Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə34/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   27   28   29   30   31   32   33   34   35

FORPERMESO


Restrukturinte la lastan defendon de ĉi teologia interpreto

oni renovigas la pardonpetojn al la ĝentila leganto.
“Eble ĝi estas antaŭjuĝo mia, sed mi certas, ke la legado de tedaj libroj damaĝas la sanon" - lasis skribite iuloke Collodi.

Sanktecaj vortoj; vortoj malkvietige perpleksigantaj tamen tiun, kiu ĵus finis verki libron, malgraŭ malgrande konsistan.

La penso, ke mi estus atencinta, eĉ senvole, ies bonfarton, min mal­­trankviligas. Se por min serenigi mi memorigus, ke tiuj ĉi paĝoj dum estis skribataj neniel min enuigis, mi manifestus la veron; sed mi ne certas, ĉu mi el tio eltrenas taŭgan pravigon. Plejbonan argumenton vekas eble la konsidero, ke lastlaste nesenflara interesito ĉiam kapablas liberiĝi el enuo laŭvole, interrompante la legadon por sin dediĉi al siaj ŝatokupoj.

Kaj poste, prefere ol rimarkigi kun troa evidenta facileco kiom tedas ĉi tiu komentario pri la Collodia rakonto, estu pli mizerikorde rekoni kiom pli dormigas, kompariĝante kun ĝi, la kutimaj priteologiaj verkoj.


Kelkaj plendos pri arbitra kaj senmotiva karaktero de tiu ĉi verko, kiu aŭdacus ekpreni per la dentoj kaj elkriptigi per plenkreskula filozofio porinfanan fabelon, ĉe kiu tre probable ĝi sonas fremde: fabelo enbretiĝu nur interfabele!

Sed tiu principo, kiun senargumente subtenus ankaŭ majstro Ĉe­rizo, ne kapablas konfuzi la internan pacon de konvinkiĝinto, ke la tut­eco de la realo kolektiĝas, enpaĝiĝas kaj reviviĝas en la Dia plano; ke sekve ĉiuj artaj prezentadoj de veraĵoj, belaĵoj, bonaĵoj elstaras kiel perspektive diversaj anguligoj de la sama unika eterna saĝeco; kaj do iu fabelo, se ĝi vere laŭiras sur la bono, belo kaj "vero", entenas kaj ĉiam anoncas ion pli ol fabelon.

Ĉiuj noblaj manifestiĝoj de la spirito malfermas fenestrojn sur la mistero de la Dia projekto. Estas tiuj, kiuj, trakurante de unu fenestro al alia, neniam okulojn aldirektas trans randmurojn, fostojn, ornamaĵojn; sed estas ankaŭ tiuj, kiuj tra iu fenestro volas elrigardi ekstere de la fenestro. Montriĝas multaj fenestroj kaj ni inter ili libere elektas, ĉar, kiel enepistolite de sankta Paŭlo: "Ĉiuj aĵoj estas niaj, ni apartenas al Kristo kaj Kristo apartenas al Dio".

Al mia memoro alvenas akvomelono de mia infana tempo, kiam, lokite en freŝakvo, ĝi liveradis la plej deziratan kontribuon de la Dia Providenco kontraŭ la varmego kaj sufokeco de la somera Milana sezono, dum ni apogiĝadis kontraŭ la balustradoj de niaj malnovaj hejmoj. Por nin konvinki pri ĝiaj kvalito kaj matureco, la vendisto iufoje boradis trueton en ĝi: ĉiu akvomelona punkto rivelas sian tiklecon, kondiĉe, ke oni fosu profunden. Kiu agrabliĝas defroti nur la haŭton, tiu limiĝas iuĝi nur la supraĵon neniam tamen penetrante en la substancon; kiu sentime enprofundigas tranĉilon, el kiu ajn flanko li decidus komenci, tiu ĉi atingas la ruĝan kaj sukan molaĵon.

Eble la diferenco inter kontemplado kaj sciado encentriĝas precize en la stilo de l’ alproksimiĝo al akvomelono.
Eble ekaperos iuj strebantoj travidi en tiu ĉi interpreta komentario la senrajtan provon envicigi post la sanktaj standardoj la laikan kaj liberan pensulon kiel Collodi.

Estu elstare klarigite, ke ni intencas lasi Collodi/n tie, kie li deziras lokiĝi: kiu tute ne dubas pri la enkarniĝo de la Verbo (=Vorto = Difilo), tiu neniel estas tanĝata de la penso, ke necesus aŭ simple utilus konfirmoj kaj helpoj al la Dia Revelacio fare de homaj voĉoj, eĉ aŭtoritataj, elokventaj, afablaj. Ni intencis nur trovi kaj laŭtigi la ludon de la Patro, kiu kompleze plezuriĝas grefti sian mesaĝon sur la plej malsamajn vortojn, eĉ tiujn, kiuj unuaokule aspektus mallertaj kaj alicelantaj.

Collodi havis sian kredon. “Mi ne estas ateisto, je Dio mi kredas. Trankviliĝu, mi kredas!” - iam li diris al la patrino. Preskaŭ senescepte tiuj homoj de nia "laikistiĝanta" deknaŭa jarcento devis konfrontiĝi kun la patrino el viva kaj plenklara kredo, kvazaŭ ŝi bildigus la dolorplenan animon de Italio, kiun ili estis perfortantaj; amata patrino ĉi­am konsolenda rilate al la religia afero.

Sed se li estus estinta ateisto, la ludo estus eĉ pliplaĉinta al ni, ĉar konkretiĝus eĉ plibrilante la Dia humoro.


Kvankam ni ne devas ekskuziĝi, la dankemo, pro la historio de lia marioneto kaj pro ĉiuj pensoj, kiujn ĝi scipovis en nin estigi, al Collodi devige kaj sincere aliru.

Kelkan pardonpeton male ni ŝuldas al la legantaro, kiu, nin honorante ĝis la fino de ĉi tiuj paĝoj, estus trovinta ion malagrablan kaj trudiĝeman: tiu ĉi libreto celus esti nur semo, kiun, ĉesojle de vintro, oni ĵetas sur grundon, eĉ ne posedante la certecon, ke ĝi fruktiĝe enradikiĝos; eta semo por la libero kaj espero.


Fina resumo


Disputo pri la rilatoj inter Pinokjo kaj lia aŭtoro.


LA VERO SENVALORIGANTA LA IDEOLOGIOJN



1. Kiel naskiĝas la "disputo"
Literatura "afero".

Pinokjo estas "kverelo" en la historio de la universala literaturo. Ni povus eĉ paroli pri "enigmo", ĉar ĝi naskiĝas el misproporcio, almenaŭ ŝajna, inter la ekstera modesteco de la verko kaj ĝia sukceso, senlima kaj seneklipsa.

Temas pri historio "ekstravaganca", se citi juĝon de la fama itala filozofo B. Croce (Benedikto Kroĉe), elpensita por la etaj legantoj de la "Giornale per i bambini” (Ĵurnalo por la infanoj), senprecize planita, kontraŭvole antaŭenŝovita, publikigita popece kun neregulaj tem­polimoj, interrompita du fojojn (kaj la unuan kun la konvinko, ke ĝi celatingis tiupunkte), enŝteliĝinte tamen - per propra forto, sen rekla­maj manipuladoj aŭ sorĉartoj de okultaj persvadiloj - en la atenton de ĉiuj, tradukita en preskaŭ ĉiujn lin­gvojn, provokinte senfinan vicon da kleraj priesploroj kaj subtilaj disertaĵoj. Oni sendispute asertu, ke neniu alia libro, naskita kaj publikigita en Italio ekde la unuiĝo de la duoninsulo, altiris en la mondo tiom da resonanta atento.

Kaj tio estigas la probleman kazon ĉe la kritikistoj. Ne eksplikas ĝin la lingva magio aŭ Collodia fantazia abundeco, kiuj tamen certe glimas; tion verigas ankaŭ la fakto, ke - se ne pro Pinokjo - pro ceteraj publikigaĵoj la famo de Carlo Lorenzini (Karlo Lorencìni) eĉ ne pe­ne transirus la Toskanajn limojn kaj la nelarĝan panoramon de la samtempuloj.

Kaj ĝuste tia disputo stimulas la serĉadon de taŭga ekspliko kaj enpuŝas, por ke la kritikistoj malkovru la potencialon kaŝitan sub la seka kaj ironieca prozo de Collodi kaj solvu la problemon klopodante samtempe elmerĝigi la kialojn de la nediskuteble monda reputacio.
La "penetrebleco" de la libro.

Pinokjo do estas libro postulanta esti "penetrata", tio estas komprenata trans la frape festa kaj miriga supraĵo. Tiel ke oni ne miras, ke el tiaspecaj "penetraĵoj" - buntaj, diversaj, foje geniaj, foje ruze ek­s­travagancaj - la historio de la pri-Collodia kritiko envicigas tre mul­tajn. Penetrebleco, pliekzakte penetrendeco. Ĉiu ta­men "penetraĵo" - nome ĉiu serĉado pri la signifo transpasanta la literon, aŭ pri konstruiga saĝo unuavide netravidebla, aŭ pri nepalpebla vero kaj sekreta beleco kaŝitaj sub la rakontaj faldaĵoj - riskas fatale akuzon de arbitreco kaj nerajtaj surmetoj kaj miksaĵo. Kontraŭ ĉiu el ili facilas argumenti: kion oni penadas trovi per tiuj ĉi analizoj, tio ne akordas kun la enhavo, per kiu Collodi modlis sian verkon.

Aliflanke, se oni limiĝas ĉe la tiel nomata "Pinokjo de Collodi", nome la teksto laŭ la impreso vekita ĉe la unua legado, la enigmo de ĝia senlima populareco restas tute neeksplikata. Mi opinias, ke la trakurenda vojo celu akurate distingi, kion Collodi intence faris disde la rezultanta realigaĵo, en la jena duobla konvinkiĝo:

ke la konscia inteligento de la aŭtoro devas esti sendube la natura kaj neneglektebla startpunkto de la procedo al la verkokompreno;

ke tamen la okazaj celoj kaj la unua konscieco de granda poeto pri sia verko neniam elĉerpas la kompreneblecon de la tuta poemo.

Ni engaĝiĝu do deĉifri la rilaton kaj la diversecon inter la subjektivaj aŭtoraj intencoj kaj la objektiva signifo de lia rakonto.



2. Kion intencis fari Collodi.

Kiu estis Collodi.

Karlo Lorenzini (jen liaj vivoregistritaj nomoj) naskiĝis en Florenco en 1826 en modesta, sed ne mizera, familio. Lia patro estis kuiristo ĉe nobela hejmo; lia patrino, laŭ studoj instruistino, adaptiĝis kudrolabori por provizi ekonomiajn bezonojn de la multnombra familio.

Al tiu patrino, tre religiema, kiu ĝis la morto loĝis kun la filo, obstina fraŭlo, Karlo restadis ĉiam ligita, ĝis, pro respekto al ŝi, vizitadi dimanĉan, eĉ se nur tagmezan meson.

Ekde 1837 ĝis 1842 (do ĝis deksesa jaraĝo) li lernadis ĉe porpastra lernejo de Colle Val d'Elsa. Li sekvadis ankaŭ ĉe Pastroj Skolopoj re­to­rikajn kaj filozofiajn kursojn, kvankam sen atingi la doktoran gradon ĉe universitato.

Tre junaĝe, li vizitadis literaturistajn kaj teatrajn mediojn kaj mem ĉesojlis la vojon de komediverkisto, ĵurnalisto kaj ĵurnaldirektoro.

La novaj prisociaj ideoj - demokratemaj, ŝtatunuecaj, liberaltendencaj kaj Mazziniemaj - altiris lin rekrutiĝi en la korpuso de la Toskanaj volontuloj kaj batali ĉe Curtatone kaj Montanara (Kurtatòne kaj Montanàra) dum la unua itala porsendependeca milito (1848).

Reveninte el la milito, li dungis sin kiel ŝtatoficisto ĉe la provizora Toskana registaro. Ne eĉ, tamen, liaj politikaj konvinkoj antaŭ­hal­t­i­gas, ke li gardu la postenon ankaŭ sub la restaŭrita registaro de la “Grand-Duko". En 1859, rekrutiĝinte volontule en la regimento de la leĝeraj kavaliroj de Novaro (Cavalleggeri di Novara = Kavalleĝĝèri di Novara), li aktivadis en la dua porsendependeca milito de I­ta­lio sub la uniformo de la reĝo de Sardinio. Li restis ŝtatfunkciisto ankaŭ post la kreiĝo de la Itala regno, ĝis sia emeritiĝo, de li formale petita (la 2an de junio 1881), precize dum la verkado de sia nova libro.


La ideologia krizo.

El vico de atestoj kaj indicoj oni klare povas rekonstrui jene la internan evoluon de Lorenzini. Dotite per vigla kaj senskrupula inteligenteco, tuj kiam li eliris el la kuratoreco de la pastroj, li enviciĝas in­ter la kontestuloj de la "Ancien Régime", kaj pri tio garantias la persona aktiveco en la du unuaj militoj, pri kies tamen meritoj li evitos sin laŭdi.

Lia spirito sufiĉe laŭiĝis al la realo ĝis, kvankam li tendence respublikema, la kvieta submetiĝo al la venkistaj postuloj de la Savoja monarkio en la okazaĵo de la nacia sendependiĝo.

Ŝajnas tamen vidi, post la unuigo, sub la atakveka ironio de liaj civile engaĝiĝintaj skribverkoj, ian frustriĝon pro la rezulto de la itala revolucio kvazaŭ, eĉ se li neniam malkonfesis la junectempajn ideojn, li nutrus nostalgion al la kvieta kaj honesta Grandduka mondo, metiista kaj kamparana, kiu ŝajnas esti liverinta la fonon de la aventuroj de Pinokjo.

Certan momenton li sin montras eĉ skeptika pri la granda ilumini­sma dogmo de la amasinstruado, kiu tiujn tagojn estis inspirinta la ennovigan leĝon de itala instruministro Copino (Kopìno) por devigi la porĉiuan instruadon ĝis la dua elementa klaso.

“La ĉifona kaj malsata proletaro, kiu ne havas aliajn nutraĵojn portotajn al la familio krom malmultaj brasikoj plukitaj inter balaaĵoj, kion vi volu, ke ĝi akiru el via instruado kaj viaj libroj? La ununura li­bro por ili eble plitaŭgus la katekismo de Bellarmino, ĉar tiu ĉi kostas du monerojn kaj kredigas, ke la suferado en ĉi tiu mondo estas kapitalo kies interezojn oni enkasigos en la alia mondo. Ni prizorgu iomete pri la stomako, kaj ni vidos ĉu la sento pri la homa digneco eniras pli bone en la sangon per la pano ol en la cerbon per la instruado".

Tia frazaro rivelas, kune kun la sento de frustriĝo de iu, kiu ne plu fidas la mitojn, kiuj iam lin allogadis, preskaŭ raban amon al homo kaj klare akutan porsocian sentemon, sen ke oni povas dedukti el tio, ke li inklinis al socialismo. Eĉ la ĵurnalo de li redaktata, en kiu senhezite esprimiĝas sia penso, "Il Lampione" (La Lampiono) plurfoje amuziĝas moki la kolektivecajn kaj egaligecajn utopiojn, kiuj estis ĉefe konataj pere de la doktrinoj de Proudhon.

Li kuraĝis eĉ priskribi tiele la rezultojn de la "iluminisma revolucio":

"Ja per ia furioza klerigo, religio malaperis, superstiĉo kaj beginismo persistas, kaj dum la instruado antaŭeniris lamapiede, la aroganteco kaj la troa memfido vojaĝis plenvapore".
La "konverto" al la literaturo por infanoj.

Ja tia Collodi, tiam estimata publicisto kaj iom konata verkisto, jam nun senrevigita kaj skeptika koncerne ĉiujn ideologiojn, sin dediĉis al la porinfana literaturo, eble por mergiĝi en iun temon malpli kolerekscitan kaj iun publikon malpli kunkondiĉan.

La decida transpaŝo okazas en 1875 (je 54a jaraĝo!) kun la elfranca tradukaĵo de la Rakontoj de la Feinoj de Perrault.
La naskiĝo de "Pinokjo".

Kial li sin balastis per la verkado de "Pinokjo"? Oni parolis pri ur­ĝa neceso elpagi iujn vetludoŝuldojn, sed tio apogiĝas sur simpla konjekto preskaŭ senbaza.

Oni scias, ke Collodi, instigite de redaktoro, Guido Biagi (Kvi­do Biaĝi), por ke li kunlaboru al la porinfana ĵurnalo, direktita de Ferdinan­do Martini, sendis la komencan parton de la fama libro, aldonante tiun ĉi bileton:

"Mi sendas tiun ĉi infanaĵon, faru pri ĝi kiel vi volas; sed se ĝin vi el­do­nas, pagu min bone, por ke alvenu al mi volo ĝin daŭrigi".

Eĉ ne forgesinte la fajnan majstrecon de memironio de Lorenzini, oni certe penas travidi en li la animstaton de tiu, kiu estas lanĉonta al la homaro mesaĝon aŭ konscias, ke li mem estas kreonta ĉefverkon.

Tiel, en la unua numero de la ĵurnalo, la sepan de julio 1881, ape­ras la unuaj ĉapitroj de la fabelo. Sub la verkero de la 27a de oktobro (la aktualaj ĉapitroj 14a kaj 15a), Collodi apudmetas vorton "fino": Pinokjo jam estas pendigita ĉe la Kverko Granda kaj por sia aŭ­toro li ne estus havinta novan vivon. Tamen, premite, li konvinkiĝos daŭrigi la historion la 16an de julio de la posta jaro kaj sporade antaŭen iri ĝis la januara peco (la aktuala ĉapitro 29a). Post alia kvinmonata interrompo, inter la 23a de novembro 1882 kaj la 25a de januaro 1883, li sukcesas verki la lastajn sep ĉapitrojn kaj transpasi sian finan penon.


Kion intencis fari Collodi.

Per "Pinokjo" Collodi celis verki historion, kiu ne tedu infanojn kaj eble ilin amuzu. Tiu ĉi devus esti la unua tasko, laŭ li, de ĉiu verkisto:

"Mi nomas librojn belaj tiujn, kiuj al mi plaĉas, kaj se, krom plaĉi, ili aŭdacas provi min instrui, mi fermas okulojn kaj iras antaŭen. Male, mi nomas librojn malbelaj tiujn, kiuj min tedas. Eble dependas de antaŭjuĝo mia; sed mi opinias la legadon de enuigaj libroj damaĝa al la sano".

Ja li ne volis rakonti kian ajn malspritan kaj senenhavan fabelon: la fundamenta seriozeco, travidebla en ĉiu lia verko, eĉ el tiaj fripo­netaj, kaj la animo ĉiam iomete malĝoja kaj indigna pro la vivsuferoj, malebligis verki libron sensignifan kaj senindecan.

Li volis do etendi sur paĝon ellaboraĵon kiu, por alparoli menson kaj koron de la etuloj, ilin iru trovi tien, kie ili fakte vivas, en ilian spiritan mondon, inter iliaj konvinkaĵoj; kaj se poste ĝi ilin helpus ankaŭ bone kreski kaj alfronti viviradon, des pli bone.

Tie ĉi risortiĝas la genio de Collodi, scipovinte trasenti, kompreni kaj lirike prezenti la knabojn kiel ili estas, senaj je altrudoj kaj ideologiaj manipuladoj.

La geknaboj, ĉe kiuj li klopodas por eniri idealan komunecon, e­stas nek konservativistoj nek progresistoj, nek klerikaluloj nek kon­traŭ­­klerikaluloj, nek monarkiistoj nek respublikuloj, nek liberaluloj nek socialistoj: neniu ideologio ilin ankoraŭ predis. Ili tamen ne estis va­kuaj vitro-vazoj: ili posedis jam hierarkion de valoroj kaj mond­kon­ceptadon.

Kaj Collodi - kiu de mem ekskeptikiĝis koncerne ĉiujn ideologiojn - kapablas en ĉi libro (kio al li ne okazis alifoje) krei komunikligon kun ili kaj kun la riĉeco, kiun ili en la koraj profundecoj gardadis. Lia eksterordinara instruiva arto riveliĝas precize per tia eksterordinara kapablo malfermiĝi, sen elpensitaj programoj kaj elcerbumintaj strategioj, al la propraĵo de primitivaj certecoj, kiujn la italaj gekna­boj estis portantaj.



3. Kion faris Collodi.
La fundamentaj veroj de "Pinokjo".

Kion efektive Collodi esprimis en sia fama libro, trans siaj kon­sciaj kaj deklaritaj intencoj? Li esprimis neniun el tiamaj kurantaj ideologioj, kiuj estis tute nekonataj al liaj adresitoj kaj kiuj cetere ne estis plu pace agnoskitaj en lia konscia profundo. Kaj estos ĉiam misuza perforto doni pri Pinokjo ideoogiajn eksplikojn el kiaj ajn tendencoj kaj politikaj kaj kulturaj koloroj, same kiel oni provis fari: konservativismo moralisma, liberalismo klerisma, idealismo, marksi­smo, psikanalizismo ktp.

Ne la ideologioj, sed la vero, nature senlima kaj eterna, estas ente­n­ata en la magia rakonto kaj, subtenata bonŝance per alta fantazio kaj freŝa poezia inspiro, prave motivas ĉu la rapidan famiĝon kaj populariĝon ĉu la senĉesan triumfon de la verko.

Sed por lasi nevagantaj niajn asertojn, kiaj estas detale la veraĵoj pivotantaj, sen ia ajn diskutado, sur la historio de la marioneto?


Estas sep tiuj, kiuj subtenas kaj prilumas la aventurojn.

a) La mistero de iu kreinto, kiu volas ankaŭ esti patro.

Pinokjo, ligna kreaĵo, originas el la manoj de tiu, kiu diversas dis­de li; li estas konstruata kiel naturaĵo, sed de lia farinto li tuj nomi­ĝas fil­o. Oni rimarkas tie ĉi la nedubeblan deklaron pri iu mirinda kon­s­cia ekzistiĝo perata de iu stranga, neprofitocela, neantaŭvidebla amo.

La marioneto, surprize alvokita esti filo, forfuĝas el sia patro. Kaj precize la forlaso disde la patro evidentigas la kaŭzon de ĉiuj mal­feliĉoj; tiel kiel la reiro al la patro konstituiĝas kiel idealo subapogan­ta Pinokjon dum ĉiuj liaj malbonŝancoj kaj konstituanta finfine albordiĝon de la turmentita vojaĝo kaj celo de la konkerita feliĉo.

b) La mistero de la ena malbono.

En ĉi libro ĉiuflanke tre pinte blovas la malbonsento, dum la saman malbonecon unualoke oni rigardas disbranĉiĝinta en sia koro. Ne temas pri simpla sciomanko, kiel en Sokrateca iluminismo; ĝi ne solveblas tute per maljusteco kaj netaŭgeco de la strukturoj, kiel laŭ la liberalburĝa ideologio polemikanta kontraŭ la Ancien Régime aŭ en tiu marksisma polemikanta kontraŭ la liberalburĝa socio. "Ĉar de interne, el la koro de homoj eliras liberaj malvirtaj intencoj (Mk 7, 21)". Pinokjo scias kia estas sia propra bono, sed elektas ĉiam la plej ri­proĉindan parton de la alternativo (vidu ĉ. 9an: ĉu al la lernejo aŭ al la marioneta teatrejo?; ĉĉ. 12an kaj 18an: ĉu al la hejmo aŭ al la kampo de la mirakloj kun la Kato kaj Vulpo?; ĉ. 27an: ĉu al la lernejo aŭ al la sablo-bordo?; ĉ. 30an: ĉu al la Feino aŭ al la Lando de lu­di­loj?). Klare subas en la rakontadoj de tiuj malvenkoj la konvinko pri la "defalinta naturo", pri la "libero vundita", pri la nekapablo de homo agi laŭjustece, deklarita en famaj vortoj: "Ĉar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne sukcesas fari; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas (Rom 7, 19)".

c) La mistero de la malbono ekzistanta ekstere de homo.

Nia tragedio pliakriĝas pro la fakto, ke senhalte agas, ekstere de ni, la negativec-potencoj. Tiuj ne aperas kiel nepersonecaj fortoj kvazaŭ blindaj objektivigoj de niaj malmoralaj inklinoj aŭ de niaj frenezoj, sed kiel ruzaj estuloj kaj inteligentaj neklarigeble sed efike kaj obstinege engaĝiĝantaj kontraŭ nia savo.

En la fabelo tiaj fortoj estas simbolataj de la Kato kaj Vulpo, atin­gante, certe neintencite, kulminon de arta intenseco kaj de spekulati­ve teologia klareco en la Vireto, miela subaĉetanto, ameme korup­ti­ga, perfida en la terura realeco kaj miriga ludaĵo de nia sendor­ma Malamiko: "Nokte ĉiuj dormas, dume neniam dormas mi (ĉ. 31a)".

ĉ) La mistero de la elaĉetiga perado.

La iluminisma ideologio jam disvastigis tramonde la orgojlan konvinkon pri la memelaĉetiĝo de homo: homo povas kaj devas savi sin mem, sen iu ajn helpo desupre.

La tuta dua verka parto (ekde la ĉapitro 16a ĝis la fino, kiun oni povas konsideri preskaŭ la Nova Testamento de tia Biblio) estas konstruita por malkonfirmi tian superstarantan iluzion de nia kulturo. Pinokjo, interne febla, de ekstere atakata de malicaj inteligentuloj pli lertaj ol li, nepre ne kapablas akiri la savon sen la interveno de supera helpo, kiu sukcesu fine repacigi lin kun la patro, enkonduki lin hej­men, donaci al li novan "estaĵon", tio estas la supernaturon.

La eksterordinara persono de la bluhara Feino estas tre zorge, kaj certe nekonscie, ellaborita ja por certigi pri la ekzisto de tia savo dona­cita desupre kaj gvidanta al la ĝoja konkludo de la tragedio de la ri­bela kreaĵo.

d) La mistero de l’ patro, unika fonto de libero.

Eĉ la prefero por iu ligna marioneto kiel protagonisto de la fabelo ion ĉifras: ĝi fakte simbolas homon kondiĉitan de tiuj flankoj, sklavigitan de la perfortaj tiranoj kaj kaŝitaj persvadiloj, ligitan de nevideblaj fadenoj fortrenantaj liajn decidojn kaj iluzigantaj lian liberon. La laŭvica marionetisto povas ankaŭ esti forigita pro tiu aŭ alia revolucio, sed ĝis la homa kreaĵo restas soleca marioneto, ĉiu marionetisto havos fatale sekvanton.

Pinokjo neniam povas restadi kaptaĵo de la teatreto de la marionetestro, ĉar diference de siaj lignaj fratoj li konscias kaj proklamas, ke li havas patron. La pripatra sentemo naskas, tial, la solan eblan fonton de la liberigo de la multoblaj, ŝanĝiĝantaj kaj esence identaj tiranecoj afliktantaj la homon.

e) La mistero de la pergraca transnaturiĝo.

Pinokjo konkeras la tutan enan liberecon kaj perfektiĝas en ĉiuj siaj virtualecoj nur kiam li superas sin mem kaj akiras posedon de iu naturo pli alta ol la sia, nome la partoprene komunikiĝanta patra naturo. Tio efektivigas, je nivelo de la esto, la planon de la vokiĝo filiĝi, per kiu komenciĝis la tuta historio.

Ni povas identiĝi kun ni mem nur se ni pliestas ni mem, per nekomprenebla partopreno en pli riĉa vivo; tiu homo, kiu volas esti nur homo, fariĝas stumpa homo. Pinokjo perdis ankaŭ la antaŭan lignecan naturon, kiam li azeniĝis riskante resti malpli ol marioneto.

f) La mistero de la duobla destino.

La homhistorio, kiel konceptita kaj rakontita en la pripinokja libro, proponas finon ne nepre ĝojan. La eblaj rezultoj jenas du: se Pinokjo sublimiĝas pere de la Feino en la transnaturon similigantan lin al la patro, Meĉo - kiu rifuzis akcepti purigon de neniu elaĉetiga potenco - brutiĝas nerebonigeble. Nia vivo povas gliti al du kontraŭaj laste finaj translimiĝoj: aŭ ĝi ankriĝas en iun savon transigantan nian kompren­povon kaj nian atendon, aŭ povriĝas en perdiĝon.

Kristanaj veroj.

Tiuj sep konvinkoj, ni tion vidis, estas asertataj kaj mesaĝataj en la libro, kaj mi ne scias kiel eblas dubi pri ili kun pravigebla rajteco.

Nu, estas ankaŭ eksterdube, ke ili koincidas kun la sep fundamen­taj veroj de la kristana vivkonceptado, nome:

a) Nia origino el la Kreinto kaj nia vokiteco fariĝi filoj

b) La origina peko kaj la defalo de nia volo, kiu ne sukcesas repuŝi tutesole la tenton

c) La diablo, inteligenta kaj malica kreitulo, engaĝiĝanta por nin ruinigi

ĉ) La saviga perado kiel unika savebleco

d) La sentemo pri Dio, fundamento de la homa digneco kaj de nia libereco kontraŭ kiu ajn opresado

e) La donaco de la Gracvivo, kiu nin igas partoprene penetritaj je la Dia naturo

f) La du eternaj destinoj, inter kiuj ni estas vokataj decidi
Collodi, supersaturite de ideologioj, sin turnis al la geknaboj de ­I­ta­lio, kaj kun feliĉa arta intuicio remalkrovis en la animo de la adre­sitoj la unikan realo-konceptadon komunigantan ĉiujn duo­nin­sulajn loĝantojn, antaŭ ol la politika unuigo ilin profunde dis­dividu kaj starigu la limojn de la ideologioj.

La italaj geknaboj de 1881 povas ja havi gepatrojn kaj geon­­klojn ĉu klerikalajn aŭ kontraŭklerikalajn, ĉu katolikajn malce­demajn aŭ akordiĝemajn (itale: intransigenti o conciliato­risti), ĉu Savojemajn aŭ respublikemajn, ĉu liberalajn aŭ socialistajn; sed neniu el tiaj kon­traŭ­metoj ilin iel tuŝis. Sed la italaj knaboj de 1881 havis, kvazaŭa ŝlosilo, per kiu interpreti la realon, la kon­ceptadon, kiun ili povis suĉi el preĝoj de siaj patrinoj kaj avinoj, el freskoj kaj vitraloj de siaj pre­ĝejoj, el prievangeliaj eksplikoj de siaj paroĥestroj, el kate­kismo studita okaze de sia unua komunio, el popularaj esprimoj de la kri­stana saĝeco. La italaj knaboj de 1881 ne penetriĝis je ideologioj, ili sciis nur la veron.

Kaj Collodi, spirite komunikiĝante kun ili laŭ la sagaca kapablo de sia arto, senvole kaj eble senscie rekonkeras la veron de sia primitiva juneco, la veon, kiu donis al lia patrino vivforton, la veron, kiun ĉiu neantaŭjuĝinta homa estaĵo instinkte perceptas kiel sian liberigan lu­mon. Veriĝis por li mirege la profeta vorto de la Sinjoro Jesuo: "Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infaoj, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo (Mt 18, 3)”. "Kiu do humiligis sin, kiel ĉi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo (Mt 18, 4)”.

KONKLUDE: Estas do tial vivoleciono tiu, kiun ni povas lerni: la ideologioj povas servi por politikadi, karieradi, por pliefike organizi la eksteraĵojn de la teraj establaĵoj, por ekfunciigi revo­luciojn lasan­tajn tamen la substancon de la socialaĵoj kiel antaŭe, por entrepreni liberigojn kutime enkondukantajn en sklavec­ŝanĝon; sed al la saviĝo de homo kiel homo ili neniel utilas. Por la elsaviĝo oni postulas la veron: la vero pri vivo kaj morto, la vero pri signifeco aŭ nesignifeco de la ekzisto, pri feliĉo kaj sufero, pri esperebleco kaj ĝia malo, pri nia origino kaj nia lasta destino.

La savo startas kiam homo komprenas, ke lia vera memal­ieniĝo konsistas el la rifuĝiĝo en unu aŭ alian ideologion pro timo sin mezuri kun la vero, kaj komencas renversi tiun ĉi humiligantan procedon. Jen la plej alte utila moalo, kiun oni povas eltiri el la homa travivaĵo de Karlo Lorenzini kromnomata Collodi kaj el la profitdona literatura disputo pri “La aventuroj de Pinokjo”.


Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   27   28   29   30   31   32   33   34   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə