Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə25/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   21   22   23   24   25   26   27   28   ...   35

Ĉapitro 25


Pinokjo promesas al la Feino, ke li estos bona kaj studos,

ĉar li enuis esti marioneto kaj volas iĝi brava knabo.


LA MISTERO DE LA PATRINECO DE LA EKLEZIO


Rekoninte en la mistera virineto sian bonan Feinon, Pinokjo sin for­lasas al kortuŝanta kaj streĉanta dialogo kun ŝi, kiu pli kaj pli ankaŭ aspekte kondutas kiel patrino.

La marioneto entuziasme konsentas kun la propono, anoncita diskrete kaj preskaŭ timeme (ĉe vi mi povus esti kvazaŭ patrino), eniri filan rilaton kun la Feino. Kun plimalpli granda ardo kaj kelka hezito li sin lasas logiĝi al la promeso, ke li studos kaj laboros jam nun dezirante la revitan pasadon al la homa kondiĉo: Mi studos, mi laboros, mi faros ĉion, kion vi diros, ĉar, fine, la vivo de marioneto jam enuigis min kaj mi volas iĝi knabo je kia ajn kosto.

En ĉi tiu ĉapitro, unuafoje ekde la ekmarŝo tra la mondo ribe­lante kontraŭ la Patro, Pinokjo - jam tediĝante de sia vivo kaj imagante renaskiĝon - eksplicite malkaŝas la strebadon al pasado al la supera naturo: Mi estas lacenuinta esti ĉiam marioneto!... Nun estas tempo, ke mi iĝu homo kiel ĉiuj aliaj.

Tiu sopiro, unu el la principaj sukoj de la fabelo, naskiĝas en li kaj sin enŝovas kun kreskanta klareco nur kiam li serioze ekakceptis la patrinecon de la Feino, kreaĵo ŝanĝiĝanta, kiu nin ŝokas per siaj aliiĝoj: unue ŝi estas mortinta Knabineto parolanta, poste Knabineto vivanta kaj savanta; laste fariĝas eĉ Knabineto enterigita sub eta ŝtono el marmoro, kaj ŝajnas, ke ŝi elsceniĝis por ĉiam; male ŝi reaperas jam viriniĝinta kaj preta elverŝi sian amon. Sed kiel vi povis kreski tiom rapide? - demandas Pinokjo. "La eklezio - agordiĝas sankta Am­bro­zio - same kiel la luno havas oftajn kaŝiĝojn kaj renaskiĝojn, sed precize pro siaj ŝanĝiĝoj ĝi kreskis kaj meritis plivastiĝi..."


Mi nomos vin patrino mia, deklaras nia marioneto, kiu tuj eksuferas resti en la mallarĝeco de sia ligna krudaĵo kaj revas pri fila kondiĉo.

Kiel jam ofte ripetite, la marionetoj povas ĉiam esperi liberiĝi el ma­rionetestroj kaj atingi la homan kondiĉon, nur se ili konfese agnoskas havi la patron kaj cedas al la forto de lia korinklino. Sed al ni estas konsentite malfermiĝi al la ama iniciato de la Patro - laŭ la ins­truo de tiu paĝo - nur se la patrina amo atingu nin kaj solvu niajn mal­molaĵojn. Kiel eldiris sankta Cipriano: "Ne povas nomi Dion sia patro, kiu ne havas la eklezion kiel sian patrinon".

La eklezia patrineco atentigas pri unu el la punktoj plej ensorĉaj de la katolika ortodoksio, kiun en teologia sintezo oni ne preterlasus sendamaĝe.

Proklami ke la eklezio patrinas, signifas aserti, ke homoj fa­riĝas filoj de Dio per la ricevita "vorto" kaj bapta rito, ne kvazaŭ la Kredo kaj bapto estus abstraktecaj kaj malenkarniĝantaj realaĵoj, sed ĉar ili disdonas trezorojn garditajn kaj valorigitajn en la komunumo jam antaŭekzistinta: ĉio alvenas al la unuopulo el la longa amo kaj konstanta fideleco de la kredanta popolo, aganta kaj vivanta en ĉiuj historiaj jarcentoj.

Neniu, en kristanismo, iniciatas kaj patre generas, se antaŭe kaj pli profunde li ne file naskiĝis kaj heredis; kiu heredas la vivon, kiun Dio antaŭ li bonkorece briligas, tiu elsuĉas el la vivo jam posedita en la familio de la fratoj de Jesuo, la unuenaskito de la resurektontoj.

Sed per la eklezia patrineco ĉiu kredanto ne nur fariĝas filo; li ankaŭ alvokiĝas esti fekunda kaŭzo laŭ la Dia projekto. La kaptito de la Krista Savo estas elaĉetita tiom radikale, ke laŭmezure de sia ela­ĉetiĝo, mem fariĝas elaĉetanto: neniu renoviĝinta homo estas eksterulo koncerne la renoviĝon de homoj kaj aĵoj.

La eklezio fariĝas sava kunprincipo nur, ĉar ĝi mem estas savata. Ĝi naskas novajn vivantojn nur, ĉar en ĝi realiĝas la edzino, kiun la nova Adamo purigis en sia sango, farante ĝin nemakula brilkreaĵo.
Pinokjo cedis al la patrinecaj logaĵoj de la virino, jugis sian ekdenaskiĝan pigrecon, portis la kruĉopezon; kaj jen leviĝas subite en li plia emo al homiĝo: aspiro jam superanta la amplekson de liaj nunaj kutimaj laŭnaturaj aspiradoj.

Restas do agoj ankoraŭ marionetecaj en Pinokjo, sed ili ekmarŝas jam en la direkton de la pergraca transnaturiĝo. Ankaŭ al­tiĝo, simile kiel brutiĝo, komenciĝas el la agoj.

Temas pri "preparo al la sanktiĝo": homo, altirita per la Graco (de la "Feino"), ankoraŭ antaŭ ol li atingu tian diigantan transfiguriĝon alnomatan "sanktiĝon", inklinas al ĝi progresive per agoj, en si mem ne "sanktigantaj", sed kiuj jam fontas el la "supernaturo". La diiga ondo, elirante el la plej ekstera sfero de la agoj, penetras poiome en homon, ĝis atingi la koron de lia esto, lin ŝanĝante kaj al li donacante la Dian vivon kaj aranĝante la ekziston de la "nova kreaĵo".

Sed nia fabelo ankoraŭ ne akiris altecon tian.


Mi estos via patrino... vi obeos min kaj ĉiam faros, kion mi diros.

Ĵus agnoskite patrino, la Feino postulas obeon.

Pinokjo tre fervore konsentas kun la "obeoprincipo" (volonte, volonte, volonte!), sed al li plaĉas neniom da ĝiaj "enhavoj"; kaj tiel li pionire spurlasas tian nemaloftan konduton, al kiu neniam mankos disĉiploj. La obeon, abstrakte li proklame aprezas kaj ekzaltas; sed je nomo de obeo, oni ne aŭdacu ordoni kaj proponi instruojn, kiujn li ne konsentas; tio ŝajnas al li tiraneco.

Kiel oni vidas, la rilatoj kun la ĝoje retrovita Feino ne fluas tiom trankvile kiel oni povis imagi.


Homo, por via regulo, ĉu naskiĝinta riĉa, ĉu malriĉa, ĉiam estas devigata en tiu ĉi mondo fari ion, okupi sin, labori. Ve al tiu, kiu lasis sin kapti de mallaboro. Mallaboro ja estas abomena malsano...

Laŭ la tuta libro la Feino kvazaŭ kolerige emfazas sian paroladon. Ŝi orakolas per sentencoj je ĝenerala karaktero kaj per eternaj principoj celante nur akiri el Pinokjo tion, kion ŝi jam decidis, nome, ke li studu kaj laboru.

La nuntempa kulturo ne hezitus difini "ideologiaj" tiajn prelegojn. Ni, antaŭ ol eksubskribi tiun juĝon, volus ke, oni esploru tion plej profunde.

Kion signifas "ideologio"? Impulsiĝe ni povus identigi "ideologion", laŭ malŝateca signifo, kiu jam eniris en la ĝeneralan opiniflu­on, kun totalisma konceptado ellaborita por intence akiri praktikan submetiĝon maljustan. Estas tiusence "ideologia" ĉiu doktrino emfaz­ita kiel absoluta vero nur por ekokupi homon kaj lin platigi en liajn aktualajn subevoluecajn kondiĉojn.

Sed el kio konsistas vera hompromocio? Kiam faktas servutiĝo? Kio interne liberigas? Neeblas forfuĝi el la devo doni al tiaj demandoj respondojn nededuktitajn el listo de la senkritike laŭasertitaj modoj, sed racie funditaj; alimaniere povus okazi, ke oni, kulpigante la aliulojn, faras mem sendube "ideologion" laŭ la malestiminda senco, kian ni jam priskribis kaj kritikis.

Nu, homo liberiĝas kaj promociiĝas per la "vero" kaj nur per ĝi, tiel ke neinteresas la ekstera taŭgeco kaj oportuneco de iu ajn eduka sentenco, dum kondiĉas ĉu ĝi situas aŭ ne situas en la kampo de la "vero". Kaj veras kio, ri.latante al la eterna Dia projekto, rivelas kaj favoras samtempe la realan naturon de la aĵoj.

Tiel profiliĝas la kerno de la kverela debato: ĉu oni devus pensi, ke la progreso kaj liberiĝo (tie ĉi malprecize komprenitaj laŭ iuj enhavoj, kiujn ankoraŭ ne elkribris la science objektiva kontrolo) elĉerpas la tutan veron? aŭ ĉu prefere oni povus pensi, ke nur la vero estas neiluziiga fonto de libereco kaj progreso? Ĉu veras, kio revolucias (tiel ke, ĉiu mensogo konsentindas se ĝi utilas al la "kaŭzo") aŭ nur revolucias, kio veras (tiel ke, la anonco de la vero antaŭmetas la solan manieron por senbazigi la premajn strukturojn kaj fendeti iun ajn nejustan estrantan povon)?

La aŭskultinto de la Krista mesaĝo kaj ĝin ricevinto ne dubas pri la bona respondo: "La vero liberigas vin", iam diris Jesuo.


Ni do advokatas la Feinon. Ŝi povas tedi kaj aspekti premega; sed ĉar en la obeo, en la kono, en la laboremo staras la reala bono de Pinokjo, la principojn de ŝi daŭre proklamitajn, celantajn ĉiujn al ple­numiĝo de tiaj bonaĵoj, oni ne konsideru kiel ideologiigitaj, sed ilin honoru kiel "veraj".

Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   21   22   23   24   25   26   27   28   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə