Jakobo Biffi



Yüklə 0.58 Mb.
səhifə3/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0.58 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   35

Prepara ĉapitro

DISKUTO PRI KIU ESTIS IAM


Estis iam...

"Reĝo!" - tuj diros miaj etaj legantoj.

Ne, miaj knaboj, vi eraris.

Estis iam peco da ligno.
Kiu sin preparas fabeli aŭ elvolvi teologian meditadon, tiu ĉi tuj falas en la problemon de la komenco: kiel oni uverturu? De kie oni ekiru? Kiu unue ekestis?

La fabeloj proponas ekde ĉiam akordan solvon: iam ekstaris reĝo. Kaj la infanoj - al kiuj estas donacite koni la "ĉielan regnon" - ne su­fe­ras ian ajn retenemon kaj ĉiuj sekvas la ortodoksecon de la fabeloj. Collo­di, male, genia homo, preterlasas la komunan diruverturon ri­ve­lante tiel preferon al la nekonformeco kaj kuraĝon kaj sentemon pri la konkretaj valoroj. Tial li malkaŝe-ŝove korektas siajn etulojn: Ne, infanoj, vi eraris! Kaj lia rakonto originale startas tute novige: Ekzistis iam ia lignaĵeto.

Sed, ĉar la "similantoj al ili posedas la dian regnon (Mk 10, 14)", ĉu o­ni povas malserioze neglekti la juĝojn de la etuloj? La demandon, laŭ ni, oni devas alfronti per tiom pli da kuraĝo ol kiom da ĝi pli elverŝiĝas el la teksto mem.

Ni demandu: al kiu flanko akordiĝas la konformeco? Ĉu kun la flan­ko de fabeloj, kiuj, defiante komunan pensmanieron, al ni parolas pri kronoj kaj sceptroj en tia mondo, kie neniu reĝo jam aperas plu, aŭ ĝi preferas la preludon de Collodi, kiu kliniĝas al la ŝablona krudaĵo de lignopecetoj? Ĉu havas pli da kuraĝo Collodi startante el lignaĵeto, kies ekziston neniu povus kontesti, aŭ montras pli da ĝi la fabeloj alkroĉiĝantaj al la ekzisto de iu Reĝo, kiun neniu sukcesis vidi?

Sed pli gravas jena tria problemo: ĉu estas jam certigite, ke la re­al­econ kaj konkretecon posedas nur tiu, kiu priatentas precipe la ligno­pecetojn? Se iu Reĝo ĉeestus sendiskute, la plej praktika kaj pozitiva solvo sugestas komenci precize de li. Se, poste, rezultus rekonfirmite, ke sur tero kaj ĉielo ne supozeblas iu ajn reĝo, sed sursceniĝas nur lignaĵetoj, eble pleje konvenus, ke - el realisma vid­angulo - ni juĝu la tutan historion nesenca kaj neinteresa, kaj, ferminte la libron, ni iru distri nin aliloke kaj alimaniere.

Ankaŭ pri tiu punkto, tamen, Collodi rivelas klarvidan talenton: ri­fuzinte tiun konvencieman kaj proponinte alian ekon, sendube pli te­ran, li enviciĝas en la estimatan kategorion de pioniroj. La unuaj vor­toj de la libro nenion faras krom subvoĉe sed senduoblsence antici­pi la antropologian vojturnon, pri kiu memlaŭdas multaj hodia­ŭaj teolo­goj; laŭ tia "vojturno" ŝajnas definitiva konkero la memkon­scio, ke ni bezonas meti en la unuan lokon, inter la konsiderendaj objektoj, ne plu Dion sed la homon, kun ties problemoj kaj ties rekla­macioj.

Sufiĉas tiuj malmultaj prinotadoj por komprenigi, per kiom da delikateco oni devas instaliĝi ĉe la demando: kiu ekestis la unua iam? Pri kio ni limiĝas nur proponi iujn rapidajn konsiderojn.

Pro amo al klarigo ni distingu tri diversajn esploro-liniojn: Kiu estis antaŭ la komenco? Al kiu oni turnu unue sian atenton? De kio aŭ kiu eliru nia teologia analizo?


Kiu staras en la plej antaŭa komenco?

Senduba respondo. Ĉe la komenco estas Dio (Gn 1,1). “En la komenco estis Vorto (Jo 1,1)”. En komenco staras la Dia Spirito; eĉ ĉiuj komencoj apartenas al la Spirito: la komenco de la kreiva ago (Gn 2,2), la komenco de la savlaboro (Lk 1,35), la komenco de la ela­ĉetita homaro, nome de la eklezio (Ag 2,14). Biblie, ĉe la komenco ekestas la Reĝo, kiu montriĝis al Jesajo en la horo, de ties neserĉata vokiteco: "Miaj okuloj vidis la Reĝon, la Sinjoron de la ĉielaj armeoj (Jes 6,5)".

Precize ĉar ekde ĉiam tia senfina kaj tre simpla lume fajra ĝojo­oceano, el kiu konsistas la senfine vivanta kaj senfine beata Dio, su­perplenigas ĉiun imageblan spacon, precize pere de tio ni es­tas savataj el la nenio. Se la Reĝo ne ĉeestus kaj ne pulsus la mistero de sia triunua vivo ekde la komenco, hodiaŭ la kosmo mal­plenus kaj ni estus iuj senpezaj absurdaĵoj senfine drivantaj en neniejon.

Sen Dio, nia universo senviviĝus kiel dezerto, kaj homo, kvankam foje ŝajnanta granda al si mem, ĝin eĉ ne fikcie plenigus. Li eĉ ne su­kcesus plenigi sian internan mondon: homo, tiu­rilate, instaliĝas kiel spiri­tspaco, kiu postulas, ke oni akceptu tiun, kiu jam prezentiĝis.



Kiun ni atentu?

Se ĉe la komenco elstaris la Reĝo, la unua atento devas esti al li. Dio, se li ekzistas, malpermesas resti rande aŭ, pli aĉe, esti inter­kram­pita eĉ nur pro nura metoda sinteno, eĉ ne laŭ unu momento. Nenio komikas pli ol la tie kaj tie asertata oportuneco konduti kvazaŭ Dio ne ekzistus - "ut si Deus non daretur", latine dirite - celante re­do­ni al ho­mo kaj mondo rangon kaj fieron de la ĝusta sekulareco. Se Dio ek­zistas, la estaĵoj esence rilatas al li, tial ke ĉiu alia maniero ilin kon­si­deri, insidus kontraŭ ilia aŭtentikeco. Se mi strebas pensi, a­mi, espe­ri, vivi kvazaŭ Dio ne ekzistus, samtempe mi devigas min mem pen­si, ami, esperi, vivi, kvazaŭ eĉ mi mem ne havus ian ajn konsiston.

Kiu, por plej bone ekzalti la brilegon de la luno, proponus estingi la sunon, sendube pli saĝe kondutus ol tiu, kiu sugestus ombrovolvi Dion, elpelante lin, eĉ nur supoze, el nia konscio, tiel ke homo tre libere memstaru kiel unika heroo de kosma soleco kaj kiel nesubsti­tuebla juĝilo/mezurilo de ĉiuj realaĵoj.

De kio startu nia teologia rezonado?

Oni povas komenci, de kie oni volas. Kiu respondis ekzakte la unuajn du demandojn, tiu ĉi libere respondu laŭsiaplaĉe la trian.

La mondo ne konsistas el amaso da aĵoj malligitaj inter si: la ve­roj - se tielaj - interplektiĝas ĉiuj reciproke: do, de kiu ajn elirpun­kto oni ek­ĵetas la hokon, oni senĉese fintuŝos la unikan kaj ĉiokomprenan pro­j­ekton de Dio.

Kondiĉe, ke oni ekiru, tamen; ni ne kaptiĝu, nome, en la unua koncernata realaĵo kaj ne absolutigu ĝin. Oni komencu eĉ de l­i­gna­ĵeto, kondiĉe, ke ĝi estu ekzamenata senantaŭjuĝe, kaj se neopiniebla voĉo rektigas niajn orelojn, tiun ĉi oni ne neu - same kiel majstro Ĉe­rizo - ennome de iu mode deklamita aksiomo.

Collodi, lokigante ĉekomence de sia fabelo lignaĵeton, sukce­sas fin­fine atingi la Patron. Ĉiuj teologiaj vojoj kaj startpuktoj efikas, kon­diĉe ke neniu el ili kripligitus. Ĉiu vero kapablas plani starton, kon­diĉe, ke ĝi "katolikiĝu" - tio estas, "neamputiĝu" - kaj estu akcept­ata kaj disvolvata laŭ siaj konsekvencoj.

Aliflanke, diskutanto pri homo parolas implicite ankaŭ pri Dio, kies bildo la homo estas. Kaj kiu situigas Dion kiel la unuan intencan objekton de sia rezonado, tiu ĉi ne kapablas samtempe ne meti la ho­mon en la centron de siaj atentoj, eĉ nevole, ĉar la subjekto estas ĉi­am samtempe alvenpunkto de ĉiu intelekta aktiveco, kaj la konatiga prin­cipo, kiun ajn objekton ĝi penu lumigi, mem ĉiam resaltas lumi­gita.


Kiel oni vidas, se ni konsideras kritike tion, ni ne riproĉas sen­apelacie la manieron, per kiu Collodi ekigas la fabelan ra­kon­ton.

La unika vera "antropologia vojturno”, el ekzakta vidpunkto, estis plenumita de la Patro, kiam decidis antaŭ ĉiuj tempoj pri Jesuo kruc­umota kaj resurektonta kiel la "principo", kiel la "unuenaskito", kiel "superulo en ĉio (Kol 1,18)". Komence do staras nur iu povra kaj senviva lignaĵo, sed iinundita kaj indigita de la Diaj forto kaj riĉeco kaj plie ialtigita al reĝa indeco. La etuloj kaj Collodi tiel akordiĝas.

Ja el tia "strabaĵo", mistere antaŭvolita de la Dia amo, eliras la ve­ra fabelo pri homo povra en kapabloj kaj senfina en deziroj, febla en si mem kaj ĉiopova en tiu, kiu lin fortigas; pri homo, kiu kru­duliĝas tra ĉiuspecaj malnoblecoj kaj supernobliĝas super ĉia altego; pri h­o­mo kiu ne kapablas propraforte stari kaj antaŭeniras al la eterna Regno; pri homo kiu nenion faras krom perdiĝi kaj fine rehejmeni­ĝas!
Tial ni povas fine ekscii pri tiu, kiu ĉeestis iam: "Komence de la libro estas skribite pri mi", diras la Filo de la Homo. Tiu ĉi, kiu estas samtempe la Unuenaskito de la kreado kaj Solenaskito de la Patro, staras certe ĉe ektagiĝo de la granda plentago kaj la tuta historio eliras el Li. El Li konsiston prenas ĉiuj estaĵoj, per Li ĉiu nia konago kunligiĝas al Dio, per Li devenas al ni ĉiu vera konceptado pri hom..



Dostları ilə paylaş:
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   35


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2017
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə