Jakobo Biffi



Yüklə 0.58 Mb.
səhifə6/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0.58 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   35

Ĉapitro 3


Reveninte hejmen, Ĝepeto komencas fabriki marioneton

kaj ĝin nomas Pinokjo. Unuaj petolaĵoj de la marioneto.


LA FARINTO PATRIĜAS KAJ "EKSUFERAS"


Ĝepeto senprokraste tuj sin dediĉas al sia projekto. La kreo de la marioneto startas riĉiĝante je neatendeblaj spertoj, kiuj bezonas esti analize ekzamenataj.

Sed ni antaŭe devas reliefigi, ke la decido krei kuniĝas ekde la ko­menco kun tiu patriĝi: antaŭ ol engaĝiĝi gravuri sur sia lignopeceto, Ĝepeto ie ĝin personigas, donante al ĝi nomon, kaj tiel Pinokjo, kon­traŭe al ĉiu racia atendo, estas nomata antaŭ ol konstruata: fripona fileto. Ni, nome, tuj informiĝas, ke la projekto de la Kreinto, certe ja admirinda el si mem, fakte estas senfine pli miriga ol kiom ĝi aspe­ktus ĉekomence. Pinokjo daŭrigas esti faritaĵo de manoj de ĉi revema farinto, sed li entreniĝas en la nekredeblan altiriĝon eniri, revestite je la neatendita fila indeco, en la tra­vivon de sia konata konstruinto: liaj du ligitecoj al Dio - tiel kreitulo kaj kiel filo - ekde nun kunekzistos; eĉ, ĉar la ligna naturo grincas en la fila kondiĉo kaj postulas esti su­perata, ĝuste tial trovas ĉi tie ekajn puŝon kaj risorton la fantasta fabela historio.


Li ekvidis, ke la okuloj moviĝas kaj lin rigardadas fikse fikse.

Ĝepeto skulptas antaŭ ĉio la okulojn kaj tuj la surprizoj ko­men­ciĝas. Tia emfaza rimarko aspektus memkontraŭdira: kiel ili kapablis moviĝi kaj samtempe rigardi fikse? Sed tio, transmetita al spirita sfero, kovas sian verecon: la homa serĉademo trakuras nekontenteble ĉiujn realaĵojn, sed la sincera koratento, pro iu instinkto kelkfoje blinda, adresiĝas al Dio, foje kun simpatio, foje kun iaspeca ripro­ĉemo, foje eĉ kun ia malklara volupto lin forvelkigi.


La buŝo ne estis ankoraŭ finita, kaj jen ĝi komencis tuj ridi kaj lin moki.

Diference de aliaj infanoj, kiuj eniras en la mondon plorante dum ili ridetigas la patron, Pinokjo ekfloras al ekzisto ridetante dum li plorigas la patron kaj devigante fakte Ĝepeton tro frue forviŝi al si larmojn.

Sed ankaŭ lia historio, se oni ĝin legas laŭ la signifo subku­ŝ­an­ta en la fabelo, prave enviciĝas inter homaj spertoj. Aroganta kaj mokema rido pri ĉio kio, nin antaŭinte, nun ankoraŭ konsider­endas nia apogilo, karakterizas la eniron en la konscian vivon. La tento ridetaĉi pri ĉio - kaj unuavice pri la realaĵo, el kiu fontas nia esto kaj kiu memorigas, ke ni ricevis la vivon - trafas, kvazaŭ ku­timan malsano, ĉiun adoleskanton. Poste el tio iuj eliras sanigitaj.
Ĝepeto sentis sin trafita ĉe la nazpinto.

La senmotiva, kaj senracie spitema, ribelo kontraŭ ĝia Aŭtoro akompanas, de la ekira momento, la vojaĝon de la homaro. Oni ne me­moras historie kontroleblan epokon kie la homa estaĵo ŝajnas ne skrap­markita per la malbono.

La homa aventuro devis komenciĝi per katastrofo, kies enhavo es­tas tiom nekonata de ni kiom senduba estas ĝia ekzisto. La orto­doksa do­ktrino pri la originala kulpo daŭre restas malluma, sed tre malluma kaj malkomprenebla estus la homa historio se rekonstruita for de ĝi. Homo sin perceptas samtempe kaŭzo kaj viktimo de la malbonpotenco.

La peko, kiu estas, sen iu dubo, mistera frukto de la spertita libero, tiom universe svarmas, ke ni enkondukiĝus en la tenton opi­nii, ke ĝi senmodifeble konsistigas nian propran naturon, se tiu ĉi hipotezo, pli ol racia en si mem, akordiĝus kun la certeco pri la boneco de iu Dio, kiu estas la unika Kreinto.

La doktrino pri la origina peko - fortika vino, kiun ĉiutage mul­taj provas pli kaj pli dilui - deduktas sian pravecon el la fakto, ke nur ĝi kom­plete eksplikas la malmoralan oponadvolon, kiu konstante elfluas el ni samnaturiĝante kun ni. Sen ke ni forneu, tamen, pro tio la devenon de ĉiuj kreaĵoj el la absoluta Dia boneco.
Mi devintus pripensi tion antaŭe.

La bedaŭro esti kreinta torentas, en la aŭtoro de ĉiu estulo, nekompreneble kaj terura. Tamen interne de la nesondebla Dimistero devas ĉeesti io rilate al tia "pento", se pri tiu troviĝas resona eĥo ankaŭ en la Sanktaj Skriboj: "La Sinjoro pentis, ke li kreis homon sur la tero kaj afliktiĝis en sia koro (Gn 6,6)”.

La probabla senco de tiuj ĉi esprimoj celas sciigi al ni, kiom Dio abomenas kaj abomenigas la kontraŭmoralan ĉiutempan koruptecon, kaj samtempe stimuli nin al medito pri la absurdaĵo, kian estigas la kondiĉo de homo malamikiĝanta al sia kreinto; ĝi, fakte, ege kontrastas kun la interna celo de la kreiva ago, kiu intencas naski interrilaton de amemaj sentoj el kreinto al kreitulo kaj inverse.
Nun estas tre malfrue.

Kial malfruas? Ĉu estas kio malhelpas, ke Ĝepeto nuligu la faraĵon de siaj manoj? Kio ajn detenas, ke Dio forcedu la ribelan homon al la altiriĝo de la nenio?

Ŝajnas, ke la Sinjoro eĉ ne flugtuŝe eniras tiun penson: kiu kreas, tiu volas fariĝi neniam la detruanto. La nenio estas la eliro de la ĉio­po­va Diago, sed neniam ĝi povas esti la aliro.

Persistas, do, absolute senkondiĉa fideleco al la kreiva iniciato. Tio multe nin konsolas kaj efike mildigas la oftajn terurojn, kiuj nin a­fliktas pro la sento de nia nefirmeco. Sed tio pensigas neprobable, ke la perdiĝintoj en damniĝon povus havi la neniigon kiel limon de sia tragedio. Ŝajnas entute, ke Dio rifuzas konsideri la neniigon ebla solvo de nesolveblaj problemoj estigitaj de homo kaj de ties elektolibero.


Ĝepeto kondukadas lin per mano por lernigi kiel li devas fari unu paŝon post alia...

Kiel tie ĉi ne revoki la antikvajn ja, sed profetajn vortojn: "Al Efraim mi instruis la iradon, mantenante lin, sed ili ne komprenis, ke mi prizorgadis ilin (Hosea 11, 3)".

Dio ne semas distre siajn kreitaĵojn tramonde kiel Donĵuano, al kiu malmulte gravas la gefiloj dissemitaj tie kaj tie. La decido krei estas mistero, sed tiu ĉi lasta ne povas esti io alia ol mistero amoplena kaj strebanta realigi komunikadon inter la kreinto kaj kreito, kvazaŭ principo de iu reciproka kunekzisto.

Se la kreado elstaras kiel evento libera kaj neantaŭvidebla, la konservado kaj providenco impone sin perceptigas kiel ĝiajn necesajn implicaĵojn. Ni ne rajtas atendi, ke Dio tiom neaŭdite elpensis ĝis la transdonado de la esto al aliuloj; sed, koninte tian decidon, ni kapabliĝas dedukti, ke li interesiĝas pri nia historio kaj prizorgas, ekde nia e­kta­giĝo, kun patra pasio plezuriĝante pri la iompostioma kresko de sia infano, kaj liberrespekteme lin gvidante al la plenaĝo.

La hipotezo pri iu Dio, kiu antaŭe kreas kaj tuj poste enfermiĝas en prizorgado de nuraj siaj aferoj, kontraŭdiras tiom la racion, ke nur homoj dediĉitaj al ekskluziva kulto de la racio kapablis tion fantaziumi. "Mi ne sukcesas pardoni al Kartezio, notis saĝe Pascal: li volintus ja jes, en sia tuta filozofio, esti pravigita ekskludi Dion, sed li estas devigata de sia logiko allasi, ke tiu ĉi almenaŭ donu la unuan pu­ŝon, por ke ĉio ekmoviĝu; poste, li ne scias plu kion fari pri Dio".

Ankaŭ la ironio pri la Dio "truŝtopilo", nome pri iu supernatura estaĵo alvokata nur por surogate anstataŭigi la karencaĵojn de la ho­ma komprenfebleco kaj elfarnekapablo, ne ĉiam oportune pra­ktikatas. Dio, kiun iuj konceptas manifestiĝanta nur "truŝtopile", ne identiĝas kun tiu, kiu estas opiniata interveni ĉiam, ĉie, eĉ kiam ektremas unu folio: nur tia estas la Dio unika kaj vivanta. La Dio "truŝtopilo" helpas nur okaze: estas nur la Dio de la diisto.

Kaj la diisteca Dio - nome la Dio alvokata nur kiel startigilo de la kosma maŝino - malmeritas ekziston. Sed la Dio de la simpla homo - tio estas la Dio pluviganta, sunleviganta, kreskiganta arbaron, maturiganta rikolton, impulsanta la koron - ne konceptiĝu kiel la "ŝtopilo", ĉar mankas la breĉoj en la universo plenega je lia agema senfineco.
Li enkondukadis lin per mano.

Nia paŝado laciĝas, ŝanceliĝas kvazaŭ tiu de ebriulo, nia vojaĝo ron­dmove turniĝas finfine elĉerpante la paciencon kaj atencante la es­peron.

Ekde siaj ekstartiĝoj la homaro daŭrigas trairi la ŝlimaĵojn de la kruelego kaj nesenceco: aliras tamen iu, kiu ĝin mantenas kaj kondukas, kaj tial ĉio fine akiras sencon, eĉ kio por si mem estus banalaĵo kaj frenezaĵo.

Sed la providenca mano ĉiam procedas nevidebla al la konfidanto nure kaj ekskluzive je propraj okuloj: la ĉeesto de Dio ene de la historio estas pli vero kredenda ol fakto sperte certigebla. Superracia vero, nur ĝi elaĉetas la absurdan volvaĵon de la okazantaĵoj el senelireja neracieco.


Unu paŝon post alia.

La enpenetro en la vojon al lumo kutime unu paŝon post la alia antaŭeniras, kaj homo interniĝas en ĝin iom post iom. "La fi­­lo­zofoj - diras Tomaso el Akvino - aliras la vojon de vero pede­tén­tim (paŝon post paŝo). Pedeténtim: kaj ĉiu paŝo konturiĝas, krom konkero de la ho­ma menso, ankaŭ donaco de la eterna vero”.

Por foriri el ĝi ni kapablas kuri, bezonante nenian helpon. La vojo al malleviĝo facilas.

Kiam la kruroj fleksemiĝis, Pinokjo ekmarŝis per si mem kaj ko­mencis kuradi tra la ĉambro; ĝis, elŝoviĝinte tra la pordo de la domo, li saltis sur la straton kaj forkuris.

Ĵus igite kapabla stari kaj paŝi, la marioneto, alvokita esti filo, ekprovas forlasi la patran hejmon.

Per sia unua gesto homo ofte forlasas la patron. Al li tiom pe­zas la amo de tiu, kiu al li donacis la vivon, ke tuj kiam li sukcesas liberiĝi de ĝi, tiu tago povas aspekti al li kvazaŭ la tago de kompleta plenaĝo: esti plenaĝulo, je liaj okuloj, signifas povi agi fine sen Dio.

Ofte ensceniĝas ĉikanuloj, laŭ kiuj la eklezio stariĝus granda baraĵo al la denaska homa religiemo; krome erarvagas fantaziuloj, laŭ kiuj la kaŭzoj de la malinklino al la religio estus la politikaj elektoj de la eklezio kaj de ĝiaj altaj postenuloj mem aŭ manko de adaptiĝa fleksebleco, en la eklezia klerularo, al la novaj pensmaniero kaj mora evolvo, aŭ la nekompreneblaj lingvaĵoj de ĝia anonco.

Laŭ troseriozaj opiniuloj, tre grincas por la p o s t K a n t a na ho­mo agnoski en Kristo la eternan Filon de Dio, la Sinjoron kaj savinton de la homoj.

Kuŝiĝas, certe, iom da vero en tiuj kulture aplombaj legadoj de la religiaj sintenoj; sed ili naskiĝas el supermezura optimismo. Ĉefe kaj superĉie, kio plej premas homon kaj malfaciligas la religiecon rilatas ĝuste la Patron. Kio enuigas kaj malagrabligas la akcepton pri li devenas de la evangelia senescepta invito-devo “similiĝi al infanoj”.

Eĉ al profesiaj profetoj - kiel la biblia Jono - povas okazi asigni al si taskon similan al "fuĝo al Tarŝiŝ, for de Javeo": homo, pli ol alio, ofte, aparte en tempoj karakterizitaj de transireco kaj de maldaŭraj celadoj, enuas pri Dio.



Dostları ilə paylaş:
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   35


Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2017
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə