Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə30/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   27   28   29   30   31   32   33   34   35

Ĉapitro 31


Post kvin monatoj da senzorga ĝuegado, Pinokjo kun

granda miro, sentas ekkreski belan paron da oreloj

azenaj, kaj iĝas azeneto, kun la vosto kaj ĉio.


LA DIABLO KAJ LIA MONDA MEDIO


Silente kaj ŝtelece, nokte, gaje pasas la ĉaro ŝarĝita el knabetoj de ok ĝis dekdu jaraĝaj, kiuj jam prenis la grandan decidon. Ĝin gvidas vireto pli larĝa ol longa, tiom ĝentila kaj sperta en la persvadarto, ke ĉiuj knaboj, tuj kiam ili lin vidadis, enamiĝadis je li. Pinokjo ankoraŭ hezitas, sed fine post tre longaj suspiroj, decidiĝas: Faru al mi iom da loko: ankaŭ mi volas veni.

La ĉaro rapide reforiras tra la nokta obskuro kaj tiel ĉe ektagiĝo ĝi feliĉe alvenas la Landon de ludiloj, kie neniu studas, neniu laboras, sed ĉiuj meze de malordo kaj konfuzego ĝuas la vivon.

En tiu ĉi ĉapitro fine senkovre ŝvebas sur la eventoj la "malamiko" persone: sen li, la prezentado de la homa dramo senteble difektiĝas.

La malbono-ĉeesto kirlas tra la tuta libro: Pinokjo ĝin sperte trovas embuskiĝinta ene de si mem; ĝin li renkontas kamuflita en la plej pur­koraj kaj senlertaj travivaĵoj; ĝin personigas la Vulpo kaj la Kato. Sed ĝis nun la malbono ne riveliĝis precize kiel la "princo de tiu mondo", la inspiranto de ĉiu malica kaj malama penso, la malamiko, kiu "kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante kiun li povu forgluti (1 Pe 5, 8)".

Ties ekzisto taksiĝas mita ĉe la plenkreska kaj raciema homo. La originon de la malbono kaj ĝian kompletan pravigon oni retrovus, sokratece, en la nesciado; aŭ, klerisme, en la stultaj tradicioj, kiuj, ama­siĝante tra la jarcentoj, obskurigas la denaskan spiritan junecon kaj ties vivecon; aŭ ankaŭ, marksisme, en la psike forvojigantaj strukturoj de premata socio devojigata de la ekonomia egoismo de la potenculoj. Kaj disŝprucas el la ekstrema pozicio de ĉiu el tiuj hipotezoj iu substanca ono de vero.

Sed la monda malboneco pli gravas ol la influo de tiaj ĝiaj kaŭzoj kaj superas kaj transstaras ĉiun racian eksplikon.

La deformantaj strukturoj, kiuj emerĝas el la jarcentoj kaj solidiĝas sedimentante tra la generacioj, trovas ja sian originon en la stulteco de homo kaj ties avideco: de nia interna mondo, laŭ la klariganta Jesua vorto, devenas ĉiuj eblaj malindaĵoj. Tamen la universo estas pli malbonplena ol kiom decas atendi de tia sola konsidero.

La hipotezo pri malica superhoma inteligenteco, laboranta ruze kaj engaĝege kontraŭ la Diaj projektoj, kongruas funde kun la racio tiom kiom oni povas atendi, se ni penetru iomete en la ek­zi­stoenigmon. Al la kultistoj de la Diino-Racio ni ne riproĉas ilian prefertan devotecon, kiun kultas ankaŭ ni; prefere ni rimarkas la nesufiĉecon de ilia kulto. Ne okazas, ke ili tro honoru la racion: ili ĝin vizitas tro malmulte. Ilia serĉademo de la inteligebleco pri kaj en la aĵoj ne skrafas sufiĉe libere kaj senskrupule. Intencinte ĉion raciigi, bedaŭrinde ili ne sukcesas estiĝi ĝisfunde raciaj. "Per ĉiuj siaj rezonadoj, ili iradas misrezonadoj", priatentigis jam kun apenaŭ neeltenebla ironio la apostolo Paŭlo (Rom 1, 21).

Sendiskute, la realo estas racieca; racieca "ŭuoad se", nome en si mem, aŭ, se oni volas, rilatata al Dio, aŭtoro de ĉiuj aĵoj. Sed ĉu ĝi konservas raciecon ankaŭ "ŭuoad nos"? Nome, ĉu estas preter ĉiu dubo la pretendo, jam fariĝanta nepraĵo kaj kutima metodo, ke nia inteligento por si mem perfekte kongruas kun la inteligebleco de ĉiuj estaĵoj?

Tia postulo iĝas nediskutebla nur por konvinkiĝinto, ke la universo estas pensita, volita, kreita de homo; kiu elstariĝus konvinko pli aŭda­ca ol racie pruvebla.

Nu, en la mondo kreita de Dio estas loko - ni scias tion pere de la vorto de Dio mem - ankaŭ por la supre aludita diablo, iu devojiĝinta inteligentulo, kiu libere elektis ribelon kaj oponadon al la Dia projekto subpostulante, ke homo transnaturiĝu kontraŭ la Patra amo. Dio, pro tiu fideleco al la esto, pri kiu ni enkonduke traktis, lin ne ekstermas, kaj prefere fleksas lin mistere servi al la konstruo de la regno, malbonŝance ne per trankvileco kaj senkulpeco, sed per lukto kaj redemptiĝo.

Tiu misigulo, kiu klopodas ŝajni kaj esti la kontraŭdio, simiumas la prerogativojn de la Kreinto. Pleje, li superrajtas plagiati per siaj iniciatoj la Diajn bonvolecon kaj filantropion, tiel ke li ofte sukcesas ensorĉi niajn korojn kaj ilin ligi al si.

Koncerne tion, tiu prezentado de Tortuĉjo (karesnomo de la diablo) skizita de nia libro, taksindas la plej alta el inter la entreprenoj de la teologia pensado: Vireto pli larĝa ol longa, mola kaj ŝmirita kiel bulo el butero, kun vizaĝeto el rozpomo, buŝeto ĉiam ridetanta, kaj voĉeto subtila kaj karesema, kiel tiu de kato, kiu sin rekomendas al la bonkoreco de la dommastrino.

La diablo, krome, provas ne nur imiti, sed eĉ superi la Dian aktivecon. Dio aktivas ĉiam ("mia Patro laboras", diris Jesuo), sed pri ĉi tiu almenaŭ unufoje oni legas, ke li ripozis. La "malamiko", male, neniam ripozas kaj estas vorata de senpaŭza aktiveco:

Dumnokte ĉiuj dormas

Neniam dormas mi.

Se li cedus ankaŭ unu momenton al la allogo al la pigreco - fruktodona ono de malakceptebla virto - li ekmarŝus repreni sian antikvan postenon inter la anĝeloj.

Same kiel Dio, li ŝajnas ankaŭ respektoplena de la libera decido de la kreitulo. Li ne sin trudas, sed sin proponas; li ne fortrenas, sed milde­ce persvadas. "Kaj vi, amo mia", diris la vireto, sin turnante tute komplimentema al Pinokjo, "kion vi intencas fari? Ĉu vi venos kun ni, aŭ vi restos?". Kaj Pinokjo tute sin fordonas al lia diskreteco.

La ekzaltado de la absoluta libero fariĝas eĉ unu el la formoj plej ĝisdatigitaj de lia trompige imita evangelio. "Malpermesite mal­per­me­si", oni tumulte iam skribaĉadis sur niaj muroj ne sen lia sugestio, kaj legadis kun admirita konsento ĉiuj kandidatoj al la azena kondiĉo.

Same kiel Dio, li scias naski en la adeptoj la suferamon, pentofaron, eĉ martiriĝon: Ili suferadis, ili estis kunpremitaj, amasiĝi­ntaj la unuj sur la aliaj, ili preskaŭ ne povis spiri; sed neniu diradis hoj!, neniu plendadis.

La abnegacio, la sinofero, la heroaĵoj konstituas por si mem neniam sufiĉajn kriteriojn por distingi la Dian inspiritecon disde tiu satana. Necesas, ke la animon ekokupu ankaŭ la karitato, patrino de ĉiuj virtoj, kaj, kiel necesa fonto de la karitato, eĉ "preskaŭ formo" de la vera amo, la ortodoksio: "Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi nenion profitus (1 Kor 13, 3)".

Inter ĉiuj noktoj afliktiĝintaj pro malbono, priskribitaj en ĉi libro, tiu de la vojaĝo al la Lando de la ludiloj estas la plej kvieta, kaj tial la plej terura. Satano jam arbitre regas senkontraste, la mensoj jam mildece konvinkiĝis, la spiritoj subiĝis. Ĉiuj kaptiĝas de la dormo, kiu plisimilas tiun de la justuloj, tio estas la dormo de la maljustuloj; ili estas pacigitaj per la sento psikologie ŝajne pli similiĝanta al la bonafido, nome al la perfekta malbonafido. Kutime tiel, senskue, ĉe la fina fazo de la dramo oni eniras la perdiĝon. La plej fajna imitaĵo de la di­a­blo reproduktas ekzakte ankaŭ la internan pacon: La azentoj galopadis, la ĉaro kuradis, la knaboj en la ĉaro dormadis.

Ankaŭ la Lando de ludiloj, kien oni alvenas sub la gvido de la Vireto, ludas iel Paradizon: la envulto daŭras. La knaboj trovas ĉi tie sta­ton faritan je feliĉo, kvankam supraĵa kaj provizora. Cetere, la plezuro inkluzivas ĉiam iun ekon, aŭtentikan kaj en si mem bonan, de la feliĉo; de tiu lasta ĝi fariĝas la amara karikaturo, tuj kiam ĝi pre­tendas sin konturigi kiel la unika kaj perfekta ĝojo­motivo.

La libero de la Regno - al kiu ĉiu koro nekonscie anhelas – karak­te­riziĝas ĉi tie kiel eksplodo de la totala anarkio: neniu ordonas, neniu obeas, ĉiu ajn agas laŭ sia kapo ignorante la aliajn.

La kanto de la ĉiela Jerusalemo ĉi tie surdige bruegas. La bruego markas ja la plej insistitan rekonsignon de la kadro: La gajeco, ia bru­ego, ia kriado, ia pepado, ia diabla konfuzego... Fakte tio kion malpli toleras la devojiĝanto, sekvanta la "devojiganton", koincidas kun la konscia kaj serĉata silento, kiu el si mem povas abrupte riveli la internan senion kaj la vertiĝon de la nenio, en kiun li trempiĝas.

La Lando de la ludiloj aludas pri la "mondo" foriĝinta el Dio, no­me iu homaro, se citi Sanktan Paŭlon, "sensaĝa, senpersisteca, sen­ama, senmizerikorda". En tia mondo la damniĝo ankoraŭ ne manife­stiĝas, sed jam efike konfekciiĝas. Jen la murskribaĉaĵoj, kiujn Pino­kjo legas tra tia senzorgema vilaĝo: Ni ne volas plu lerneo, for laritme tiko (ni ne volas plu lernejon, for aritmetikon!) ili tre similas, laŭ saĝeco kaj konkreteco je programoj, al tiuj, kiujn ni legadis sur muroj de niaj domoj.

La tuta Collodia rakonto cetere aspektas, intuicie kaj profetie kaj taŭge, priskribi multajn trajtojn de la hodiaŭa socio, respektante tamen eble iun pli grandan civilizon de la Lando de la ludiloj, kie la sopirantoj azeniĝi, siakaprice amuziĝante la tutan tagon, almenaŭ uzas nenian perforton sur siajn samurbanojn.


Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   27   28   29   30   31   32   33   34   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə