Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə32/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   27   28   29   30   31   32   33   34   35

Ĉapitro 33


Iĝinte vera azeneto, Pinokjo estas kondukata al vendejo, kaj aĉetas lin direktoro de trupo de histrionoj, kiu volas instrui al li danci kaj salti tra la ringegojn; sed iun vesperon li lamiĝas kaj tiam alia viro reaĉetas lin por fari el lia haŭto tamburon.


ANKORAŬ PRI LA MISTERO DE LA BRUTIĜO


La Vireto aliras al la merkato kun la lastdataj azeniĝintoj, kie cirka direktoro aĉetas Pinokjon kaj lin edukas per persvada vipodidaktiko.

Post tri monatoj granda spektaklo de parado premieras estigante al nia amiko okazon por brile debuti en la arta mondo. Sed meze de la prezentado li ekvidas en iu loĝio sian Feinon kvazaŭ belan sinjorinon, kiu tamen iomete poste eklipsiĝas.

Pro nekontrolebla subita emocio pro la surprizo, la traringa salto fiaskis dum Pinokjo mem lamiĝas.

Vendite por dudek spesdekoj, li estas ĵetita en la maron fare de sia nova mastro, kiu volas lin dronigi por produkti el la rekuparita haŭto tamburon por la muzika trupo.


Pinokjo kaj Meĉo, enirinte jam azenan naturon, ne povas eksterigi sentojn kaj pensojn, krom per sonoraj azenblekoj. En koncerto de la plej resonaj voĉoj ili hodiaŭ malmulte impresus. Notendas fakte bedaŭrinda ekzistenciala regulo, el kiu neofte troviĝas tiu kiu sukcesas eskapi, laŭ kiu homo tendencas rezoni, paroli, decidi, leĝfari… ne tiom en la respekto de la unuaj principoj kaj objektivaj normoj rilate pensarton, kiom en dependo de konkretaj kondiĉoj de sia esto.

Babelo, nome la lingvokonfuzego, eble devenas de tie: pro tio, ke ĉiu homo havas sian propran brutiĝon, ĉiu sammaniere posedas sian propran filozofion kaj parolas sian propran lingvaĵon. Kaj sekve malfacilas interkompreniĝi inter ni.

Krozas ĉiuloke, tamen, kiu komprenas eĉ azenkriojn kaj ja ne prokrastas prezentiĝi: la roza Vireto je ŝmire buterbula vizaĝo nun hastas senkompate malkaŝi sian veran intencon, malfermante la pordon per fortega piedfrapo kaj ironie salutante la freŝbakitajn azenojn kun kru­ela firido: Mi tuj rekonis vin per la voĉo. Same kiel Kristo, la bona paŝtisto konanta siajn ŝafojn, la "malamiko", akrega falsisto, konas la si­ajn sekvante ilin, por ke al la perdiĝo ili plumarŝu kaj en ĝi definitiviĝu.

La rajda cirko, kien oni irigas Pinokjon, liveras alian figuron de la granda mondteatro, ĉar en ĝi svarmas multe da bestoj, iom da dancistinoj, iu tordakrobato, iu dresisto kun vipo, aplaŭdanta popolamaso; ĉio enkadre de fantomaj brilegoj kaj de segaĵeroj.


Paŝe... Galope... Trote!

La ordonoj klakas seke kaj nerepacigeble. La ekkuro al la senlima libero - kaj tial senhava - ensabliĝas en sklavecon!

Kiu, pro abomeno al la saĝo aŭ pro volupto kaprice vivi, azeniĝas, tiu ĉi iun vipon frue malfrue eltrovos.

Tiam, forlasanto de la vero iras endoktriniĝi ĉe ideologioj; malŝa­tanto de savodona disciplino fortreniĝas submetiĝi al senmotiva dependeco; kutimiĝanto al rifuzo pri la lukto plifirmiganta sian fidelecon rekrutiĝos perforte sub fremdaj flagoj; serĉanto de iu libero diver­sa ol tiu donita de la unika liberiginto, tre malfacile transflugos la destinon kredi, obei, batali laŭ ĵusa diktatoreca fama proklamo.


Pinokjo, obeema..., reliefigas dufoje la teksto: se oni rifuzas o­bei la Patron, fine oni obeas la dresiston.

Sed kie apartiĝas la Feino dum la plej granda humiliĝo de la marioneto?

La Feino prezentiĝas, kvazaŭ bela juvelita sinjorino, malĝoje kaj mute rigardanta. Pinokjo, meze de siaj aplaŭdataj azenaj cirkoludoj, ŝin ekvidas kaj tuj ekesperas. Kiam homo jam degradiĝis kaj sklaviĝis kaj ĉio ŝajnas perdita, tiam sufiĉas la silenta ĉeesto de la eklezio por reekflamigi la volon refariĝi kreaĵo libera kaj rezonema.

La momenta apero de la Feino kapablas redoni al Pinokjo la homan prerogativon de la larmoj: Li komencis ploregi, kiel Petro ekvidinta Jesuon foreskortatan, kaj el tia ploro oni komprenas, ke la degradiĝo ne estos senrevena.


Pinokjo, lamiĝinta azeno, vendatas al aĉetanto intencita produkti el tio tamburon. Ankaŭ se tia lasta degradiĝo ne eluziĝos, ĝi estas ekvidigata, por ke per ĝi evidentiĝu al ni la tuta parabolo de la kreitulo sin­­­forlasanta al la negativeco: la bestiĝo povas pligraviĝi ĝis la "enaĵiĝo", kiu estas la plej malalta punkto atingebla de nia imagpovo.

Eblas ĉi tie travidi diskretan aludon pri la mistero de la infera fajro, sigelantan la damnan staton. Kun la teologoj de la skolastiko, en la "fajro", kiun mencias la revelaciaj fontoj, ni rekonas eksterpersonan materian elementon, kies ecoj al ni facile eskapas, kiu iel ligas kaj ontologie intime kripligas superan kreaĵon, kiel homo.

Oni komprenas la tutan evoluon de la "transnaturiĝo de la perdi­ĝo": en ĝi antaŭe nebule obtuziĝas, materiiĝante, la spiritaj aktivecoj; poste la spirita principo de la homa komponaĵo, anstataŭ ol inspiri aŭ estri tiun korpan, estas de tiu ĉi pesata kaj submetata; kaj fine la tuta homa esenco estas enfermata kaj humiligata de eksteraĵa materio.
Al la Prometea homo - tro okupata pri la rabo de la Dia fajro, por ke li konsideru, ke mem persone povus fali en ĝin - malplaĉas tiu hipotezo de lia kontraŭvole ebla fina enabismiĝo; tial li ĝin rifuzas.

Ankaŭ al ni ĝi tute ne plaĉas; sed kion kaj kiom ni scias pri la transcenda mondo, por ke ni aŭdacu kontesti la malmultajn informojn, kiujn ni sukcesis trapenetri ĉar de la revelacio transdonataj?


Ĉapitro 34


Pinokjo, ĵetite en la maron, estas manĝata de la fiŝoj, kaj

refariĝas marioneto kiel antaŭe: sed dum li naĝas por sin

savi, li estas englutata de la terura Ŝarko


LA MISTERO DE LA PERBAPTA RENASKIĜO


Kvindek minutojn restis subakve la kompatinda azeneto, kandidata tamburiĝi. Sed jen kio surprizis la mastron: Kaj li komencis tiri la ŝnu­­ron, per kiu li estis liginta ĝin je unu kruro... Anstataŭ azeneto mor­­­tinta, li vidis aperi supraĵen marioneton vivantan. Fiŝaro, kunvo­kita zorge de la Feino, mirege polure manĝetis la tutan aĵon azenetecan kaj reenigis Pinokjon al lia marioneta stato.

Forfuĝinte el sia aĉetinto, kolerigita kiel besto, kiu, repreninte la konkretajn projektojn de majstro Ĉerizo, voladis revendi ĝin laŭpeze kiel lignon elsekigitan por ekbruligi la fajron en la kameno, la marioneto plonĝis en la maron kaj liberiĝis el la risko droni aŭ esti tute detruita.

Sed jen unusalte venas la giganta Ŝarko, menciita plurfoje en ĉi tiu historio, kiu englutas Pinokjon precize kiam la bela kaprineto bluhara bleketadis ameme, kvazaŭ ĝi volus antaŭsciigi kaj kuraĝigus.

La momento de la lasta degradiĝo, kiam ekrealiĝas sendube la "aĵi­ĝo" de Pinokjo, senprokraste iĝas la momento de la renaskiĝo: de tie jam risortiĝas la konkluda procedo por la redemptiĝo. Tiu ĉi viv­turniĝo okazas per la mara mergiĝo. Pinokjo, kiel Jono, estas "savita de akvoj".

La akvo, minacanta fariĝi mortprincipo, eksaltas por li en vivprincipon. En la tuta libro resonas tia akvoambivalenco, kiu, aspektinte dekomence katastrofe senesperiga risko, fine efikiĝas en saviga signo: tiel agis la maro en ondegoj, albordiginte Pinokjon ĉe la insulo de la Feino; tiel okazos por la terura Ŝarko redonanta al li la ĉeeston de la Patro; tiel oni vidas ankaŭ en tiu ĉi ĉapitro, kie la subakvigita marioneto retrovas sin mem, pernome sia origina naturo.

Tiu akvosignifeco, kiel ambivalenco ĉe la komenco kaj kiel elaĉetiga ilo ĉe la fino, estas propraĵo de la hebrea-kristana Revelacio, kaj nun fariĝas teologia reliefa temo.

Ĉe tagiĝo de la kreado, la akvo markas la malfekundan ĥaoson kaj samtempe naskas matricon, el kiu devenas la tero gastigonta ĉiujn vi­vantojn (Gn 1, 9).

Ĝi montras la malbenon kaj punon (Jer 51, 55; Ez 26, 19), kaj iĝas ilo de la diablaj fortoj, lokiĝantaj ja en la ondegoj (Ijob 3, 8). La "muĝado de la maro" estas komparata de Jesuo al la angora elemento de la lastaj tagoj (Lk 21, 25), krome la Apokalipso priskri­bas la novan mondon, fine feliĉan, ĝin rekonsignante per la marko de loko, kie "la maro jam ne estas (Ap 21, 1)". Sed la akvo signalas ankaŭ la fekundecon kaj Dibenon; al ĝia eltrovo ligiĝas la ebleco transvivi en la dezerto. Jahveo mem kompariĝas al "fonto de viva akvo (Jer 2, 13)".

La du epizodoj de la diluvo (kie la akvo detruas la vivantojn kaj flo­sigas la savigan arkeon), kaj de la pasado sur la Ruĝa Maro (kie la ondoj kaŭzas morton al la Egiptuloj kaj la liberigon al la Hebreoj) ekzaltas tiun ĉi duoblan valoron kaj komprenebligas pri la bapta sakramento. En la bapta rito oni ekkaptiĝas de la mistero kuniganta mor­ton kaj vivon: "Per bapto ni estas entombigitaj kune kun li en morto, ĉar kiel Kristo resurektis el mortintoj per la gloro de la Patro, tiel ankaŭ ni povas marŝi en la novan vivon (Rom, multloke)".

La bapto elstare produktas eklezian eventon: ĝi estas celebrata de la eklezio kaj ene de la eklezio, kiu per ĝi plenumas siamaniere patrinecajn prerogativojn. Tial al Pinokjo mergita en ondegoj ekaperas la bluhara Kaprineto, sed el koloro blua tiom brila, ke ĝi tre multe memorigas pri la haroj de la bela Knabineto.

Tiu bela Knabineto, havanta ĉiujn aĝojn kaj ĉiujn vizaĝojn, ŝajnas ignori nin afliktitajn en la plej angoraj horoj, kaj ŝi tamen ĉiam kaŝe gardostaras; ŝi montriĝas ĉiam nekapabla agi, ŝi ĉiam malfruas rilate la bezonojn de homo, donacante nur senkonkludajn blekojn: tamen fin­fine la savo devenas de ŝi.

La lasta nedubebla transfiguriĝo de la Feino diskrete sugestas al ni legŝlosilon pri la multaj, foje fantastaj, animaloj agantaj en ĉi tiu rakonto.

Frapas unua granda distingo inter animaloj transcende simbolantaj kaj alprenantaj sian sencon el spontana teologia inklino de la libro, kaj animaloj havantaj neniun sencon krom tiu kongruigita de la realisme ĝuita rakontemo. Collodi mem, diferencigante la unuajn de la a­liaj per skribmaniero, al ni ebenigas la vojon: la unuaj estas skribitaj per komenca majuskla litero, per minuskla male la aliaj.

Pri la dua grupo, ĉar forestas kia ajn mesaĝo, malmulte estas dirote. Entute oni povus rimarki la grandan riĉecon de la Collodia bestaro, malgraŭ tio, ke ĝi kutime limiĝas je la spertoj de kamparanoj, ĉa­sistoj, fiŝistoj. La unua grupo, male, meritas pliatentan ek­zamenon. Se ni konsideras "arketipoj" aŭ inspiraj principoj la Vireton kaj Feinon, facilas kontroli, ke komenclitere majusklitaj animaloj vice distribuiĝas sekvante la unuan aŭ la alian, kaj ĉiu povas esti komprenata aŭ kiel plia ekspansio de la "arketipo" aŭ kiel memstara personiĝo je ties servado.

Tiel la Vireto altiras al sia partio la Vulpon kaj Katon.

La feina kortego estas plifrekventata: ni povas notigi la ĉi ĉapitran Kaprineton (en kaj per kiu sendube manifestiĝas la Feino), ĝiajn "eksterajn" servistojn kiel la Falkon (ĉ. 16a), la Pudelon kaj Pegojn (ĉ. 18a), la Kolombon (ĉ. 23a), la Limakon (ĉĉ. 29a kaj 36a), la Tinuson (ĉĉ. 34a, 36a). Sed ankaŭ la Grilo rivoluas ĉirkaŭ la orbito de la Feino (kiel pruvite per la kunligo kun la Kaprineto, en ĉapitro 36a), kvankam ĝia rolo subtile diferencas kaj "interne agas".

La Grilo poste siavice enkarniĝas en longan vicon de animaloj, ki­uj, sub multe da formoj, ripetas kun identa tono ĝiajn admonojn: la blanka Merlo (ĉ. 12a), la Papago (ĉ. 21a), la Krabo (ĉ. 27a), la Marmo­teto (ĉ. 32a).

Fine ni povas elvoki ankaŭ intermezan grupon - al kiu oni konsentu antaŭmeti la verdan Fiŝiston - kiu, dependante rekte nek de la bono nek de la malbono, kunigas precipe tiujn fortojn - se ili ekzistas - "nur­laikajn" kiuj en tiu universo, skuata de kulpo kaj levita al la transnaturiga ordo, kaj neŭtrala kaj tute neniel "sekularizata", ankoraŭ rekrutiĝas definitive sub nenia flago kaj, fojfoje, povas malhelpi aŭ helpi homon en lia ne senpena paŝado al la patra hejmo.

Tiaj estas: La Korvo kaj Noktuo (ĉ. 16a), elvokantaj la teran sciencon kaj ĝian malabundan utilecon; la Juĝisto (el raso de la Goriloj), elokventa figuraĵo de la monda justico; la Serpento, simbolo de la naturaj kaj eksternaturaj fortoj, kiuj al homo kaj liaj grandeco kaj mizero rezervas neniun malinklinon, sed pri li ili ankoraŭ sentas nek admiron nek kortuŝon. El tiuj listoj forestas la mara monstro, la Ŝarko, kiu estas samtempe perdiga kaj saviga ilo, kaj do perfekta spegula modelo de la akvoambivalenco, pri kiu tiuj ĉi paĝoj jam parolis.


Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   27   28   29   30   31   32   33   34   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə