Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə29/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   25   26   27   28   29   30   31   32   ...   35

Ĉapitro 30


Pinokjo, anstataŭ fariĝi knabo, forveturas kaŝe, kun

sia amiko Meĉo, al la "Lando de la ludiloj".


LA MISTERO DE LA LIBERO “VUNDITA"


Ni rimarku, ke en tiu ĉi ĉapitro kiel en la sekvantaj Collodiaj titoli­goj kurioze ne ekzakte paralelas al la respektivaj enhavoj, sed ili iomete anticipas la eventojn rakontotajn. La ĉapitra temo per malmultaj vortoj diratu. Pinokjo, preparante sian feston, ekturniĝas tra la urbo por fari invitojn. Ĉe la fino mankas nur Meĉo, la koramiko, kiu ka­ŝi­ĝis sub la portiko de kamparana domo.

Meĉo, al la ĝojiga anonco de la amiko kontraŭmetas alian anon­con, al la invito replikas per alia invito. Li estas atendanta for­veturi al la Lando de la ludiloj, kie neniu priparolas devojn aŭ aludas taskojn, oni nur rajtas distriĝi. Kial, li diras, ne venas ankaŭ vi? Komenciĝas tiam la interna konflikto de Pinokjo, kiu jam alveninte al la dezirita ce­lo, ankoraŭfoje sin forlasas al la fascino de alia alvenpunkto, al li pli adekvata.

La longe detala dialogo kun Meĉo apartenas al la plej dramaj paĝoj de la tuta libro.
Jen la sceno de la granda tento, kie kun granda subtileco oni el­fo­sas kaj analize prilumas la kontraŭdirojn de la ekzistenciala li­bero: oni krozas antaŭ la vojoj de l’ justeco kaj sincerece volas decidiĝi fa­vo­re al la bono; la elektoj, tamen, falas plurfoje sur maljustaĵojn kaj malindaĵojn.

Ju pli la delogado penetras en la animon des pli oni indulgas kontempli la plaĉajn trajtojn de la korupto. Kaj ju pli oni ripete kaj energie proklamas sian engaĝiĝon en la rezisto, des pli tio signifas, ke la kapitulacio alproksimiĝas. Ne ne ne kaj poste ne: kiel veriĝas, ke unu­sola neo estus pli kuntrenanta ol kvar!


Mi jam promesis: el tiu eta frazero jam, ripetita eĉ dufoje, ekoku­lu­­mas kaj ekaperas la ruiniga tragedieco de la tuta interparolado. Tra­sentiĝas kvazaŭa la pento renversita, iu bedaŭriĝo pro la plenumita bono, la malĝojo pro la estinta honesteco, la ĝeno troviĝi ĉeflanke de la vero. Se tiun senton oni akceptas, ĝin konscie aproban­te, la katastrofo jam torentece alvalas. Kiam ensŝteliĝas en la animon la tedo pri Dio kaj pri lia tro granda kaj tro ŝajne fora riĉeco, kaj kiam oni sin forcedas al tiutipa spirita malsaneto, estas jam implicita sed efika la alvoko al la malamiko al Dio, baldaŭ aperonta.

Homo ofte surpriziĝas envii la anĝelon kaj la beston samtempe; li al­tiritas de kontraŭaj streĉadoj de la diiĝo kaj de la brutiĝo en dis­streb­antaj aspiroj, superfluantaj lian mezuron kaj fine lin renver­santaj. En tiu ludo la libero riskas perdiĝi rubaĵen kaj dissol­viĝi.


La libero: jen la momento alfronti tiun temon, la plej stimulan el tiuj de ĉi libro.

En la persono de Pinokjo klare estas reprezentata - kaj tial mok­i­ĝas - la homo mastro de si mem kaj de siaj agoj, nome la libera ho­mo.

Sed homo pli ol estulo libera, estas estulo devigata fariĝi libera. Pli facilas ja demonstri, ke en li la libero postulas ekzisti ol elfosi, ke ĝi sperte kaj sperimente ekzistas.

Lia libero aldonas signifon al la universo, sen libero ĉio senesen­cas. Se ekzistas estulo, kiu tagon post tago konstruas siamane sian de­f­initivan sorton, tiam ĉiuj aĵoj celon trovas en ĝi. Diverse, se homo estus nura kaprica anomalio, ne distingiĝanta tamen disde la aliaj e­s­taĵoj, la kosma mekanismo rivoluas ĉirkaŭ si mem sen kredebla kialo.

Se la libero malaperus, tute nenie ĉeestus ama respondo al la Dia amo: neniu povas esti la interparolanto de la demandanta kaj provokanta Dio, kaj ĉio perdas la kompreneblecon. Se iu ne aldonus la valoron de la konscio kaj la memvolan korinklinon al la sciomanka kaj altrudata koncerto de la kreaĵoj, la kreaĵoj mem havus nek voĉon nek animon, kaj ĉiu aĵo estus neprobabla kaj seneca. La Kreinto nenion farus el tia granda kaj surda maŝino, kie li renkontus neniun kapablan libere respondi kun konscio kaj amo.

Homo do “devas”esti libera. Sed ĉu li fakte tia estas?

Li aspektas ne tia, ĉar la tenajlo de malica malmoralo ŝajnas ne permesi al li spacon kaj ĉiam aranĝas superregon sur lin. Neniu eskapas el kulpo. La peko descendas el fatala sorto, de kiu homo scias, ke li ne kapablas sin liberigi.

Li, kiu en la ribelo kontraŭ Dio iluzie faras la absurdan sperton sin senti pli forta ol Dio kaj ties leĝo, konstatas samtempe, ke la premo de la malbono estas pli forta ol li, kaj kio ŝajnis ekzaltanta starigo de si mem, tio disdonas fine nur malfortecon, cedemon, eĉ malvenkon.

Sed kion nu oni faru fine? Ĉu homo dominas aŭ ne siajn agojn kaj sian sorton? Se li libere gvidas sin mem, kial li ne sin spertas tia? Se tia li ne estas, kial ĉiu sana rezonado impulsas, por ke ni konkludu, ke ja el tiu superregado konsistas la originala homa naturo, donanta signifon al ĉiuj aliaj aĵoj? Se kulpo fatalus, kial ni arde kliniĝas pensi pri ĝi nur kiel pri afero evitebla? Kaj se, male, kulpo, laŭ analizaj elementoj de la koncepto mem, eviteblus, kial ni ĝin spertas tiom ofte kunigita kun fatalo?

Pinokjo, volinte la bonon kaj ĉiam farinte malbonon, forte sugestas, ke ni alfrontu unu el la plej nepenetreblaj problemoj de la homa enigmo.

Kiel ĉiuj veraj kaj gravaj enigmoj de la ekzisto, ankaŭ tiu ĉi percepteblas per denaskaj konivaj kapabloj, sed solveblas nur per la Dia Revelacio. Ni vivas en iu aĵo-ordo, en kiu la superraciaj faktoroj tiom gluiĝas kaj gluigas, ke tre malfacile oni povas atingi taŭgan komprenon pri la realo, se iu supera kredokono ne donus al ni ĉiujn priproblemajn detalojn.

La Kredo la misteron de subgrunde elfosas, klarigante, ke en nia konkreta aktuala situacio, ne ekzistas vera kaj totala homa libero sen esti samtempe ankaŭ "libero liberigita" per la ofero de Kristo, subapogita de la Graco, nutrita je Dia vivo donacita al la kredanto.

Kaj ĉar la Graco ne necese fariĝas ibjekto de nia sperto, neniu miro se, male, homo konstatas, ke sia sperto ofte estas sperto de sklaviĝo. Ĝis kiam nia partopreno je la Dia naturo plenumiĝos, la malbono ŝajne jugas.

Veran liberon oni konkeras nur ensaltante en la superan naturon per la Dia Graco kaj poste, definitive, en la gloran vivon. Superante, dum la transnaturiĝo, sin mem, homo sukcesas ja esti tia, kia li estas. Tia estas unu el la plej interesaj instruoj disdonitaj de la aventuroj de Pinokjo.


Sub tiu ĉi mistero kuŝas tiu de la "teologia naturo" de homo, nome la mistero, pri kio estas homo laŭ la eterna projekto-plano de la Patro. Nu la "teologia naturo" de homo estigas, ke li sin malkovru "bildo de Kristo"; bildo nome de tiu, kiu, laŭ antikva vorto, "gigantas en la duobla substanco", kiu impete decidis trakuri nian vojon.

Homo profunde homeciĝas ne kiam li limiĝas esti homo, sed kiam li fariĝas pli ol homo; kiam, konformiĝante al la Difilo iĝinta nia frato kaj rezignante pri nenio kvalite homa, li komencas partoprene konformiĝi al la Dia naturo.



Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   25   26   27   28   29   30   31   32   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə