu vilaĝo ne taŭgas por mi.

Ankaŭ la revivigita Feino, kiun ni revidas jam virino je mildaj kaj serenaj patrinecaj trajtoj, montras pli objektive koni la inklinon de Pinokjo ol konsenti kun la Kantana etiko, kaj aŭdacas helpi lian neartecan malfortecon per la miraĝo de premioj pli kaj pli logantaj: Bela peco da pano... bela telero da florbrasiko spicita per oleo kaj vinagro... bela sukeraĵo plenigita per siropo.

Grande konsentemas tiu patrino; ŝi tamen senmalgravige kaj senkompromise maltoleras, ke Pinokjo ne helpu al ŝi en la penaj domfarindaĵoj kaj ne plenumu pormeritan laboraĵon dekomence al li proponitan. Ŝi ne pretendas, ke onin agrabligu la laboro: sufiĉas, ke ĝin oni libere elfaru.

Venkite de frandemo (ĉar niaj virtoj kutime subapogiĝas eĉ sur niaj malvirtoj), Pinokjo fine fleksiĝas: Paciencon! Mi portos vian kruĉon ĝis la hejmo!
La transfiguriĝoj de la Feino postulas kelkajn klarigojn. Al ni ŝi aperis unuafoje kiel virga knabineto, kvazaŭ fratino ĵus elveninta el infanaĝo: Bela knabineto; ni retrovas ŝin tie ĉi sub vestoj de juna kaj atentema kaj popola virino, kiel dommastrino kapabla, krom en la arto de kuirado, rezonigi la disputemajn gefilojn; ni renkontos ŝin, ĉe la fino, kiel brilantan damon, ornamitan per ora kolumo. Ĉiuj aĝoj kaj ĉiuj statoj kunvivas en ŝia persono ŝarĝita per graco.

Laŭ la rakonto, Pinokjo ŝin vidas, kun ŝi konversacias, akompaniĝas al ŝi laŭ vojero, sidiĝas ĉe ŝia tablo, kaj li ŝin ne rekonas. Eble li ŝin imagadis princine vestiĝinta tiel, ke li ne kapablas rekoni ŝin sub vestoj, kiuj ŝin similigas al ordinaraj virinoj. Tia misaventuro, koncernanta la Dian Saĝecon kaj eklezion, okazas al multaj personoj.

Kiam en lia memoro eksparkas ŝiaj trajtoj, tio okazas pro ŝiaj bluaj haroj: Ankaŭ vi havas la harojn bluaj... kiel ŝi!... Homo sukcesas vidi la eklezion nur kiam okazas, ke li perceptas ĝian neredukteblan originalecon, kiu ĝin distingas kaj apartigas de la mondo.

La plej urĝa eklezia problemo ne konsilas la asimiliĝon, kiu sugestas ian "enkarniĝon" solviĝantan en la memnuliĝon, sed la konservadon kaj la ekzaltadon de ĉio iganta la kredantan komunumon kaj la unuopajn kristanojn ia neaŭdita realo fronte al la aliuloj.

La plej grava zorgo de la eklezio ne estu tial fariĝi "pli kredinda" - tio estas, pli konforma al la sekularigintaj konceptadoj kaj atendadoj de homoj - sed male resti pli "nekredinda", ĉar nur tiel ĝi povas esti agnoskata kiel eklezio kaj eksciti la Kredon.

Bonŝance, la Feinon neniu de ŝiaj bluaj haroj priŝtelas. Ŝi povas alpreni ĉiuspecajn formojn, eĉ tian de kaprino (kiel estos dirite en la tridekkvara ĉapitro): ni malkovras ŝin ĉiam pro tia neverŝajna ĉiela profunda koloro.



Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   20   21   22   23   24   25   26   27   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə