Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə7/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   35

Ankoraŭ ĉap.3

LA MONDAJ POTENCOJ INTER LA HOMOJ KAJ DIO


La marioneto, ĵus konstruita, fuĝinte el la patra hejmo, kunpuŝiĝas kun plenumisto de la publika ordo. La eficienta kaj kuraĝa policano (o­pinianta, unuavide, sian oficon haltigi tian koleriĝantan ĉevalon!) ka­ptas la strangan personon ĉe lia longa nazo kaj lin rekondukas al patro Ĝepeto.

Poste, sub premo de la tumulta publika opinio - esprimata precipe de algapuloj kaj vagistoj - li forliberigas Pinokjon kaj, kiu scias kial, malliberigas Ĝepeton.

La sceno de la karabenisto emigas nin pripensi la mondan po­von: politikan povon antaŭe, sed ankaŭ ĉian alispecan povon, ekonomian, informan, socian.

Homo, foririnte el la patro, renkontas aliajn aŭtoritatulojn.

La aŭtoritato malsupreniras el Dio, sin ligante tamen kun la dekaden­ca homa stato, kiu postsekvas kulpon: en la ĉiela regno ĝi komplete superfluos kaj malaperos. Ĉar ĝi devenas de Dio, oni povas en ĝi respektegi la volon de la Kreinto. Sed, originite konsekvence de la peko, ĝi montras neeviteblajn, en siaj konstruado kaj praktikado, spurojn de la malpurigita ekzistado.

Oni konstatas, tial, en ĉiu monda povo fundan dubasencecon, kiun neniuj kapablos nuligi antaŭ kiam ĉiuj princolandoj kaj potencoj estos submetitaj kaj vanigitaj de Kristo. Dum la eklezio anticipas no­vajn ĉielojn kaj novan teron al ni promesitajn, la ŝtato altrudiĝas kiel necesa restaĵo de la malnova mondo forpasonta.

Oni ne surpriziĝu je miro, kiam la monda povo ne perceptas la lin­gvaĵon de la Spirito kaj, fronte al la Dia fantazio, perdiĝas nes­ciante la signojn de la transcenda Volo. Se la potencoj de la mondo estus havintaj okulojn pliakutajn, ili ne estus krucumintaj "la Sinjoron de la gloro".

Herodoj, Sinedrio, Poncio Pilato, ruze ĉiam klopodis sufoki la Dian vorton kaj estingi la iniciaton de la Patro. Tia sinteno ŝanĝiĝas eĉ ne enKonstantena epoko: tro facilas rimarki kiel la plej piaj kristanaj imperiestroj, en la tempo de la prikristologiaj kaj pritriunuaj herezoj, ĝuadis prerogativon elekti, ĉe l’ekvido, inter du propozicioj ekskludantaj unu la alian, tiun heterodoksan. Pli malpli ĉiuj sidiĝintoj sur la romia trono - Konstanteno, Valento, Arkadio, Justeno ktp. – kon­firmas kun pli malpli granda evidento tiun kuriozan leĝon de la eklezia historio.

Kalcedonan Koncilion oni povis celebri nur kiam imperiestro Teo­dozio la Dua elseliĝis el ĉevalo, kiu, diference de sia mastro, bon­ŝan­ce se ne konvinke intencis kompetente favori al la ortodoksa Kredo.

La rimarko aludas ĉian mondan povon: ĝi validas aparte por la ekonomia povo, kiu malfacile sukcesas distingi homojn disde aĵoj kaj eĉ rifuzas suspekti, ke la produkantoj kaj konsumantoj estas plejunue filoj de Dio kaj princoj antaŭdestinitaj al la ĉiela Regno; ĝi validas por posedanto de informiloj, kiu, selektante informojn, distordiĝas ĝis sufoki ankaŭ la voĉon de la vero, kaj malofte aŭdaciĝas ĝis disvastigi nur tion kio veras malgraŭ ne alloga, aŭ ĝis forĵeti tion kio allogas malgraŭ ne vera; ĝi validas por tiu, kiu, per sindikataj organizaĵoj, re­gulas la homan laboron, kaj puŝiĝas ofte konfuzi justecon kun persona avantaĝo.

Ĉiuj tiuj povoj, plie, bezonas kvietigi sian soifon al neestingebla aplaŭdo, kiel dirite kun tragedia humoro de Jesuo: "La reĝoj de nacianoj faras sin bonfarantojn (Lk 22,25)", kaj ŝvitigas ĉiujn la devo rezisti al la tento ilin maljuste aprobi kaj aplaŭdi.

Se ni do strebas elserĉi iun simplan kondutnormon fronte al la mon­daj povoj, necesas precize klarigi la subjektojn de tiu ĉi interrilato: diferencas, fakte, la kondutlinioj propraj de la eklezio kiel eklezio disde tiuj de la individuaj fideluloj.

La eklezio neniam atendu iujn ajn avantaĝojn el la mondaj potenculoj: ĉiu kalkulo laŭ tiu direkto nerepacigeble frakasiĝos.

Sendepende de ĉio, ĝi ĉiam flegu preferojn al tia ŝtato kiu estu aŭ­tentike kaj vere "laika", nome kiu, kvankam defendante evidentajn kaj primarajn valorojn de la homa kunvivado, ne sin ligu al iu kredo, al iu aparta ideologio. Tio pro du kialoj: pro tio ke la apartenado al la ŝtata komunumo aŭtomate altrudiĝas kaj tial ne fluas el la libera volo de la unuopuloj, la ŝtata laikeco garantias la plenrajton de ĉiuj, por ke neniu estu sentigita duaranga civitano pro kredo, kulturo, ideologio; kaj poste, se veras kio jam esti dirite pri la obtuzeco de la monda povo kiam mem rilatas al la Dia projekto, ĝuste pro tio unike la honesta kaj nepartieca laikeco malhelpas, ke elektiĝu preskaŭ certe la erara parto.

Eklezio tia, korolarie, konsciĝinte, ke "ĉiu aŭtoritato devenas de Dio", eĉ la plej perforta, kaj samtempe, ke ĉiu aŭtoritato, eĉ la plej justa kaj bonvola, elpintiĝas kaŭze de peko, tenu la jenan kon­dutre­gulon: ĝi evitu precipe kaj principe kaj laŭeble ĉiun kontraston kaj kolizion kun la mondaj povoj, sendepende de la laŭmorala juĝo pri ili kaj ilia konduto: ĉu aperta kontrasto ĉu eksplicita aprobo devigus la eklezion sin meti sur nivelon ne sian. Kelkfoje tio povos esti farata: sed ĉiam kun la ĝeno de tiu, kiu estas fortenata ekster la sfero de sia pro­pra primara celo kaj kun la singardo de tiu kiu ludas forhejme, en eksterlanda stadiono.

Cetere, per sia nerezignebla instruanteco, per la superaj celoj, pri kiuj daŭre ĝi memorigas homojn, per la nova logiko devenanta de la mesaĝo investanta ĉiujn kampojn de la homa aktivado, per sia ekzisto mem, la eklezio estos ĉiam - ankaŭ kiam ĝi ne volus - vepro flanke de ĉiu premega reĝimo kaj kondamno de ĉiu tiraneco.

"Kie estas Kredo, tie estas libereco": kiu kredas je ekzisto de iu Dio eterna kaj je regado de Kristo resurektinta, tiu ne kapablas rigardi sen nebridebla humoro ĉion, kio sur la tero montriĝas nediskuteblaĵo proponita al nia respektego: homoj, sistemoj, ideologioj, okazantaĵoj "de­cidaj", libroj "sanktaj", partioj "unikaj", flagoj "gloraj". Nur en la ortodoksio oni saviĝas el fantomoj kaj el bigotaj ekzaltiĝoj ne ensinkante en aridan kaj senkonsolan skeptikismon.

Precize el la ĉeesto de la eklezio - tio estas de iu realo "diferenca" entenanta kaj anoncanta valorojn tute absolutajn kaj do tute nerezigneblajn - fontas la plej taŭga protektilo de la persona libereco fronte al la mondaj potencoj kaj al ties inklinoj al maljusteco. Kiam falas la obskuraj horoj de la perforto kaj diktaturo - kaj en la homa historio la helaj horoj maloftas - la ĉeesto de la eklezio (eĉ de iu eklezio plej fortrenata al kunlaborado nekohera) moderigas la ekzaltiĝojn de la tirano kaj, se ne pro nenio alia ol asertante senkondiĉan valoron de la trans­cenda normo, rezervas iom da spaco por homo.

Tiel saviĝas la humiluloj. Tiucele, aliaj opoziciuloj - sendube res­pe­k­tindaj - nur iomete helpas: nek forkurantoj (ĉiam iomete pri­vi­le­giata ero, ĉar malriĉuloj ne povas permesi al si la lukson de la ekzilo), nek subgrunde rezistantoj (kiuj precize ĉar kaŝitaj ne konstituas signon aŭ esperon por normalaj civitanoj), nek dinami­tuloj (kiuj ofte rabas pli ol diktatoroj), nek "historiistoj" (kiuj kuraĝe kaj severece ju­ĝas jardekojn post la malvenko de la kul­pigitaj registaroj), helpas komunajn homojn sin defendi kontraŭ la risko koncedi eĉ la animon, por postvivi, al la aŭtokratoj, kiuj konspiras por rabi ĉion kaj krome "sin nomigas bonfarantoj".

Ĉu la unuopaj disĉiploj de Jesuo - aŭ liberaj grupoj de kre­dantoj - ne rajtas politike kaj socie engaĝiĝi ĝis la praktikado de iu ajn monda povo? Ili certe rajtas kaj iukaze tio fariĝas por ili devo, el kiu ne licas forpreniĝi. Kiu ekpromenas laŭ tiu ĉi vojo, ĝin elsekvu, ĉiam kons­ci­ante pri la esenca relativeco kaj eĉ provizoreco de ĉiu vera aŭto­ri­tato kaj neniam forgesante, ke la kristana vidpunkto ne propagandas "justan superecon de homo super aliaj homoj, krom en ilia servo". Kaj rememoru, ke pri ĉio li respondos antaŭ Kristo, unika vera "Si­n­joro", kaj konformigu kiom plej eble sian agadon al la idealo de justeco, kies perfekta realigo rezerviĝas al la "nova tero kaj novaj ĉieloj".

Se poste li devus kunagi kun aŭtoritatulo manifeste maljusta kaj tirana, kristano politike engaĝiĝinta - sen riski kunvolvi je res­pondeca ni­velo sian eklezian komunumon kiu devas zorgi ankaŭ pri la ce­de­maj filoj - dekliniĝu de kompromisoj signifantaj apro­bon aŭ de a­kor­doj kaŝantaj kontraŭmoralajn cedojn, ĉar kohereco kaj honesteco en publika konduto estas postulo nerezignebla en konscienco ilumi­nita je la Kredo.

La meditado pri la ĝendarmo nin alpaŝigis iom foren. Intertempe Ĝepeto estas melankolie kuntrenata al la malliberejo, pro nenia kulpo krom la penegado savi sian filon el liaj kapricoj.



Li balbutadis singultante: "Malfeliĉega filo! Kaj oni devas pensi, ke mi tiom penis por fari el li marioneton bonkondutan!"

Estas la nekomprenebleco pri Dio "suferanta" pro niaj kulpoj, ne pro kia ajn damaĝo lin trafanta, sed pro nekredebla memdisrompa volupto, kiu ofte kaptas kaj fluas el homa konduto.



Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə