Jakobo Biffi



Yüklə 0.58 Mb.
səhifə4/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0.58 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   35

Ĉapitro 1


Pri la maniero per kiu Majstro Ĉerizo, lignaĵisto, trovis

pecon da ligno, kiu ridis kaj ploris kvazaŭ infano.


LA SURPRIZOJ DE MATERIALISTO


Majstro Ĉerizo sin taksas homo kultanta, sub sia peruko, revojn ne­nis­pecajn. Li, priatentante sian laboron, ne sin lasas logi de distra­ĵoj, kiuj puŝu liajn interesojn trans vidaĵojn kaj tuŝaĵojn.

Li eĉ ne provas esplori pri la nekonata origino de tiu ligno­peceto, kiu, laŭ lia diro, aperis ĝustatempe: li verŝajne supozas ke ĝi kaŝas intrigon taŭgan por fierigi nur naivan metafizikiston.

Por li peco da ligno estas nur konkreta peco da ligno, tute simila al tiuj pecoj, kiujn vintre oni enmetas en hejtilojn kaj kamenojn por ekbruligi fajron kaj varmigi ĉambrojn.

Tial por ĝi sorto ne povas esti malsama.

Se hazarde ĝi iĝus tableta piedo, tio - ĉe la okuloj de pozitiva ho­mo kiel majstro Ĉerizo - honorus sendube tiun lignon per neespe­ebla bonŝanco. En projekto tia flagras la kulmino de fantaziado kaj aŭdaco konsentitaj al nia kvieta kaj petole rezonema lignaĵisto.

Li, homo sin fordonanta al principoj kaj tiom satigita de komuna saĝo, senbate gajnas rajton esti konsiderata, sen ofendo al iu ajn, kiel simbolo de ĉiu ekvilibra kaj scienca materiismo.


La principoj de ĉiaj majstroj Ĉerizoj plenhele kaj nediskuteble bri­legas. El tiuj ni skize listigu iujn.

Unue: nur tio, kion oni povas observi kaj manuzi rajtas loĝi en la kategorio de vero; la ceteron oni taksu kiĉo, eraro, trompo, su­per­sti­ĉo, eksterekzistaj eblecoj.

Due: nur tio, kio ĉiam okazis, povas okazi; se io diversas rilate al la kutimiĝintaj okazantaĵoj, tio signifas, ke tio ne okazis.

Trie: ligneto estas nur ligneto.
Per tiaj brilantaj principoj - kiujn li, principema homo, neniam akceptas pridiskuti, ĉar al li kredus dubi pri la ekzisto de la suno mem - nia majstro Ĉerizo finas sternante sian postaĵon teren. Li sin trovis sidanta sur tero. Lia vizaĝo aspektis tute aliŝanĝita, kaj eĉ la pinto de lia nazo, de preskaŭ ĉiam ruĝa, kia ĝi estis, pro la granda timo estis iĝinta blua.
Por eki, ni deziras elvoki kelkajn rezervojn precize rilate al la tria principo, kiu ŝajnas tiom evidenta, ke ĝi sendube koincidus kun la identecprincipo mem. Sed, se ekzamenita de tre proksime, ĝi ne kon­vinkas: ĉiu estaĵo, konsiderata nur en si mem, tio estas sen iu ajn ligo kun la tuta realo kaj sen iu karaktero superfluanta ĝiajn ŝajnajn limojn, memzoge atestas pri si mem aŭ, en la plej bon­volema taksado, forturne abstraktiĝas. Neniu estaĵo fakte ekzistas en aparta unuopeco, sed ĉiuj koncertas en kaj kun la tuta ekzistantaro por ĉion interŝanĝi, jen la sola kondiĉo palpeble reala kaj plena; kaj tia komunika kaj reciprokinflua partopreniĝo asignas al la nepre unuopaj fragmentoj ion pli grandan ol kion ili aspektas.

Lignopeceto, vidata en si mem, estas malpli ol lignopeceto, ĉar ĉiu analizo de ĝiaj karakterizaj aspektoj ne kaptas la ligon kun la "unu­tuto" - ligo, kiu ĉiamdaŭre aktivas - kaj ne sukcesas elkriptigi ĉiujn potencialajn trajtojn, kiujn la objekto ekstraktas el tiu vivdo­na inter­ku­niĝo. Aliflanke, peceto da ligno, kiu estus vidata kiel parto vive u­nuigita al la tuto, entenas ion riĉigantan la pecon da li­gno mem kaj tial ĝiaj virtualecoj gravediĝas trans eblaj antaŭvidoj.

El la superrego de la Ĉeriza filozofio defluas la fonto de la plej nom­braj kaj gravaj devojigoj afliktantaj la nuntempan mondon, tiom ensorbiĝintan en sciencismo kaj fizikismo. Nur por ke ni in­terkom­preniĝu, jen kelkaj etaj rimarkindaj ekzemploj: medici­naĵo, kiu kur­a­cus nur hepaton kiel pacienton tute memstarantan rilate al la tuta organismo; socio, kiu pretendus eduki infanon forigante lin el lia familio; sociologia doktrino, kiu konvinkiĝus, ke iu homo povas esti ankoraŭ homo, post kiam lin oni detranĉis el komunumo kaj senigis je liaj tradicioj; iu kristana pensisto, kiu ekzaltus iun ajn dogmon izolitan el la koncerna aro de ĉiuj dogmoj unuiĝantaj en la vivanta unueco de la ortodoksio: humoraĵoj ĉiuj indaj je majstro Ĉerizo kaj ties principoj.

Se ne enkalkuli, krome, la misvidojn rilate strukturon mem de la es­to, kiam oni opinias scipovi iun kreitan estaĵon sen elvoki la krein­tan eston, al kiu male ĉiu kreitaĵo ĉiam ontologie korelacias.

Entute, ĉiu estaĵo parte malkaŝas vere sin mem nur se ĝi estas vid­ata en la "unututeco", en kies interno ĝi estis volita kaj projek­tita kaj planita. Sed, tiele, ĉar entenata en la "unututeco", ĝi estas pli ol tiu ĉi estaĵo.

Nun ja ĉiuj komprenas, ke ankaŭ la dua principo ne rezistas plu: se neniu estaĵo kondutas kiel memsufiĉa monado, sed larĝi­ĝas al la vivo de la "unututeco", neniu kapablas mezuri aŭ antaŭ­diri la realajn virtualajn, este kaj pove, entenaĵojn de neniu kaj la surprizoj ĉiam eblas.

La unua principo krome entenas evidentajn kontraŭraciaĵojn, ĉar dum ĝia regulo validus absolute, ĉiuspace, eterne, male ĝiaj pro­po­n­in­toj ĝin faras privilegie escepta veraĵo: veraĵo, kiu ĉiuo­kaze ne sin prezentas kiel io empirie kontrolebla per sensoj; tial brilegiĝas la memkontraŭdiro.
Se oni dirintus al majstro Ĉerizo, ke tiu simpla brulligno estus fariĝonta post multaj peripetioj modela infaneto, li ĝuste estus kre­vinta pro indigno, li ĝuste, kiu ĵus perceptinte voĉeton elirintan el ligno, subite falis fulmofrapite.

Ĉe la komenca tagiĝolumo de l’ mondo, neniu majstro Ĉerizo - se tiu ĉi ebliĝintus ĝui spektaklon kune kun la ĉielaj spiritoj – es­tintus kapabla antaŭvidi la estontecon. Kaj kiam startis la homa fenomeno, li povintus maksimume hipotezi alvenon de iu speciala simitipo, mor­fol­ogie distingiĝanta disde kvarmanuloj, sed kun i­denta sorto. La "ho­mo sapiens" estus fariĝinta por li bela surprizo.

Al la materialisto ne mankas logiko, mankas imagivo; pli ol la rezonkapablo en li mankas la fantazio.
Multe da konvinkaj kialoj orientas nin serioze ŝati evoluisman teorion. Eĉ, ĝi povus esti pensata ja kiel tre certa scienckonkeraĵo, se ni povus elpruvite ekskludi la eblecon, ke Dio estas afable am­uziĝanta pri niaj streĉigoj. Tio estas, oni devus certigi nin, ke la Dia amuziĝe­mo ne estas pretiganta pri la kosmaj travivaĵoj spe­ktaklan teatraĵon antaŭ la anĝeloj iun posttagmezon de festotago. Tiucele, li povintus dissemi terajn tavolojn per mandibloj, kranioj, tibioj kaj ĉius­pecaj re­likvoj apartenintaj al estaĵoj, kiujn neniu imagis ekzistintaj, por amuzi la kerubojn, por ke ili kontemplu la sagacajn restarigojn, kiujn ni sukcesas rekonstrui per niaj subtilaj cerbumaĵoj kaj sciencaj kombinaĵoj. Temas pri distran suspekto, kiun tamen rigore nek scienco nek filozofio kapablas nuligi.

Ĉiuokaze, por eniri la nombron de pensemaj personoj, ni tuj asertas, ke, se evolucio reale agadis, la mirego rilatas tute kaj nure majs­trojn Ĉerizajn. Tioma granda peno por teni en la rangoj de komuna destino la teruran lignopeceton, ne sukcesas. La lignopeco rifuzas similiĝi al tiuj de la ŝtiparo.

En la komplika - sed finfine homogena - kosma procezo, homo fakte renversulas. Li, kvankam elmergiĝinta el materiero, ne sin lasas renversi per la ĝenerala disvolviĝo de ĉiuj aliaj aĵoj, kaj kre­skas kaj e­voluas laŭ nedirita, unika, kapricema linio. Post lia apero la “harmonio de la naturo ĉiam rompiĝos, kaj ĉiu ekologia ekvilibro ĉiun epokon kriziĝos.

Homo naskiĝas el plenmano da vivanta materio anarkie kanali­ĝanta en ĝustan evoluadan linion. Tiu evoluo plu marŝas ankoraŭ hodiaŭ, riskante serioze damaĝi la ordon blindan, surdan kaj tedan de la tiel nomata naturo. Konscianton pri la ekzisto de la Spirito, tiaj okazaĵoj ne mirigas. Sed tipulo kiel majstro Ĉerizo restas senspire pricerbumanta pri hipotezoj la plej materiisme heterodoksaj: Ĉu interne kaŝiĝas iu? Kvazaŭ skeptike dirante: ĉu verŝajnas, ke lignopeceto estas ne nur lignopeceto?

Tamen, lia apriora komuna saĝeco fine agas venke kaj diktas la fun­damentan regulon de ĉiuj homoj similaj al li: Mi ne povas kredi!

Latentas certe - li pensas - iu eltenebla kaŭzo de tiu ĉi abrupta ano­malio pormomente renversinta la mondon ĝis tiam ordigitan kaj antaŭvideblan: Majstro Ĉerizo rigardis sub la stablo, kaj neniu; li rigar­dis en ŝranko, kiu restis ĉiam fermita, kaj neniu; li rigardis en la korbeto de la segaĵeroj kaj rabotaĵeroj, kaj neniu; li malfermis la por­don de la laborejo por rigardi ankaŭ sur la strato, kaj neniu! Kaj do?



Mi komprenas, tiam li diris ridetante... Li reale nek komprenis nek trovis multe da invitoj por gratuli sin. Tamen la sola vojo, kiun li obstinas sekvi, firme entenas ĉion interne de la amplekso de realaĵoj ma­terie kaj empirie sensitaj, neante ĉiun diferencon inter la estaĵoj: ĉio samas, ĉio enordas, la spirito estas tro verva, por ke oni akceptu ĝin! Tiu ĉi lignopeco, jen estas ĉi tie; ĝi estas peco da ligno por kameno, kiel ĉiuj aliaj, kaj se oni ĵetus ĝin sur fajron, certe oni povus kuiri poton da fazeoloj.

Sed tiel li interniĝas laŭ vojo, kiu lin ne progresigas, eĉ enkondukos lin treniĝi teren per la postaĵo.




Dostları ilə paylaş:
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   35


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2017
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə