Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə5/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   35

Ĉapitro 2


Majstro Ĉerizo donacas la pecon da ligno al sia amiko Ĝepeto,

kiu ĝin akceptas por fabriki mirindan marioneton, kiu kapablu

danci, skermi kaj fari la mortosaltojn.


LA ETERNA RADIKO DE NIA ESTO


En tiu ĉi punkto eniras la scenon Geppetto (de nun: Ĝepeto), kiu eĉ se aperante nur ĉe la unuaj kaj la lastaj fabelĉapitroj, manifestiĝas kune kun Pinokjo kaj la Feino elstara personulo; el li, fakte, deruliĝas la tuta fabelo, kiu ĉirkaŭ li ruliĝas kaj, per la reveno al li, kunruliĝas.

Al ni li estas prezentata maljunulo tre sprita, ornamita per flava pe­ruko kiu kromnomigis lin "polentina" (eta maizkaĉeto); kaj pro tio li ofte furioziĝis, ĉar li estis tre flamiĝema. Ankaŭ li metias prilabor­an­te lignon. Entute, al majstro Ĉerizo li multege similas: similas al li mo­re, kulture, stature, tiom ke neniu, survoje ilin renkon­tante, estus taksinta pli estimebla la unuan ol la alian.

Male, el la postuloj de la rakonta disvolviĝo kaj objektiva signifo de la rakonto, la diferenco abismas: Ĝepeto pivotas kiel simbolo de Dio mem.

La simileco inter la du figuroj nin instruas pri io: la mallerteco de Ĝepeto aspekte kaj kondute, lia vundebleco, la ŝajna homogeneco kun majstro Ĉerizo, min memorigas, ke precize Dio tiamaniere, pere de la religia vokiteco de Abrahamo, montriĝis ĉe la antaŭscenejo de la historio, kvalifikiĝante fakte kvazaŭ unu el la multaj tribaj dioj, kaj precize tiamaniere la Dio-ideo ankoraŭ hodiaŭ vojaĝas sur la mondaj vojoj. La teismo prezentiĝas rompebla, timema, hezitema, ofte erare pre­zentata; defendata per argumentoj, kiuj ŝajnas pricerbumitaj intence por instigi al la ateismo. Tial, fakte, teismo kaj ateismo parencas inter si: ambaŭ ofte havas nelertajn propagandistojn sin apogantajn sur neellaboritaj rezonadoj taŭgaj pli por enuigi ol por persvadi.

Sed, escepte pro eksteraj similecoj, la du protagonistoj diferencas inter si per senfina distanco. Fronte al la lignopeceto, ili reagas tute kontraŭamaniere. La perspektivoj de majstro Ĉerizo karakteriziĝas per la plej kutima konvenciemo: li obstine daŭrigas pensi nenion pli genian ol destini ĝin al fajrejo por boligi poton da fazeoloj aŭ, maksimume, por fari piedon al tableto. La planoj de Ĝepeto tiom aŭ­dacas, ke ni - kutime pliproksimaj al senkolora saĝeco de majstro Ĉerizo - tre konsternite ilin ekaŭskultas: li volas fari marioneton miregan, kiu kapablu danci, skermi kaj mortosalti. Necesas multe da imagpovo kaj memfido en siaj metiistaj kapabloj por magie liberigi el inerta trunko iun personon tiom vivan kaj moviĝantan, samkiel oni bezonas eĉ Dian rigardon por vidi, en la mallarĝeco kaj netravidebleco de la materio, la senlime lumigan estonton de la spirito.

Ĝepeto ekde la komenco konceptas projekton kaj ĝin lasas kreski ĝis plendifinita plano: mi pensis fabriki per mi mem belan marioneton. Pinokjo, tial, ne plonĝas en la ekziston hazarde: antaŭe li estas imagita kaj volita antaŭ ol esti lanĉita en la ekziston; eĉ li ekzistos ĝuste pro tia pripensita decido.

Tian konkludon ne marĝene oni rimarku. Mi sendube diras, ke klarigi ĉu homo rezultas el senvivaj fortoj de okazaj kunfluigoj kaj dinamikaĵoj aŭ ĉu je la origino de lia ekzisto efikis konscia decido, estas antaŭsolvenda problemo. Mi ne sukcesas kompreni kiel kreitaĵo akcepteble raciema allogiĝe insistas en la esploro pri demandoj prisciencaj, priekonomiaj, pripsikologiaj ktp, antaŭ ol esti trovinta respondon pri tio. Ĉi tie oni devus vere paroli pri elektita memfremdiĝo.

Ja multaj snobas enmergiĝi kaj enŝlosiĝi tra tiaj esploroj, ĉar ili taksas nesolvebla, kaj tial vana, la "antaŭsolvendan problemon". En ĉi okazo la memfremdiĝo ne malpli gravas, nur pli senesperas.

Des pli ke la demando pri nia origino trude iĝas la demando pri tio, kiel vivi hodiaŭ: se mi konvinkiĝus, ke mia homa historio komenciĝis hazarde, estus neniaj kialoj por ne preterlasi al la hazardo ankaŭ ĝian disvolviĝon.

Mi ne komprenas, kial mi intermiksiĝu per miaj inteligenteco kaj volo en ian aventuron, kiu ekfajriĝis sen plana interveno de iu inteli­gento kaj de iu volo. Se mi estas projektita kaj planita, mia ek­zisto sencas; se mi estas ne planita nek projektita, iĝas senrajta ĉiu provo doni nehazardecon al la ekzisto.

La projekto povas esti nur eterna, ĉar al Dio nenio akumuliĝas adicie, sed ĉio ekzistas en li de ĉiam, sen evoluoj.

Mia antaŭekzisto en la eterna projekto min konfirmas en la espero esti destinita al la senfina vivo, ĉar la du aventurlimoj, la "protologio kaj eskatologio", tio estas la antaŭo kaj posto de la homa surtera vivo, inter ili esence korelativas. Kiu ne antaŭekzistas iamaniere eleterne, tiu ne povas trovi spacon en la eterneco, kaj nepre destiniĝas al pereo; kaj kiu iamaniere enprofundigas en eternecon la radikojn de sia esto, tiu ĉi estas farita por la eterneco. La Dia projekto konstituas la nepre eternan radikon de homo.

Kvankam eterna, ĝi estas tamen, mistere, projekto libera: nenio malebligis, ke Dio faru aliel. Eĉ la decido ekzistigi homon tiom sende­pendas de ĉio, ke ĝi okulfrape ŝajnas neracia. La eniro en la ekzis­ton montras nenian konvinkan pravigon.

Kial Dio decidis transponti la senfinan distancon, kiu lin apartigas disde la nenio; kial li ne kontentiĝis je la grandegeco de sia maro kaj elektis, ke la vivo superabundu trans la oceano de lia ena perfekta ĝojo; kaj kiel li scipovis trovi lokon por ni en spaco jam plenega je lia senfineco, sukcesante starigi nian etan liberon enkadre de lia senlima libero: jen la unua kaj eble la plej grava inter la enigmoj, kiuj trafas pripensanton pri la homo-ekzistiĝo. La vera mistero de la universo ne koncernas la ekziston de Dio: se io ekzistas, tio povas esti nur io ab­so­­luta. La aŭtentika mistero de la tutmondo estas mia ekestado: tio estas, la ekzisto ankaŭ de io esence distingebla disde li.

Fronte, tial, al la ekzisto de homo - kredantoj aŭ nekredantoj - ni ne sukcesas eviti aŭ la unuan aŭ la duan de la jenaj demandoj. Kial Dio volis fabriki por si tian belan marioneton, kiu scias danci, skermi kaj mortosalti? Aŭ: kial el sciomanka materio povis spontanee ĝermi tiu ĉi estaĵo tro kaj tro dolorige konscia?

Neniu el ili, bedaŭrinde, allasas, rigorsence, respondon netrompan aŭ malprecizan. Pri la kialoj, kiuj favoris kaj determinis nian ekziston - kredantoj kaj nekredantoj - ni sammaniere trempiĝas en mallumon.

La mallumo implicita en la dua demanda hipotezo ege plumbe pezas kaj premegas nuligante ĉiun valoron pri nia ekzisto.

Male, la ĉeesto de iu Dio decidanta krei, sendube superas ĉiun kom­­prenkapablon, sed estas mallumo, kiu prilumas la ekziston. La Kreinto restas kovrita kaj nekomprenebla, sed fariĝas klara mia ekzi­sta situacio. La Diago daŭrigas ne riveli, je miaj okuloj, la racie kon­tentigan kialon, sed trovas kialon mia vivo. La mistero de la radi­ko eterna de mia esto konservas sian nepenetreblecon, sed disradias sian brilon sur ĉiujn estaĵojn kaj pruntas al mia spirito la unuan veran ĝojomotivon.

Jen la ĝojo scii, ke mi estas rigardata kaj pensata de ĉiam.

La konsciiĝo, neevitebla por ni, pri la sento de nia relativeco, kon­tingenceco, hazardeco, premas sur nin kvazaŭ inkubo: ni angoras troviĝi - "gelidis sub astris" (ĝèlidis sub astris = sub glaciaj astroj) - al la diskrecio de iuj potencoj, kiujn ni nescias kaj kiuj nin ignoras. Nu, la konsciiĝo pri tia Dia projekto ĉesigas tiun inkubon. Estas la feliĉo ne povi ne konsciiĝi, ke mi alsaltis en ekziston kaj vivas ne pro kaprico de sennomaj fortoj, ĉe kiuj mi ekscitas neniun intereson, sed pro transcenda volo elektinta ame sin komuniki, el kiu ĉio fontas.

Plu restas, tamen, vivega la sento de necerteco, nome la konscio ke mi estas ŝvebanta super la abismo de l’ nenio, nia origina patrujo; tiu ĉi sento tamen devenas ne plu de ekzistenciale hazarda kondiĉo, sed ĝi superverŝiĝas el suverena Dia volo decidinta krei: Mi pensis mem fabriki.

Tial nia necerteco ne angorigas plu: mi estas gluita per unu sola fadeno sur la nenio, sed ĝi estas la tenacega fadeno de l’ amo de l’ fidela Dio.



Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə