Jakobo Biffi



Yüklə 0,74 Mb.
səhifə11/35
tarix25.07.2018
ölçüsü0,74 Mb.
#58486
1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   ...   35

Ĉapitro 8


Ĝepeto renkonstruas la piedojn al Pinokjo kaj

vendas sian jakon por aĉeti al li Abocolibron


LA MISTERO DE LA “FELTUNIKOJ”


Kvietiginte la malsaton, Pinokjo tuj komencis grumbli kaj plori, ĉar li volis paron da novaj piedoj. Ĝepeto lasis lin iomete stamfi en tia peno, tamen lin fine redotis per du piedetoj viglaj, sekaj, kaj ner­vemaj. Poste, por ke li povu aliri kaj akceptiĝi ĉe tramondaj per­sonoj, la patro lin vestis kvazaŭ li estus vera homo, farante al li vesteton el papero florumita, paron da ŝuoj el arbŝelo kaj ĉapeton el panmolaĵo.

Homo - "vulneràtus in naturàlibus" - ĝemas kaj elkrias al la Patro ne­­lace dezirante esti restarigita en la originan liberon. Lia ploro idas el liaj esenco kaj substanco: la defalinta homo plendas per sia dolora esto, eĉ kiam mem ridas aŭ petolas aŭ rifuzas rekoni sian profundan ru­iniĝon. "Sunt lacrimae rerum", enpoemas latina poeto: el ĉiuj aĵoj tra­­sorbiĝas la estaĵo-ploro, kiun nefacile oni forviŝas kaj nur vane provas maski.


Ĝepeto lasis, ke li ploru kaj plenkriu duonan tagon.

Kiom da tempo ni devas atendi! Ankaŭ en nia individua vivo okazas, foje, ke dum ni taksas nin nekapablaj suferi unu plian horon, tamen pasas la longaj jaroj kaj neniu en nia dezerto aperas. Ŝajnas krueleco de la Patro, kaj male perfektiĝas spirita tekniko por nin kreskigi. Dio, kiu pro amo sin intermetas en nian historion, pro amo retiriĝas kaj kaŝiĝas.

Homo eluziĝas ankaŭ en jena paradokso: ni unumove nin sentas premegataj per la invadeco de la Sinjoro kaj alimove ni mem nin perceptas premegataj ankaŭ de lia silento kaj de lia kaŝiĝemo. Ĉeestanta aŭ forestanta, ĉu li nin helpas aŭ forcedas, ĉu li ekzistas aŭ ne, Dio provokas inkubon. Se li ekzistas, li ŝajnas etendiĝi sur niajn spacojn kaj nin platigi; se li ne ekzistas, faŭkas sur la universo iu abismo, kiun nenio kapablas plenplenigi kaj kiu kirligas nin ĉiujn en neniejo.

La inkubo dissolviĝas nur se estas konsentite - dum eĉ ni mem kon­sentas - ke ni povu eniri filan rilaton. Esti filoj ne aŭtomate mallon­­gigas la longajn silentojn de Dio, sed al ni liveras la scion, ke la estaĵo-ploro ne restos senresponda. Eĉ ni scias, ke sub la neatenditaj manieroj de la Dia originaleco finfine ni nepre elaŭdiĝos, same kiel la Filo kiu "oferis preĝojn kaj petegojn, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj elaŭdiĝis pro sia pia timo. Kvankam Filo, li tamen lernis obeon per tio, kion li suferis (Heb 5,67)", kaj precipe per ŝajna malintereso de la Patro fronte al la tragedia destino, kiu al li alproksimigis.



Ĝepeto faris al li vesteton el papero florumita.

Estas skribite, ke, post la kulpo kaj dum la atendo de la elaĉeto, "Dio faris por Adam kaj por lia edzino vestojn el felo, kaj li vestis ilin (Gn 3,21)". Nepovante ankoraŭ lin kovri per la Kristaj donacoj kaj nuptovesto, Dio al li surmetigas tiujn intertempajn ve­stojn, kiuj per­mesu al li intertempe alfronti konvene kaj kun minimumaj penoj la malglataĵojn de ekzistado, humiligata en mo­ke rikana mondo.


En kio konsistas tiuj "feltunikoj", tiuj "vestetoj el papero florum­ita"?

La ekleza Patro Gregoro el Nisa encentrigas en "feltunikojn" la sek­san kuniĝon, koncipadon, akuŝon, nutradon, adoleskadon, matura­ĝon, maljunaĝon, malsanon, morton; tiuj aĵoj tegas, ĝin vualante, la veran homan naturon, surprize faritan laŭ la bildo de Dio mem.

Stimulite de tiu originala - sed ankaŭ debatinstiga - alegoriigo de tiuj bibliaj versoj, ni volus prefere ekvidi tie ĉi la multajn bonaĵojn, per kiuj Dio ekipis - kiaj unuaj helpiloj - la defalintan homon, por ke li toleru, en malamika tero, vivadon kiu mizeriĝis kaj ĉiam riskas en­fosiĝi, kiam li pri tio ekkonscias, en malesperon. Ni alrigardu iujn el ili:

la ĝusta kapablo senantaŭjuĝe kaj senfanatike rezoni, kiu poste fariĝos bazo por la transnaturiĝo al la kreda vivo;

la amo inter viro kaj virino laŭ ĉiuj ĝiaj manifestiĝoj, kiam ĝi transcendas la blindan furiozecon de la instinkto, ne atingante tamen ankoraŭ la eklezian dimension de la geedziga sakramento;

la klara kaj sincera amikeco proksimiganta animojn, ilin riĉi­ganta kaj sereniganta, dum ili atendas transfiguriĝi laŭ karita­to;

la vino, "kiu igas ĝoja la homan koron" kaj la sensiveco, por ke oni prudente gustumu la plezurojn de la manĝotablo ĝis kiam oni eniros al la bankedo de la Regno ĝojiganta, laŭ la Jesuaj vortoj, per "nova vino";

la ĉiogustumiga sento de beleco, kiu ŝaŭmas el la magio de la so­noj, vortoj, koloroj, formoj, atendante, ke la kredovivo kom­prenigu la teologian estetikon kapablan komuniki la tute sendependan belecon de la Dia projekto;

la leĝo, regulanta niajn agojn kaj celanta ilin taŭgigi laŭ la vidpunkto de la komuna bono kaj de la ordigita kunvivado, dum oni atendas la elverŝon de la Spirito, kiu fariĝos leĝo nova kaj sentempa, laŭ kiu estos ordigita la vivmaniero de la filoj;

la aŭtoritato, kiu limigas kaj prezervas nian liberon, kaj samtempe por ni pezas kaj tiom necesas, ke la homa historio intermiksas alter­najn eventojn de ribeladoj kontraŭ la aŭtoritato kaj alvokojn al ties forto, almenaŭ ĝis tiu tago, kiam ĉiu aŭtoritato malpleniĝos kaj unike superregos tiu transtempa de Kristo.


La "feltunikoj", kiel komenca kompato, konsiderendas danke­me kaj kortuŝe, eĉ se ili ne ankoraŭ komplete rivelas la Dian kompaton. Same kiel ĉiujn omaĝojn, ankaŭ tiujn ĉi oni povas trouzi: ili restas donacoj nur al intencanto de ili sobre kaj juste profiti. Homoj vole ten­tiĝas, koncerne tiujn provizore bezonatajn tegaĵojn, ilin malŝati aŭ, inverse, senrajte ekzalti.

Ja maldolĉas, por gustuminto de fajneco de la plena fila vivsta­to, de­vi sin ŝirmi nur per vestoj el papero florumita, ŝuoj el ŝelo de arbo kaj ĉapetoj el pana molaĵo. Sed per aroga neglekto al tiaj regaloj, kiuj povas aspekti malriĉaj dum eĉ ili devenas de la patra amo, oni albordiĝas al kondiĉo eĉ pli mizera kaj senkon­sola.

Du diversaj retorikoj povas tie ĉi ensteliĝi en la naive purajn ho­majn sentojn. Ni renkontas la retorikon - tre fremda al la Krista ins­truado - de la asketismo aŭ evangeliismo malŝatigantaj la estimon pri "felaj tunikoj" kaj kondukas siajn adeptojn elpeliĝi el la Dia ludo; kaj alian retorikon, devenantan de sociologio, kiu abomenas kvazaŭ ide­alojn "burĝecajn", ĉiujn aŭ preskaŭ ĉiujn tiujn primitivajn hel­pilojn mildigantajn nian malriĉecon. Sed tie ĉi oni nesingarde difinas "bur­ĝeca" - kaj tiele malaprobenda - tion, kio estas nure civila aŭ simple kaj valore homa.

Kiam poste, malgratulinde, la du retorikoj miksiĝas kaj recipro­ke ekzaltiĝas, la aroga ignorado plirevigliĝas senmezure, tiel ke oni, mal­­­hu­mane, senigas homon je jam malmultaj ĝuigaj okazoj kontra­stante kun la planoj de la Dia bonvolo.

Male, la vera mizerulo kaj humilulo akceptas ĉiujn aĵojn ekflo­rantajn el tiuj Diaj manoj: akceptas kaj gardas dankeme la "feltuni­kojn", esperante, ke ili pretiĝu sublimiĝi en pli altajn donacojn.

En "feltunikoj" ni rajtas ekvidi la unuajn signojn de la neŝanĝ­iĝebla Diamo al ties kreaĵoj, eĉ se ni bezonas atendi aliajn signojn lastajn kaj definitivajn. Malŝati ilin ne signifas rekonkeri la ĝardenon de plezuregoj; tio signifas nur resti nudaj kaj senŝirmaj en la de­ka­denca tero, malgraŭ la eksplicita volo de la Kreinto.

Krome ekaperas eĉ la risko, ke ni tro allogiĝas de ili kaj ne plu perceptas ilian provizorecon kaj nesufiĉecon. La tento de la tro­ta­k­sado de la vestetoj el papero florumita neniam sukcesu distri kaj igi nin nesentemaj fronte al la korvoĉo, kiu ne laciĝas signali sian maltrankvilecon, ĝis plenumiĝos vere kaj ŝatige la fila kondiĉo!


Yüklə 0,74 Mb.

Dostları ilə paylaş:
1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   ...   35




Verilənlər bazası müəlliflik hüququ ilə müdafiə olunur ©genderi.org 2024
rəhbərliyinə müraciət

    Ana səhifə