Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə9/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   ...   35

Ĉapitro 5


Pinokjo malsatas kaj serĉas ovon por prepari al si omleton; sed ĉe la plej bela momento, la ovaĵo forflugas tra la fenestro.


LA RIBELO DE LA ESTAĴOJ KONTRAŬ LA RIBELA HOMO


Pinokjo, kiu esperis pri luma ekzistado, plene travivota en tuja kontentiĝo de ĉiunaturaj deziroj kaj absoluta superregado sur la aĵoj, spertas tute male tenebron, vanecon de la kreitaĵoj, malsaton, fru­s­triĝon.

Dume eknoktiĝis. Sur la marioneton, kiu neprudente fortranĉis ĉiun komunikiĝon kun la ekzistofontoj, la nokto alfvalas kiel neatendita evento renversanta la perspektivojn: kiu ĝis nun estis ekscitiĝanta kiel la nekontrastata mastro de siaj agoj, la ĉioreganto, la mondcentro, tiu sin malkovras sola, malsata, forcedita: iu febla estaĵo envolvita de malamika mallumo.

La nokto alfalas kiel puno, fariĝante tamen ankaŭ komenco de sava pentofaro, ĉar ĝi frostigas ekscitaĵojn, forflugigas iluziiĝojn, ree proponas senmizerikorde la veron. En tiu ĉi nokto Pinokjo pentofaras por la unua el sennombraj fojoj: Mi ne devintus ribeli kontraŭ mia patro kaj forkuri el mia hejmo...

La tenebroj senvestigas la aĵojn el iliaj trompaj koloroj, kaj kio aspektadis solida kaj senriska, en mallumo tio riveliĝas fantoma kaj nefidinda. La moderna homo, kiu arte lumigis la nokton, seniĝas je insiste rekuranta invito al plisaĝiĝo. Dumnokte la furioza ribelinto kontraŭ la Patro kaj la rifuzinto de la morala normo transcenda kaj absoluta, klare vidas sian realan dimension kaj pri tio teruriĝas. Konvinkiĝinte, ke mem estas fariĝonta reĝo, male li vidas sin simila al la lignopeceto, el kiu li originis; krome disradias pligranda inklino al malespero.

Sed la poto estis nur pentrita.

La "percepto pri vakueco" ne sufiĉas ja por stabile fondi la religian vivon; necesas, ke ĝi kuniĝu al la “percepto pri la Ĉeestanto. Sed ek­sterdube, sen "la percepto pri la vakueco" ne ekzistas serioza kaj persista religieco.

La sperto pri la ekzistenciala malpleneco estas kondiĉo privilegia aŭ puna - kiu plonĝas ankaŭ sur homon foriĝantan el Dio, nur se li nutras iomete da interna vivo. Ni "liberiĝas" je la Dia entrudiĝemo por plej efike certigi la konsiston de la teraj havaĵoj, la viv-bele­con, la ĝuon spiri kaj gustumi elementajn plezurojn sen transtom­baj kompli­kaĵoj; kaj jen ni trafiĝas de la senio-sento. Kion ni kredis satiga, tio nin oscedigas pro malsato; kio nin sorĉadis, tio nun desorĉas nin kiel brilaĵeto de malmultekosta vesto; kio aspektis tiom spicanta, tio fariĝas sengusta korko.

En la ĉambro senigita je ĉiu vera ĉeesto, eĉ la ekbolantaj potoj - vidaĵo gaja kaj ame ekscitanta - reale pliekscitas nian malsaton kaj finfine vestiĝas per moko: potoj pentritaj sur la muro!

Ni nun ekkomprenas tion, kio kaŝiĝas en "sceno de tiu mondo": ĉio pentraĵo, ĉio papermaĉaĵo, ĉio vantaĵo.

Kiu perceptis eĉ nur unufoje tian spiritan seniecon, tiu ĉi ne plu restas ene de si mem la sama homo. Eĉ se li ne finvenos al la akcepto pri Dio, li ne plu apogiĝos konfideme sur la estaĵojn: li dubas pri la kompakteco mem de la teraj realaĵoj; li evitos eĉ ilin tuŝi timante, ke tro fortika frapo eĥu la resono de ilia malpleneco. Voremulo, plonĝin­te sur aĵojn, ne sukcesas sentime ilin gustume tuŝi.

Notinde, ke tia "percepto pri vakueco", ne patologia kaj tute ne nure iluzia ja, ne estiĝas por kredanto vero definitiva kaj absoluta. Te­mas pri ia kono, kiu atendas kaj aspiras enveriĝi laŭ kono plej nesu­pereble alta. Se, deirante de ĝi, iu ensaltas sur la Kreinton, tiu ĉi eĉ ne descendas por doni gustivon kaj pulpivon al tio, kio iam as­pektis ombrece kaj afekte.

Malsato, kiun oni povas eĉ tranĉi per tranĉilo.

Kiam en iu disbranĉiĝas la sento de ena kaj ela senhaveco, kio akiras la plej dikan videblecon, tio elfluas nur el malsato.

Homo, ĉiam malŝatema rilate Dion kaj ties festenon, cedeme ĉion englutas kaj ĉion sendistinge voras ĉe kreitaĵoj. La ekzistenciala malsato lin kuntrenas al plej konsternaj rezignacioj. Tiel li ekserĉas kvietigi sian nesatiĝeblecon: iom da pano, eĉ ĝi estu nur iom da malfreŝa pano, krusteto, osto postlasita de hundo, iom da polento ŝimiĝinta, fiŝosto, kerno da ĉerizo, fine io por maĉi.

Sed ĉar la aĵoj, elŝirite el sia origina fonto, subtiliĝas kaj senkapte­bli­ĝas, oni finfine troviĝas fronte al la nenio: Sed li, eĉ dismalfermante ĉion, trovis nenion, la grandan nenion, vere nenion.

Tiu malsato juste penigas forlasinton la ĉielan Patron kaj la ĉiu­tagan panon, kiun li povas doni al ni, sed samtempe ĝi funde koin­cidas kun la sama serĉemo pri Dio kaj la plej vera alvoko de nia esto al tiu, kiu sola kapablas realigi kaj gustumigi nutraĵojn, e­fe­merajn en si mem, kiuj kvankam por ni ekscitemaj nin ne satigas..

La okazintaĵo de la ovo al ni permesas daŭrigi tiun temon. La ovo, kiun Pinokjo trovas sur balaaĵo, fariĝas fine la sola krudaĵo, ĉirkaŭ kiu jam restriktiĝas lia povo sur la mondo; ĝi estas lia sola riĉaĵo kaj unika signo de la tiom avidita regado super la aĵoj. Ni ekkapablas ti­am kompreni la reteneman embarazon de la marioneto pri la maniero ĝin kuiri: jen la granda tutaĵo, super kiu li povas ankoraŭ efektivigi de­cidokontrolon! Sed ankaŭ tiu restaĵeto de lia superregado forfuĝas el lia mastreco, mokante lin: ovo fariĝas kokido tute gaja kaj kom­pli­mentema kiu, farinte gracian riverencon, elŝoviĝas tra la pordo kaj for­kuras.

Homo naskiĝis por servi al Dio kaj regi la kreitaĵojn: se li rifuzas la servon, perdas ankaŭ la regnon. Kreitaĵoj ribelas kontraŭ li kvazaŭ ili punu lian orgojlon.

Li tamen ne rezignas; male la premo de lia povo provas plienergiiĝi, kaj li plirajtiĝas perforti tiujn realaĵojn, kiujn li devintus nur gvidi kaj ĝui, kaj do el reĝo li fariĝas dezertigulo kaj malamiko. La neantaŭviditaj ekologiaj katastrofoj rezultas el iu kulturo scie nescie senreligia same kiel tiu superreginta en tiuj lastaj jarcentoj: pripensanto, ke la mondo estas nenies posedaĵo - res nullius (nenies aĵo) - ke ĝi do ne havas mastron, aŭ havas mastron fore distriĝantan, tro facile tentiĝas per la volupto de la sovaĝa ekspluatado kaj disrabo.

La aĵoj tamen, atakitaj per senama kaj sensaĝa tekniko, ŝajnas cedi al la dezertiganta furiozo, sed fine ili trovas manieron venĝi pri ĉiu aĉa misprofito.

Tiel okazos ĝis kiam la mondo ne forfuĝos de la manoj de tiu prin­co freneziĝanta kaj la naturo, nekapabla plu elteni la batojn de la tirano, sin volupte koncedos al katastrofo kvazaŭ ĝi ŝatus kunvolvi senrevene sian tre malprudentan persekutanton.

Escepte, ke iu bonkora mano el la ĉielo savu nin el ni mem kaj nin regalu per diversa kaj nemeritita sorto.


Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə