S. Ambrozio
Ĉar eblas ne koni aŭ forgesi la aventurojn de Pinokjo, estas emfazata la komemtaria resuma rememorigo pere de la kursivoj ĉe la titoloj de ĉiu ĉapitro.
Kun la gratulinda permeso de Kard. Jakobo Biffi, prizorgis esperantigon la Torina UECI-sekcio el la itala eldono “CONTRO MAESTRO CILIEGIA”, 1991, de Jaka Book.
Tradukis esperanten, helpate de ĉiuj kaj persiste sekvante paŝpaŝe la esperantigitan "Pinokjo"-n de Mirza Marchesi, Armando Zecchin; provis ĉasi erarojn presajn multaj samideanoj, gramatikajn kaj sintaksajn mistradukaĵojn Pierisa Cardone, per nura pacienca traaŭskultado Luciano Mantaut, dum la tradukinto preskaŭ ludoŝerc-gaje engaĝiĝis, por pruvi al la aŭtoro kaj al la esperantistaro, ke lia propra deziro helpi al la proksimuloj ne naskis nevolan perfidiston. Parenteze, estu dirate, ke la tradukaĵo funkciis, en alproksimiĝo al ekzameno por la unua grado, kiel montrilo de esperantistiĝo, kvankam ĝi meritis la atenton de neniu.
Kutime la leganto aŭ recenzanto kontrolas unue la lingvon kvazaŭ ni estas ĉiam je tagiĝo de la evento Esperanto, kaj tiu juĝo emas fariĝi ilo trenanta ankaŭ la valoron de la enhavo. Kiu estos la unua, kiu komencu komenti laŭ la kutimo de ĉiuj aliaj lingvoj? Atente relegis korektcele Pavol Petrik.
NOTO. La citaĵoj el teksta “Pinokjo” rimarkiĝas nur per kursivoj. Parentezo ( ) indikas aldonaĵon al la teksto. Pinokjo rolas ĉiam homsimile gajnante, tial, ĉi tie, jen dum marioneta stato jen dum homa stato, la galonojn de “li”: tio helpas flankenlasi la pezan aĵecon kaj igi tiel la marioneton pli personeca.
KONCEPTARO KAJ TERMINARO
Dio. Persono, mistera certe, plendistingebla disde la naturo kaj universo de li kreitaj. Laŭ kristanismo, tiu unika Dio sin revelaciis tra la intuicioj kaj travivaĵoj
de iu popolo, sciigante per Kristo, sia filo, kaj la Sankta Spirito, ke homo havas kiel destinon la gracan supernaturiĝon.
Graco. Temas pri la mistera donaco, per kiu Dio supernaturigas ĉiun homon preparante lin, se tiu ĉi kunlaboras, al la beatiganta renkontiĝo vidalvide kun Dio mem.
Eksternaturo. Rilatas la transnaturajn kvalitojn, per kiuj homo povas esti regalata, kiuj tamen lin ne suprenlevas al la supernaturo. Ekzemple, la senmorteco kaj la mirakloj aŭ mirakliga potenco
. Per tiu vorto oni aludas ankaŭ,
en la jena komentario, la hipoteze imagitajn kreitulojn, al kiuj ne estus donacita la alvokiĝo al la supernaturiĝo.
Miraklo. En la kristana medio temas pri interveno de Dio en etaj aŭ grandaj aferoj. La teologio donas pri ĝi pli science ekzaktan difinon ol la kredo; sed kiel la katolikaj teologioj diversas, do same multas ankaŭ la difinoj de
miraklo, kiu montriĝas ĝenerale fakto sensebla, videbla, studebla, materie mezurebla. Do pri ĝi eblas nur la eventuala konstato per sensoj kaj intelekto, ne per kredo. En miraklo oni vidas, en kredo oni fidas alian personon atestantan.
Mistero. El la helena signifas
aĵo kaŝita. Kiam ĝi rilatas naturaĵojn, la mistero povas ĉesi; se ĝi
male aludas la Dian sferon, temas pri aferoj nekoneblaj sen Dia komuniko kaj, iufoje, nekomplete penetreblaj de nia inteligento eĉ post la Dia revelacio, aparte se estas koncernata la Dia esenco.
Naturo. Tiu vorto rilatas la tutan homan eston, korpon kaj animon, kun ĉiuj ties kvalitoj kaj inklinoj: pensa, vola, liberdecida, tendenca al bono kaj malbono ktp. Ĉiu kreitaĵo, homo, anĝelo, besto ktp, kun sia karakteriza ecaro, apartenas al la naturordo. Tiu ĉi koncepto entenas ankaŭ la homan animon kun ties dotaĵoj. Laŭ tiu senco, oni inkludu ankaŭ la kvalitojn ekstersensajn aŭ eksternormalajn, se ili reale ekzistas.
Inter la teologoj oni diskutas, ĉu homo tia, tio estas kun solaj siaj naturaj kapablecoj, iam efektive ekzistis: verŝajne li estas nura teoria ebleco, ĉar la homo reala estas tiu transnaturigita per la pergraca alvokiĝo.
Naturo defalinta. Temas pri la ribelema homo kiu, rifuzante Dion, imitas kaj evidentigas la sekvojn de la perdo, aludita per la mitoj kreitaj aŭ utiligitaj en la biblia rakonto pri la tera paradizo kaj la Adama peko, de la amikeco al Dio.
Naturo pura. Homo, antaŭ ol esti investita de la alvokiĝo al la supernaturo, estas nur naturo pura, tio estas kun solaj siaj kapabloj kaj aspiroj. Nekonfuzenda kun naiva aŭ senartifika naturo. Ĉu efektive ekzistis pura naturo tia?
Naturo vundita. Post la persona ribelado al Dio, homo ne nur perdas la
amikecon kaj inklinon al Dio, sed ankaŭ vundas siajn naturajn potencivojn voli kaj agi laŭnature: konsekvence, eĉ celante la bonon, li tendencas ankaŭ malbonfari.
Partopreno. Krom la komuna signifo, en tiu verko iufoje tiu ĉi vorto ricevas ankaŭ tiun de interdivido kaj donado de io de si mem por igi la donaciton simila al la donacinto, sen igi tiun egala al tiu ĉi: homo, ekzemple, fariĝas filo de Dio per
partopreno je la Dia naturo neidentiĝante tamen kun ĝi. Sen tia
partopreno homo restus nure kreitulo.
Partopreniĝa (metafore kaj mistere reale) estas, do, la dia naturo, kiu sin komunikas aŭ sindonas aŭ transdonas.
Pravigo. Ofte uzata anstataŭ sanktigo aŭ justigo. Temas pri la agado sanktiganta de Dio en la persono ricevanta kaj akceptanta kaj, tial, pravigata antaŭ Dio mem.
Supernaturo. Laŭ kristanaj teologioj, supernaturo aldonas
kaj penetras kaj transformas, sen tamen ĝin detrui, la individuan homan naturon kaj igas ĝin simila al Dio per
partopreno. Per la supernaturiĝo homo kapabliĝas ricevi kaj kontribui por meriti kaj realigi la vidalvidan beatigantan vizion. Temas pri la stato de homo de nia tuta historio. Laŭ la kristana kredo, ekzistas nur homo levita al la supernaturo, ĉu tion li scias aŭ ne, ĉu li konsentas aŭ ignoras.
Transnaturo. Iuj kristanaj pensistoj per tiu vorto priskribas la saman supernaturon. Ĉi tie fakte la termino “transnaturo” intencas ĝenerale etendiĝi al ĉio kio, reale aŭ ŝajne, superas la homan naturon laŭorde ĉu de naturaj ĉu de supernaturaj kapabloj. Nur supernaturo, do, aldonas al homo ion alian, tute diferencan de liaj naturaj ecaro kaj kapabloj.
Sanktigo. Aludas la Di-agon, per kiu Dio igas homon akceptebla ĉe si kaj lin indigas je beatiganta vizio.
Redempto. Malgraŭ sia origino, tute materia (elaĉeti per materia kompenso), ĝi nun substrekas pli la trajtojn simbolajn kaj spiritajn de la koncepto. Foje en la komentario tiu vorto estas preferata anstataŭ “elaĉeto”, pli ĉiutaga sed malpli simbolportanta.