Jakobo Biffi


Fajreroj sur la Marioneto2



Yüklə 0.58 Mb.
səhifə35/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0.58 Mb.
1   ...   27   28   29   30   31   32   33   34   35

Fajreroj sur la Marioneto2


Aldonaĵo de la tradukinto por infomi pri iu dokta polemiko
Pelaĝa aŭ katolika? Releviĝa (laŭ nacia itala Releviĝo) aŭ anti­diarvinista3? Bonŝancis naskiĝinto en 1881, ĉar grandege malbon­­ŝan­ca estintus por tiuspeca ligna marioneto la brulŝtiparoj jen ekleziaj kaj laikaj, jen inkviziciaj kaj “klerigaj”. Ĉi tie, en Collodi, feliĉiĝas debato milda pro tio, ke jen la du aŭtoritatecaj kverel­antoj manifestas reciprokan respekton, kaj pro tio, ke la dialogo estas ĝentiligita de la distanco, tempa kaj - jam - loka. Atendis fakte dek jarojn Jakobo Bif­fi, la fama aŭtoro de la teologia interpreto de la aventuroj de Pino­kjo, antaŭ ol respondi al sia interparolanto, la politikisto kaj historiisto Gio­vanni Spadolini, forpasinta en 1994; kaj kaptis okazon de mallon­ga vizito ĉe “la Nacia Fondaĵo” en memoro de Carlo Lorenzini”, por de­diĉi la tutan prelegon al antikva disputo: du ĝentilhomoj ĉirkaŭ lignopeceto.

Tiu fabelo reprezentas “la miton de la saviĝo pere de siaj propraj for­toj”, iam sentencis Spadolini. “Ne, ĝi estas katolika ortodoksio revestita je fabelo” iam oponis la kardinalo.

La kverelaj antaŭfaktoj dissemiĝas laŭ dudekjaro. Biffi, kiel scii­te, jam de 1977 presigis doktrinplenan kaj interesan volumon “Kontraŭ Majstro Ĉerizo”, per kiu li pretendis trovi en la Collodia ĉefverko sistemajn spurojn de la kristana instruo: de la kreo ĝis la fina redempto kaj ĉiela transnaturiĝo. Krome en 1990, okaze de cent jaroj ekde la morto de Lorenzini, li disvolvoĝis ĉe “Archi­ginnasio de Bologna” paroladon (kiun hodiaŭ li difinas iom provoka) pri “Pinokjo kaj la Itala Afero”. Ĝuste tiu lasta interveno reagigis la faman politikiston kaj historiiston pri Itala Risorgimento Giovanni Spadolini, kiu jam la antaŭan jaron, en la ĵurnalo La Stampa, pretendis travidigi en la fama marioneto la saman Mazinismon (el Mazzini-doktrino), ne do katolikismon, kiu influis la unuiĝon de Italio, ĝuste kiel Spadolini ĝin historie rekonstruis.

La du interpretoj aperis tuj respektive antipodaj. Spadolini de­­fendis la laikecon de la filo de Ĝepeto, farante je ĝi ”unu el la plej potenca idealigo de la burĝa moralo”. Unue pro la kredo de la aŭtoro: “Karlo Lorenzini - skribis Spadolini - estis origine mazi­niema kaj respublikema. Lia Dio estis “Dio kaj Popolo”; la verki­sto Collodi jam batalis en la porsendependaj militoj, antaŭe jam redaktoris politikan ĵurnalon je fortaj inklinoj kontraŭkle­rikalaj krom satiraj: kiel nun lin bildigis apologeta de katolikismo?”

Ne nur tio; sed ankaŭ la priverka analizo allasus samspecan prireligion por tiuj interpretoj, ĉar - ekzemple - “La moralo de Collodi estas la moralo de La Devoj de Homo, la fama verko de Mazzini. Nur la laboro kapablas defendi homon el tiuj tentoj kaj el tiuj perdiĝoj... Kaj la redempto-elaĉeto de la marioneto fariĝ­anta homo estas la redempto-elaĉetiĝo laika de tiu kiu sin apogas sur siaj fortoj, de tiu kiu profitas je sia libera volo, je persona klopodo, je laborademo”.

Savo senhelpe de la Graco, do: kiel iam Pelaĝo. Kaj eĉ la Feino bluhara, kiun kardinalo Biffi priskribas kiel principo de savo enkarniĝanta en la eklezio, kontraŭe ekzemplus nur “la miton de la patrino en la kadro de la burĝa miraklo, de tiu fido kunnaska en la homo, kiu forigas ĉiun transcendan bezonon aŭ sekretan postulon”.

Ĝis tien Spadolini: kaj tio ne konturiĝas kiel malpeza kritiko. Sed hodiaŭ la kardinalo - prezentita de la prezidanto de la Fon­daĵo - ne rezignas reagiti “iujn demandojn pri Collodi kaj Pinokjo, defendante la pravigeblecon de sia interpreto pri la mirinda kaj fatala marioneto. Ĉu Lorenzini estis patriota por la unuiĝo de Ita­lio? “Certe! Sed kiam li revenas, en 1859, el la dua porsendepen­deca milito lia maziniemismo ŝajnas komplete dissolv­iĝinta kaj fakte li skribas en la ĵurnalo La Nazione: Ĉio estas fabeleca en tiu ĉi mondo, ĉio fantaziaĵo, ekde la Ideo de Mazzini ĝis la Ipogrifo de Ariosto”.

Biffi sin dokumentis: “Preskaŭ ĉiuj ideoj puŝantaj al la Releviĝa skuiĝo ne plu allogas”; “li delogiĝis pro la etanimeco kaj pro la tro malgranda atento de nova Ŝtato al la homo”; cetere, estas ko­muna sen­to ankaŭ ĉe aliaj multaj tiuepoke, ne lasta la dua imagi­ta “kantisto” de la nova moralo de la unuiĝinta Italio, Ed­mondo De Amicis de la libro Cuore. Des pli, en Collodi eble reelmergi­ĝas la edukiteco ricevita de la ”patrino tre religia”, kaj ĉe “la ler­nejo de pastroj”. Entute, konfiguriĝas tiu spirita “krizo”, kiu lin puŝos sin okupi pri infantiteraturo; kaj kiun la kardinalo, sin adresigante al multnombraj Pinokjologoj partoprenantaj, eksplicite indikis kiel “studobjekto merita je pli al­ta konsidero”.

Elstaras plievidentige la interna analizo, oni dirus “objektiva”, de la verko: ĉar, ripetis ĉi tie la komentisto, tio, kion vere intencis la aŭtoro neniel “min interesas. Eĉ se Lorenzini estus ateisto, la ludo al mi plaĉus eĉ pli ĉar, tiukaze, ankaŭ pli brilus la Dia humoro: kapabla ekstrakti moralan sukon ankaŭ el ŝtipara ligno, kaj certe iom frama­sona”. “Kuŝas moralismo facila kaj konvencia en La aventuroj de Pinokjo - pluas Biffi - Sed estas ĝuste tiu libra aspekto, kiu igis ĝin al mi ne tuje akcepta kaj teda, ĉe mia junaĝo, same kiel la predikoj de la sinjorino elementa instruistino”. Ankaŭ lia Eminenco membriĝus al tiuj, kiuj plezuriĝe lanĉus la martelon kontraŭ la Grilo-Patrolanta... “la unika de la tuta historio kiu povintus eble legi La devojn de G. Mazzini”. La senĝena kaj senkonformisma Collodi, male, “eble eĉ ne akceptus trafoliumi tiun libron, kaj cetere li estis, tiam, tiom malsama de la iama serioza Genova patrioto, ke en 1860 skribis sur sia ĵurnalo: La devoj estas ĉiam pezo!”...

Ĉi tie la Kardinalo listigas la similaĵon kaj koherojn inter la kristana penso kaj la pinokja konceptado kaj fine konkludas tiel:

“Mi vere bedaŭras, ke mia kontraŭulo ne povas ĉeesti... Se li estus ĉi tie nun, eble li trovus eblan akordiĝon kun tio, kion skribis lia majstro Benedetto Croce vidanta en la ligno (se citi liajn vortojn), el kiu eltranĉiĝis Pinokjo simbolo de la homaro. Temas do pri fantaziaĵo jes, sed tute spirita”.

Sur tiu grundo la du famaj pensuloj, tiu por la liberala kurento kaj tiu por la katolika tradicio, povus koheriĝi sen ke al neniu el ili plilongiĝus la nazo.


Mia leganto lasu ke estu citata ankaŭ la lasta interpreto-legado pri la Pinokjo, tiu homaranisma-helelisma, la ideologia bazo kiu lanĉigis, fare de Zamenhof, Esperanton. Pinokjo estus la plej perfekta antaŭ­litera homaranisto. Fakte la marioneto superas eĉ la ekan stadion homaranisman, tiun de la reduktiĝo de la supera esto al forto aŭ pensaĵo aŭ ideologaĵo. Pinokjo, aŭ lia aŭtoro, transiras de tuj al la celo, fakte eĉ ne mencias dion aŭ transcendajn destinojn: li elaĉetiĝas kaj homiĝas kontentiĝe vivante en tiu ĉi unika vivo.

Biffi respondus: ĝuste la homiĝo estas transcenda aspiro, kaj la perado de la Feino malaperonta reprezentas superan intervenon, kaj el Ĝepeto-patro kiu el ligno ekstraktas vivulon… jen la Patro kiu ame planas kaj naskas libervolan filon!



Tiu ĉi libro havas koston, sed ne havas prezon,

ĉar ŝatanto de engaĝita kulturo malavare kontribuos.
Sengajne, kuraĝigite de UECIestrarprezidento dok.ro Serio Boschin

(Unuiĝo Esperantitaj Katolikoj italaj) esperantigis Armando Zecchin

Sengajne poluris orele kaj okule multaj el diversaj landoj

Sengajne amatore presis la bonfarantoj de Didaskaleion

Sengajne esperantistoj ĝin disvastigas.
Eldono “pro manuskripto”

Didaskaleion - TORINO, junion 2002.

KONTRAŬ MAJSTRO ĈERIZO


Kiu ne konas Pinokjon kaj ties aventurojn?

Kiam kaj de kiu iu ilin ekkonis?

Malfacile respondi. Pinokjo estas parto de la memoro de ĉiuj. Malmulte da aferoj estas faktoroj tiel radikiĝintaj en la populara kulturo de nia same kiel de aliaj landoj.

Sed tio signifas nur ke per la relegado kaj komprenado de tiuj pinokjaj aventuroj oni povas penetri la aspiradojn plej

profundajn de tiu homaro, kiu ilin alproprigis al si. La postuloj de homo estas la grava vojo por penetri en lian konceptadon pri la vivo kaj religia sento.

Tio eksplikas la naskiĝon de ia libro, kiu teologie sekvas poĉapitre la travivaĵojn de la marioneto.

La diferenco inter marioneto kaj filo, volenevole, restas la sintezo de la dramo de la samtempa homo.

Jakobo Biffi.

Li naskiĝis en Milano en 1928.

Post kelkaj jaroj de instruistado pri teologio, li paroĥestris, antaŭe en Legnano, poste en la Lombarda metropolo.

Tiu evoluado respeguliĝas en liaj publikaĵoj: pli ensorbiĝintaj je esploremo kaj spekulativa penso la unuaj; je instrucelo al la arto de la meditado en la spirita vivo kaj de la paŝtista animzorgado, la plej lastdataj.

Helpe episkopis en la Milana diocezo ekde 1975 ĝis 1984, nun li estas Kardinalo kaj Ĉefepiskopo de la Bolonja diocezo.


UECI/Torino - 4




1 “Tute male ol nur lignpeceto, tute male nur ol marioneto! Tia diableca Pinokjo estus, en pli atenta analizo, provoka agento sendita de Paĉjo Collodi por reeduki la infanojn de Italio, viktimoj, laŭ li, de edukado retroira kaj klerikala...”. Tion subtenas Cecilia Gatto-Trocchi en sia IL RISORGIMENTO (Mondadori. l996). Kiel konfirmo al sia tezo, la antropo­logistino apogiĝas sur nenegeblaj historiaj elementoj kiaj la AZENO de Apulejo kaj la verkaro de la esotera literaturo... Oni vidas, ke tiu tezo ne kontraŭdiras tiun de Biffi, eble kreskigas la miron, ĉar en tiu kazo la kuntuŝiĝo de Pinokjo sur la eventoj kaj dogmoj kristanaj estus kreiĝinta mal­graŭ la kontraŭaj aŭtoraj intencoj (NdT).

Vidinda ankaŭ la pozicio de Giovanni Spadolini (“Gli uomini che fecero l’I­talia” - La homoj kiuj konstruis Italion - Longanesi), al kiu interesas super ĉio la trajtojn risorgimentali (nacie releviĝajn) de Collodi. Spurojn de dife­rencaj kaj kontraŭaj interpretoj oni legis en “Corriere della Sera”, 28/9/1995, kie G. De Renzo (“Dietro l’anarchia di Pinocchio” = Malantaŭ la anarkio de Pinokjo) bedaŭras, ke la Biffi-a interpreto riskas miskomprenigi la verkon (ndt). Pri ĉio tio oni vidu la finan paragrafon.

Indas citi lastan legadon pri Pinokjo, tiun de Vittorio Spinazzola (Pi­nocchio & C), itala opiniisto pri italaj fakaj kulturoj. Se Benedetto Croce in­klinis al maldolceco koncerne Collodi, kies Pinokjo estus pli “humana libro, kiu parolas rekte al la koro” ol verko de morala instruo, ĉar “fakte nur tie kaj tie oni povas noti iujn etajn aludojn pedagogecajn...”, tiu interpretisto akcen­tas la kritikojn superante la rojalismon de reĝo: Laŭ li, Collodi fariĝas “duo­blaludisto”, preskaŭ reprezentato de la malnova pedagogia linio paternalisma nehezitanta uzi la bastonon kun la karoto por dresi la subulojn. Lia pedagogia ideologiismo prevarikas la serenan prezentadon de la infana mondo, fragila kaj bezona je gvido, dum kies naiveco kaj miriĝinklino bezonus protekton kaj ne malŝaton kaj vergeton ĉe ĉiu devojigo de la normo...”.

Troviĝas ankaŭ kiu, kiel Elemiro Zolla, al Pinokjo donis interpreton esotera-inican, kaj kiu, kiel psikoanalisto Emilio Servadio, preferis lin etendi sur la Freŭda liteto. Alia intelektulo, Piero Pancrazi, vidigis en Pinokjo anarkian vejnon. Aliaj kredis malkrovi en la filo de |epeto iujn similecojn kun “Can­dide” de Voltaire dum lasta interpretista sektoro opiniis kompa­re­blaj kun tiuj Ulisaj la pinokjajn aventurojn… En 1997 geja movado plendis por ke la libro estu konsiderata “samseksema fabelo”. Kaj fine (ĉu vere?) “Unio ateistoj kaj agnostikistoj” provis aneksi al si la faman marioneton sugestante, ke la ties aventuro estas la plena kontraŭo de tiu de Kristo: el ligno al la karno, anstataŭ el la karno al la ligno (Kruco).




2 Esperantigo de artikolo de Roberto Beretta, ĵurnalisto de Avvenire (7, 4, 1999), okaze de la vizito de la Kardinalo J. Biffi al la Fondaĵo Collodi en Collodi.


3 Laŭ la prezidanto de la fondaĵo Collodi, prof. V. Cappelleti, Pinokjo etimologie devenas de “Pinolo”, frukto de la pinarbo, do io viva kaj entenan­ta ĝermon de vivo... kaj tio diferencigus Lorenzini-n de Darwin, ĉar en la verko de la unua traaperas alispeca evolucio de specioj! Evoluo de la specioj ne estus aldonaĵo de novaj elementoj el la ekstero (Darwinismo), sed nur manifestiĝo de io jam posedita: en la “pinolo” estas entenata, pretpreta okulumi, Pinokjo kaj ties homiĝo. Sed, eble, oni volis demonstri, ke pri Pinokjo ĉiam svarmas, inter novaj fantaziaĵoj, eĉ io nova kaj moderna! Nun al la horizonto prezentiĝas ankaŭ la interpretoj laŭ la nova ermeneŭtiko, pri kiuj estas aŭspiciata kroma studo.




Dostları ilə paylaş:
1   ...   27   28   29   30   31   32   33   34   35


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2017
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə