Jakobo Biffi



Yüklə 0.58 Mb.
səhifə8/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0.58 Mb.
1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   ...   35

Ĉapitro 4


Historio de Pinokjo kun la Grilo-Parolanta, kie oni rimarkas kiel

la malbonaj knaboj enuas kiam iu, pli saĝa ol ili, ilin korektas.


LA MISTERO DE LA MORALA KONSCIENCO


Pinokjo - "liberigite", pere de polica forto, de la "opresadaj" ne re­z­i­gneblaj flegaĵoj kaj zorgemo de sia farinto - sin ĵetas en la ple­zurojn de trakampara senbrida kurado: Pro la granda rapidemo dum la kurado li saltis trans altegajn montetaĵojn, barilojn plenajn je akvo, same kiel povas fari kaprido aŭ leporideto postsekvata de ĉasistoj. Li volas gustumi la ebrion de memmastreco devigata submeti al neniu siajn agojn kaj kapricojn.

Sed ne ĉiuj ligiloj estas tranĉitaj: la kurado kvietiĝas ankoraŭ en la patra domo, kie la Grilo-Parolanta sin engaĝas enkonduki Pinokjon sur la obeo-vojon dum tiu ĉi daŭrigas cizeli sian "liberiĝon", sufokan­te per celtrafa martelado tiun ĝenan voĉon.

En analizo pri la ribelo kontraŭ la Kreinto ne povas manki la ekzameno pri la mistero de la konscienco, kiu ege travidiĝas simbole el la Grilo.

Per la morala konscienco ĉiu homo spertas kaj spektas la formiĝon de la juĝo pri la boneco aŭ malindeco de siaj agoj, kaj kon­sekvence pri sia morala valoro fronte al la neŝancelebla normo.

Ĝuste prie oni parolas samkiel pri mistero: la konscienco, almenaŭ dekomence, ŝajnas enscenigi specifan dualismon en la ena mondo de homo, kvazaŭ en nia eno distingiĝus kaj disstrebus unu juĝanta memo kaj alia juĝata memo: du kunigitaj miuloj, kiuj ofte povas malakor­diĝi. Eventuala, tamen, malakordo ne tro longe tolereblas: aŭ la parto juĝata rapide cedos al la postuloj de la parto juĝanta, aŭ la juĝver­dikto iom post iom malhardiĝas, eĉ fariĝas tute konsentema.

Koncerne la moralan konsciencon, ŝvebas iuj "idiotaĵoj" - oni kom­prenu, dirite laŭ la mildiga etimologia signifo, nome kiel "ne­kva­li­fa esprimo" aŭ "komuna svaga aserto" - kiujn konvenas kritike ek­zameni.

La unua "idiotaĵo" montriĝas en la modo sin forpreni, en ĉiuj okazoj kaj problemoj, el la serĉado pri tio koncernanta efektive la justecon, senkulpiĝante per la alvoko al la nekritikebla juĝo de la konscienco. "Mi sekvas mian konsciencon", kaj tial ĉiun esploradon pri la moralo kaj etiko oni apriore eloficigas kaj vanigas antaŭ ol ĝi komenciĝas.

La dua "idiotaĵo" naskiĝas de la historio: laŭ tiu jam estus certigite, ke la konscienca nepriapelaciebla instanco, ekzaltata de la protestanta Reformacio kaj de la principo de la libera “ekzameno, estus kontraste humiligata de la katolika ortodoksio avantaĝe de la aŭtoritato-principo.

Verŝajne por iomete heligi la problemaron elvokitan el tiuj asertoj, sufiĉos koncentriĝi sur la rilatoj de Pinokjo kun la GriloParolanta.

Ankaŭ la nomo iel tiel signifas: bestoj parolemaj densiĝas ĉe la Collodia historio, sed nur al tiu ĉi oni rezervas la titolon "parolanta", kvazaŭ oni dirus, ke animaloj tiaj ne povas ne paroli: per ĝi esprimiĝas esence iu voĉo, kiun nenio argumente kaj ruze silentigas krom per perforta mortigo.

Aŭ tiel ĝi kromnomiĝas por nin diskrete informi, ke la Grilo, ĉu vervante ĉu flustrante, aŭtoritatece parolas kaj ĝin oni devas aŭskulti, eĉ se agrable aŭ malagrable eĥiĝas la enhavoj de ĝiaj sugestoj. La konscienco, nome, funkcias en homo kvazaŭ tribunalo senapelacia, kaj ĝin oni devas sekvi ĉiam, kion ajn ĝi ordonu aŭ malpermesu. La konsciencaj imperativoj, same kiel la rezonadleĝoj, havas neniun aŭtoritaton super si mem: neniu kapablas ilin malobei sen iela nuligo de sia propra homa naturo. En tio ĉi kernas de ĉiam la fundamenta principo de la katolika moralo.

Mi estas la Grilo-Parolanta kaj loĝas en ĉi tiu ĉambro de pli ol cent jaroj.

La morala imperativo, rivelante enhavojn kiuj, ĉe la momento de konscienciĝo, sin perceptigas necese devigantaj ĉiujn por ĉiam, estas en sia naturo sentempa. La prietika problemo naskiĝas en nia eno ja el la postulo fleksi kaj submeti la historian konkretecon, en kiu ni ekzistas kaj estas alvokataj agi, al iu normo, kiun oni devige taksas transcenda ĉiam kaj ĉie.

Koncepti la imperativon kiel tute kondiĉitan de la situacio, en kiu ni fakte enfermiĝas, ĝin staŭligas kaj - marĝene de ĉiu dialetika ruzo - ĝin eksvalidigas. Se ĝi estas ne akceptata kiel io absoluta kaj sentempa, ĝi estas juĝata eĉ ne kiel reala imperativo. Fakte la mortigo de la Grilo-Parolanta estas krimo farebla ankaŭ, krom en la vivo de ribela marioneto, en kelka epokofara paĝo de la primorala scienco.

Ĉu la persona konscienco - kiu, por homo aganta, superege kaj nerefuteble normas - devas aŭ ne rekoni la ĉeeston ekster si de iu objektiva leĝo esplorenda lojale kaj pasie, kun kiu ĉiutage konfrontiĝi laŭ humila submetiĝo? Temas, finfine, pri tio, agnoskite aŭ ne, ke la moralo bezonas transcendan veron kiel necesan apogilon, kiu sentigas onin ŝuldigata.

Tia antaŭjuĝa demando kuntrenas la totalan konceptadon pri la realo. Eĉ se nur implicite, kiu konceptas la individuan konsciencon spe­gula bildo de iu objektiva normo, kun kiu oni devas sin mezuri, tiu konfesas, eĉ se tion li ne scias, ke staras Dio ĉe la komenco de ĉio.

Pripensanto, ke la konscienco neniel bezonas rilati al iu antaŭstaranta normo, ekrajdas, eĉ se li tion ne scias, sur la vojo de la ateismo: lia mensa sinteno similas al tiu opinianto, kiu akceptas neniun Dion ekster si mem. Laŭlonge de tiu vojo, la morala konscienco aliras progresivan estingiĝon: se ne enestas Dio, la konscienco trampas kaj kapitulacias, kaj fine rezignacias pri sia morto.

Ial, fakte, en nia libro, la malproksimiĝo disde Ĝepeto konkludiĝas per la mortigo de la Grilo-Parolanta. La imperativo komence viglas kaj agas en la homa koro, kies tamen ago kaj vigleco suferas esencajn variadojn laŭ plia aŭ malplia intenseco de la rilato al Dio. Moralo sen persvado pri la ekzisto de la persona Dio povas piedstari nur per lo­gikmanko, kiu, eĉ se iomete disvastigita, estas apogo tre fadeneca kaj fragila, por ke ĝi longe rezistu.

La interna dramo de l’ homo fatale ricevas unu aŭ alian el tiuj du epi­logoj: aŭ la respekto antaŭ la morala imperativo kondukas tiun, kiu eble ĉekomence estis nescianta, malatenta, eĉ nekredema, al la rekono kaj adorkliniĝo al Dio, aŭ la kutima malobeo al la interna leĝo en­ŝ­teligas iom post iom la praktikan neadon de ĉiu valoro kaj de ĉiu supera instanco. Kondiĉe ke, oni ĝin komprenu!, ne okazu koheromankoj aŭ neraciecaj rezonadoj, kiuj ofte fariĝas, nekohera sed bonŝanca, neatendita savo. Fakte, kiel di­rite, la konscienca konvinko estas la ba­zo de la honesteco kaj senkulpiĝo.



Hodiaŭ tamen tiu ĉi ĉambro estas mia... kaj se vi intencas fari al mi veran komplezon, foriru tuj.

Oni ne povas kulpigi Pinokjon: sengustus la foriro el la sufoka protektemo de Ĝepeto, se poste, interne de la memstariĝo tiom aventure konkerita, oni devus resenti ĝian, kvazaŭ eĥon, tre tedan voĉon. La Grilo-Parolanta alegorie avertas, ke la “liberiĝo el la Patro ne efekti­viĝas do per tiom da facileco kiom ĝi povus ŝajni.

Eblas, ke Pinokjo ne volus mortigi intence la Grilon: Verŝajne li kredis ne trafi lin.

Se oni kapablus enkaĝigi ĝin ekstere, sur hejma balkono, tiel ke la najbaroj ĝin vidu kaj ĝia eksteriĝa kaj petola krikri enuigu nur ilin ne ĝenante nin, kontentus ĉiuj. Sed kiam la Grilo-Pa­ro­lanta rifuzas adaptiĝi tiamaniere, tiam necesas agi senskrupule: bonŝance, martelo ĉiam troviĝas manapude.

La dialogo kun la Grilo ekrivelas la spiritan, kaj do ankaŭ psikan, dramon de Pinokjo kaj la profundan kialon de la konflikto kun la patro. Li scias, ke se li cedus kaj enirus la vojon al li proponitan kaj lin igintan "filo", li vane strebus finveni al tera feliĉoparadizo nur natura, kie la vivo-idealo koincidas kun la vivoprogramo, kiun la marioneto sopiras kaj kiu raviĝe devizas: Manĝi, trinki, dormi, de mateno ĝis ve­spero vivi kiel vagulo, postkuri papiliojn, grimpi sur la arbojn, kapti birdidojn el la nestoj.

Ni ekvidu tie la veran kialon de nia konflikto kun Dio kaj kun lia plano: ni ekvidis al ni asignitan, kun ekskludo de iu ajn alia, alvenpunkton tro altan por nia staturo. Se li estus limiĝinta proponi, kiel ekzistocelon, ĝojon adekvatan al nia eteco, eble kun la Kreinto povintus interkonsenti ĉiuj.

Jen la martelfrapo kaj la Grilo restis tie rigida kaj glupremita sur la muro. Kiom facile! Ĝi ŝajnis senmorta voĉo, tamen li restadis tuj silenta. Ni vidos poste, ke la morto de la Griloj Parolantaj efektivigas eventon neniam definitivan; sed dume Pinokjo mastre solas en sia ĉambro, ĝuste kiel li jam volis, ĉar elsukcesis silentigi la tedan krikri. Jen ĉeestas, kiel oni vidas, kvazaŭa duvizaĝeco en la morala imperativo: ĝi estas sentempa kaj nedaŭra, nedresebla kaj tre rompebla, preta milite ribeli ene de ni kontraŭ ni mem kaj tamen tre preta senlumiĝi fronte al ĉiuj malfacilaĵoj.

Pacan rekviemon por la malfeliĉa Grilo! Ĝia finiĝo nin admonas kiom trompas kaj vanas apelacii ĉiumomente al la tribunalo de la konscienco, kiam la konscienco mem estas ne ĉiutage subtenata per la vigla kaj elserĉata ĉeesto de la Patro.




Dostları ilə paylaş:
1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   ...   35


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2017
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə