G a j o j u L i o c e z a r o



Yüklə 374 Kb.
səhifə5/6
tarix17.11.2018
ölçüsü374 Kb.
#80402
1   2   3   4   5   6

63. Sed lian sentimecon pruvu ne sole ĉi pli malgrandaj, sed jenaj ankoraŭ pli grandaj okazoj: Post la batalo apud Farsalo Cezaro antaŭsendis siajn trupojn en Azion. Li mem navigis sur eta boato trans la markolon de Helesponto. Tie renkontis lin Lucio Kasio, la kontraŭpartiano, kun dek militŝipoj. Cezaro ne forfuĝis, sed alvelis tutproksimen al li kaj mem alvokis lin rezigni. Kaj efektive Kasio kapitulacis kaj transiris sur la ŝipon de Cezaro.

64. En Aleksandrio ĉe atako al ponto li estis alpremita per subita atako de malamikoj sur boaton, sur kiu ankaŭ multaj liaj homoj ĵetiĝis. Tial li saltis en la maron kaj elsavis sin, naĝante ĉirkaŭ du cent paŝojn /165/ al la plej proksima ŝipo. Ĉe tio li senĉese tenis la maldekstran manon levita por ne trempi la enskribaĵojn, kiujn li havis ĉe si. Sian militestran mantelon /166/ li posttrenis per la dentoj, por ke la malamikoj ne ekposedu ĝin kiel venkosignon /167/.

-----------

163/ La hufverukoj super la hufoj sendube pligrandiĝis ĉe ĝi je ordinaraj apudhufoj, la okaze renkontata memoraĵo pri la elmortinta praĉevalino.

164/ Ĉi templo staris sur la forumo de Cezaro; vidu ĉap. 26!

165/ Preskaŭ 300 m.

166/ La militestran mantelon oni portis sur kiraso, ĝi havis blankan aŭ purpuran koloron kun oraj brodaĵoj kaj distingis malproksimen la portanton. Vidu pri ĝi Cezaro, Galia milito, VII, 88.

167/ Plutarĥo malkoncize priskribas la detalojn de ĉi „narrow escape“ el Aleksandrio.

65. La soldatojn Cezaro ne pritaksadis laŭ la antaŭa vivmaniero nek la riĉo kaj deveno /168/, sed sole laŭ ilia sentimeco, kaj traktis ilin tiom severe, tiom indulge. Ne ĉiam kaj ĉiuloke li bridis ilin, sed nur, se malamiko estis proksima. Tiutempe li aplikadis la plej severan disciplinon kaj tio tiamaniere, ke li ne bezonu antaŭkonigi tempon por ekmarŝo aŭ batalo, sed postulis ke ĉiumomente ili estu marŝ- kaj batalpretaj kaj atendu liajn ordonojn. Ofte li provalarmis ilin senmotive, precipe en pluvaj kaj festaj tagoj. Iam li admonadis la soldatojn, ke ili observadu lin /169/ precize, kaj tage aŭ nokte li ekmarŝadis kaj akceladis la marŝon por lacigi la tro malfruiĝintajn.

66. Se famo pri la forto de malamiko timigis la soldatojn, li kuraĝigis ilin ne tiel, ke li ĝin refutus aŭ malgrandigus, sed male ankoraŭ ĝin troigis kaj eĉ almensogis. Kiam ekzemple la atendita alveno de Jubo /170/ vekis teruron, li kunvenigis la soldatojn kaj alparolis ilin jenamaniere: „Sciu, ke la reĝo en kelkaj tagoj alvenos kune kun dek legioj, tridek mil kavalerianoj, cent mil malpezaj armitoj kaj tri cent elefantoj. Tial kelkuloj ĉesu rompi la kapon per daŭraj demandesplorado kaj konjektado, kaj kredu min, kiu precize konas la aferon: aŭ alie mi ascendigos ilin sur la plej kadukan ŝipon kaj surmarigos ilin je dispono de ventoj kaj ondoj.“

67. Cezaro ne priatentis eĉ ĉiujn deliktojn nek pripunis ilin laŭproporcie de ilia graveco. Nur dizerton kaj ribelon li enketis kaj persekutis kun ekstrema rigoro, en ceteraĵoj kutime fermetis okulojn. Iufoje post granda venka batalo li pardonis al la soldatoj ordinaran servon kaj plene permesis al ili ekscesojn. Tiam li fiere sin esprimadis: „Miaj soldatoj ankaŭ pomaditaj scipovas bone batali!“ /171/. En kunvenoj li

---------

168/ „Fortuna“ en la teksto signifas ĉi tie riĉon kaj nobelan devenon.

169/ Kompreneble lian militestran tendon, de kie ĉiuj signaloj eliradis

170/ Reĝo en Numidio, en la intercivitana milito helpanto de Pompejo. Post sia malvenko apud Thapso en j. 46 li sin mortigis.

alparolis ilin ne per la vorto „soldatoj“, sed uzadis pli flatan nomon „kamaradoj“. Li ŝatis ilian eksteraĵon kaj tial ekipadis ilin per arĝentitaj kaj oritaj armiloj partakaŭze pro ekstera impreso, partakaŭze pro ke ili, pritimante ties perdon, tiom pli obstine en bataloj ilin tenu. Li amis ilin ja por tia inklino, ke post la malvenko de Titurio /172/ lasis kreski sian barbon kaj hararon kaj ne igis sin pli frue razi kaj tondi, ĝis kiam li ĝin venĝis. Rezultate li gajnis blinde sindonan kaj ekstreme kuraĝan armeon.

68. Kiam li komencis la intercivitanan militon, la centestroj de ĉiuj legioj proponis al li ĉiu el siaj ŝparitaĵoj je dispono po unu kavalerianon kaj ĉiuj soldatoj senpagan servon, sen greno kaj soldo, ĉar la bonstataj prenis sur sin la zorgon pri la malriĉaj. Kaj ankaŭ dum la tuta longdaŭra tempo neniu soldato iĝis kontraŭ li malfidela, ja eĉ multuloj, militkaptite, forrifuzis la vivsavon, proponitan al ili sub la kondiĉo, ke ili batalos kontraŭ Cezaro. Malsaton kaj la ceterajn malfacilaĵojn ili suferis kun granda pacienco ne nur prisieĝate, sed ankaŭ mem prisieĝante. Kiam ekzemple Pompejo ekvidis en la remparoj de Cezaro apud Dirhaĥio la specon de plantpano, por kiu la soldatoj sin nutris, li elvokis: „Mi militas kontraŭ sovaĝa bestaro“. Kaj li ordonis plej rapide ĝin forigi kaj al neniu montri, por ke la persisto kaj obstino de l´ malamikoj ne rompu la kuraĝon de liaj soldatoj /173/.

Pri la kuraĝo de l´ soldatoj de Cezaro atestas, ke post la batalo apud Dirhaĥio, kie ili malvenkis je la unua fojo, ili mem postulis la punon, tiel ke la militestro bezonis plie ilin konsoli ol puni. En la ceteraj bataloj ili venkis senpene la sennombrajn trupojn malamikajn, kvankam ili mem laŭnombre estis

---------

171/ Antaŭfestene oni pomadis kaj parfumadis hararon, nukon kaj vestojn.

172/ Titurio estis kapbatita de Ambiorikso. Vidu ĉap. 25, finon, kaj Cezaro, Galia milito, V, 72 k.t.p.

173/ Cezaro mem /Intercivitana milito, III, 48/ diras, ke temis pri radiko kun nomo Ĥara. la botanikistoj nuntempe ne konformas pri la speco de ĉi planto.

rimarkinde malpli fortaj. Fine unusola kohorto de l´ sesa legio, defendante remparon, kelkajn horojn malcedis la atakon de kvar legioj /174/ de Pompejo, malgraŭ ke ĝi preskaŭ tuta estis trapikita de malamikaj sagoj; oni trovis 130 000 sagojn en la remparo. Kaj ne mirige, se oni priatentas la heroajn agojn de unuopulojn, ekzemple de centestro Kasio Scevo aŭ de l´ soldato Gajo Acilio, se ne paroli pri aliuloj. Scevo defendis sian postenon ĉe pordego de l´ remparo, al li konfidita, ankaŭ ankoraŭ, post kiam li estis perdinta unu okulon, lia femuro kaj brako estis trapikita kaj lia ŝildo tratruita de cent dudek sagpafoj. Acilio en la marbatalo apud Masilio ekkaptis per la dekstra mano la poŭpon de malamika ŝipo, kaj kiam oni ĝin forhakis, li saltis kiel la iama Kinegiro, pricelebrata de l´ Grekoj /175/, sur la ŝipon kaj forpelis per pikilo de sia ŝildĝibo la malamikojn.

69. La soldatoj de Cezaro ne ribelis eĉ unufoje dum la dek jaroj de l´ Galia milito, kaj dum la intercivitana nur kelkfoje. Sed ili rapide revenadis al siaj devoj, ne pro cedemo de sia militestro, sed pro ties seriozeco. Ĉar li neniam forcedis al la ribelintoj, male ĉiam malkaŝe ilin rezistis. Tiel ĉe Placencio li malarigis kun honto la tutan naŭan legion, malgraŭ ke Pompejo ankoraŭ ne estis venkita, kaj nur post longa hezito kaj post ĝiaj humilaj petoj li pardonis ĝin, sed ne antaŭ ol la ribelĉefuloj estis punitaj.

70. Dum kiam la milito furiozis en Afriko, la soldatoj de l´ deka legio en Romo postulis la malarigon kaj la pensian salajron, eĉ priminacante kaj endanĝerigante la urbon. Spite al ĉiuj avertoj de siaj amikoj Cezaro ne hezitis paŝi al ili kaj ilin liberlasi. Sed per la unusola vorto „kviritoj“ /176/, kiun

----------

174/ La kohorto konsistis el 360 viroj, sekve 360 staris kontraŭ ĉirkaŭ 20 000. La legio havis tiutempe 5 ĝis 6 mil soldatojn.

175/ Kinegiro estis Atenano, la frato de Esĥilo, kaj en la batalo apud Salamiso saltis en la maron, ekkaptis unue per la dekstra mano, kaj post ties forhako, per la maldekstra persan ŝipon por malhelpi ĝian forveturon. Perdinte ankaŭ ĉi manon, li klopodis haltigi la ŝipon per dentoj /Herodoto, VI, 114, Justino II, 9/. La ago de Kinegiro iĝis la ŝatobjekto por retoroj kaj estis pligrandigata ĝis fabelaĵo.

li uzis en sia alparolo anstataŭ „soldatoj“, li turnis kaj cedemigis ilin tiom facile, ke ili tuj rediris: „Ni estas soldatoj“, kaj memvole kontraŭ lia klopodo sekvis lin en Afrikon. Sed ankaŭ tiam li punis la ĉefkulpulojn per perdo je ilia predkvoto kaj je triono de l´ promesitaj grundoj.

71. La fervoron kaj inklinon al siaj klientoj Cezaro pruvis jam kiel junviro. Tiel defendante la junan princon Masinton kontraŭ reĝo Hiempsalo, li tiom ardiĝis, ke li ekkaptis en vortbatalo la barbon de l´ reĝido Jubo. Kaj post kiam Masinto estis kondamnita por pagi la postulitan tributon /177/, Cezaro elŝiris lin el la manoj de tiuj, kiuj volis lin tuj aresti, kaj longtempe li kaŝis lin en sia domo. Kiam baldaŭ post la finiĝo de l´ preterofico li estis foriĝanta en Hispanion, kondukis lin inter la homoj, kiuj formis lian honorigan akompanantaron, kaj sub ŝirmo de siaj liktoroj li igis lin forporti el Romo en sia propra portilo.

72. Kontraŭ siaj amikoj Cezaro kondutis afablege kaj kompleze. Ekzemple li pruntecedis unusolan ĉambreton en kabano al Gajo Opio, kiu lin akompanis ĉe vojaĝo tra arbara regiono, kaj subite malsaniĝis; li mem pasigis la nokton surtere sub libera ĉielo. Kaj kiam li atingis la plej altan povon, li avancis kelkajn personojn, spite al ilia humildeveno, al la plej altaj honoroficoj. Riproĉite pro tio, li malkaŝe deklaris: „Se mi estus uzinta alhelpon de rabistoj kaj murdistoj al la defendo de mia pozicio, mi montrus eĉ al tiuj la saman dankemon.“

73. Male li neniam lasis nestiĝi en si malamon tiom profunde, ke li ne devus konvenokaze volonte ĝin formeti. Al Gajo Memio, kies akrajn paroladojn li skribe respondis samamare, baldaŭ

--------

176/ Tio okazis en decembro 47. - La vorto „Quirites“ /kviritoj/ estis uzata en civitana senco kaj signis tiom kiom „cives“ /civitanoj/, dum ke la vorton „Romani“ /Romanoj/ oni uzadis pri la Romanoj diference de fremdaj popoloj, kaj en senco milita. Kompleta kaj solena titolo de l´ Roma popolo estis „populus Romanus Quiritium“ /Roma popolo de kviritoj/. - La alparolo „kviritoj“ estis por la soldatoj precipe ĉagrena kaj ĝena, ĉar ĝi vidigis, ke Cezaro prenis ilin je vorto, kaj efektive permesis la malarigon, postulitan nur kiel premrimedon.

177/ La senato deklaris Masinton kontribudeva al reĝo Hiempsalo.

posttiam li alhelpis ĉe la aspiro pri la konsulofico /178/. Al Gajo Kalvo /179/, kiu post la publikigo de siaj skandalaj epigramoj klopodis pere de l´ amikoj repaciĝi kun li, li mem skribis kaj tio la unua. Valerion Katulon /180/, per kies versoj pri Mamuro li sentis sin plej profunde tuŝita, invitis al festeno la saman tagon, kiam tiu lin pardonpetis, kaj uzadis plue kiel antaŭe la gastamon de lia patro.

74. Sed ankaŭ kiam ajn Cezaro punis, li ne malkonfesis sian ennaskitan mildecon /181/. La marrabistojn, kiu lin estis kaptintaj, li ja krucumigis, tuj kiam ili ektroviĝis en lia povo /182/, ĉar li ĵuris al ili la krucummorton. Sed antaŭe li igis ilin strangoli. Neniam li estis kapabla venĝi sin je Kornelio Fagito, kiu atencis lin foje nokte, kiam li estis kuŝanta malsana en sia kaŝejo, por transdoni lin al Sulo. Sole per pago de granda monsumo Cezaro tiam sin elsavis /183/. Sian sekretarion, la sklavon Filemon, kiu promesis al liaj malamikoj lin veneni, li elpunis nur per simpla morto. Kontraŭ Publio Klodio, kiu provis delogi lian edzinon Pompejan, kaj tiukaŭze estis akuzita pro religia krimo, Cezaro kiel atestanto deklaris,

-----------

178/ Gajus Memmius, al kiu Lukretius dediĉis sian filozofian poemon „de rerum natura“ /la esenco de l´ Universo/, estis poeto kaj retoro; unue li estis pasia kontraŭulo de Cezaro /vidu ĉap. 23!/, poste lia partiano.

179/ Gajus Licinius Calvus /82 - 47 a.K./, la konata lirika kaj satira poeto, apartenis al la sama rondo de poetoj kiel Katulo, kaj atakadis same per akraj satiraj versoj Cezaron. Kelkaj fragmentoj el liaj poemoj konserviĝis.

180/ Gajus Valerius Catullus /ĉ. 87 - 54 a.K./ el Verono, estas plenrajte rigardata kiel la plej granda lirikisto, kiun la Roma literaturo posedas. „La latina nacio naskis neniun pluan poeton, ĉe kiu la artisma enhavo kaj la artisma formo reaperus en tiom simetria perfekteco kiel ĉe Katulo“ /Mommsen/. Katulo estis ano de l´ junroma rondo de poetoj kaj en siaj poemoj nro. 29 kaj 57 persekutis la Roman kavaliron Mamuron, la fian favoraton de Cezaro kaj ankaŭ Cezaron mem en plej mordema kaj obscena maniero. Memio, Kalvo kaj Katulo estis amikoj.

181/ La justeco kaj mildeco de Cezaro estis proverbaj. Liaj kuncivitanoj konsekris al li pro dankemo la templon de „Clementia“ /diino de mildeco/, en kiu li estis bildigita man-en-mane kun la diino.

182/ Cezaro montris sian mildecon per tio, ke li ne igis ilin krucumi vivaj.

183/ Vidu ĉap. 1!

ke li entute neniom scias pri tio, malgraŭ ke lia patrino Aŭrelia kaj lia fratino Julia ĉe la sama enketo diris ĉion laŭvere. Demandite, kial li forpelis do de si la edzinon, li rediris: „Ĉar mi opinias, ke miaj familianoj devas esti puraj same de suspekto kiel de krimo“ /184/.

75. Lia modereco kaj indulgo, kiujn li montris tiel dum la intercivitana milito, kiel post ĝia venka finiĝo, estis verfakte admirindaj. Dum ke Pompejo minacis, ke li rigardos malamiko ĉiun, kiu ne aliĝos al la defendo de l´ respubliko, Cezaro publike deklaris, ke li traktos kiel amikoj ĉiujn, kiuj kondutos neŭtrale. Kaj al oficiroj, kiujn li antaŭe je rekomendo de Pompejo avancis, li donis la poveblon transiri al Pompejo. Dum kiam oni intertraktadis apud Ilerdo /185/ pri la kondiĉoj de l´ kapitulaco, kaj sekve de tio ekestiĝis ofte amika kontakto inter ambaŭ tendaroj, Afranio kaj Petrejo pro la bedaŭro, ke ili estis enirintaj la intertraktadon, igis haltigi kaj ekzekuti ĉiujn soldatojn de Cezaro, troviĝantajn en ilia tendaro. Kontraŭe Cezaro ne povis decidiĝi por sammaniere repagi la fidrompon, kontraŭ li plenumitan. En la batalo apud Farsalo li eldonis la publikan ordonon: „Ĉiuj civitanoj estas pardonotaj!“. Poste li permesis al ĉiu el siaj homoj laŭvole donaci la vivon al unu ano de l´ kontraŭpartio. Kaj oni efektive trovas neniun, kiu estus pereinta krom enbatale, kun unusola escepto de Afranio, Faŭsto kaj la juna Lucio Cezaro. Sed eĉ tiuj laŭdire ne estis mortigitaj laŭ lia ordono, kvankam la unuaj du post la pardono, jam atingita, denove batalis kontraŭ li; Lucio Cezaro /186/ estis murdiginta en

-------------

184/ Vidu ĉap. 6 kaj rim. 25!

185/ Nuntempa Lerida en Hispanio, la grava strategia punkto, pri kiu oni obstine kaj alternsukcese batalis en la intercivitana milito, ĝis Cezaro devigis siajn kontraŭulojn al kapitulaco. La okazintaĵon Cezaro /Intercivitana milito, I, 45/ priskribas alimaniere. Ĝi okazis en j. 49. Vidu ĉap. 34!

186/ La nepo de Julio Cezaro Strabo /ĉap. 55/. Pri li vidu Cezaro, Afrika milito, ĉap. 88 k.t.p., Intercivitana milito, I, 8/. La sangflua buĉado, pri kiu Svetonio rakontas, okazis en Romo, antaŭ ol Cezaro, transpasinte Rubikon, ĝin atingis kaj kurte antaŭ la forkuro de l´ partianoj de Pompejo el la urbo. Ĝi evidentigas, kiamaniere la nobelara partio komencis la militon.

plej kruela maniero liberigitojn kaj sklavojn de Cezaro, kaj krome buĉiginta la bestiojn, aĉetitajn de Cezaro por la publikaj kaj popolaj festludoj. Fine li permesis en la lasta tempo de sia vivo al ĉiuj, kiujn li ĝis tiam ankoraŭ ne estis amnestinta, reveni en Italion kaj repreni la civilajn kaj militistajn oficojn. Li eĉ rekonstruigis la statuojn de Lucio Sula kaj ĉe Pompejo, kiujn la popolo estis detruinta. Kaj la malamikajn insidojn kaj parolojn, kiuj postatempe kontraŭ li tendencis, li preferis malhelpi ol puni. Tial li ne persekutis la malkovritajn konspirojn nek noktajn kunvenojn, sole li konigadis per ediktoj, ke ili estas al li konataj. Kiam oni parolis pri li malame, li kontentiĝis per averto en publikaj kunvenoj por ke oni ne daŭrigu. Kun trankvila menso li elportadis ankaŭ, kiam lia honoro estis malbonfamigata per fia, kalumnia pamfleto de Aŭlo Cecino /187/ kaj per akraj, malhonorigaj poemoj de Pitolao /188/.

76. Sed duaflanke la pezo de l´ ceteraj agoj kaj paroloj sufiĉas por pravigi la juĝon, ke li misuzadis la regnestran povon kaj plenrajte meritis la perfortan morton. Ĉar li ne kontentiĝis sole pri tio, ke li akceptis la tro multnombrajn, al li proponitajn honorojn: nome la daŭran konsuloficon, dumvivan diktaturon, la plej superan oficon de morjuĝisto, plue la antaŭnomon „imperatoro“ /189/, la alnomon „patro de l´ patrio“, la

------

187/ Ĉi tie Svetonio estas nepreciza, Cecino estis amiko de Cicero, partiano de Pompejo, kaj longdaŭre vivis en ekzilo. Nur en j. 706 /48 a.K./ Cezaro lin pardonis, post kiam li perdonpetis per libro sub titolo „Akuzoj“. Letero de Cecino al Cicero konserviĝis inter la leteroj de Cicero.



188/ Eble temas pri Lucio Voltacilio Pitolao /Pilito/, liberigito, historiografo de Pompejo kaj ties instruisto pri retoriko. Vidu Svetonio, de rhetoribus, ĉap. 3, kaj Macrobius, Satiroj, II, 2, 13.

189/ En la respublika epoko la titolo „imperatoro“ doniĝadis al venkaj militestroj kaj post la finiĝo de l´ militiro estis formetita. Kiel daŭra hereda titolo ĝi aperas unue ĉe Cezaro, kaj tiam enhavas la signifon de unusola regnestro, ĉe kiu kuniĝas la tuta militista kaj civila povoj. Tial Svetonio eraras, se li aldonas al Cezaro la „antaŭnomon“ de imperatoro. Nur ĉe la sekvuloj de Cezaro la titolo „imperatoro“ fariĝis la konsistaĵo de l´ nomo.

starigon de sia statuo inter statuoj de l´ eksaj reĝoj kaj tronseĝon en orkestro /190/; sed li ankaŭ permesis, ke oni donis al li eĉ honorigojn, superantajn la saĝan mezuron de l´ homa digno, kiel: ora seĝo en la senato kaj ĉe la tribunalo, veturilo kun portiloj ĉe tracirka procesio /191/, temploj, altaroj, lia statuo apud statuoj de l´ dioj, loko ĉe la di-tablo /192/, propra flamino /193/, propra klaso de pastroj de Pano /194/ kaj la nomiĝo de monato julio laŭ lia nomo /195/.

Ne ekzistis eĉ oficoj, kiujn Cezaro ne arbitre akceptadis aŭ disdonadis. La trian kaj kvaran konsuloficojn li plenumis nur laŭnome kaj kontentiĝis pri la diktatora povo, kiun

--------

190/ Pri la honorlokoj en orkestro vidu rim. 108!

191/ Veturilo, nomata „tensa“, sur kiu sole statuoj de l´ dioj estis veturigataj en la tradicia procesio. Sur ĝi oni devis starigi ankaŭ statuon de Cezaro.

192/ Okaze de festoj oni metadis sur divanojn /pulvinaria/ statuetojn de l´ dioj kaj antaŭmetadis al ili sur apartaj tabloj manĝaĵojn.

193/ „Flamen“ estis aparta pastro por religiaj ceremonioj al la dioj Jupitero, Marso, Kvirino k.a. Vidu rim. 2! Poste ili estis difinitaj ankaŭ por la kulto al imperiestroj, akceptitaj kiel dioj. Cezaro jam dumvive igis al si doni unu flaminon.

194/ Ĝis tiam ekzistis du klasoj de pastroj de l´ dio Pano - „luperkoj“ /Luperci/: Fabianoj kaj Kvintilianoj. Cezaro aldonis la trian klason: luperkoj Juliaj.

195/ Ĉi tuta loko estas ekstreme miriga. Kiamaniere Svetonio, la imperiestra sekretario de Adriano, la subulo de l´ absoluta regnestro, povis eldiri kontraŭ la fondinto de l´ Roma imperio, kontraŭ la diigita Cezaro tielan prijuĝon, kian eĉ la plej arda respublikano inter la murdintoj al Cezaro ne povis kompili pli akre? Kiel li povis malbeni, ke Cezaro akceptis honorigojn kaj tiujn marki kiel krimon kontraŭ la diaro, ,malgraŭ ke ili estis atribuataj de tiam al ĉiuj imperiestroj kaj ankaŭ parte al Adriano? Evidente ĉi akuzoj estis elprenitaj el manifestoj de Bruto kaj Kasio. Sed kiel Svetonio povis ilin tiom malkaŝe aligi al sia opinio? Ŝajnas, ke temas parte pri laŭvortaj eltiraĵoj el proklamoj kaj politikaj pamfletoj de l´ respublika partio, eldonitaj post la morto de Cezaro, kiujn Svetonio transprenis en sian verkon, sen ilin prilabori. Almenaŭ oni scias pri Tito Ampio, kiun Svetonio citas en ĉap. 77, ke tiu estis la fanatika kontraŭulo de Cezaro kaj malgraŭ tio Cezaro lin pardonis! La riproĉoj, precipe tiuj en ĉap. 77, estas mizeraj kaj pli malhonorigas siajn aŭtorojn ol Cezaron mem.

196/ Ĉi ago de Cezaro estis la komenco de kutimo en la imperiestra epoko: donadi la konsulrangon sole por kelkaj malmultaj monatoj, por ke pli da viroj povu ĝin partopreni. La konsuloj, kiuj ekdeĵoris komence de l´ jaro, nomiĝis ordinaraj

oni por li difinis samtempe kun la ade renovigataj konsuloficoj. Dum la du jaroj li ĉiam nomis por la lastaj tri monatoj du konsulojn kiel siajn anstataŭantojn /196/. Tial dum la tuta intertempo li ne aranĝadis aliajn balotelektojn /197/, krom tiujn de l´ popolaj tribunusoj kaj plebejaj ediloj. Anstataŭ pretorojn li nomis prefektojn /198/, kiuj devis administri eĉ dum lia ĉeesto urbajn aferojn. Kaj kiam foje la 31-an de decembro la konsulofico vakiĝis pro la subita morto de unu konsulo, Cezaro donis ĝin al iu aspiranto nur por la restantaj kelkaj horoj /199/. Kun la sama arbitro li disdonadis, malatentante la hereditajn kutimojn, ŝtatoficojn por kelkaj jaroj, al dek eksaj pretoroj donis konsulinsignojn /200/ kaj envicigis en la senaton homojn, ĵus pridotitajn per la civitana rajto, inter ili ankaŭ kelkajn duonbarbarajn Galojn. krome li konfidis al siaj propraj sklavoj la administradon je la manfarejo kaj je la ŝtataj enspezoj /201/. La superan komandon super tri legioj, kiujn li restigis en Aleksandrio, li transdonis al

-------


/ordinarii/, kiuj meze de l´ jaro - „suffecti“.

197/ Aranĝi elektojn estis devo de konsuloj. Sed Cezaro faris ilin superfluaj, ĉar li mem nomis oficistojn aŭ aliajn, ekzemple pretorojn, anstataŭigis per nove kreitaj oficistoj /prefektoj/.

198/ Cezaro enkondukis do daŭrajn urbajn prefektojn, dum ke en la reĝa epoko kaj antaŭ la estiĝo de pretoroj en la respublika epoko, oni nomadis urbajn prefektojn sole por la tempo, dum kiu reĝo aŭ respublikaj oficistoj forestis el la urbo.

199/ Ĉi „unutaga konsulo“ estis Gajo Kaninio Rebilo. Cicero faras kelkajn mordemajn rimarkigojn pri ĉi nomiĝo, ekzemple: „Ni havas en Kaninio maldorman konsulon, kiu dum sia konsulofico entute ne dormis“, aŭ „Neniu matenmanĝis dum sia konsulofico!“ /Leteroj al amikoj, VII, 30, Macrobius, Satiroj, II, 6/.

200/ Kvankam ili ne plenumis konsuloficon. Ankaŭ ĉi ago estigis modelon por la egala disdonado je insignoj en la imperiestra epoko.

201/ Pri la financa administrado zorgis ĝis tiam la senato. La impostaj kaj doganaj enspezoj estis luprenataj de kavaliroj kaj la monfaradon administris aparta trivira kolegio. La senco de l´ reformo konsistis en tio, ke la financajn aferojn ne prizorgis plu la senato, sed la kabineto de Cezaro. Ĉi reformo eksterdube utilis al la ŝtato, ĉar la ŝtata trezoro en la tempo de l´ morto de Cezaro sumiĝis je 700 milionoj da sestercoj.

202/ En ĉap. 2 kaj 49 Svetonio diras, ke nur en unusola okazo oni riproĉadis al Cezaro kontraŭnaturajn malvirtojn, kaj

sia litkunulo Rufio, la filo de sia liberigito /202/.

77. Ne malpli grandan orgojlon Cezaro montris en siaj publikaj eldiroj: kiel Tito Amplio reproduktas: „La respubliko estas nenio, nur malplena nomo sen korpo kaj sen palpebla figuro /203/. - „Sulo ne sciis la politikan alfabeton, alie li ne estus rezigninta la diktaturon“ /204/. - „La homoj devas de nun paroli kun mi pli prudente kaj konsideri leĝo tion, kion mi diras!“ Jes. li tiom progresis en sia malmodesto, ke foje okaze de ia ofero li rediris al haruspekso, kiu al li anoncis, ke la bestinternaĵoj montras malbonŝancon, kaj estas sen la koro: „Ili jam promesus pli da bonŝanco, se vi nur volus, kaj oni ne povas rigardi dia antaŭsigno tion, ke bruto malhavas la koron“ /205/.

78. Sed la ĉefan, efektive nerepacigeblan malamon kontraŭ si Cezaro kaŭzis per jena ago: Li akceptis nome la senatanojn, kiuj plennombre estis alportantaj al li multnombrajn honorigajn decidojn, s i d a n t e  en la halo de l´ templo de Venuso Naskantino! Kelkuloj opinias, ke li volis ekstari, sed Kornelio Balbo lin haltigis, aliuloj kontraŭe, ke li ne sole eĉ ne provetis tion, sed plie ĵetis malafablan rigardon al Gajo Trebacio, kiu al li gestis ekstari. Ĉi lia konduto ŝajnis tiom pli netolerebla, ĉar, dum kiam li preterveturis okaze de sia triumfo la tribunusajn seĝojn kaj el la kolegio da tribunusoj unusola

-------

tio nur liaj malamikoj.



203/ „La trono estas nenio, ĝi estas meblo, tegita per veluro. Mi estas la trono“, diris Cezaro al la senato.

204/ Bontrafa vortludo en la originalo, kiu tekstas: „Sulo ne sciis literojn, ĉar...“. Ĉi esprimmaniero signifis ĉe la Romanoj grandan nescianton /litterae = literoj kaj lernemo/. Ĉi tie estas la nescianto tiu instruisto, kiu diktas frazojn. La vorto „dictatura“ estas ankaŭ dusenca, ĝi indikas ne nur diktadon, sed ankaŭ la agadon de diktatoro, kiu origine nomiĝis „magister populi“. Sulo, kiu en j. 79 a.K. memvole rezignis sian diktaturon, estas ĉi tie markita kiel neklera instruisto, kiu ne scias eĉ la alfabeton.


Yüklə 374 Kb.

Dostları ilə paylaş:
1   2   3   4   5   6




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə