Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə33/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   27   28   29   30   31   32   33   34   35

Ĉapitro 35


Pinokjo retrovas en la korpo de la Ŝarko... kiun

retrovas? Legu tiun ĉi ĉapitron kaj vi scios.


LA SIGNO DE JONO


Pinokjo, enirinte en la korpon de la monstro, pli longan ol kilometro sen la vosto, havas la ĝojan surprizon vidalvide renkonti Ĝepeton: la senfina ĉirkaŭvagado ĉesas!

Post brakumoj kaj reciprokaj raportoj, la marioneto instigas la mal­junulon forfuĝi. Tiel ili kune ekflosas surmare, Ĝepeto alkroĉi­ĝ­inta al Pinokjo kaj Pinokjo naĝanta kvazaŭ fiŝo.

La maro estis trankvila kiel oleo; la luno brilis per sia tuta lumo; la ŝtormoj ĉesas kaj ĉio fine repaciĝas.

Multaj skuos la kapon antaŭ tia interpreta legado pri la Collodia verko; multaj pretendos esti konkeritaj per pruvoj pli konvinkaj ol la teologiaj tuŝetoj kaj flugetaĵoj, kiujn ni baraktadis dissemi tra tiu ĉi libro. La generacio de la kritikantoj petas signon, sed neniu signo al ili estos donita, krom tiu de la profeto Jono.

Kiel Jono, ankaŭ Pinokjo, ĵetite en la markoron kaj ĉirkaŭite de ondoj, estas englutita de la mara monstro, kiun nia aŭtoro indikas no­mante ĝin ŝarko kruelega, sed poste ĝin priskribante pacema kaj mis­proporcia baleno.

Same kiel Jono, ankaŭ Pinokjo "el fiŝaj visceroj" krie petis kaj la patro aŭskultis lian voĉon.

Same kiel Jono, ankaŭ Pinokjo, entombigite sub akvoj kaj reirinte al la sunlumo kaj aero de la trabreĉita vivo, fariĝis jam simbolaĵo kaj profetaĵo pri la destino al morto kaj resurekto al ni rezervitaj: sorto kiu, intime konturinte nin al Kristo mortinta/resurektinta, ekrealiĝas en la mistero de la bapta vivo kaj mistere finplenumiĝos en la eskatologia stato.

Jono en la sama momento ŝajnas ĉu forpeliĝi "fore el okuloj" de Jahveo kaj kaptiĝi en la inferaj buŝoj, ĉu reakiri la obeeman sintenadon reenirante en komunecon kun Dio. Pinokjo, kiam ĉio ŝajnas perdita, ĉion mirinde retrovas, ĉar li retrovas la patron, el kiu li estis foriĝinta ekde la aŭroro de la marioneteca vivo.

Ĉe la patro li rekonkeras la ĝojon kaj la filan kondiĉon: li re­kon­keras sin mem. En tiu momento li komprenas, ke neniu libera vagado tra kampoj kun la nura celo postkuri papiliojn kaj suriri arbojn kaj kapti birdetojn el nesto - kio iam al li ŝajnis la plej dezirinda feliĉo - kompareblas kun la ebrio ami kaj sin senti amata de la patro. La kompatinda Pinokjo havis ĝojon tiom grandan kaj neatenditan, ke mankis nur ereto ke li falu delirante.
Ĝepeto, kiun ĉe la rakonta eko ni vidis envolvita meze de etaj ĉiu­tagaj okazaĵoj, ĉiam preta kvereli kaj repaciĝi kun tiu repre­zen­tanto de la miopa kaj senfantazia homaro kiel majstro Ĉerizo, tie ĉi - retrovita kaj atingita ĉe la fino de longa odiseado - alstaras ornamita per si­gnoj de la senaflikta eterneco: Maljunuleto, tute blanka kvazaŭ li estus el neĝo aŭ el kremo ŝaŭme kirlita. Same la Apokalipso, intencante reliefigi la Dian prerogativon kaj la eternecon de la Sinjoro, mesaĝas: "Kaj lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel blanka lano, kiel neĝo (Ap 1, 14)".

Pinokjo, renkontinte la patron, iĝas kapabla je nedirebla unueco kun li kaj eĉ porti liajn pezon kaj malprosperaĵojn sur siaj malfortaj kaj maldikaj marionetecaj ŝultroj altaj apenaŭ unun metron. Tiel homo renkontiĝinta kun Dio en la graca vivo, estiĝas "teoforo" (= portanta Dion) kaj realigas la Kristan promeson: "Mia Patro lin amas; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li (Jo 14, 23)".


Alveninte al la patro, nia simpatiulo finas la vojaĝon tra la perdiga regno kaj, kiel Dante, eliras por "revidi la stelojn": Li povis ekvidi... belan pecon de stelita ĉielo kaj tre belan lunolumon.

Ekde nun ĝis la fino li kondutos ĉiam kaj plene kiel filo. Jam mankas ununura afero: ke la ĝermo de la fila vivo baŭmu disflorigante ĉiujn siajn virtualecojn kaj totale transcendu la aridan kaj marionetecan kaj kalcitreman malmolaĵon en la vivan karnon de la saĝa knabeto.


Ĉapitro 36


Fine Pinokjo ĉesas esti marioneto por fariĝi knabo.


LA MISTERO DE LA "ESKATOLOGIO"


Ĝepeto kaj Pinokjo alvenas marplaĝon danke al providenca helpo de la Tinuso. Paŝinte malrapide malrapide kvazaŭ la formikoj, ili sen­riske trafas en la Vulpon kaj Katon, kiuj jam nun efektive fiksiĝintaj en tio, kio, por trompi la proksimulojn, ili iele trapele afektis esti: Mal­sanuloj kaj mizere malriĉuloj.

Preterinte la du fibaptanojn, ili alvenas al bela kabano tute el pajlo, kaj kun la tegmento farita el tegoloj kaj brikoj, kie ili retro­vas, vivan kaj sentenceman, la Grilo-Parolantan.

Ekloĝiginte Ĝepeton en hejmo kun bona liteto el pajlo, Pino­­kjo iras serĉi laboron, kaj dungiĝas ĉe hortokulturisto Ganĝo por turni vin­ĉon eltirantan akvon. Tie li revidas Meĉon, kiu, aze­niĝinte por ĉiam, estas mortanta, kaj tial li klopodas pretigi al sia samspertulo tujan flegon por mildigi liajn lastajn vivmome­ntojn.

Ekde tiu momento la marioneto dum pli ol kvin monatoj persistas labori tage kaj studi vespere, ĝis iun matenon li renkontas tiun Limakon, kiu iam ĉambristinis ĉe la bluhara Feino.

Li ekscias de ĝi, ke la Feino malsaniĝis kaj falis en malriĉecon kaj ke nun ŝi bezonas urĝan helpon. Pinokjo foroferas kvar de­kojn da soldoj, tutan sian ŝparon, kaj promesas, ke mem laboros kvin horojn plue por vivdaŭre subteni ankaŭ sian bonan patrinon. Tiun saman no­kton, Pinokjo sonĝas la Feinon tute bela kaj gajamiena al li parola­nta kaj lin kisanta.

Ĉe vekiĝo, ĉio aperas transfigurata: la kvardek soldoj estas ŝanĝitaj al kvardek zekinoj el oro, ĉiuj novaj el monfandejo. Ĝe­peto, sana kaj vigla kaj bonhumora, kiel li iam estis, reprenas sian antaŭan metion de lignoskulptisto. La marioneto, fine, fariĝas bela knabo kun la haroj brunaj, kun la okuloj lazuraj kaj kun mieno gaja kaj festanta kiel pasko plena je rozoj.


El ĉi lasta ĉapitro svarmas la eventoj, pri kiuj la aŭtoro ne mal­f­ru­iĝas. La historio draste trempiĝas, se tion imagi, en la konkludon. Ŝaj­nas preskaŭ vidi la aŭtoron pretiĝanta malpacience meti la finpunkton (kaj estas la dua fojo) sur la fabelo, kiu plilongiĝis kaj pliriĉiĝis je signifoj trans liaj planoj kaj volo. En li la feliĉo de la emo al rakontado senpaŭze devis barakte kontrakti kun la denaska kaj dorlotita pigreco.

En la lastaj libraj resumoj procesiĝas la gravaj personuloj de la rakonto: ne nur, kiel oni opinius, Pinokjo kaj Ĝepeto, sed ankaŭ la Vul­po kaj la Kato, Meĉo, la Grilo-Parolanta, la Feino, kaj eĉ la Lima­ko, flegma kaj zorgema.

La Vulpo kaj la Kato, nekorekteblaj fiuloj, kondutas kvazaŭ jam punitaj pekuloj. La sinteno de Pinokjo, kiu ĉiam kompatemis precipe al la aĉuloj, neklarigeble senindulgiĝas kun la du, se ni ne volas suspekti ankaŭ tie ĉi alian el la neintencitaj floraĵoj ĝermantaj el la sen­konsciiĝe subkuŝanta katolika ortodoksio, kiu pri la inferaj damnitoj neniam inkliniĝis al kompato. "Kaj afableco estis lin insulti", draste versas Dante spitinte fraton Alberigon, kun arida logikeco koleriganta niajn trosenseblajn epidermojn.

Pri la sorto de Meĉo, male, la marioneto ne sukcesas enteni larmojn: tro gravis inter la du la kundivido de profundaj spertoj, eĉ se diverĝintaj. Sed la ploro de Pinokjo ne kortuŝas Collodi/n: Me­ĉo libere elektis azenenkarniĝi kaj nun azenenkarniĝinte mor­tu! Kaj tiel ni estas admonataj, ke la gaja finalo de la aventuro ne povos iluziigi kiel en komedioj: Pinokjo sukcesis saviĝi, sed la risko de la brutiĝo estis re­ala risko. La definitiva perdiĝo kon­stituas vere la alian flankon de la dilemo proponita al la homa ekzi­stado.

La Grilo-Parolanta reaperas, ne plu kiel deĉifrenda malaperema spektro aŭ diverse enkorpiĝinta: li mentoras kaj plu tedas kaj grum­b­las same kiel ĉe la fabelokomenco. La restarigo al la pleneco de ĝia originala stato devenas de la interveno de la blufela Kaprino, nome de la Feino. La konsciencovoĉo, pli aŭ malpli lerte evitita aŭ sufokita, revigligas eĥon en la homa koro; sed homo ne iluziiĝu konservi vigla kaj aŭtoritata sian konsciencon, kiam tiu ĉi konfliktas kun liberaj voldecidoj, se li malkonsentas, ke ĝiaj klarigeco kaj energio estu subapogataj kaj gardataj de la vivo ene de la komunumo de la kredantoj, nome dise de la kora kaj konscia partopreno en la eklezia mistero.

La Feino prezentiĝas ĉe tiu ĉi finaĵo, sed preskaŭ montrante volon sin kaŝi por eviti adiaŭajn ritojn.

Ŝi reaperas en la zorgema Limako, sia fidela deĵorantino, kiu anko­­raŭfoje elprovas enan renovigon de la marioneto, postulante la oferaĵon de ĉiuj liaj perŝvititaj havaĵoj. Ŝi rekonstistiĝas sub la ekzotaj feloj de la blua Kaprineto, donacante fine sekuran azilon al la konscienco trofoje ofendita, kaj ĉiam simbolita de la Grilo. Ŝi sin montras en sia tuta beleco, gaja kaj amema, sed nur en la nerealisma son­ĝo-heleco. Rekte kaj persone ŝi ne riveliĝas plu: tamen ŝia estas la agado de la mirinda transformiĝo de la marioneto.

La surtera eklezio estiĝas la granda kaj universala Sakramento de savo: per ĝi ni naskiĝas al la eterna vivo, per ĝi malfermiĝas al ni la ĝoja Regno, kien ni nerevokeble kaj plenece eniros tuj post la resurekto. Sed kiam la alvenpunkton oni tuŝas, la bela bluhara Knabino malestiĝas; aŭ pli klare, ŝi reiras ĉe la ebriigan kaŝejon de la komuneco plena, aperta, senreira, kun la Patro, el kiu ĉio komenciĝis.


Ni povas jam nun rapide trakuri la vojon, kiun trakuris Pinokjo por alveni al la transnaturiĝo el marioneto - kiu ne kapablas agi en vera libero antaŭ la bono kaj ĉiam estas submetiĝonta al iu marionetestro - al filo; vojo laŭ kiu la homa estaĵo, dekomence estante nur "devi esti li­bera", fine vere fariĝas "esti libera".

La unua paŝo estas la obeo al la Patro. Ni ne forgesu, ke la obeo spertigas la plej altan kaj lacigan virton, tiom ke, ankaŭ la Difilo sciis pri tio la tutan plenan valoron kaj malglataĵojn en la lastaj horoj de sia tera travivaĵo, kiam "Li lernis obeon per tio, kion suferis (Hebr 5, 8)". Obeante Dion, homo komencas eniri en la vojon de la libero, kvankam, laŭ iuj, libero ankoraŭ neperfekta kaj vundita.

La obeo efektiva kaj konstanta - tio estas la firma adhero kun la tuta propra esto al la volo de la Patro, kiu sciigas la konsekven­cojn de ĉiuj ribelemaj sintenoj: reeĥiĝas alivorte la ““ (metànoja = mensrenversiĝo), kiun substrekas la evangelio - lokas la antikvan marioneton en la filan kondiĉon, akirigante al la sama la posedon de la vera kaj reala libero fronte al la malbono, kiu ne fatalas kaj premegas plu. Tia libero, eĉ se ni tion ne ĉiam klarege konscias, trovas sian fonton ne nur en la fortoj de la kreita volo, sed eĉ en ties integriĝo al la Dia helpo. Tia estas la gracovivo, kiu jam en tiu ĉi mondo anticipas la gloran vivon, eĉ se neperfekte kaj vundspure.

Kaj nun oni enfokusigu la duan punkton.

La lasta gesto pasigas al la totala kaj definitiva kondiĉo supera: la diigo de la spirito, al kiu inkoative nin jam inicadis la laŭgraca vivo, reflektiĝas en la spiritualigo de la materio. Homo asimiliĝas al Kristo resurektinta kaj tiel li fortreniĝas por ĉiam el la embuskoj de la malbono. Temas pri la glora vivo, kiu, post la ĉitiea vivo, nin okupas kaj situigas ĉe la feliĉo-stato kaj senfina integreco.
Kiel mi estis ridiga kiam mi estis marioneto! Kaj kiel mi estas kontenta nun, tial ke mi estas knabeto saĝa. Tiu ĉi frazo, per kiu la li­bro alvenas al siaj celaj kaj finaj pintoj, originigis diversajn diskutojn. Iu trovas, ke ĝi ne stilas je kutimo de la marioneto; sed oni memoru, ke kiu ĝin prononcas, marioneto ne estas plu.

Ermenegildo Pistelli transdonis al ni klare mirigan ateston pri Col­lodi kiu, respondante ironian obĵeton, iun tagon estus asertinta: "Mi ne memoras esti fininta tiamaniere". Precize pro tio oni hipotezis eldonistan arbitraĵon. Sed la senpera kontrolo pri la manuskripto konsentas neniun dubon: la frazo apartenas al Collodi kaj, se enŝteliĝis in­­terpolaĵo, tiu ĉi koncernas nur la adverbon "nun", kiu nenion ŝan­ĝas.

Ĉar ne kredeblas, ke pastro Pistelli amuziĝis per senutila simulado, oni deduktu, ke tiun tagon Collodi volis duonŝerci, kiel ne malofte al li okazadis; aŭ, pliverŝajne, li dehakis dekomence diskuton al li nea­grablan.

La frazo, eble, kolerigadis ankaŭ lin mem, sed ne pro la stilo. Ni opinias enuiganta lin precize la "saĝan knabeton" kaj lin senreviganta la rezulton de la miriga historio. Sed nenio estis farota: la fabelo evoluis, se tiel pensi, kaj maturiĝis sendepende, kaj la teologio, kiu sub­grunde ĝin inspiris, altrudiĝis tra la intuicie konsciaj aŭtoraj preferoj.

Sendube, de li la virto estis juĝata teda ne nur kiam oni ĝin praktikas, sed ankaŭ kiam oni ĝin rakontas. Diference de Dante, li estus reduktinta la "Paradizon" ĝis nur kelkaj dekoj da versoj. Tial la libro finiĝas tie ĉi, per esprimo eble skribita iomete malafable, taŭga tamen entute por deklari la plej veran signifon de la libro.
Kiom mi estis ridiga kiam mi estis marioneto! Se tiuj vortoj kuntrenus, krom malaprobo kaj kontentiĝa apartigado, iomete da peno kaj honto, ili aludus ekzakte la postvivan puriĝon, helpantan al ni la eniron, sen spuraj restaĵoj de kulpa estinteco, al la eterna feliĉo.

Tia estas fakte la vera esenco de la Purgatorio: kontemplado pri la tuta ekzista kulpohava neglektado, kiu kun pli malpli granda intenseco signadis pensojn, vortojn, agojn, kaj ĉiujn pasemajn kaj vantecajn tagojn de la tera restado, la tutan tempon malŝparitan por "postkuri la venton", la nebezonataĵojn de ĉio tia; kontemplado, kiu, nin bruligante pro bedaŭro kaj ruĝiĝo kaj cikatrigante la spiritajn vundojn per la balzamo de la Dia saĝeco kaj karitato, nin dolorige purigas el ĉiuj ma­kuloj kaj nin enkondukas en la perfektan koheron kun la fila kondiĉo.


Kaj nun kiom mi estas kontenta... Fantazia kaj brila kiam priskribas la pekulan karieron, nia aŭtoro kapablas nenion elŝprucigi pri la perfekteco kaj la gloro-stato. Al li sufiĉas indiki la ĝojon kiel esencan kaj karakterizan elementon de la nova vivo.
La fina sceno ŝvebigas antaŭ ni pluan bildon pri Ĝepeto, la granda kreinto, el kiu ĉio originis. Li estas maljunulo, sana, vigla kaj bonhumora, kiu estas desegnanta ĝuste tre belan bildon riĉan el foliaĵoj, floroj kaj kapetoj de diversaj bestoj.

Pinokjo gustumas tian komunecon kun la patro, kiu al li neniam estos plu forprenita; patro, kiu nelacigeble prizorgas siajn kreaĵojn kaj ilian renoviĝon en la trankvileco de la eterna ekzistado.


Kie la Collodia teksto fariĝas travida envolvaĵo de iu mistero nebuliganta ĉiun esploron kaj ĉiun komprenon, tio okazas kiam ĝi montras Pinokjon rigardantan, el la gloro de la resurekta vivo, sian antikvan vivorekrementon, nun senmovan maskon kaj senvortan korpon: Iu dika marioneto apogita kontraŭ seĝo, kun la kapo turnita je unu flanko, kun la brakoj pendantaj kaj kun la kruroj interkrucitaj kaj duonfleksitaj, tiel ke ŝajnis miraklo, ke ĝi staras rekte.

La malnova ligna Pinokjo, havanta nenian korbaton, kaj la kar­na Pinokjo, konstituigita en la nova ekzisto, ŝajnas en tiu ĉi kadro du diversaj kaj samtempaj kreaĵoj.

Tamen ili estas unika esto, konsiderataj en du diversaj ekzistomanieroj. Eblas prave kaj rigore paroli pri nek sinsekvo nek samtempeco, ĉar se la ligna Pinokjo situas kadre de la tempa kondiĉo, la resurektinta Pinokjo vivas jam nun en kondiĉo superanta la tempon.

La du tieaj situacioj same kunprezentiĝas kaj paralelas; kaj reale sur nia menso svingiĝas nenia alia simbolo pli taŭga. Sed fakte tio, kio estas tempeca, ne povas kompariĝi kun sentempeca; male, kio es­tas eterna, transcendante la tempon, envolvas ĝin el ĉiuj flankoj. Tiel Pi­­nokjo eternigita "vidas" apud si la lignan Pinokjon; sed la ligna Pinokjo ne kapablas pensi pri sia renoviĝo nur kiel evento de la estonteco.

La tempo kaj eterneco estas la du deklivoj de la esto kaj ilia interrilato estas, por ni mergitaj en la tempo, nekomprenebla. La Kristo de la historio antaŭas, preparas, kaŭzas la paskan Kriston, kiu tial postokazas kaj iel de tiu dependas kvankam ili ne estas du estoj, sed du diversaj ekzistomanieroj. Sed la paska Kristo inkludas ene de si la historian Kriston, ĉar ĉiu horo travivita en la tempo kaj estinta, efektive prezentiĝas kaj vivas en la subjekto jam lokita ĉe la Dia deklivo.

Nia historia ekzisto, pena, dubema, kulpa, elaĉetita de la Graco kaj helpe subapogita de la Sakramentoj, antaŭas nian ekziston, kia ĝi estos post la konsumado de la historio. Sed la glora kondiĉo entenas ĉiujn horojn de la tempa travivaĵo. Kvankam eraras pensi, ke la historio "samtempas" kun la eterneco, la eterneco tamen povas esti dirata "samtempa" kun la historio.

Same kiel por Pinokjo, ankaŭ por ni ne okazos kontinuecrompo: la finiĝo de la tera vivo koincidos kun la komenciĝo de la resurekta vivo.

Ĝis ni ŝrumpas tra la temponebulo, ĉiu provo de ekspliko pri tiu ĉi temo ŝajnas prudente tabuiĝi per netraireblaj barecaj kurbiĝoj: la problemo eskatologia, nome koncernanta nian sorton definitivan, solviĝos ja kiam la eskatologio por ni estos realaĵo perfekte plenumita.

Eble kulmino de klarigo pri tiu punkto troviĝas precize ĉe la lasta paĝo de La aventuroj de Pinokjo. Kiu scias, ĉu Collodi konsciis la grandan teologian majstrecon, per kiu li flugtuŝis tiun ĉi problemon? Kaj eĉ se al li ne estus donita tiam kompreni kiom profunda estas la fabelo, kiu eskapis el lia plumo, nun jam certe li komprenas.


Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   27   28   29   30   31   32   33   34   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə