Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə23/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   19   20   21   22   23   24   25   26   ...   35

Ĉapitro 23


Pinokjo priploras la morton de la bela Knabineto bluhara: poste

li trovas kolombon, kiu portas lin al marbordo, kaj tie li sin

ĵetas en akvon por atingi kaj helpi sian patron Ĝepeton.


EKLIPSO DE LA EKLEZIO KAJ MALESPERO DE HOMO


Pinokjo revenas al la domo de la Feino, sed la domo ne ek­zi­stas plu: ĉe ĝia loko, tomba ŝtono klarigas, ke la bluhara Knabineto for­velkis de doloro, ĉar ŝin forlasis ŝia frateto Pinokjo.

Tiam la marioneto ploradis la tutan nokton, poste ankoraŭ ploradis senlarme la matenon, kaj kriadis sian suferon al la mondotuto, tiom ke ĉiuj montetoj, ĉirkaŭe, ripetis ties eĥon.

Pasis dika kolombo kiu, jam koninte lian nomon, proponas porti Pinokjon al marbordo, fora pli ol mil kilometrojn. Tie ĉi li ek­vidas sian paĉjon sur boateto, luktantan kontraŭ la furiozado de la ondoj. Kiam ekaperis la boateto renversiĝanta, la marioneto sin ĵetis en ak­von por helpi Ĝepeton, ne sukcesante tamen lin atingi: kaj tiel tiun nokton li sin trovis solece naĝanta tra la mara vasto.

Tiu ĉi ĉapitro tute ŝarĝiĝas je funebra anonco: anonco, kiu ekzakte trafas Pinokjon - tio estas, ankaŭ nin - kiel katastrofo.

Supraĵe vidata, tio trajtiĝas je vera liberiĝo: la Feino, kiu tiom nin suferigis pro sia stranga konduto, fine estas enterigita!

Ŝi fermis pordon kiam ni, ĉagrenite, frapadis ĉe ŝia domo; ŝi ŝajnigis sin mortinta kiam ni al ŝi direktadis nian helpalvokon; ĉiam malfrue ŝi komprenis niajn suferojn, lasante tamen, ke ni ĝismorte pendas ĉe la Kverko Granda; ŝi revivigis la malaman Grilo-Paro­l­antan kaj aperigis ĝin ĉe la kapkuseno; ŝi nin teruris per la makabra farso de la nigraj kunikloj kaj de la ĉerko; ŝi neniam akceptis serioze niajn mensogojn; ŝi ne malhelpis, ke ni eniru la arbaron, kaj tial ni estis devigitaj renkonti damaĝaron. Atente rigardite, la origino de ĉiuj suferoj ĉiam kaj nure devenis de ŝi, jen per tio kion ŝi faris, jen per tio kion ŝi neglektis fari; tiel ke tia morto, sub multe da vidpunktoj, nin liberigas de sufoko. Nun ĉio finiĝis: ni emancipiĝis el la eklezia opreso kaj ni ne tediĝos plu per ĝiaj predikoj, alvokoj, komunikoj kaj jam tradiciiĝantaj kon­damnoj!

Sed ĉu vere ŝi mortis? Ĉu tio riveliĝos unu el ŝiaj malicaj artifikoj?

La epigrafo nin trankviligas: Tie ĉi kuŝas - la Knabineto bluhara... La Dia atento al homo - kiu laŭ la mistera kaj ĉiutempa projekto prenis la aspekton kaj realecon de la eklezio - malaperis fine el nia horizonto. En si mem, oni bonvolu kompreni tion, la Feino estas senmorta, kaj ni renkontos ŝin laŭlonge de la tuta fabelo. Tamen, ankaŭ tiu ĉi epigrafo anoncas la veron: la eklezio povas morti ĉe la historio de iu popolo aŭ iu teritorio, kaj la unika malsano ĝin mortiganta okazas pro mallogo kaj forlaso: Mortis de doloro, ĉar ŝi estis forlasita.

La mondo sen la eklezio montriĝas ne tiom bela kiom oni imagus. La vivo ne iĝas pli ĝoja, homo ne gustumas plian feliĉon.

Fronte al tiu tomba ŝtono okazas, ke la "homo anticlericalis" (homo kontraŭklerikala) - subspeco, same kiel la "homo clericalis" (homo klerikala), de la "homo insipiens" (homo kruda) - sin sentas senre­vi­­gata kaj defraŭdata. Li bataladis kontraŭ la eklezio neniam suspektante, ke tiu ĉi povus fakte dissolviĝi. La malapero de tiu teda interparolanto ŝajnas al li la lasta kaj plej maljusta eklezia trompo.

Ankaŭ se pograde elpelite - kiel Dio, de kiu vane oni provas ĝin detiri - el la socio de la kristanaj popoloj, ankaŭ se neglektite kaj kontraŭite, la eklezio daŭrigas tra la jarcentoj elplenigi iumezu­re la ekzistencialan seniecon de la scienca kaj teknika civilizo, plenumante laŭ maniero anomala sed reala spiritorolon.

Kiel oni efektivigos nian multfacetan aspiron sen ĝia ĉeesto?

Ni memvole foriris el la blanka dometo, sed scii, ke ĝi ne anoncas plu, nin traboras kaj eĉ nin ofendas. Ni rajtis resti for de la eklezio, sed la eklezio havis la endon ekzisti.

Kaj, poste, ĉu veras, ke ni ĝin malamadis?

Homo pasas de unu epoko al la alia, korfunde gardante la nostalgion pri iu virino "diferenca": virino tiom neprobabla, ke ŝi (la eklezio havas ĉiam inajn trajtojn jen en la kristana literaturo jen en belartoj, tial ke

oni rajtas insisti ĝin fojfoje nomi "ŝi", Ndt.) havas la harojn denaske bluajn, kaj tiom apuda kaj necesa, ke sen ŝi la vivo restriktiĝas kaj malpleniĝas: ŝi diferencas de ni per origino, gustoj, rezonmaniero, tamen ŝi kapablas koni kiaj ni estas, anonci vortojn, kiujn ni nekonscie malsataj avidas, disdoni la bonon, kiun ni vere serĉas.

Nun kiam ŝi mortis pro doloro esti forlasita de li, homo konsterni­ĝas mezurante unuafoje kiom ekspansiis lia malbonŝanco: li perdis unubate probablon havi patron, celon, patrujon.
En la soleco de la vakua mondo, al li tiam restas nenio krom tiu ĉi dampa oraciplendo.

Ho, Feino mia, kial vi mortis? ĉion mi faris, por ke vi ne vivu, sed mi ne volis, ke vi alvenu al morto.

“Ĉion mi prenis de vi: la arton de la preciza rezonado kaj la sen­te­mon pri la solidareco kaj frateco, la kulton por la libero fronte al ĉiu tirano; kaj ĉion mi turnis kontraŭ vin.

“Funde mi atencis vian vivon nur, ĉar mi ĉiam sciis, ke vi estas sen­­morta: tial mi min sentas perfìdita de via morto. Ja mi ne eltenis kaj ne eltenas viajn entrudiĝojn, ĉar mi fieras esti "laikulo". Sed, vidu, tiun vorton oni prenis de via lingvo, estas ankaŭ ĝi via propraĵo. Mi tiom ligiĝas al vi kaj nutriĝas per viaj instruoj, ke mi eĉ ne sukcesas difini mian sendependon el la eklezio kaj mian volon teni min for de vi sen uzurpo de iu eklezia vorto. Nun mi komprenas kial la serpento min kvatanta ridetaĉis.

Kaj, mia paĉjo kie estas? Ho, Feineto mia, diru, kie mi povas lin trovi? Mi pensis iam, ke disiĝi de vi signifus lin atingi plirapide. Efektive, ankaŭ el la patro mi volis elfuĝi.

“Mi spertis, je miaj elspezoj, ke kiu perdas vin, la Patron perdas, kaj kiu ne havas la Patron, restas lignokapulo, kondiĉata perforte al ĉiu monda povo: Kion vi volas, ke mi faru ĉi tie, sola en tiu ĉi mondo?

“Fore de vi eĉ la "vestetoj je florumita papero" - rezonadpotenco, a­memo, amikeco, plezuro, belsento, leĝoj, aŭtoritato - forvaporiĝas kaj disfadeniĝas. Nun kiam mi perdis vin kaj mian patron, kiu donos al mi nutraĵon? Kien mi iros dormi dumnokte? Kiu al mi faros la jaketon novan?

“Ĉu oni povas trapasi iun ekzistadon tiom penigan kaj tedan? Ho, pli bone estus, centfoje pli bone, ke mi ankaŭ mortu!”

Tiel de Pinokjo estis plorata kaj honorata la bela Knabineto bluhara.

Sed la aventuroj de Pinokjo bunte kreskas ankaŭ alimaniere kaj aliloke. Fakte la kolombo, dika kiel meleagro, malsupreniras el la ĉielo kaj remetas nian heroon en la senfinan iradon de la serĉado pri Ĝepeto por ke pliesploru sian verna kaŝitan kaj malkaŝitan naturo.



Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   19   20   21   22   23   24   25   26   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə